Nikolao Ĉukmaldin: historio de la kamparana filo

Vilaĝo Kulakovo estas ne multe konata eĉ en apuda urbo Tjumeno, sen paroli pri foraj lokoj. Tamen estis en ĝia historio unu homo, kies agado etendiĝis malproksime kaj la nomo famigis eĉ ekster Siberio. Talenta komercisto kaj senavara mecenato, li verkis interesajn rememorojn kaj vojaĝnoticojn. Se tio okazus trans la Atlantiko, li povus iĝi simbolo de la usona revo, sed ĉio okazis en Siberio.

Kamparano
Nikolao Ĉukmaldin naskiĝis la 4an de decembro 1836 en ordinara kamparana familio. Simpla dometo servis samtempe kiel loĝejo kaj metiejo. La ĉefa regulilo de la tago estis la suno. Oni ellitiĝis, laŭ modernaj normoj, tre frue – ĉirkaŭ la 3a matene kaj enlitiĝis je la 9a vespere. Tago pasis en agrikultura aŭ metiista laboro: viroj faris ĉarojn kaj sledojn, inoj teksis tapiŝojn – la felajn kaj senvilajn. Oni maturiĝis frue kaj la 6-jara Nikolao jam helpis laŭeble al la patro, preparante lignaĵojn por posta prilaborado.


Juna Nikolao Ĉukmaldin

Lernejo mankis, do la unua instruisto de la etulo estis Artemij Skripa – unu el gvidantoj de lokaj malnovritanoj, dizertiro, kiu multajn jarojn sin kaŝis de la aŭtoritatoj. Kulakovo estis la malnovritana vilaĝo. Plejparto de loĝantoj estis registritaj kiel ortodoksuloj, sed la Rusian Ortodoksan eklezion ili konsideris nura ŝtata institucio, kiun oni devas toleri kaj de tempo al tempo alporti tributon al ĝiaj reprezentantoj. Duonjarcenton poste Nikolao Ĉukmaldin, profunde religiema ortodoksulo, triste rememoris hipokritecon kaj monavidon de lokaj sacerdotoj.

Rusaj kamparanoj

Az, buki, vedi, glagol…” – li rapide lernis la alfabeton. En la unua vespero, post reveni hejmen la emociiĝinta 7-jarulo dispentris muron inter fenestroj per ĵus ellernitaj literoj. Apenaŭ la gepatroj skoldis lin pro tiuj grafitaĵoj, ja karbo kaj stukita muro anstataŭis al la kamparana filo paperon kaj krajonon.

Rekruto

Jaroj pasis, la knabo kreskis kaj, ĉar gravaj malsanoj mankis al li, antaŭ la Ĉukmaldin-familio videbliĝis ne tre bela perspektivo – armeo. Eĉ nun unu ĝis du jaroj da kazerna vivo estas ne tro allogaj por la rusiaj rekrutoj, sed tiam temis pri 25 jaroj. Rusia imperio militis preskaŭ senĉese kaj neniam speciale zorgis pri la soldataj vivoj. Antaŭ forveturi al la gubernia ĉefurbo Tobolsko por trapasi rekrutan komisionon kandidatoj por ĉiam adiaŭis parencojn kaj amikojn: “Ne memoru malbonon!” En Tobolsko al la aprobitoj oni razis la fruntojn (pro tio eĉ aperis specifa esprimo “enrazi al armeo”), al la malaprobitoj – la nukojn.


