Brilega teruraĵo – tiel mi povus karakterizi plian verkon de la reĝisoro
George Miller, kreinto de ĉiuj antaŭaj “Frenezaj Maksoj”. Sango verŝiĝas
ĉiusekunde kaj se Guinness-libro registrus rekordojn pri pominuta mortonombro tiu ĉi filmo certe gajnus la premion. Alloga komenco, ĉu ne?
La prezentata historio apenaŭ estas tre originala. Postapokalipta
pejzaĝo. Grupetoj da homoj pene batalas kontraŭ detruita de ili medio kaj verve
murdas unu la alian. La ĉefheroo (Tom Hardy) trafas manojn de militema gento,
gvidata de kripla psikopato.
Dum plia batalo li sukcesas fuĝi kaj la sorto renkontigas lin kun alia fuĝanto – la tiel nomata imperiestrino Furiozo (Charlize Theron), unumana militistino, kiu kun enviinda lerteco stiras kamionon, pafas kaj pugnoluktas. Al la du ĉefaj personoj aliĝas eskapintaj “edzinoj” de la tribestro – same ĉarmaj kaj kuraĝaj kiel sudafrika aktorino, sed malpli spertaj pri batalado.

Duonon de la filmo ili veturas al fora paradizo, fine ne trovita,
laŭvoje batalante kontraŭ persekutantaj ilin murdistoj. Poste ili revenas por
ataki la citadelon kaj eksigi la maniulon, kiu ĝin regas. Ĉu dubeblas ke ili
sukcesos?
Resume: mi ŝatis la filmon. Ĝi estas simpla, sen iu ajn filozofia kaj
kultura subteksto. Tamen la reĝisoro bone plenumis sian taskon, do la rakonto
estas atentokapta kaj kapturniga. Oni povas nur miri, kiom da perversa fantazio
necesas por elpensi ĉiujn bildojn, batalilojn kaj karakterojn, aperantajn en la
filmo. Se mi verkus esploraĵon pri la postapokalipta estetiko mi senhezite prenus
ĝin kiel bazon.
Malgraŭ propra al tiaĵoj strikta divido je bonuloj kaj aĉuloj, haveblas
ioma escepto – juna batalanto, persekutinta la fuĝintojn, transformiĝas al ilia
amiko danke al bona traktado fare de bela virino, kiu sukcesis vidi en la
duonfreneza junulo nuran knabon, ruze manipulatan de la psikopatia tirano.
Malamo detruas, amo savas – tiel vortumeblas la ĉefa ideo de la verko.
Ĉu simpla? Certe. Ĉu vera? Sendube.
Comments
Post a Comment