Granda malaltiĝo (The Big Short) aŭ Pri ĉio kulpas malriĉuloj

“Por kio oni planas altigi subvencion al la patrinoj de la novnaskitoj? Al kiu utilos tiuj 10 mil rublojn monate? Anstataŭ doni ilin al la malriĉuloj je la kvara generacio la ŝtato subtenu la mezan klason!” Mia kolego parolis tute sincere, sen ajna dubo aŭ ŝajnigo. Sekvinta diskuto montris ke ŝi simple kundividas opinion propran al sia socia tavolo. Kiel tio rilatas al la Oscar-premiita filmo de Adam McKay? Mi klarigos.

Monavidaj honestuloj
Unue iom pri la filmo mem. Oni povus nomi ĝin la senheroa dramo, ĉar herooj en la kutima vortosenco mankas tie. La plej simpatiaj personoj estas monavidaj financistoj, kies sola merito estas sagaco, kiu ebligis al ili antaŭvidi kolapson de la hipoteka veziko. Kaj kompreneble profiti ĝin.



Ĉiuj mokas ilin, neniu kredas je mornaj prognozoj, ja la ekonomio prosperas, bankoj disdonas hipotekajn kreditojn ien kaj tien, konstruaj firmaoj realigas ĉiam pli ambiciajn projektojn, do la vetero estas tro bona por paroli pri ŝtormo.
Tamen ili aŭguris prave kaj tio evidentiĝis kiam ili mem estis jam rande de pereo, investinte tutajn siajn (kaj klientajn) resursojn en la katastrofan scenaron. Feliĉe por ili (kaj terure por la tuta mondo) la plej pesimismaj prognozoj realiĝis, la financaj piramidoj disfalis, milionoj da homoj perdis monon ŝparitan dum la tuta vivo, estis maldungitaj, bankrotis kaj dronis je malespero. Manpleno da la pesimismaj sagaculoj riĉiĝis.
Iuj el ili iom dubis, sed fine kondutis kiel decas al la financaj spekulaciantoj, do vendis derivaĵojn kiujn ili aĉetis kaj tenis por tia kazo. La mondo soifis, do kial ne vendi al ĝi akvon, rezervitan de antaŭ jaroj, kiam ili avertis pri la venonta malsekego?


Rekompenco al ŝtelistoj
Kial mi decidis rakonti pri tiu ĉi filmo? Mi ne povas nomi ĝin talentaĵo malgraŭ la Oscar-premio, kies ricevon eblas klarigi nur per aktualeco de la tuŝita temo. La scenaro, kreita surbaze de The Big Short: Inside the Doomsday Machine, la publikigita en 2010 dokumenta furorlibro de la usona ĵurnalisto Michael Lewis, estas tre simpla. Fakte oni rerakontas la libron, certe kun neeviteblaj simpligoj kaj mallongigoj.
Ĉio koncentriĝas je la centra temo, flankaj linioj mankas, la roluloj ankaŭ parolas kaj pensas nur pri tiu financa projekto. Por klarigi al laikoj la plej komplikajn skemojn kaj terminojn oni intermitas la rakonton per scenoj kun gast-aktoroj, kio laŭ mia gusto aspektas simplaĉe kaj memorigas verkojn de socialisma realismo, kie eĉ geamantoj dum privataj rendevuoj parolas pri betono kaj antaŭtempa plenumo de laborplano.


