Judaj spuroj en Nitro

Tiutage ni partoprenis ekskurson dediĉitan al la juda historio de Nitro. Dum du jardekoj mi interesiĝas pri la judaj kulturo kaj historio. Mi iom esploris historion de la juda komunumo en Okcidenta Siberio, sukcesis trovi judajn lokojn en ParizoBonaero kaj eĉ en Kusko. Do mi ne povis neglekti la eblecon konatiĝi kun historio de la unu el plej grandaj judaj komunumoj de Slovakio. Ĉu mi sukcesis? Apenaŭ.

Nia vagado laŭ la nitraj stratoj komenciĝis de la sinagogo, kiu situas tri minutojn for de la strato Štefánikova. La konstruaĵo estas ne tro granda, sed bela kaj bone prizorgata. Ĝia kreinto estis la budapeŝta arkitekto Lipót Baumhorn, kiu konstruigis en la tiama Hungario proksimume 20 sinagogojn. 



La sinagogo en la ekletisma maŭro-bizanca stilo aperis en 1910-1911, sed ne tro longe servis al siaj adeptoj. Post likvido de Ĉeĥoslovakio fare de la germanaj nazioj en 1939, Nitro eniris la novestablitan faŝisman Slovakan ŝtaton



Dum la Dua mondimilito slovakaj faŝistoj deportis ĉiujn judojn, 90% de kiuj pereis en la naziaj ekstermejoj kaj multaj el la postvivintoj elmigris al Israelo.



La eta juda komunumo ne plu povis prizorgi la konstruaĵon kaj en 1982 transdonis ĝin al la urbo. Post longa restaŭrado kaj rekonstruo en 2004 la sinagogaj pordoj denove malfermiĝis al la publiko, jam forme de kulturcentro. Nun tie okazas koncertoj, ekspozicioj kaj spektakloj, nur foje ligitaj al la judaj temoj.



Nia ĉiĉerono estis mezaĝa viro en ruĝa T-ĉemizo, kiu evidente havis neniujn personajn ligojn al la judoj kaj judismo. 



Lia rakonto estis nemalbona, sed tre simpla kio propras al plejparto de regionaj ekskurso-gvidantoj. Dum ni sidiĝis interne li montris al ni kelkajn lokojn en la modesta sinagoga interiero kaj klarigis ilian destinon.



La sekva halto okazis kvin minutojn poste meze de loĝata areo. Li etendis la manon al kvartalo trans la strato kaj diris ke iam tie troviĝis juda areo, ĉirkaŭanta la sinagogon. Dum la socialisma epoko ĝi estis tute detruita kaj anstataŭigita per samaspektaj pluretaĝaj domoj. Vizitinda loko, ĉu ne?


Poste ni marŝis al iu ŝtonminejo – fakte granda kavo kun nigra fundo kaj arbokovritaj bordoj. Iam oni elminigis tie ŝtonojn kaj nun ĝi estas deklarita protektita natura areo. Kompreneble ekzistas legendo pri infano, kiu ludis tie kaj pereis, do nun loĝantoj de proksimaj domoj aŭdas nokte lian voĉon. Ĉio ĉi okazis en korto de malalta domo kaj havis nenian ligon al la juda historio – ni simple iris apude.



La sekva kaj fina halto okazis dek minutojn poste ĉe la juda tombejo – vera simbolo de la nuna juda komunumo de Nitro (ĉu Slovakio entute?). 




Ĝi estas granda kaj nombro de la tomboj sendube oble superas tiun de la nitraj judoj. 



La komunumo ne povas prizorgi ĝin kaj tiun taskon prenis la urbo. Mi ĉiam ŝatis promeni tra la tombejoj, ĉu temas pri modesta vilaĝtombejo en Siberio aŭ en Vjetnamio, aŭ impona urbo de la mortintoj en Santiago de Kubo, aŭ makabra ŝtonmuskejo de Rejkjaviko.



Ĉi-foje mia scivolemo estis plene kontentigita. 



La tomboj estis tipe judaj – kun ŝtonoj anstataŭ floroj (ja origine la judoj loĝis en dezertaj areoj), subskriboj en la jida kaj hebrea, kaj tradiciaj signoj kiel la benaj manoj de la Kohenoj



Cetere multaj tomboŝtonoj havis ankaŭ subskribojn en la slovaka, hungara kaj germana, kio spegulas komplikan politikan kaj etnan historion de tiu ĉi regiono.





La ĉiĉerono montris terasoforman ŝtupon apud kiu troviĝis damaĝitaj tomboŝtonoj kaj klarigis ke kiam en 1945 sovetiaj trupoj forpelis la faŝistojn el la urbo unu el la lastaj defendolimoj troviĝis ĉi tie, do la areo estis bombardita per artilerio. La juda tombejo servis kiel ŝirmejo por la nazioj – ĉu imageblas historia farso pli kripla?



Elstariĝis la bele ornamita tombo de loka cadiko, kiun oni konsideras preskaŭ sanktulo. 



Ĉiujare al lia tombo, ŝirmita per ligna ŝedo, venas miloj da adorantoj de la tuta mondo. 





Sed plej ofte la tomboj estis nuraj flavaj ŝtonoj, kiuj silente rigardis direkte al la urbo. 




Du judoj-ekskursantoj – unu el kipao kaj alia en nigra ĉapelo – laŭtlegis la vortojn skribitajn sur la cadika tombo kaj sur la nigraj ŝtonoj de la monumento al la viktimoj de Ĥolokaŭsto



Espereble almenaŭ parto de la novaj generacioj lernos tiun ĉi amaran lecionon.



Tiel finiĝis nia ekskurso laŭ la judaj lokoj de Nitro, kiun mi prefere nomus vagado laŭ la judaj spuroj – malmultaj signoj de la iam granda juda mondo en Slovakio.



Comments

  1. Dankon. Mi estis la judo kun kipao, kiu laŭtlegis skribaĵon sur la memortabulo, kaj staras ankaŭ la tombo kun aramea surskribo.
    Duono de miaj praavoj estis el Nitro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi ĝojas vidi vin denove, ĉi-foje en mia blogo. Bonvenon!

      Delete
    2. La mondo estas malgranda. Nur la montoj ne rekontiĝas.
      Varman saluton!

      Delete

Post a Comment