Antaŭfoje
ni disiĝis en la placo de la mara stacidomo en Sankt-Peterburgo post viziti
submarinon “Narodovolec” – la ŝarkon de la nordaj maroj, transformitan al
muzeo. Nun ni direktiĝu suden – al la interkruciĝo de la 23a linio (tiel
nomiĝas malnovaj stratoj en Vasilevskij insulo) kaj Kajo de leŭtenanto Ŝmidt.
Tie trovis la finan haltejon la sola rusia glacirompilo-muzeo “Krasin”.
Kamarado Krasin – la homo
kaj glacirompilo
Post la
malvasta submarino tiu ĉi koloso ŝajnas esti paradizo por klaŭstrofobiulo –
timu nenion, la spaco sufiĉas por ĉiuj! La personaro aspektas ne malpli impresa
– aĝaj viroj en marista uniformo kaj solidaj virinoj, kiuj sendube ŝatas
vastecon de la supra ferdeko. Mi tutkore dankas ilin, ja ekskurso de nia
ĉiĉeronino estis superba. Sed ĉu eblus fuŝe prezenti historion de tia ŝipo?
Ĝi naskiĝis
en Newcastle upon Tyne (Anglio) en 1916 kaj estis la dua arkta glacirompilo en
la historio de Rusio. Se la unua estis nomita “Jermak” honore al la rusa konkerinto de Siberio, do tiu ĉu estis baptita “Svjatogor” memore al la legenda
rusa fortikulo. Sian laborvivon ĝi komencis en Arĥangelsko, kie preskaŭ pereis jam
en la “suĉinfana”, dujara aĝo.
Antaŭ lasi la urbon dum la Enlanda milito la bolŝevistoj provis bari vojon al la ŝipoj de la eksterlandaj aliancanoj de la Blanka armeo kaj tiucele dronigis la ŝipon en la riverbuŝo de Norda Dvino. Tamen eĉ tion ili faris fuŝe, do la angloj senprobleme levis ĝin kaj inkludis en sian ŝiparon. La sovetia diplomato devis klopodegi por post tri jaroj elaĉeti la perditan glacirompilon kaj revenigi ĝin en la hejmohavenon. Ĉu vi jam divenis la nomon de tiu ĉi diplomato? Ĝuste – tio estis kamarado Leonid Krasin.
Antaŭ lasi la urbon dum la Enlanda milito la bolŝevistoj provis bari vojon al la ŝipoj de la eksterlandaj aliancanoj de la Blanka armeo kaj tiucele dronigis la ŝipon en la riverbuŝo de Norda Dvino. Tamen eĉ tion ili faris fuŝe, do la angloj senprobleme levis ĝin kaj inkludis en sian ŝiparon. La sovetia diplomato devis klopodegi por post tri jaroj elaĉeti la perditan glacirompilon kaj revenigi ĝin en la hejmohavenon. Ĉu vi jam divenis la nomon de tiu ĉi diplomato? Ĝuste – tio estis kamarado Leonid Krasin.
Leonid Krasin |
En 1926 la 56-jara
bolŝevisto mortis kaj post kelkaj monatoj aperis la nova “Krasin” – tiel
“Svjatogor” perdis sian denaskan nomon. Sub tiu ĉi titolo kaj ruĝa flago ĝi
faros sian plej gravan heroaĵon, enirinte gloran historion de la esplorado de Arkto – ĝi savos la ekspedicion de Umberto Nobile.
Kiu manĝis Malmgren-on?
La itala generalo
decidis konkeri la Nordan poluson en aerŝipo nomita honore al lia sunoplena
patrujo ”Italio”. Li sukcesis. La 11an de majo 1928 la aeronaŭtoj startis de la
insulo Svalbardo kaj sukcese alteriĝis en Alasko,
forĵetinte super la poluso kverkan krucosignon, kiun enmanigis al ili la papo
Pio la 11a.
Tamen dum la revena vojo radiokonekto ĉesis kaj dum longaj naŭ tagoj regis plena silento. Poste oni eksciis, ke nur 100 km antaŭ Svalbardo pro forfluo de gaso la aerŝipo iĝis neregebla, sinkis kaj falis sur glacion. Unu el 16 vojaĝantoj pereis tuj, ses forflugis sur la aerŝipa ŝelo kaj malaperis, naŭ postvivintoj restis en la glacia kaptilo.
Umberto Nobile en Arkto |
Tamen dum la revena vojo radiokonekto ĉesis kaj dum longaj naŭ tagoj regis plena silento. Poste oni eksciis, ke nur 100 km antaŭ Svalbardo pro forfluo de gaso la aerŝipo iĝis neregebla, sinkis kaj falis sur glacion. Unu el 16 vojaĝantoj pereis tuj, ses forflugis sur la aerŝipa ŝelo kaj malaperis, naŭ postvivintoj restis en la glacia kaptilo.