Soho, Honkongo

La plej valoraj mi konsideras rimarkojn en la lastaj kadreroj. La aŭtoro amare konstatas, ke neniu el evidentaj kaj pruvitaj kulpuloj de la krizo estis punita – nek jure, nek finance. Iuj bankistoj forlasis siajn postenojn, sorante je “oraj paraŝutoj”, aliaj plu tenas siajn poziciojn kun sola ŝanĝo – se antaŭe ili prenis monon rekte de la civitanoj, nun ili faras tion tra peranto forme de la ŝtato, al kiu ili turnis sin por ricevi helpon.
Mirinda afero, ĉu ne? Se civitano bruligas sian domon kaj prezentas plendon al asekurkompanio, oni nomas lin fripono, juĝas kaj enprizonigas. Se finacisto konscie preteriras ĉiujn riskolimojn por persona riĉiĝo kaj poste petas ŝtatajn subvenciojn, li... ricevas ilin kiel viktimo! Priŝtelita homo rekompencas ŝteliston surbaze de juĝordono – vere, superrealismo regas ne nur en la filmoj de Emir Kusturica.
Kial? Iuj akcentas je apenaŭ kaŝeblaj ligoj inter la regantaj elitoj kaj financo-industriaj grupoj. Oni ne povas pridubi, nek ignori tion, sed ĉi-foje mi volas atentigi pri tute alia, pure psikologia aspekto de la problemo.


Malsubtenindaj malriĉuloj
Ni revenu al mia kolego. Ŝi estas ordinara mezaĝa virino el sufiĉe riĉa familio, do apartenas al la supra tavolo de la meza klaso. Ŝi persone ne havas iun komercon, nek iel interesiĝas pri tio, laboras kiel dungito kaj ĝuas ĉefe monon de siaj gepatroj kaj iom da mezgranda komerco de sia edzo. Do oni povus konsideri ŝin ĝusta reprezentanto de sia socia grupo.


Kuangngajo, Vjetnamio

Nia konversacio ekis de tute alia afero – ŝi petis min montri fotojn de mia lasta vojago al Kubo kun iomaj klarigoj. Kelkaj monatoj, sume pasigitaj en tiu mirinda insulo, kaj proksimaj personaj rilatoj al pluraj kubanoj ebligis al mi rigardi ĉion de tute alia, neturisma perspektivo. Do anstataŭ lakitaj usonaj aŭto-antikvaĵoj kaj brile farbitaj domoj de Malnova Havano, ŝi ekvidis sur la fotoj malriĉajn stratojn de Mantilla, atendovicojn al malplenaj vendejoj, kion akompanis miaj rakontoj pri homoj kiuj gajnas 29 dolarojn monate en la lando, kie skatolo de loka biero kostas $1, kaj ĉiam devas subiĝi al multnombraj restriktoj fare de la ŝtato, freneza en sia monavido kaj kontrolemo. Sekvis rimarkinda dialogo.

– Sed kial ili ne fuĝas de tie?
– Kiel kaj kien? Tio estas insulo. Pasporto kostas $100, ricevi vizon preskaŭ ne eblas kaj bileto al la senviza Rusio kostas ĉirkaŭ $1000.
– Sed ili povus prunti monon de iu por iri al Rusio, trovi laboron kaj redoni poste.
– Neniu en Rusio dungos eksterlandanon sen laborpermesilo, kiun ili ne povos ricevi. Jam post unu semajno eksterlandano devas registriĝi ĉe iu adreso, sen tio policanoj kaptos lin surstrate kaj postulos grandan ŝmirmonon aŭ simple deportos kun malpermeso reveni dum kvin jaroj.
– Sed ili povas akiri rusan civitanecon kaj enloĝiĝi ĉi tie! Mia patro liveras varojn al foraj vilagoj en Ĥanti-Mansio kaj mankas ŝoforoj al li, ja lokaj aborigenoj preferas fordrinki ŝtatajn subvenciojn anstataŭ labori.
– La rusia civitaneco estas tre malfacile akirebla. Edzo de mia fratino estas taĝiko. Ili geedziĝis oficiale, havas tri infanojn, li parolas la rusan, ne havas kriman pasintecon, sed nur tri jarojn post la geedziĝo li rajtos prezenti la civitaniĝan peton. Ĝis tiu tempo li devos trapasi plurajn burokratajn etapojn, ĉiam pagi (oficiale kaj ne) por diversaj dokumentoj, kaj labori duonoficiale, ĉar preskaŭ neniu dungos eĉ nuran kargoportiston sen la rusia pasporto. Tion profitas perantoj kiuj dungigas laŭ falsaj paperoj dekojn da homoj, ricevas ilian salajron kaj poste donas al la kompatinduloj kiom ili deziras, ofte duonigante jam sen tio mizeran enspezon.

