Stila foriro (Going in Style) – fiku la sistemon!

Ĉu vi ŝatas rabfilmojn? Jes, certe vi jam spektis plurajn kaj ili ĉiam pli-malpli similas kadre de la ĝenro, sed tiu ĉi komedio plaĉis al mi ne nur pro sia leĝera etoso, sed ankaŭ ĉar ĝi esprimis (eĉ se ne intence) la gravan ideon – homo rajtas kontraŭstari la sistemon.

La historio apenaŭ estas tro originala – tri maljunuloj decidis rabi bankon. La tuta mondo jam vidis tion en 2008 en la amuzega Freneza mono kaj en Sovetunio ni ĝuis similaĵon preskaŭ duonjarcenton pli frue en la bonkora Maljunuloj-Rabistoj. Do kial mi ŝatis tiun ĉi sufiĉe banalan kreaĵon?



Ĉar mi vidis en ĝi pli ol nuran historion pri la sukcesa bankorabo. Por mi tio estis ekzemplo (eĉ ŝerca) de ribelo kontraŭ la sistemo. Ne gravas, ĉu temas pri ŝtato aŭ komercaj entreprenoj, des pli ke en reala vivo ili interplektiĝas ĝis nedisigebla stato. La sistemo plian fojon bugris la homojn, ĉi-foje la plej sendefendajn – maljunajn laboristojn. Kompanio decidis fermi ilian laborejon por ŝpari monon kaj pro ruzaĵoj de la korporacia juro ili perdis ne nur siajn laborpostenojn, sed ankaŭ la pensiojn.
Kiel reagas al tio proletoj? En Eŭropo kaj Sudameriko ili strikas kaj manifestacias, en Rusio – drinkas kaj degradas. La usona triopo decidis rekompensi siajn perdojn kaj repreni monon el la banko, kiu ankaŭ trompis almenaŭ unu el ili (Michael Caine) kaj nun minacas konfiski lian domon pro hipotekaj ŝuldoj. Ilia plano estas simpla, sed efika. Cetere polico kaptos ilin jam post unu aŭ du tagoj, sed... bone, mi silentiĝas, ja vi jam certe deziras spekti ĉion propraokule. Ĉu ankoraŭ ne? Bone, mi aldonu ke inter la noblaj maljunaj rabistoj brilas ankaŭ Morgan Freeman – jam sufiĉa kialo por sidiĝi antaŭ televidilo.
Laŭ etoso la filmo pli similas al sia sovetia antaŭulo, do konvenas al familia vespero kun etuloj kaj aĝuloj. Eĉ se ili ne komprenos ke temas pri ribelo de la homoj, kiuj decidis fiki la aĉan sistemon, kiu valorigas “sanktan proprietaĵon” pli ol la homan dignon, ili simple ĝuos kaj ridos tutkore. La feliĉa fino neeviteblas.

Comments