Promenado tra la antikva kerno de Nitro

Por komprenigi la historian fonon de tiu antikva urbo ni faru kelkajn paŝojn en ĝian historion. 

Homoj loĝis ĉi tie jam antaŭ 30 mil jaroj. Tio estis keltoj, poste ĝermanoj kaj fine hungaroj kaj slavoj. Pri la keltoj memorigas porturismaj amuzaĵoj kiel la kelta glavo duone subterigita apud la “kelta” kafejo, pri la hungaroj – konstruaĵoj en la malnova urboparto.



Laŭ legendo ĉi tie en 827 slava princo Pribina, konsiderata la unua (konata) reganto de Slovakio, starigis la unuan kristanan preĝejon en la slavaj teroj (almenaŭ ĝi estis la unua dokumentita). En 828 Nitro jam estis episkopejo de Grandmoravia Regno. En la 11-a jarcento la hungaroj frakasis la Regnon kaj konstruis fortikaĵon, kiu poste alfrontos plurajn sieĝojn. 
La Dua mondmilito grave ŝanĝis etnan panoramon. La hungaroj, kiuj dominis ankoraŭ en 1910, kaj germanoj kiuj abundis ĝis 1945, plejparte forlasis la urbon, lokaj judoj estis deportitaj kaj murditaj. Nitro iĝis preskaŭ tute slovaka. Ĉu la urbaj stratoj konservis signojn de ĝia historio?

Kastelo de Nitra
Tiu ĉi kastelo slovake nomata Nitriansky hrad estas sendube la ĉefa vizitindaĵo de la urbo. Konstruita ja alteco 220 metrojn, sur la monteto en la suda parto de la montaro Tribeč, ĝi dominas la urbon. La monteto de tri flankoj ĉirkaŭita per rivero, estas bona natura defendejo, kiajn kutime elektadis niaj prauloj. Ĝi sukcese rezistis atakojn de la turkaj invadintoj en 1241 kaj poste plurfoje estis rekonstruita.



La interna fortikaĵo aperis en la 16a kaj 17a jarcentoj, grandparte danke al episkopo Tomáš Pálffy kiu konstruigis ĝin en 1673 dum la regado de Leopoldo la 1a (ambaŭ nomoj videblas latinlingve super la enira pordego) por kontraŭstari la turkan invadon. Tio estas klasika stelforma kastelo kun kvin bastionoj, simila al la jam viditaj de mi fortikaĵoj en Lilo kaj Havano.



En la centro de la kastelo troviĝas la Baziliko de sankta Emeramo, unue menciata en la skribofontoj de la 11a jarcento. Nun ĝi konsistas el tri preĝejoj – la Supra, Malsupra kaj romanika preĝejeto.



Tiu lasta estas nomita honore al la sankta Emeramo kaj estas konsiderata la plej antikva parto de la konstruaĵo. Ĝi aperis en la 11a jarcento, al kiu ĝi ŝuldas siajn romanikajn trajtojn, sed poste estis alikonstruita gotikstile. Iuj opinias ĝin stari sur la loko de la unua kristana preĝejo, konstruita de princo Pribina. 



Nun tie troviĝas restaĵoj de la sanktuloj Andreo Svorad kaj Benedikto de Skalka, kiuj loĝis apude en la 11a jarcento kiel ermitoj. Samloke estas gardata arĝenta relikvujo kun restaĵoj de la sankta Cirilo, kreanto de la slavaj alfabetoj glagolico kaj kirilico, iam vizitinta Nitron.



La supra preĝejo (Horný kostol) estis finkonstruita en 1333-1355 kaj okupas la pinton de la roko. Dum jarcentoj ĝian aspekton formis kaj reformis artistoj el pluraj landoj kaj skoloj. 



Origine ĝi estis gotika, sed post 1711 episkopo László Ádám Erdődy rekonstruigis ĝin barokstile. Freskojn de la volbo kreis aŭstro Anton Galliarti, la barokan ĉefaltaron – italo Domenico Martinelli. En 1643 aldoniĝis renesanca baptejo. Oni konsideras la supran preĝejon inter la plej valoraj barokaj temploj de Slovakio.



La malsupra preĝejo (Dolný kostol) estis alkonstruita al tiu supra inter 1621 kaj 1642.



La ĉefa valoraĵo ĉi tie ĝis antaŭnelonge estis altaro “Depreno de la kruco” farita de aŭstra skulptisto J. Perneger en 1622. Sed en 2012 estis malkovrita la valora 14-jarcenta fresko pri Virgulino Maria, kiu iĝis la unuaranga vidindaĵo, do la altaro eĉ estis movita al la kontraŭa muro.



En 2015-2016 la katedralo estis restaŭrita danke al helpo de Eŭropa Unio kaj subvencioj de Islando, Liĥtenŝtejno kaj Norvegio (sume preskaŭ 700 mil eŭroj). 