Adiaŭo al rekruto

Cetere krom malsano ekzistis alia vojo eviti la rekrutiĝon – prezenti anstataŭ si dungiton – junulon, pretan militservi anstataŭ sia dunganto. La pago estis nemalgrava: 200 ĝis 300 rubloj, pago de ĉiuj impostoj ĝis sekva censo kaj monata diboĉado en drinkejoj. Dum tiu monato la dunganto transformiĝis al koĉero kaj de mateno ĝis vespero veturigis laŭ vilaĝo ebrian diboĉulon, obeeme plenumante liajn postulojn. Sed multaj opiniis ke estus pli bone dum unu monato toleri ebrian bubon ol dum 25 jaroj elteni apenaŭ multe pli sobran komandestron. Restis nur unu obstaklo – mankis mono al la gepatroj de Nikolao.
Prunti aŭ perlabori tian sumon en la vilaĝo tute ne eblis. En decembro 1851 la knabo 15-jariĝis, do nur kvin jaroj restis ĝis la rekrutiĝo. En familia kunveno oni decidis sendi la filon al Ivan Reŝetnikov, riĉa parenco, negocisto kiu posedis ledfabrikon en Tjumeno. Oni esperis ke dum kvin jaroj la knabo sukcesos montri sin kiel bona kunlaboranto, do admonos la mastron prunti la monon por elaĉeti liberiĝon de la malbenata rekrutiĝaĉo.

Komizo

La adiaŭo estis malfacila. La vivo inter nekonataj homoj timigis la knabon kaj la parencojn, kiuj lasis al la granda mondo la solan filon. Tamen soldata ĉapo timigis multe pli, do mankis la duboj – ek al Tjumeno!
La Reŝetnikov-familio ne tre ĝojis post vidi sur sojlo de sia domo la kamparan parencon, tamen ne rifuzis lin. Oni akceptis Nikolaon kiel asistanton de komizo, promesinte pagi po 50 rublojn jare kun provizado de ĉiuj vivbezonaĵoj kaj poste (se li meritos tion) altigi la salajron kaj eĉ prunti monon por dungito. Ĉu eblus deziri ion pli?


Ledfabriko

Ĉio estis tute nova por la vilaĝa knabo. La granda urbo (en Tjumeno estis 2400 domoj, el ili 12 brikaj), la Transriverejo superŝutita je tanaĵoj kaj impreginta je tanacido, la homoj mem – strange vestitaj, parolantaj en nekomprenebla lingvaĵo. Je la unua tago Nikolao eksciis, ke ledaĵojn oni ne faras, sed elfaras, ne stokas, sed buntjas. Ke la kutima por li kaftano ĉi tie estas tute malkonvena kaj ke post ricevi ordonon oni devas respondi ne bone, sed mi obeas. Unuafoje li trinkis glason da mirinda trinkaĵo, tiutempe tute nekonata al la siberiaj kamparanoj – teo. Ledistoj kaj tajloroj de nun konsistigis la mondon de la hieraŭa vilaĝano.

Vendisto
Riĉeco de la Reŝetnikovoj baziĝis sur la ledofabriko, tamen la familia komerco havis ankaŭ aliajn branĉojn. Pli aĝa fratino de la posedanto, Natalia Reŝetnikova havis vendejon kun tolaĵoj kaj mercervaroj, vendataj po 15 mil rublojn jare. Dum semajno ĉe vendotablo staris la maljuna vendistino, en sabatoj kaj bazaraj tagoj al ŝi helpis la posedantino mem. Aĉetantoj estis ĉefe kamparanoj, la urbanoj venis malofte.
Evidente Nikolao bone sin montris ĉe la Reŝetnikovoj, ĉar jam post du monatoj Natalia proponis al li transiri al sia butiko kiel la vendisto kun altigo de la salajro ĝis 120 rublojn jare. Sekvan tagon la estonta prosperulo jam lernis praktikon de la vendado – kaj miris multege.
Prezoŝildoj kiel ni konas ilin, ankoraŭ ne ekzistis. La prezoj estis nomataj laŭpete, do proksimume kaj diferencis depende de kliento. Nemalofte oni petis duoblajn kaj eĉ trioblajn prezojn, iom post iom malaltigante ilin dum marĉandado. Aldonkosto je 30-40% estis konsiderata normala dum Nikolao Ĉukmaldin nomis tion rabado.


