Mi estas historiisto laŭeduke kaj 15 jarojn laboris en Tjumena muzeo,
interalie esplorante iamajn fabrikojn. Ĉu mi povus rezisti la tenton viziti
plian minejan muzeon (post tiu apud Lilo en 2015)?
Nia celloko estis la karbominejo Cigeľ, nomita tiel laŭ la samnoma
vilaĝo. Iam en tiu areo (distrikto Prievidza, regiono Trenčín) funkciis kelkaj
minejoj en kiuj laboris 5000 homoj.
Sed la minejoj elĉerpiĝis kaj karbo ĝenerale foriras de ekonomio, cedante lokon al nafto kaj gaso, do la minejoj fermiĝis unu post alia kaj nun en tiu industrio laboras ne pli ol mil homoj.
Sed la minejoj elĉerpiĝis kaj karbo ĝenerale foriras de ekonomio, cedante lokon al nafto kaj gaso, do la minejoj fermiĝis unu post alia kaj nun en tiu industrio laboras ne pli ol mil homoj.
Feliĉe oni ne detruis la minejojn por gajni kelkajn groŝojn je la
vendotaj feraĵoj kaj brikoj (tiel pereis plejparto da fermitaj fabrikoj en Rusio), sed muzeiigis almenaŭ unu el ili. En 2003 la minejo Cigeľ malfermiĝis
por la publiko kaj nun funkcias stabile, alloginte en 2016 tri mil vizitantojn.
Ĉu mi speciale interesiĝas pri la karboelminigado kaj ŝaĥtista laboro?
Tute ne, same kiel 99% da gastoj. La pleja valoro de tiu ĉi vizito estis ĝia
aŭtentikeco.
Se en Francio ni promenis laŭ bele aranĝitaj ekspoziciejoj kaj poste fakte marŝis surtere, post nura ŝajnigado forme de tremanta lifto anstataŭ vera subteriĝo, do en la malriĉa Slovakio oni ne malŝparis tempon kaj monon por tiaĵoj kaj simple enlasis nin en la minejon kia ĝi estas.

Ekde la unuaj paŝoj ni sekvis la ĉiutagan itineron de loka ŝaĥtisto.
Post eniri grizan duetaĝan konstruaĵon kun socirealisma bonveniga bildo kaj surskribo: “Zdar boh” (Bonvenon) ni turnis nin maldekstren kaj eniris mezgrandan ĉambron, kie okazis instrukciado kaj lekcio pri historio de loka karbominado.
Iamaj ŝaĥtistoj montris mapon de la regiono kun minejoj kaj prezentis dokumentan filmeton prian.

Kelkdek metrojn for troviĝis vestŝanĝejo.
Antaŭ eniri ĝin ĉiu ricevis po du aluminaj insignoj kun numeroj. Unu el ili ŝaĥtisto devis lasi en la vestoŝanĝejo, la duan preni kun si.
Tiu simpla sistemo ebligis ĉiam ĝuste scii kiom da homoj troviĝas subtere kaj rimarki, se iu mankas.
Ni vestiĝis en bluaj ĥalatoj kaj kaskoj, kaj pendigis sur la kolojn po sako kun savaparatoj.
Nia ĉiĉerono – korpulenta maljunulo en ruĝa supertuto kun lumreflektoraj strioj – klarigis kiel uzi gasmaskojn. “Ne timu, mi laboris ĉi tie 40 jarojn kaj neniam bezonis ĝin” ridetis la ŝaĥtisto.

Origine oni ankaŭ lasis sur ĉenpendaj hokoj siajn vestojn, levotajn al
sub plafono (mi jam vidis tion en la “halo de pendigitoj” apud Lilo), sed ni ne
planis haki karbon, do apenaŭ bezonis tion.
Do ni pasis al fervoja platformo kaj sidiĝis en flavajn vagonetojn.
La ĉiĉerono fermis ilin deekstere kaj nia trajno ekis al la subteraj labirintoj.
Amuza sperto. Imagu: vi sidas sur ligna benko en la malalta ŝtala skatolo, kiu rapide ruliĝas grincante tra nigra mallumo.

