Dotita (Gifted): historio pri nefermita geŝtalto

Apenaŭ vi konas la usonan reĝisoron Marc Webb, tamen mi rekomendas spekti tiun ĉi lian filmon, eĉ se vi ne estas zeloto de Chris Evans. Ĝi prezentas ŝajne tre simplan, sed tiom ofte neglektatan ideon – oni ne devas uzi infanojn por plenumi siajn revojn.

Batalo por Mary Adler
Akso, ĉirkaŭ kiu turniĝas la tuta intrigo, estas sepjara knabino, orfiĝinta post kiam ŝia patrino, talenta scientistino, malsukcesis solvi la faman problemon de Navier–Stokes, al kiu ŝi dediĉis jarojn de sia vivo kaj desperiĝinte mortigis sin. Tio mem jam estas sufiĉa kialo por malfeliĉigi la junan estaĵon, sed tuj post la tragedio ŝi iĝas batalejo inter siaj patro kaj avino.


La patro estas simpla homo kies vivo estas iom loza kaj tute senambicia. Sed li amas sian filineton kaj pretas doni al ŝi ĉion, kion ŝi bezonas kaj deziras. La avino estas lia kontraŭaĵo, rigora kaj orgojla, ŝi kredas ke la ĉefa destino de ŝia nepino estas solvi la problemon, antaŭ kiu kapitulacis ŝia filino. Do ŝi insistas pri matematika lernejo, intenca trejnado ktp. La batalo daŭras kaj ardiĝas ĝis atingi juĝejon.
La dilemon komplikigas evidentaj matematikaj talentoj, kiuj montras la knabino. En ordinara lernejo ŝi enuas, ĉar jam post kelkaj minutoj ŝi plenumas la taskojn, super kiuj ŝiaj samklasanoj umos la tutan lecionon. Do eĉ la instruistoj kaj direktorino insistas, ke ŝi frekventu specialan lernejon, anstataŭ vane malŝpari valoran tempon.
Do malfacilas klare decidi, kiu el la diskutantoj pravas – ĉu la avino, kiu deziras ke la nepino evoluigu kaj uzu siajn nedubeblajn talentojn, aŭ la patro kiu deziras ke ŝi simple estu feliĉa kaj ne perdu la infanaĝon pro la senĉesa lernado.
Mi pensas ke plejparto de la legantoj subtenos la patron aŭ almenaŭ miros pri la postulema avino, kiun ne haltigis eĉ la terora perdo de sia sola filino. Sed fine la reĝisoro donas al ni klarigon de ŝia konduto. Sed por pli bone komprenigi ĝin mi devas unue demandi: ĉu vi konas la Zeigarnik-efikon?

Kelneroj kaj revoj
Ŝia aŭtorino estis la germana studentino Bluma Zeigarnik, kiu rimarkis strangan aferon: kelneroj relative bone memoris la ankoraŭ nepagitajn mendojn, sed post ricevi la pagon tuj forgesis ilin, ne kapablaj rememori iujn detalojn. Kune kun sia instruisto, la fama germana psikologo Kurt Lewin ŝi esploris tiun ĉi fenomenon kaj faris interesan konkludon: la neplenumita tasko estigas en la psiko streĉiĝon, kiu malaperas nur post ĝia plenumo.
Tiun streĉiĝon oni nomis geschtalt (de la germana bildo, imago) kaj ĝi iĝis bazoŝtono de la geŝtalt-psikologio. Kian praktikan signifon tio havas? La geŝtalt-psikologoj asertas, ke en la psiko de multaj homoj plu restas geŝtaltoj – la neplenumitaj deziroj kaj revoj, kiuj plu estigas streĉiĝon. Ili ne povas forgesi ilin, nek plenumi kaj suferas pro tio. La psikologoj konsilas eltrovi tiun geŝtalton kaj likvidi, plenumi ĝin, sed ofte homoj mem faras tion – per siaj idoj.
Ĉu vi aŭdis frazojn kiel “Mi ne sukcesis iĝi kuracisto, sed mia filo sukcesos!”, “Mi ne povis ludi violon, sed mia filino ludos” ktp? Jen tipaj ekzemploj de tia konduto – realigo de siaj deziroj per la infanoj. Ĉu indas komenti, ke tio plej ofte rezultas en fiaskoj, intergeneraciaj konfliktoj kaj distorditaj sortoj?
La menciita avino agnoskas fine, ke ŝi mem revis pri sciencista kariero kaj estis promesplena matematikistino, sed rezignis je ĉio por sekvi sian edzon al Usono kaj dediĉi sin al la familia vivo. Tiun ĉi “nefermitan” geŝtalton ŝi klopodis realigi unue per sia filino, poste per la nepino. Pro tio ŝi insistis kaj premis rigore, preta forpreni la knabinon el la manoj de la amanta patro. Ŝi batalis ne por feliĉo de la infano, sed por sia propra revo.
Infano ne estas kopio de sia prauloj, nek devas esti – jen la ĉefa ideo, kiun mi vidis en la filmo. Ĉiu infano estas enigmo. Li venas de nenie kaj ni povas nur diveni – kia li estos? kion li ŝatos? kio igos lin feliĉa? Tasko de la gepatroj estas palpi liajn naturajn talentojn, evoluigi ilin, sed ĉiam memori ke nur ĝusta bilanco garantias la feliĉan vivon. Kiel trovi ĝin? Neniu havas recepton. Sed en serĉado oni devas ĉiam pensi nur pri la infano mem, forgesinte pri siaj propraj deziroj, preferoj kaj revoj. Ĉiufoje decidante ion rilate la infanon, oni devas demandi sin: ĉu mi faras tion por li aŭ por mi mem?
Se vi ne sukcesis iĝi baletistino, frekventu dancokursojn aŭ spektu baleton en televido, sed ne turmentu sian idon per danclernejo. Donu al li eblecon provi ĉion kaj elekti, kio plej konvenos al li. Forgesu pri vi mem kaj memoru, ke en viaj manoj troviĝas unika estaĵo, kiu neniam ekzistis en la mondo. Kia li estos? La vivo montros. Do helpu al li kaj atendu – li mem elektos sian vojon.

Comments