Vendejo en Tjumeno

Du longaj jaroj pasis antaŭ la posedantino permesis al li aranĝi la unuan komercan eksperimenton. Malmultaj kredis je ĝia sukceso, eĉ proksimaj amikoj prognozis rapidan kaj neeviteblan fiaskon. “Dio mia, kian vi Nikolĉjo komencas neimageblan aferon!” lamentis la maljunulino. Sed la juna komizo kredis je sia ideo kaj estis preta batali por ĝi, eĉ se tute sola… Do super la vendejo aperis nova afiŝo: “La prezoj sen demandoj”. 
Tjumeno jam vidis afiŝojn pli grandajn, kun famaj nomoj kaj allogaj promesoj, sed nenio faris tioman sensacion kiel tiuj ĉi vortoj. La aĉetantoj ne kredis al siaj okuloj. En la vendejo sur ŝtofvolvaĵoj videblis grandcifere skribitaj prezoj kaj la vendisto malkaŝe diris, ke ili inkluzivas 20% aldonkoston kaj ne povas esti pliigitaj aŭ malaltigitaj.


Komizoj

Dum la unuaj tagoj ŝajnis ke efektiviĝis la plej pesimismaj prognozoj – la vendado kolapsis, enspezoj falis kvaroble. La aĉetantoj provis marĉandi kiel kutime kaj post malcedo forlasadis la strangan vendejon. Tamen tempo kaj persisto finfine donis fruktojn – baldaŭ pri la honesta vendisto parolis la tuta Tjumena distrikto kaj la profito multobliĝis.

Partnero

La vivo poiomete stabiliĝis, iamaj timoj malaperis, belaj perspektivoj formiĝis. La armea sklaveco ne plu minacis lin – foruzinte multege da fortoj kaj mono Nikolao iĝis filistero (ano de urba komunumo) kaj poste eĉ negocisto de la 3a rango, kio liberigis lin je la rekrutiĝo. La salajro kreskis ĉiujare kaj jam atingis 300 rublojn. Sed plej gravas ke li fariĝis posedanto de la propra komerco!


Bazaro

Ĉio komenciĝis de teovendado en la sama butiko – ĝi ne konkurencis kun la varoj de la posedantino kaj donis nemalbonan profiton. Sed la plej granda ŝanĝo okazis en 1859, kiam la bopatrino proponis al li 1500 rublojn por ke li el la komizo de la Reŝetnikovoj transformiĝu al ilia partnero. La mastroj aprobis la ideon. Oni decidis, ke Nikolao Ĉukmaldin investos je la komuna afero 2000 rublojn kaj havos trionon de la profito. Tiel post sep jaroj li transformiĝis el la dungito al la plenrajta mastro.
Feliĉo de la ĵusbakita partnero estis tiom granda, ke li tute plonĝis en laboron, preta fari ĉion por ne reveni al la komiza ĉambreto. Aĉeti, liveri, vendi, denove aĉeti – plejparton de sia tempo li pasigis en vojaĝoj. Grandaj porcioj da varoj estis aĉetataj dum foiroj, el kiuj la plej granda estis tiu en Irbito.


La Irbita foiro

Malmultaj nun konas nomon de tiu ĉi urala urbeto, konata nur pro siaj motorcikloj kaj artmuzeo kun unika kolekto de eŭropaj gravuroj. Sed antaŭ 150 jaroj Irbito estis la komercejo kie renkontiĝis Oriento kaj Okcidento kaj la Irbita foiro furoris tra la tuta Rusio.
Tagon post tago paŝadis Nikolao Ĉukmaldin laŭlonge de senfinaj vendotabloj, esplorante prezojn kaj konjunkturon, farante kontraktojn kaj eltrovante novajn varojn por sia komerco. Li plu eksperimentis. Poste li rememoros, ke en tiu periodo li elprovis ĉiujn varojn kaj plejparte sukcesis. Du jaroj sufiĉis por ke la iama komizo tute memstariĝu kaj elaĉetu ĉe la Reŝetnikovoj ilian parton en la komerco. Tiel li iĝis tute sendependa.

