Formo de akvo – la ideala mito

Mi ŝategas verkojn de Guillermo del Toro, sed tiu ĉi filmo ne tro fascinis min. Kial? Mi ne scias. Eble mi atendis tro multe de la Oskar-premiitaĵo aŭ simple alkutimiĝis al pli homaj, realismaj historioj. Tamen mi devas agnoski – li kreis perfektan miton.

Purigistinoj kontraŭ sekretaj servoj
Filmoj de Guillermo del Toro plejparte aspektas kiel fabeloj, ĉefe kruelaj kaj teruraj. Tamen sub la horora fasado sin kaŝas profundaj artaj esploroj rilataj al morto, infanaj timoj, patrina amo, fideleco kaj sinofero. Kiel scenejon la reĝisoro uzas nuntempajn, bone konatajn al ni lokojn kaj periodojn, el kiuj la plej malproksima estas la Hispana Enlanda milito de la 1930-aj jaroj. La hororaĵoj invadas nuntempon ĉefe el interno de la homaj animoj, kvankam ofte homoj mem aspektas kaj agas ne malpli terure ol la fantaziaj estaĵoj.



Ĉi-foje la dramo disvolviĝas en la usona Baltimoro baldaŭ post la Dua mondmilito, kiam la nova – feliĉe Malvarma – milito okupis pensojn de la politikistoj kaj gvidataj de ili nacioj. En sekreta laboratorio militistoj okazigas eksperimentojn. Iun tagon ili alportas vitrujon, en kiu loĝas enigma estaĵo – homaspekta amfibio, kaptita en Amazonio, kie lokaj triboj adoris ĝin kiel dion. Inteligenta sciencisto (varbita de sovetia sekretservo) kompatas ĝin, deziras observi kaj esplori, sed la durocerbaj epoletuloj preferas pli rapidan kaj radikalan solvon – dissekcii la estaĵon por kompreni ĝian internan strukturon. Sovetiaj spionoj klopodas preventi pereon de la valora vivaĵo (eble por pereigi ĝin propramane), sed kiu povas nuligi la ordonon?
Du purigistinoj. Vi ne mislegis – la planojn de ambaŭ sekretservoj detruas du purigistinoj, kiuj laboras en tiu ĉi loko. La korpulenta babilulino Octavia Spencer (ni memoras ŝin el La Servistaro) kaj la fiŝaspekta mutulino Sally Hawkins (eble vi memoras ŝin el Paddington). La lasta enamiĝas je la enigma kaptito, same sola kiel ŝi, kaj ekas la frenezan planon pri ĝia savado, al kiu kontraŭvole aliĝas ŝia amikino kaj eĉ la menciita doktoro.



Ili sukcesas. Dum iu tempo ŝi kaŝas la estaĵon en banejo de sia apartamento, kundividata kun ŝia amiko-pentristo. Poste ŝi transportas ĝin al kanalo por lasi al ĝia origina medio, sed la kruela sekretservisto spuras ilin kaj atakas lastmomente. Tamen feliĉa fino sekvas (kvankam ne por ĉiuj). Ŝi kaj ŝia amato (jam!) reunuiĝas subakve kaj kirliĝas en ĝoja amodanco.

Dia soleco kaj homa muteco
Kion mi vidas ĉi tie? Kutime mi atendas du aŭ tri tagojn, post kiuj impresoj pri spektita filmo aŭ legita libro sedimentiĝas en mia kapo, formiĝante iun klaran bildon. Ĉi-foje tio ne okazis. Pasis jam pli ol semajno, sed en mia cerbo daŭras la sama ĥaoso kiel en la lastaj scenoj de la filmo. Do kion rakontis la aŭtoro?
Mi vidas ĉi tie tro multajn kulturajn tavolojn kaj psikologiajn fenomenojn por resumi ĉion en unu frazo. Do mi prezentos nur kelkajn, la plej gravajn.
La estaĵo povas esti konsiderata aludo al la fama mita historio pri heroo, enigme naskita aŭ trovita en rivero (Moseo), kiu trapasis turmentan vojon al sia Golgoto (kiel Kristo) por esti ekzekutita kaj resurekti.



