Milito de la Planedo de simioj – historio pri elektebla identeco

Flugo de Ŝanĥajo al Moskvo estis longa, do mi havis tempon por spekti la tutan faman trilogion. La plej interesa mi konsideras la finan parton, ĉefe pro la ideo kiu staras malantaŭ fantasta eksteraĵo kaj spegulas pure homan historion – tiun pri elektebla identeco.

De sklaveco al la fina venko
Apenaŭ indas rerakonti ĉi tie la tutan intrigon, unuafoje prezentitan sur ekranoj en 1968, do mi estos konciza.
En la unua filmo juna sciencisto serĉas kuracilon kontraŭ la Alzheimer-malsano, pro kiu suferas lia patro ĉiutage sinkante en la senrevenan forgeson. Li eksperimentas je simioj kaj parte sukcesas, sed monavida ĉefo decidas rapidigi la ekspermentojn malgraŭ liaj avertoj. La novkreita infekto likas ekster laboratorio kaj komenciĝas epidemio, kiu mortigos preskaŭ la tutan homaron.



Solaj estaĵoj kiuj profitis tion estis la laboratoriaj simioj, kies intelekto draste altiĝis kiel flankefiko de la eksperimento. Ili ribelas kontraŭ siaj sklavigantoj kaj fuĝas al arbaro, gvidataj de Caesar – la simio, adoptita de la sciencisto kaj la plej evoluinta danke al lia kuracilo.
En la dua parto ni vidas Usonon post la infekta apokalipto. En la morte malplena Nov-Jorko grupo da homoj luktas por la vivo, sen ilia fuelrezervoj elĉerpiĝas, do por plu havi elektroenergion necesas restarigi hidroelektrocentralo el proksima arbaro. Sed tiu areo estas kontrolata de la simia tribo subestre de Caesar.
Konfrontiĝo de la komunumoj atingas sangoverŝan fazon, kiam simio Koba, suferinta dum jaroj en laboratorioj, kaŝe pafas Caesar kaj provokas militon por kapti la potencon kaj lasi vojon al sia malamego kontraŭ la homoj. Sed Caesar saviĝas, revenas kaj post kruela duelo mortigas la perfidulon.
La tria epizodo prezentas jam alian situacion. Soldatoj, senditaj de la enigma kolonelo, mortigas simiojn en la arbaro. Tiuj respondas, montrante samtempe forton kaj kompaton al la kaptitoj, sed decidas translokiĝi por saviĝi de la homaj atakoj. Nur ilia gvidanto Caesar, perdinta siajn filon kaj edzinon, deziras unue venĝi, do iras serĉi Kolonelon akompane de kelkaj fideluloj. Laŭvoje ili trovas en malplena dometo knabinon, kiu perdis parolkapablon, kaj sekvas ilin kiel sian solan esperon.
Sekvas batalo – unue inter la simioj kaj soldatoj de Kolonelo, poste inter la lastaj kaj taĉmento sendita el alia regiono. Fine ĉiujn kovras neĝa lavango, kiun postvivas nur simioj grimpintaj sur altajn abiojn. La vundita Caesar mortas kun malpeziĝinta koro. “Koba infektis min je malamego” triste agnoskas li. La simioj foriras renkonte al nova vivo.

Kiu estas bestaĉo?
La tri epizodoj prezentas tri malsamajn ideojn. La unua rakontas pri sklava ribelo – detruiga kaj senkompata. La dua montras kiel malfacilas al malsamaj komunumoj trovi modus vivendi, kio tamen estas sola vojo por daŭrigebla ekzistado. Sed la plej interesa ŝajnas al mi la tria epizodo, kies kernan ideon mi difinus kiel elektebla identeco.
Kio estas la identeco? Ni elektas ĝin sendepende de niaj sango kaj aspekto. Homoj de Kolonelo pensis esti la lasta espero de la homaro, sed iĝis terura karikaturo al ĝi. Ili plendis kontraŭ la simioj, sed ili mem iĝis bestaĉoj, nur homaspektaj. La simioj ne elektis sian identecon dum la homoj jes. La knabino per gestolingvo demandas ĉimpanzon, ĉu ŝi estas la simio? Tiu respondas: vi estas Nova.



La homoj perdas parolkapablon, dum la simioj ekparolas. Ĉu granda problemo? Sed ni vidas ke la muta knabino facile interkompreniĝas kun la simioj, dum la parolkapabla Kolonelo ne sukcesas interkonsenti nek kun la parolanta Caesar, nek eĉ kun aliaj homoj.
Paraleloj al la nuntempa vivo abundas. Similan kontraŭstaron ni povas vidi inter la novaj eŭropanoj forme de migrantoj kaj ekstremdekstruloj, kiuj pretendas esti gardantoj de la eŭropaj valoroj. Ili nomas sin veraj homoj kaj la alvenintojn – nuraj animaloj. Tamen en realo ili mem estas kontraŭ-Eŭropo, detruante la bazajn principojn de la eŭropaj etiko kaj kulturo, ellaboritajn dum jarmiloj.
Same la rusaj naciistoj konstruas novan ideologian realon, inventante ne nur estontecon, sed ankaŭ pasintecon. Ili adoras Rusujon kaj la Rusian imperion, sen scii ke tiuj baziĝis sur tute aliaj principoj – lojaleco al komuna caro, sub kies aŭspicio kunvivis malsamaj etnoj kun siaj religioj, lingvoj kaj kulturoj. Ili detruas sian (laŭdire) amatan patrujon sen kompreni tion.
Feliĉe nun la rusia ŝtato vidis ilian danĝerecon kaj aktive persekutas la idiotojn. Sed ni povas vidi ke en Ukrainio, Hungario, Pollando kaj pluraj aliaj ŝtatoj, kies loĝantoj ŝatas fanfaroni pri sia “eŭropeco” kaj moki “rusajn barbarojn”, la ekstremdekstraj ideoj iĝas ĉiam pli popularaj, ofte favorataj je la ŝtata nivelo. Dum plejparto de la rusaj naciistaj grupaĉoj estas detruitaj kaj iliaj gvidantoj enprizonigitaj por pluraj jaroj, iliaj eŭropaj kompliculoj sentas sin tute komforte, disvastigante malamegon kaj atakante (perforte kaj vorte) la rifuĝintojn, relative malmultajn en Orienta Eŭropo (kompare kun Germanio kaj Rusio). Ĉu tiuj homaspektaj bestaĉoj venkos kaj la “civilizita Eŭropo” denove iĝos nesto de la kontraŭhoma ideologio?

Fine de la filmo ĉiuj homoj pereas. Soldatoj malaperas sub blanka neĝotavolo kaj samtempe mortas Caesar, kies koro estis kontaĝita je malamego. Do naskiĝis ŝanco konstrui la novan vivon de sur la blanka listo. Ĉu la simioj sukcesos? Espereble jes. Sed ĉu sukcesos ni?