Prosperulo
La afero kreskis jaron post jaro. Ĉukmaldin estis rezista al vodko kaj vetludoj – la tentoj, kiuj pereigis plurajn familiojn. Same for li estis de la komercaj aferaĉoj – superprofitaj, sed riskegaj. Li koncentriĝis je la bazaj, “radikaj” varoj kiel li nomis ilin – teo, felo, ledo, kanaba ŝnuro, greno. Ĉiujare ili alportis stabilan, garantiitan enspezon. La kapitalo altiĝis progrese, transforminte ĝian posedanton je la vera prosperulo: 1861 – 2 900 rubloj, 1863 – 11 000 rubloj, 1867 – 18 000 rubloj, 1869 – 35 700 rubloj, 1872 – 69 400 rubloj. Pli ol 20-obla kresko dum 10 jaroj – enviinda sukceso. Li iĝis negocisto de la 2a rango kaj por ĉiam adiaŭis la tedan mercervaran komercon – etskalan kaj malstabilan.
Cetere oni ne imagu tiun supreniĝon kiel rektan linion, venkoserion senhaltan. Perdoj kaj malgajnoj akompanis ĝin, same kiel amaraj elreviĝoj. Plej multe li pagis kontraŭ sia kredo je la homoj. Ni donu nur unu ekzemplon.


Teodeponejo

Foje, jam kiel grava komercisto, Nikolao Ĉukmaldin partneriĝis kun iu Zagorskij, ne tre suskcesa entreprenisto, kiu posedis amelan kaj kemian fabrikojn en Tjumeno. Post reveni de eksterlanda vojaĝo Ĉukmaldin kun teruro eksciis, ke Zagorskij forprenis de lia konfidentulo duonon de lia mono por evoluigi siajn fabrikojn, kies produktoj tamen plu restis malaltkvalitaj.
Samtempe sur rivero Kamo dronis barĝo kun granda kargo da amelo, destinita al foiro en Niĵnij Novgorodo. Fiasko sekvis fiaskon, iamaj partneroj jam evitis lin kaj la hieraŭa prosperulo estis rande de komerca pereo. “Mi iĝis suspektema, incitiĝema kaj konsideris min preskaŭ senevita bankroto” rememoris li poste. “Mankis apetito kaj sonĝo, tutajn noktojn mi marŝis de ĉambro al ĉambro sen trovi trankvilon kaj eliron el la prema angoro”.
Solvo venis subite. La morte desperan amikon vizitis tjumena negocisto Fjodor Kolmogorov. Li estis mallonga: “Kiu perdis kapitalon – perdis duonon. Kiu perdis fidon je si mem – ĉion perdis. Kial vi lamentas kaj sidas hejme sen sonĝo kaj manĝo? Rigardu vin mem, je kio vi transformiĝis. Nu, vi perdis monon, kion fari – laboru denove kaj regajnu ĝin”. Li enmanigis al Ĉukmaldin sen iuj ajn paperoj kaj subskriboj 10 mil rublojn kaj diris: “Redonu kiam vi povos”.
Tiu ĉi historio spronis nian heroon ŝanĝi ĉion – rapide kaj draste. Baldaŭ li tute likvidis ne nur malprofitan kemian fabrikon, sed ankaŭ ĉiujn siajn komercojn en Tjumeno kaj translokiĝis al Moskvo. Lia kapitalo reduktiĝis de 70 ĝis 40 mil rublojn, sed li ne bedaŭris – ja restis fortika sano kaj kredo je si mem.

Moskvano
La 36-jara siberiano ne plendis pri la sano kaj la kredo je siaj fortoj revenis kun la unuaj sukcesoj. La sano kaj kredo tre utilis al li en la unuaj vivojaroj en Moskvo. Kompreneble li vizitis la ĉefurbon antaŭe pro komercaj aferoj kaj restis tie unu aŭ du semajnojn. Sed la vivon, kutimojn kaj etoson de la ĉefurbo la provinculo ankoraŭ ne konis kaj baldaŭ multe pagis pro tio.