Lia amfibia kapablo loĝi en du medioj (aero kaj akvo) parencigas ĝin al la dualeca naturo de Jesuo – la dia filo naskita de ordinara virino. Li estas muta, sed tio signifas nur ke ne ĉiuj homoj kapablas ĝin kompreni. En tio sukcesas nur marĝenulino, virino de mizera aspekto kaj socia statuso (“mizeruloj eniros la ĉielon”). Ŝia voĉo estas same muta, sed ŝia koro parolas kaj la enigma estaĵo komprenas ŝin. Evidente ŝi estis elektita denaske, ja ne hazarde sur ŝia kolo videblas strangaj cikatroj, kies devenon neniu povas klarigi. Kiam ŝi mortis, trafita de kugloj, kaj falis subakven, ili malfermiĝis kaj ekmoviĝis kvazaŭ branko. Ŝi ne estis handikapulino, tute inverse – la mondo mem estis kripla, do rifuzis la dian senditon kiun akceptis nur elektitoj.



Alia temo, pritraktata en la filmo, estas soleco. Ĉiuj herooj estas solecaj. La nigrulino-purigistino havas edzon-sentaŭgulon, kiu kapablas nur sidi en brakseĝo, spekti televidon kaj ordoni al ŝi ion kaj tion. Ŝi bezonas paroli kun iu, bezonas homan komunikadon, do preskaŭ senĉese babilas en la laborejo, kiam apude estas la mutulino – ideala aŭskultanto.
La ĉefa heroino mem estas preskaŭ tute soleca. Ŝi estas orfo hispandevena (ĉu viktimo de la Hispana Enlanda milito?), loĝanta en kaduka apartamento kun maljuna kaj evidente ne tre sukcesa pentristo.



La menciita maljunulo ankaŭ estas soleca – homoj ne aprezas liajn verkojn kaj krome li estas gejo, do neeviteble solulo kaj marĝenulo. Li eniras malplenan kafejon, alparolas junan serviston kaj ŝajne konversacio mildigas lian solecon, sed li faras geston tro intiman kaj la junulo postulas ke li foriru senrevene – “tio estas familia kafejo”. Homoj en la filmo estas malsamaj, sed ili havas unu komunan trajton – ili serĉas diferencojn anstataŭ vidi similaĵojn, do pene apartiĝas anstataŭ unuiĝi. La sama servisto forpelas ĝentilan nigrulan paron, kiu eniris la malplenan kafejon kaj deziris sidiĝi – “lokoj mankas, ĉio estas rezervita”. Li forpelas ĉiujn kaj restas sola.
Same soleca estas la sovetia spiono-sciencisto. Laboranta en la fremda medio, li same fremdas al siaj makabraj kolegoj-spionoj, kiuj kompreneble drinkas vodkon en malhela kafejo, spektas kozakajn dancojn kaj parolas ruse kun terura akĉento (rusoj jam alkutimiĝis al tiuj ŝablonoj, do nur ridas pri plia holivudaĵo).
Eĉ la ĉefa aĉulo estas soleca kiel Judaso antaŭ perdi Jesuon. Li plenumas ordonojn de la mastroj kiel fidela ĉenhundo, sed post nur unu fuŝo ili tuj senvalorigas ĉiujn liajn meritojn kaj minacas ĵeti en abismon de la totala forgeso, el kiu li tiom pene kaj plurjare elgrimpadis. Eĉ hejme li ne trovas feliĉon, ja lia ideala, kvazaŭ gazetkovrila familio estas same falsa kaj indiferenta kiel malvarmaj pluvaj stratoj, laŭ kiuj li spuras sian predon.