Umberto Nobile direktiĝas al Spitzbergeno |
Post
kolekti disĵetitajn aĵojn ili markis per ruĝa farbo sian tendon kaj sidiĝis
interne, senĉese sendante SOS-signalojn en la blankan silenton. Marĝena
rimarko: en 1969 la sovetia reĝisoro Miĥail Kalatozov faris sovetia-italan
filmon pri la ekspedicio, titolitan “Ruĝa tendo”.
La verko estas spektinda jam
pro la ĉefroluloj kiel Sean Connery kaj Claudia Cardinale, kaj muziko de Ennio Morricone.
Afiŝo de "La Ruĝa Tendo" |
Kadrero el la filmo "La Ruĝa Tendo" |
Baldaŭ du italaj
navigaciistoj subestre de la sciencisto Finn Malmgren decidis iri laŭ glacio al Svalbardo esperante renkonti
tie ĉasistojn. Sed la helpo venis de tute alia, neatendita flanko. La 3an de
junio kampara radioamatoro Nikolaj Ŝmidt hazarde kaptis malfortajn signalojn el
la Centra Arkto kaj sendis la informojn al Moskvo. Jam la 11an de junio la
skiparo de ”Krasin”, kiu provizore haltis en Leningrado, ricevis urĝan ordonon
– savi la ekspedicion de Umberto Nobile.
Umberto Nobile. 1926. |
La glacia stato
en la loko de la katastrofo estis ege komplika, do en la lastaj tagoj dum unu
deĵorperiodo (kvar horoj) la glacirompilo pasis averaĝe po 14 mejlojn. La 12an
de julio sur ĝian ferdekon leviĝis la grupo de Malmgren, pli ĝuste du
postvivintaj navigaciistoj – la delira Mariano kaj la relative sana Zappi. Tiu
lasta rakontis, ke ilia estro, rompinta la manon dum la aerŝipa falo, tre
malfortiĝis dum la marŝo, preskaŭ ne povis moviĝi kaj fine petis lasi lin en
tombejo, elhakota en glacio. Tiu ĉi peto estis plenumita.
Finn Malmgren kaj Aldo Pontremoli dum la ekspedicio de Umberto Nobile |
Kiam la
informo tralikiĝis al amaskomunikiloj eksplodis grandega skandalo. Oni riproĉis
Zappi pri malfortanimeco, perfido kaj eĉ kanibalismo!
La onidirojn flamigis ke
Zappi surportis horloĝon kaj parton de la vestoj de Malmgren, dum mankis letero
aŭ almenaŭ la lasta notico de la mortinto. Krome kompare al la ostiĝinta
Mariano tiu ĉi navigaciisto aspektis tro dika kaj bonfarta.
|
Aritmetiko de la sorto
Samvespere
“Krasin” atingis la glacion sur kiu troviĝis la lastaj kvin skipanoj. Mi ne
misskribis, temis pri kvin personoj, ĉar la ekspediciestro generalo Umberto
Nobile lasis la glacion jam la 25an de junio en aviadilo de la sveda piloto Einar Lundborg. Iuj povus nomi tion hontinda ago, sed ĝi estis sufiĉe racia – el
sekura loko li povus pli efike gvidi la savoperacion. Eble tiu raciemo helpis
al Nobile travivi longajn 93 jarojn kaj morti hejme, en sia lito.
Umberto Nobile. La 1920aj jaroj. |
La 5an de
oktobro “Krasin” trapasis Finnan golfon por ankri ĉe la Kajo de leŭtenanto
Ŝmidt (la rusia revoluciulo neniel rilata al la menciita raioamatoro), kie ĝin
renkontis miloj da ĝojoplenaj urbanoj. Tio estis triumfo de la sovetia
glacirompila floto! En la unua internacia savoperacio partoprenis 1500 homoj. 18
ŝipoj kaj 21 aviadiloj impetis por helpi al la teamo de Umberto Nobile. Dum la savado
kraŝis kelkaj aviadiloj, pereis tri italaj pilotoj kaj ses skipanoj de la
franca aviadilo “Latham”, inkluzive de la legendeca polusa esploristo Roald Amundsen. Naŭ herooj pereis por savi
ok ekspedicianojn – la devosento ĉiam superas aritmetikon.
