Norman – homo, kiu kredis je la homoj

Norman: la modesta supreniro kaj tragika falo de novjorka solvisto  – tiel sonas la plena nomo de tiu ĉi filmo, en Rusio promociata sub la pli konciza antaŭa titolo Strategio de Oppenheimer. Iuj konsideras ĝin nura regurdo de la fama historio pri la kortega judo, priskribita en novelo de Wilhelm Hauff kaj romano de Lion Feuchtwanger kaj bildigita en la fifama nazia filmo Jud Süß. Sed mi vidas en ĝi ion multe pli grandan – historion pri la kredo je la homoj.

Fido je la homoj – foje ŝajnas ke ĝi tute malaperis en la nuna mondo. Sed la ĉefheroo de la filmo, grizhara novjorka judo Norman Oppenheimer (Richard Gere) havas alian opinion.
Li renkontas (pli ĝuste – trovas) mezaĝan israelan politikiston (Lior Ashkenazi), trudas al li sian konatiĝon kaj donacon, kaj tiel iĝas lia servema amiko. Poste la iama vic-ministro evoluas ĝis la ĉefministro de Israelo, sed mirinde ne forgesas la novjorkan adoranton, kiu plu helpas al li pri la plej diversaj aferoj, ĉefe bazitaj sur personaj ligoj, kiujn li konstruas ĉiutage kun neimagebla lerteco, ofte rande de friponado. Sed finfine babilemo kaj societemo de Norman turniĝas kontraŭ li – hazarde kaptita de lia parolemo kunlaborantino de israela konsulejo interesiĝas pri lia agado kaj komencas enketadon, kies rezultoj grave damaĝos la politikan karieron de la ambicia ĉefministro kaj tute detruos amikecon inter la du ĉefaj herooj.



Sed kiu li estas, Norman Oppenheimer? Geschäftmacher, luftmensch, homo kiu ne ekzistas aparte, sed realiĝas nur kiel reflekto de aliaj personoj. Li serĉas objekton kiun li adoras, en kiu diluiĝas, en kies ombro kaj rebrilo li vivas. Pri ĉiuj li parolas bone, sola escepto estas nekonata komercisto en la finaj scenoj, sed tiam li parolas pri si mem (ankoraŭ sen scii tion). Li deziras ke ĉiuj estu kontentaj, feliĉaj, sukcesaj kaj tiuj ĉi revoj montriĝas en la lastaj scenoj.
Li sin trudas ĝis ekstrema humiliĝo, genuiĝas antaŭ sia adorato. Lia simileco al la heroo de Lion Feuchtwanger estas nur ŝajna, ĉar li profitas nenion krom la sento de aparteno kaj post pluraj jaroj de fidela (kaj propravola) servo ni vidas lin en la samaj pelto kaj kepo manĝi ĉipaĵojn el skatolo. Li mensogas kiel li spiras, sed nur por flati, plezurigi iun, ne por persona profito.
Fine ĉio renversiĝas, lin persekutas la sama homo, lia reflektaĵo. Li mem detruas ĉion per la sama rimedo per kiu li ĉion konstruis – per sia senhalta babilado.
Lia adorato origine estis modesta israela politikisto, almenaŭ li detenis sin en la akceptebla kadro, sed flatado de Norman vekis lian vantemon. Fakte Norman mem kreis sian idolon – unue en la menso, poste en realo. Kaj tiu, kvazaŭ laŭdata infano, ekkredis je sia elektiteco, je sia alta destino. Pro tio li forgesis la originan singardon kaj modeston, transpasis iun limon kaj pagis pro tio. Norman kreis la idolon, forgesinte la duan ordonon, kaj detruis ĝin – ambaŭfoje senkonscie.
Kion instruas al ni tiu ĉi historio? Mi ne scias. Eble ĝi simple montras ke ĉiuj provoj maski malplenecon de sia propra vivo por engaĝo en vivoj de aliaj homoj estas vanaj kaj neeviteble fiaskos. Oni ne trompu sin mem, nek aliulojn, sed konstruu sian unikan personecon – eble ne tro signifan por la ekstera mondo, sed la plej grava por oni mem.

Comments

  1. "Konstruu sian unikan personecon" ja estas la afero surbaze homoj povas helpi aliajn. Nur kun sufiĉe da memestimo kaj ekvilibro oni povas pozitive kaj efike engaĝi en vivoj de aliaj homoj.

    ReplyDelete
  2. Mi same opinias, dankon pro la recenso!

    ReplyDelete

Post a Comment