Mi komprenis ke mia kunparolantino neniam rigardis la aferon de tia vidpunkto. Ŝi simple ne pensis pri tio, ja por homoj de ŝia socia grupo ĉio estas klare: malriĉuloj ekzistas kaj multas, sed plejparte ili mem kulpas pri sia mizero kiel homoj malkleraj, mallaboremaj kaj kutimaj al loza, senorda vivo. Nia konversacio iom devojiĝis de Kubo. “Pri ĉio kulpas la komunistoj!” Bone, mi mem ne estas adoranto de la kuba reĝimo, sed kiel mi jam rimarkis aliloke, ĉu en la 1950aj jaroj ekzistis reala alternativo por Kubo?


Mantilla, Havano

“Ili povintus aliĝi al Usono kiel la 52a ŝtato!” elbuŝigis la naivulino. Sed eĉ se nun, post Guantanamo kaj Abu Ghraib, senkialaj murdoj de nigruloj fare de polico kaj senfina militado, Usono estas tre malpopulara en la mondo, imagu kiel ĝi aspektis en la 1950-1960aj jaroj? La lando, kie iu ajn povis esti deklarita komunisto kaj pro tio malaperi el la socia vivo, lando kie regis la rasa diskriminacio, lando kie oni murdis unue prezidanton kaj poste lian fraton, kie polico kruele dispeladis homrajtajn aktivulojn kaj rasistoj murdis iliajn gvidantojn, lando kiu subtenis diktatorajn kaj koloniismajn reĝimojn tra la mondo kaj makulis sin je pluraj ŝtatrenversoj, komplicis je torturoj, mensogoj kaj ekspluatado, ĉu tio estis vere dezirinda alternativo?


La Boca, Bonaero

Kia povus esti Kubo sen komunistoj? Mi nomis apudajn ŝtatojn: Jamajko, Honduro, Salvadoro, Haitio... “Haitianoj vivas malbone, ĉar ili mem senigis sin je civilizo!” deklaris mia kunparolantino. “Post la sklava revolucio ili forpelis la blankulojn dum ili mem kapablis fari nenion” – “Sed ĉu ekzistis alia vojo? Ili forpelis sklavigantojn kaj tio estis normala reago post jarcentoj de subpremado. Sklavgardistoj kun skurĝoj enmane apenaŭ estis gravaj portantoj de la civilizo, kaj se paroli pri ordinaraj kamparanoj, tiuj el Eŭropo kaj Afriko apenaŭ grave diferencis”. – “Ne, diferenco estis grandega! Temas ne pri la rasa, sed pri kultura diferenco! Eŭropa kamparano defaŭlte estis pli civilizita ol tiu afrika, eĉ se ambaŭ estis senalfabetaj. Kial? Nu... li estis kristano, vizitis preĝejon, li...”. Videblis ke argumentoj elĉerpiĝis, tamen tio ne ŝanceligis ŝian certecon.
Jam antaŭ foriri ŝi elbuŝigis la vortojn, per kiuj mi komencis tiun ĉi artikolon. “Por kio helpi al malriĉuloj? Ja 10 mil rubloj (proksimume $170) povas helpi al neniu”. – “Ĉu? Imagu vendistinon el superbazaro, kiu sola kreskigas infanon kaj gajnas 15 mil monate. Tia subvencio preskaŭ duobligos ŝiajn enspezojn. Ŝi povos aĉeti manĝaĵojn kaj vestojn por la infano aŭ pagi luadon de loĝejo, kiun ŝi eĉ ne esperas aĉeti. Milionoj da homoj vivas tiel kaj tio povus ŝanĝi ilian vivon”. Mia kolego enpensiĝis por momento kaj diris fine: “Ĉu mi parolas kiel snobo?”
Ne, ŝi nur voĉigis pozicion propran al sia socia grupo, kvankam ofte iom sinĝene vualata. Ĝi estas simpla: malriĉuloj mem kulpas pri siaj problemoj kaj ne meritas ies helpon.