Nikolao Ĉukmaldin

En Tjumeno li alkutimiĝis fidi almenaŭ al la homoj de sia rondo, amikoj-negocistoj, sed en Moskvo la siberia naivulo alfrontis atmosferon de malfido kaj fremdeco. La siberiaj negocistoj pruntis unu al alia milojn da rubloj por kelkaj semajnoj sen iuj ajn formalaĵoj dum la moskvanoj eĉ por du-tri taga prunto postulis dokumentojn kaj procentaĵojn kaj ofte rifuzis eĉ sub tiaj kondiĉoj
Li ne tuj lernis la ĉefurban etikon. La plej bona instruisto estis librokontejo: dum la unua duonjaro en Moskvo li ne nur foruzis kaj perdis pro nepagitaj ŝuldoj la tutan enspezon, sed ankaŭ seniĝis je 5000 rubloj de la baza kapitalo. Denove komenciĝis pena ĉiutaga laboro: de la 8a matene ĝis la 7a vespere. Vendejoj, deponejoj, foiroj…


Rusaj komercistoj

Multe da tempo li pasigis en vojaĝoj laŭ foiroj, inkluzive la jam menciitan Irbitan. Ĉiujare en februaro tie kolektiĝis ĉiuj klientoj de Nikolao Ĉukmaldin kaj persona renkontiĝo ĉiam pli efikis ol distanca komunikado. La modernaj komercistoj, kutimaj ĉiusemajne po du-tri fojoj flugi al la ĉefurbo kaj reen, apenaŭ komprenas kion signifis afervojaĝo en la 19a jarcento.
Por atingi de Moskvo ĝis Irbito, Ĉukmaldin devis unue veturi laŭ fervojo ĝis Niĵnij Novgorodo, poste sidiĝi en sledo kaj tra Kazano kaj Permo, senhalte, tage kaj nokte rapidi de unu stacio al alia. Februaro en Siberio estas ne komforta tempo por vojaĝoj – neĝovento blovegas kontraŭ vizaĝo, sed fermi koĉŝirmilon estis danĝere – foje post surveturi malebenaĵon sledo renversiĝis kaj bagaĝo povis facile dispremi la enkroĉitan pasaĝeron (tiel preskaŭ pereis negocisto Reŝetnikov).


Rememoroj de Nikolao Ĉukmaldin

En siaj rememoroj Nikolao Ĉukmaldin parolis pri “neimagebla rapideco de veturado”. Kion tio signifis? Veturado de Tjumeno ĝis Omsko (624 km) okupis malpli ol 2,5 diurnojn, ĝis Tomsko (1500 km) – 6 diurnojn, de Moskvo al Irbito (2000 km) – pli ol monaton.
Dume sledo glitis senĉese, haltoj okazis nur dufoje tage por manĝi. Spertaj negocistoj malŝatis pladojn, kiujn oni kuiris en stacioj, do prenis ĉion kun si. Kutime tio estis frostigita supo ŝĉiopelmenoj. Oni forhakis pecon da supo, ĵetis ĝin en bolantan akvon kaj post dek minutoj tagmanĝo estis preta, kaj post pliaj dek minutoj ĉirkaŭvolvita en felpalto vojaĝanto plu flugis sur sledo. Malfacilis la vojo al la negocistaj milionoj.

Mecenato
Granda sukceso ne forgesigis al la kamparana filo lian devenon. Li memoris lecionojn de la fuĝinta soldato, siajn unuajn skribaĵojn sur stukita muro, mizeran vivon de la komizo kaj kaŝan legadon de gazetoj kaj libroj – for de la mastraj okuloj. Antaŭ lia mensa rigardo pasis vizaĝoj de samlokanoj – vilaĝanoj, urbanoj kaj eĉ famaj negocistoj, kiuj dronigis en vino siajn posedaĵojn kaj la honoron mem. Li memoris ĉion kaj sentis ke ŝanĝi tion estas lia destino.