Se kredi al la muzeaj informoj, ni traveturis en la vagonetoj 2312
metrojn kaj eliris je la fundo 80 metrojn subtere.
Sekvis sufiĉe longa marŝado laŭ karbonigraj, preskaŭ tute mallumaj koridoroj.
Akvo plaŭdetis sub niaj piedoj.
La ĉiĉerono mem estis interesa eksponaĵo. Jen kaj jen li haltis por klarigi ion, ĉefe teknikajn aferojn.
Li rakontis kiel okazis la elminigado de karbo, montris sovetian fosmaŝinon.
Same kiel en la franca minejo la plafonon subtenis lignaj traboj.
Ni fotis abunde, inkluzive nin mem.
La ĉiĉerono kaj lia akompano volonte aprobis eniri nian personan fotaron.

Interesa vojaĝeto en la pasinteco! Mi memoras ke ankaŭ en la ekstrem-suda parto de Nederlando estis karbo-minejoj, sed oni fermis ilin en la 60-aj jaroj. Interesa frenezaĵo: Donald Trump promesis ke li malfermus karbo-minejojn ... sed kiel antaŭvidite ne povas plenumi sian promeson ...
ReplyDeleteAnkaŭ en Rusio karboindustrio travivas ne tre bonan tempon. Oni provas elminigi metanon el karbotavoloj, eble tio efikos.
Deleteaŭskultu: http://muzaiko.info/programdetaloj?id=898
ReplyDeleteaŭ legu:
Karboakiranta industrio malplivastiĝas tutmonde, sed ĝi ne simple malaperas. Ekestas novaj ideoj pri reuzado de ties infrastrukturo. “Interalie” foje jam rakontis pri la ideo uzi iamajn minejojn kiel akvujoj por rezervi energion. Do, aperas ankaŭ, mi diru, „sekaj“ manieroj konservi energion, kiuj ne postulas tiom da subtera spaco kaj surteran akvujon. La nova projekto estas ĝuste tia simpla, kiel ĉio genia en la mondo kaj ĝi nomiĝas angle Gravitricity. Tio estas sistemo de granda pezilo, kiu estas pendita je ŝnuregoj kaj kiu povas laŭbezone moviĝi en la ŝakto por konservi aŭ produkti energion.
La funkciado estas simplega. Ĝi estas bazita sur levado kaj subenigado de la pezilo. La principo similas al horloĝo kun peziloj, kiuj movigas pendolon. La pezilo en la projekto havas pezon je 3000 tunoj, kio ebligas produkti ĝis 20 megavatojn da energio. La ŝaktoj mem havas profundecon de 150 ĝis 1500 metroj. La sistemo kapablas atendi signalon por ekprodukto dum 50 jaroj sen potencoperdo. Krome ĝi estas ekonomike efika, ĉar ne estas bezono krei ŝaktojn, kiuj jam ekzistas. Finfine eblas fosi necesan ŝakton, se en iu loko ne eblas stabile uzi venton aŭ sunlumon kiel energifonton.
Unu el la avantaĝoj de la projekto estas ankaŭ, ke ĝi funkcios ĉiam, kiam tio necesas malsame de aliaj alternativaj energifontoj. Kiam vi bezonas energion, eblas subenigi la pezilon kun rapideco, depende de kvanto de bezonata energio. Krome, la instalaĵo pretas por uzado tuj post ĝia finkonstruado kaj ĝin de necesas ŝarĝi por la unua uzado - ĝi jam pretas, ĉar la pezilo jam estas supre aŭ ĉesurface. Finfine, oni ne bezonas iel zorgi pri naturmalamikaj baterioj, enhavantaj malfavorajn substancojn kaj simpleco de la sistemo faciligas ĝian teknikan subtenon.
Gravitricity nun estas en la etapo de ellaboro, tamen la projekto jam ricevis subvencion je proksimume 1 miliono da dolaroj de la fonduso Innovate UK. Se la sistemo ekfunkcios, tio povas signifi aperon de novaj laborlokoj kaj monŝparon.
Aŭ, tre imprese! Laŭ miaj scioj, unu el la ĉefaj problemoj de alternativa energio estas konservado de la energio kiu produktiĝas nestabile pro naturaj kialoj (vento, suno ktp). Eble tio estos la solvo.
Delete