Elitulaj fabeloj
Oni povas aŭdi tion ie ajn – ĉu en Eŭropo, Azio aŭ Ameriko, ĉe demokratiaj landoj aŭ diktatoraj reĝimoj, en la rondoj politikistaj kaj komercistaj. Sola diferenco estas ke la politikistoj kutime klopodas ne diri tion publike kaj malkaŝe dum la entreprenistoj ofte rekte nomas la malsuprajn sociajn grupojn pigruloj kaj parazitoj. Kial? Ĉar ili sincere kredas je tio.
Ĉiuj konas romanon de Mark TwainPrinco kaj mizerulo”, kies herooj interŝanĝas siajn sociajn poziciojn kaj trafas tute alian realon, kies ekziston ili eĉ ne supozis antaŭe. Totala alfabeteco kaj ĉiama retkonekto ŝanĝis preskaŭ nenion. Homoj kapablas nun trovi iujn ajn informojn, sed ili ne serĉas ion ekster sia kutima vivorondo, nature limigita de ilia socia grupo.
La nunaj princoj kaj mizeruloj vivas en siaj informaj vezikoj, ili apudas sed ne rimarkas unu la alian. Renkontiĝo de knabino el riĉa familio kun reala vivo de kasistino el urboranda vendejo estigas ŝokon similan al tiu spertita de la juna princo Gautama post unuafoje vidi mortinton. Genio de la Budho riveliĝis en tio, ke li profundiĝis en meditadon serĉante kialojn de la morto kaj sufero. La riĉuloj ne meditas, ili rapide prenas el poŝo pretan kaj tre komfortan respondon: malriĉuloj suferas, ĉar ili estas aliaj.


Kliniko en Mantilla, Havano

Tio estas kerno de la afero. Konkretaj argumentoj povas varii depende de lando kaj socio, sed la baza principo ĉiam estas la sama: ni havas monon (kaj potencon), ĉar ni estas pli bonaj ol ili. Rasisto diros rekte, ke Haitio malriĉas, ĉar ĝin regas nigruloj. Liberalo esprimiĝos pli politkorekte: problemojn de Haitio kaŭzis “civiliza krizo”. Dekstrulo akcentos je la “ŝtata paternalismo”, kiu fortimigas investontojn. Sed ĉiuj ili fakte diras la samon: malriĉaj haitianoj mem kulpas pri siaj problemoj.
Kio estas la solvo? Ankaŭ ĉi tie elituloj estas mirinde unuecaj – oni devas “gvidi kaj instrui” la malriĉulojn. Nome pro tio naskiĝas fantaziaj ideoj kiel aliĝo de Kubo al Usono, invito de blankulaj konsilantoj al Haitio, ktp. Tio estas logika sekvo de la ideo pri natura diferenco inter la supraj kaj malsupraj sociaj grupoj. En la 19a jarcento oni nomis tion “blankula ŝarĝo” kaj tiel pravigis koloniadon kaj sklavigadon de la “sovaĝuloj”. Nun oni parolas pri la socia malrespondeco de la malsupraj sociaj tavoloj kaj pri meza klaso kiel ilia natura gvidanto kaj kompreneble la sola subteninda grupo. Sed en realo ĉiuj ĉi homoj ripetas la saman ideon: “Donu monon kaj potencon al ni”.
Oni povas kontesti ke ili faras tion kun bonaj intencoj, por la komunaj bono kaj prospero. Sed mi rememoras alian, pli konvinkan agnoskon el la profeta “1984”: “Oni prenas potencon nur por la potenco mem”. Tio estas la sola kredinda vero.