Obsedita je avido pri kontrolo kaj dominado, li ĉiam uzas perforton kiel solan atingeblan rimedon komuniki kun la mondo. Lia sola amiko iĝis luksa Cadillac, aĉetita spontanee, kiam vendisto diris ke tiu aŭto estas futurisma same kiel li – “homo el estonteco”. Sed du mizeraj purigistinoj kaj maljuna gejo-pentristo ruinigas ĉion – liajn planojn, karieron kaj eĉ la mirindan aŭton, simbolon de lia sukceso kaj anstataŭigon de lia neekzistanta personeco.
Kaj kompreneble soleca estas la enigma estaĵo – ĉu fermita en vitrujo, ĉu vaganta tra Amazonio antaŭ trafi kaptilon. Li estis soleca kiel ĉiu dio – amenaŭ ĝis trovi sian diinon. Ĉu tio estis lia fina tasko?



La tria temo povas esti muteco kaj ĝia rilato al babilemo. Nur du personoj mutas en la filmo – la amfibio kaj la savinta ĝin purigistino. Sed ŝajnas ke ili estas solaj, kiuj komprenas kio vere okazas kaj gravas en la vivo. Ĉiuj aliaj estas parolkapablaj, sed ĉu tio altigas ilian komprennivelon? Mi rememoris la faman dialogon de Doroteo kaj Birdotimigulo. “Sed kiel vi povas paroli se vi ne havas cerbon?” demandis la knabino. “Sencerbuloj tre ŝatas paroli” respondis ŝia pajloŝtopita amiko.
Antaŭ salti en akvon la mirinda estaĵo batas per naĝiloj la gorĝon de la ĉefa aĉulo, tranĉinte liajn voĉkordojn. En la lasta sceno ni vidas senvoĉe anheli surtere, kvazaŭ elakvigita fiŝo. Ĉu tio estas puno aŭ la lasta donaco?

Ĉu rusaj radikoj?
Tiu ĉi rakonto povas aspekti nova por plejparto de la tutmonda spektantaro, sed la rusiano certe rimarkos similaĵojn al la malnova romano “Homo-amfibio” de la rusia kaj sovetia verkisto Aleksandro Belajev. Li kreis pli ol 70 fantastajn verkojn (inkluzive tri romanojn) kaj estis tre populara en la sovetia epoko. Pro leĝera atentokapta stilo kaj sagacaj teknologiaj aŭguroj oni nomis lin la “rusa Jules Verne”. Mi naskiĝis en 1974, sed same kiel ĉiuj miaj samtempuloj, kun plezuro legis du liajn ĉefajn librojn – “Kapo de profesoro Doŭel” (pri kapo, plu viva ekster la korpo) kaj “Homo-amfibio”, unue eldonita en 1928.



La lasta romano rakontas pri Iĥtiandro – indiana knabo el Sudameriko (!), kiun liaj gepatroj alportas al lerta kuracisto Salvador, fama pro sia kapablo kuraci la plej komplikajn malsanojn. Sed la pulmoj de la knabo estas tro malfortaj kaj li uzas la lastan, eksperimentan rimedon – greftas al li ŝarkan brankon (populara ideo en tiu tempo, uzita ankaŭ en “Hunda koro”, fama romano de Miĥail Bulgakov). La knabo postvivas, sed devas pasigi multe da tempo en akvo. Indianoj jen kaj jen renkontas lin, onidiroj pri la “mara diablo” cirkulas tra ĉirkaŭaĵoj, timigante fiŝkaptistojn kaj kolektantojn de perloj. Sekvos pluraj aventuroj, inkluzive serĉadon, kaptadon, murdoplanojn, sukcesan fuĝon kaj kompreneble amhistorion.



En 1961 aperis samtitola sovetia filmo, kiu furoris grandskale – en 1962 ĝin spektis 65 milionoj da homoj. Ĉu Guillermo del Toro aŭ la scenaristo konis ĝin aŭ eĉ legis la fonton? Esplorinda afero...



Bedaŭrinde mi ne trovis esperanto-versiojn nek de la romano, nek de la filmo. Espereble iam tio okazos kaj la nerusilingvaj esperantistoj povos ĝui la vere interesan verkon kaj kompari ĝin kun la filmo, aperinta post duonjarcento. Ja ebleco transpasi kulturajn limojn kaj defii trudadon de la amasa kulturo estas unu el unikaj avantaĝoj de nia lingvo, ĉu ne?