Submarino D-2: sinko en la pasintecon

Kion fari en Sankt-Peterburgo, se vi jam plurfoje vizitis la Ermitejon, esploris ĉiujn palacojn kaj povas ekzakte diri nombron de la lanternoj sur la Nevskij-prospekto? Se vi ŝatas la teknikon kaj pretas devojiĝi de la banala turisma itinero, jen mia sugesto – iru al Vasilevskij insulo, kie atendas vin la vera submarino-muzeo. Kredu min, vi akiros enviindajn rememorojn.

Al la Finna golfo
Tio okazis en 2007. Mi eniris metroon en la centro de Nevskij-prospekto kaj dek minutojn poste jam surteriĝis je la transa bordo de Neva. Post plia kvaronhoro itinera taksio alportis min al la celloko. La mara stacidomo kaj belega vido al la Finna golfo jam estas sufiĉa kialo por veni tien, sed mi celis alian vizitindaĵon. 



Tricent paŝojn norden kaj jen, fine de la strato Ŝkiperskij protok (Ŝkipera enfluanto), rande de la golfeto de Galernij farvater (Galera navigovojo; de la nederlanda vaarwater), sur betona soklo kuŝas submarino “Narodovolec”, transformita al muzeo. Ĉu ni eniru?


Ŝarko de la nordaj maroj
Civilulo ne kutimas plonĝi en klapopordojn, do al la submarino oni alkonstruis malgrandan akceptejo kun kelkaj ĉambroj. La estro renkontis nin tie. Post ekscii ke mi venis el la malproksima Tjumeno la grizhara veterano enmanigis al mi du poŝkalendarojn kun submaristaj tostoj kaj nomkarton kun lakona surskribo: “Anatolij Kuzmiĉ Savĉenko, kapitano de la 2a rango, direktoro de la muzeo”.


Kapitano rakontas

En vojaĝo tra la sep sekcioj de “Narodovolec” akompanis nin ne malpli solida kaj erudicia kapitano, preta rakonti pri ĉiu bolto de sia kara submarino.



Ĝi estis konstruita en 1929 kaj apartenas al la unuaj sovetiaj submarinoj. Ĝiaj karakterizoj estis enviindaj por multaj alilandaj konkurantoj. Duobla nitita korpuso estis farita el la plej altkvalita ŝtalo fabrikita ankoraŭ en la antaŭrevolucia periodo


Elektrobaterioj

Speciala cisterno ebligis subakviĝi en 30 sekundoj (anstataŭ 180 antaŭe) je profundo ĝis 90 metroj. 



Fuelrezervoj sufiĉis por 28 tagoj de la aŭtonoma navigado kaj danke al moderna sistemo de aera regenerado oni povis troviĝi subakve ĝis 72 horoj – trioble pli ol antaŭe. 


Periskopo

Sur la ferdeko D-2 portis 14 torpedojn, per kiuj ĝi senavare regalis la renkontitajn naziajn ŝipojn, droniginte almenaŭ unu el ili. Tio estis bonega submarino, militservo en kiu estis la afero honora, glora kaj… ege malfacila.

La terura vorto galjoen 
Vere, mi ne povas imagi homon kiu propravole akceptus loĝi en tiu malvasta, spirmanka, tute malhoma ladskatolo! Ĉiu el la sep sekcioj superplenas je diversspecaj mekanismoj, do tuj kompreneblas ke en la ŝipo regas ili dum la homoj nur pene klopodas enspaciĝi en restintajn lokojn. Iu trafe diris, ke troviĝi en submarino estas kvazaŭ loĝi ene de horloĝo. 



Litoj pendas po tri en vico kaj se vi ne estas nano eblas dormi en ili nur sin faldinte trifoje. Ili troveblas eĉ en la torpeda sekcio, kie oni devis dormi apud la torpedoj, do laŭvice – dum unu submaristo dormis, alia deĵoris. Oni uzis ĉiun centimetron, eĉ tagmanĝa tablo centre de la sekcio servis ankaŭ kiel triopa lito. La oficiroj tagmanĝis ĉe aparta tablo, sed ankaŭ ĝi kaze de bezono transformiĝis – al la kirurgia. La kuracista sako apudis.



Vivo en submarino ĝenerale malkonvenas al la puremuloj kaj dorlotitoj. Eĉ tre simpla afero kiel vizito al galjoen (en la nederlanda: pruo, ĉar tie oni faris ŝipnecesejon) povus havi terurajn sekvojn. Kaŭzas tion premodiferenco, kiu malebligas rekte forĵeti enhavon de la subakva klozetpelvo al maro. 


Necesejo en "Narodovolec"

Do ĉiufoje antaŭ premi la forĵetpedalon oni devis fermi la specialajn klapojn kaj per pumpilo levi la premon en akumula balono. Novico, forgesinta tiun regulon, anstataŭ ĝua senpeziĝo ricevis altan fontanon el ĉio, kion lasis li kaj la antaŭaj vizitantoj. 



Mi aldonu ke forigi tiujn aromajn memoraĵojn estis tre malfacile – por ĉiu el 53 ŝipanoj estis rezervitaj nur kvar litroj da akvo tage. Ĉu vi ankoraŭ miras ke la sovetiaj submaristoj atakis la faŝistojn kun terura furiozo?


Feliĉa sorto
Tamen D-2 kaj ĝiaj skipanoj havis vere bonan sorton. El ses submarinoj de tiu ĉi serio unu pereis dum ekzercoj, alia malaperis en 1942, la tria estis dronigita de malamikoj, la kvaran dronigis ĝia skiparo post la falo de Sebastopolo, la kvinan oni distranĉis por ferrubaĵo jam post la Dua mondmilito


Fiera tjumenanino apud Narodovolec

D-2 ne nur postvivis ĉiujn batalojn, sed eĉ transformiĝis en 1994 en la muzeo – unu el la plej interesaj en Sankt-Peterburgo.


Fremda heroo
Revenvoje al la mara stacidomo mi haltis ĉe alia batalmonumento – sur granita soklo staris torpedŝalupo, impetanta al la Finna golfo. Ĉu tio estas G-5 aŭ 123bis el Tjumeno, kie oni fabrikis ilin dum la Dua mondmilito? Post ĉirkaŭrigardi ĝin mi trovis nur memorŝildon informintan ke tio estas monumento al la ŝalupistoj de Balta maro. Hm…


Torpedŝalupo "Komsomolec"

Hejme mi montris la fotojn al fakuloj kaj ilia konkludo estis senesperiga: en Peterburgo staras torpedŝalupo “Komsomolec”, do mia espero vanis. Kion fari? Ĝi estas fremda heroo por mia urbo, sed kara memoraĵo al ĉiu ŝatanto de la tekniko kaj historio ĝenerale, ĉu ne?

Comments