Ĉu senelira labirinto?
Eble leganto jam tute perdiĝis en labirintoj de tiu ĉi longa teksto kaj demandas sin, kiel ĉio ĉi rilatas al la filmo? Klarigo estas tre simpla.
Elito tenas potencon – la ekonomian kaj politikan. Registaroj, bankoj, borsoj, amaskomunikiloj – ĉio estas kontrolata de la supraj klasoj. Ni jam vidis ilian pensmanieron, kiu neeviteble influas ilian konduton.


Manifestacio de sindikatoj. Bonaero, 2014

Politikistoj en la demokratiaj landoj estas elektataj de la popola voĉdonado, sed tio apenaŭ estas grava obstaklo. Rigardu gazetojn, televidon, aŭskultu parolojn de famuloj – ĉiuj ripetas la samon: homo valoras nur kiel produktanto kaj konsumanto. Urboj, vilaĝoj, artoj, metioj, landoj, monumentoj, literaturoj, etnoj – ĉiuj konkuras por allogi konsumantojn kaj investantojn. Rimarkindas kaŭzinta grandan publikan indignon eldiro de la moskva urbestro Sergej Sobjanin pri malsubtenindaj urbetoj, en kiuj ja loĝas “15 milionoj da troaj homoj”. Politikistoj trumpetas pri naciaj interesoj, sed en realo la ŝtatoj subiĝas al korporacioj, kiuj diktas regulojn.


Manifestacio en Rejkjaviko, Islando, 2013
Do ili bonege komprenas unu la alian kiel ŝakistoj kiuj povas ataki kaj sin defendi, jen oferante siajn peonojn, jen mortigante tiujn de kontraŭulo, sen forgesi tamen ke homoj kiuj sidas ĉe kontraŭaj flankoj de la ŝakotablo estas bonaj amikoj. Kiam bankisto venas al politikisto kaj diras, ke li bezonas ŝtatan helpon, ĉar senrespondecaj malaltklasanoj denove fuŝis ĉion kaj ne povas repagi siajn kreditojn, kio minacas la sanktan posedrajton kaj la bankojn, kiuj estas sangosistemo de la nacia ekonomio sen kiu ĉio kolapsos, la politikisto komprenos lin kaj donos monon de la impostpagantoj prefere al tiu riĉulo ol al solula kasistino el urboranda vendejo. Tiel okazis en Usono, Rusio kaj preskaŭ ĉiuj aliaj landoj, trafitaj de la lasta ekonomia krizo (sola escepto povas esti Islando).
Pro tio ĉio ripetiĝas dum jardekoj kaj jarcentoj – elituloj subtenas elitulojn kaj la popolo kredas ke tio estas sola ebla vojo. Sed ĉu alia ebleco vere ekzistas? Mi ne scias. La grandaj ideoj montris sin fuŝaj. Anarkiismo havas grandan potencialon almenaŭ kiel koncepto, sed la nunaj anarkiistoj plejparte inklinas al ŝtonĵetado kaj aŭtobruligado, kaŝante sub la ideologiaj sloganoj sian perversan inklinon al detruado.


Occupy Central, Honkongo, 2014

Ĉu la situacio estas senespera? Sed rigardu – milinoj da homoj spektis tiun tedaĵon kaj la profesia ĵurio aljuĝis al ĝi la valoregan kinopremion. Milionoj da homoj partoprenis protestajn movadojn en Usono, Hispanio, Honkongo, Ukrainio, Rusio kaj aliaj lokoj sen klara ideologio, sed kun unuiganta ilin sento – kontraŭi la eliton. Ĉiuj ili estis subpremitaj (same en la tiel nomataj “demokratiaj” ŝtatoj de la Okcidento kaj la “aŭtoritarisma” Oriento) kaj eĉ tiuj venkintaj en realo ŝanĝis nenion (la novan ukrainan registaron eniris homoj, kiuj jam estis en la antaŭaj kaj la prezidantan postenon okupis miliardulo). Nenio ŝanĝiĝis krom unu afero – la popolo komencas pensi. Eble tio okupos jardekojn aŭ eĉ jarcentojn, sed fine... Ĉu mi estas naivulo?