Sur muroj de la kastela fosaĵo, nun transformita al la subĉiela koncertejo kaj ekspoziciejo, videblas informoj pri tio kaj fotoj – antaŭ kaj post la restaŭrado. Impresa laboro.



Post viziti la preĝejojn ni eniris la kazematojn – internan parton de la fortikaĵoj, kie post la renovigo kaj esplorado malfermiĝis eta ekspozicio. Tio estas tipa prezentaĵo in situ, kies ĉefa avantaĝo estas ebleco vidi surloke arkeologiajn trovaĵojn. Restaĵoj de la barokaj kaj renesancaj defendokonstruaĵoj, artefaktoj kaj eĉ homa skeleto – nenio speciala por la historiisto, sed sufiĉe interesa por laiko.



La plej amuza por mi estis loko, kie oni invitis dezirantojn fari kelkajn paŝojn supren laŭ ŝtonmuro por rigardi internen. Tuj viciĝis dudeko da interesatoj kaj ĉiu seriozmiene gapis en mallumon por poste sin turni kaj iom elreviĝinte foriri. 



Ni venis la lastaj por ne malŝpari tempon je la atendado kaj tio estis bona decido, ĉar apenaŭ estas io malpli alloga ol stulte rigardi la malhelan spacon kie je flagranta lumo videblas nur kelkaj pliaj ŝtonmuroj, ne distingeblaj de tiuj eksteraj. Mi rememoris scenon el la fama sovetia romano “12 seĝoj” kie fripono Ostapo Bender pagigis feriantojn en montaro por “riparado de la kavo” kun klarigo: “Por ke ĝi ne kaviĝu tute”.



Poste ni eniris la apudan duetaĝan konstruaĵon, en kiu troviĝas la episkopa muzeo (Diecezne muzeum). 



Ĝia unua parto malfermita en 2007, en la Tagon de la sanktaj Cirilo kaj Metodo (la 5a de julio) konsistis ĉefe el kopioj de la dokumentoj pri la slava skribo kaj kristanigo de Slovakio kaj iĝis la unua dioceza muzeo de la lando. 



Laŭ mia opinio pli interesa estas la dua parto, malfermita en 2008 kaj prezentanta relikvaĵojn de la katedralo, plejparte rilatajn al la liturgia diservo.



Inter la plejaj allogaĵoj de tiu ĉi loko mi konsideras eblecon rigardi la tutan Nitron de sur la katedrala turo, denove malfermita al la publiko en 2015. 



La urbo ne estas speciale bela, sed tia aglofluga observo ĉiam ravas, ĉu ne? Sube Lisi trovis balailon kaj gaje imitis flugantan sorĉistinon. Espereble la Sinjoro havas humursenton kaj ne konsideris tion malsanktigo de la loko.



Deekstere ni ĝuis ankaŭ la Episkopan palacon (Biskupský palác), kiu akiris sian nuntempan aspekton en la 18a jarcento ĉe la episkopo Zakariás Mossóczy. Ĝis nun ĝi plenumas sian originan rolon kaj malfermiĝas al la publiko nur en la Tago de Cirilo kaj Metodo.



Post foti nin apud statuo de la papo Johano Paŭlo la 2a, vizitinta la kastelon la 30an de junio 1995, ni marŝis suben. 



Preterveturis nin amuza trajneto sur kies flankoj pendis esperanto-afiŝoj. Ĝi funkcias de majo ĝis septembro ĉiuhore kaj startas de Mestsky dom en la piedira zono tra la plej belaj lokoj de la Supra kaj Malsupra urboj.



Laŭvoje ni vizitis la Preĝejon de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu estas parto de franciskana monaĥejo. Tiu ĉi origine renesanca konstruaĵo kun la turo alkonstruita en 1732, poste estis adaptita al la baroka stilo. 



Ĝi apartenis al la franciskana ordeno, kio videblas interalie en 33 kverkaj bareliefoj bildigantaj la vivon de la Sankta Francisko el Asizo. La ĉefa altaro kompreneble estas dediĉita al la sanktuloj Petro kaj Paŭlo, kiuj videblas ankaŭ en la ŝtona bareliefo muntita en la fasadon. Tie okazis la ekumena diservo en Esperanto kaj volontuloj disdonis la informfoliojn ĉe la enirejo.



Atenton de la ekskursantoj altiris la statuo de Corgoň, juna forĝisto, kiu savis la kastelon de turkaj atakoj, ĵetante ŝtonojn kontraŭ ilin. Nun li apogas angulon de malnova domo, sed pretas ankaŭ plenumi viajn dezirojn – sufiĉas nur froti liajn piedojn. 



Ĝi troviĝas cent metrojn for de la seminariejo Veľky seminar, konstruita inter 1764 kaj 1770, kie interalie troviĝas la dioceza librejo kun proksimume 66 mil libroj, inkluzive 78 inkunabloj, eldonitaj de 1473 ĝis 1500.