Finn Malmgren. 1928. |
Post ioma tempo
usona ĵurnalisto aldonis plian
enigmon, ĉi-foje mistikan. Preninte el sia tablo bildkarton kun la
ekspedicianoj, eldonitan antaŭ ilia vojaĝo, li rimarkis strangan aferon. La
foto estis faldita laŭ la centro kaj la faldlinio ekzakte dividis la teamon je
du partoj: maldekstre estis la ok postvivintoj kaj dekstre – la ok pereintoj.
Malsupre en la centro staris meteologo Malmgren, kiu insistis ke la ekspedicio
revenu ĝuste laŭ tiu ĉi itinero – malgraŭ danĝera ventego kaj kontraŭe al la
opinio de Nobile. Kion diri? Ĉiu havas sian sorton…
La polusa heroo
Post la
triumfa marŝo “Krasin” iĝis la ĉefŝipo de la Karaaj maraj ekspedicioj. Ĝi faris
la vojon al ŝipoj, elkondukis tiujn premitajn en glacio kaj en 1934 preskaŭ
iĝis heroo de la nova arkta epopeo – savado de la ĉeluskinanoj. Post ekscii ke
la sovetia ŝipo “Ĉeluskin” estas dispermita de la glacioj de Ĉukotka maro la
skiparo de “Krasin” tuj impetis al la loko de la katastrofo. En sep semajnoj ĝi
transiris Atlantikon, tra Panama kanalo eniris Pacifikon kaj jam preskaŭ
atingis la cellokon kiam oni nuligis la ordonon.
Krasin ĉe Islando |
Cetere por
ĝi sufiĉis da heroaĵoj. Komence de la Granda patriota milito “Krasin estis
rearmita en Usono kaj Kanado kaj transformiĝis al la militŝipo. En 1942 ĝi eskortis
la plej grandan arktan karavanon PQ-15 – trabatis por ĝi la vojon en la glacioj
kaj samtempe forpelis germanajn bombaviadilojn. Samjare apud insulo Dikson
“Krasin” forkondukis kargoŝiparon al la glaciejoj de la altaj latitudoj kaj
tiel savis ĝin de atakoj de la germana batalŝipo “Admiral Scheer”.
En la
postmilitaj jaroj la glacirompilo paŝon post paŝo forlasis la scenejon. En la
1970aj jaroj “Krasin” estis transdonita al geologoj, kiuj forigis du
vapormaŝinojn, transforminte ĝin en nura vaporŝipo. Ĝin sendube atendis
ferrubjeo, sed ekprotestis maristoj, esplorantoj de Arkto kaj simplaj
peterburganoj. Do ekde 1995 la glacirompilo ankras ĉe la sama Kajo de
leŭtenanto Ŝmidt, kiu estis loko de ĝia plej granda triumfo.
La rezervita, sed ne rubigita
Kiel fartas “Krasin”? Sufiĉe bone. Plejparto de ejoj estas restarigitaj en la stato kiun ili ekhavis post la granda riparado de la 1950a jaroj, okazinta en GDR. Sur dikaj ŝnuregoj plu pendas kontraŭrataĵoj – metalaj diskoj, kiuj baras la vojon al la infektoportantoj. En la granda kajuto staras verdaj foteloj kaj en la centro – la fama tagmanĝtablo. Dum ruladoj oni kovris ĝin per malsekaj tablotukoj por malgliti la telerojn. Se tango fortiĝis oni levis la flankbarilojn. Kaze de forta ŝtormo aldoniĝis vandoj, kiuj dividis la tablon je kelkaj sekcioj. Kompreneble se iu plu havis apetiton…
Laŭ la
ferdeko promenas nigra kato Kuzja, kiun la skipanoj prenis de sur glacio en
2005. Ili diras ke jam antaŭe sur la glacirompilo ofte loĝis nigraj katoj, do
ili nur daŭrigis la tradicion. Sed ĝi ne estas sola viva estaĵo – en 2006 oni
levis el Neva… bonrasan virkokon! Neniu scias kiel la kompatinda besto trafis
la drivantan glacion. Ĉasbirdoj forte taŭzis la parencon, seniginte ĝin je la
fiera kresto, sed bestokuracistoj el la peterburga zoo rapide resanigis la
kokon. Oni baptis ĝin simple, sed simbole – Umberto.
Do “Krasin” daŭrigas la
noblan savmision. Tio estas apenaŭ mirinda afero, ja ĝis nun la ŝipo troviĝas
en la mara registro kaj rajtas vojaĝi al la maroj. Ĝia statuso estas ne tre
belsona – “la rezervita ŝipo”. Sed la muzeaj kunlaborantoj elbuŝigas ĝin kun
neimagebla fiero: “Ni estas ne rusta barĝo kiel “Aŭroro”. Ni estas rezervo!”
Comments
Post a Comment