Lernejo en Kulakovo

Al bonfarado Nikolao Ĉukmaldin aliris same racie kaj fundamente kial al komerco. Li malŝategis sentaŭgulojn kaj pigrulojn, do preferis doni monon ne “pro malriĉeco”, sed “por afero”. Siajn ĉefajn investojn li direktis al edukado kaj lukto kontraŭ alkoholismo. Homo edukita kaj sobra memstare atingos ĉion, rezonis li. Nikolao Ĉukmaldin iĝis unu el fondintoj de la tjumena muzeo, donacinte al la urbo siajn varolajn kolektojn. Li aktive partoprenis organizadon de la privata lernejo de Kanonnikova, kiu preparis infanojn al mezlernejoj. Li fondis klubon de la komizoj kiel kulturcentron por tiu multnombra socia grupo. Por evoluigi tapiŝproduktadon li establis fabrikon-lernejon kun maŝinaro kaj instruistaro, alportitaj el Moskvo. Grandparte danke al liaj klopodoj la Transsiberia fervojo ne preteriris Tjumenon, fine konfirminte statuson de la regiona ekonomia ĉefurbo.


Eldonaĵo de Ivan Fjodorov, donacita de Ĉukmaldin al la muzeo

Sed la pleja prizorgaĵo de la iama kamparano iĝis lia denaska vilaĝo Kulakovo. Tie li konstruigis duetaĝan brikan lernejon kun ĝardeno, legomejo kaj senpaga biblioteko. Por subteni lokajn metiistojn kaj agrikulturistojn li establis kamparan bankon, plurfoje sendis al ili la plej modernajn agrikulturilojn, semojn kaj plantaĵojn.
Multe da mono kaj fortoj li malŝparis dum luktado kontraŭ loka drinkejo. Unue li admonis la kulakovanojn anstataŭ jama drinkejo malfermi alian, je lia nomo kaj tutan ĝian profiton uzi por lokaj bezonoj. Tio daŭris du aŭ tri jarojn ĝis iu denuncis lin kiel maliculon, kiu lezas ŝtatajn enspezojn, reduktante vendadon de alkoholaĵoj.


Antikvaĵo el kolekto de Nikolao Ĉukmaldin

Tiam li komencis pagi al la vilaĝa komunumo 100 ĝis 200 rublojn jare por ke ĝi al neniu permesu malfermi drinkejon en la vilaĝo. Vere, en Kulakovo drinkejo malaperis. Sed ĝi tuj aperis en apuda vilaĝo Guselnikovo. Nikolao Ĉukmaldin komencis pagi ankaŭ al ĝi po 100 rublojn jare, sed tiam disvastiĝis kaŝa vodkovendado, do anstataŭ unu oficiala drinkejo aperis kelkaj subteraj. Post pli ol 20 jaroj da penega lukto li amare agnoskis: “Jes, la drinkejo venkis min”.
Multon li jam ne havis tempon fari – intestokancero ronĝis lin de interne. Li batalis kontraŭ ĝi plenforte, sed la morto rifuzis interkonsenton kaj la 15an de aprilo 1901, baldaŭ post komplika operacio en Berlino, Nikolao Ĉukmaldin forlasis tiun ĉi mondon.


Pregejo de Sankta Nikolao en Kulakovo

Lia lasta donaco al Kulakovo iĝis granda brika preĝejo en la malnovrusa stilo. La konstruado finiĝis printempe 1901, la sanktigo estis nomumita je la 9a de majo – tago de Sankta Nikolao, anĝelotago de la mecenato. Ĝi okazis ĝustatempe, sed koincidis kun alia, jam malĝoja aranĝo – en tiu tago en la nova preĝejo la vilaĝanoj adiaŭis sian faman samlokanon, Nikolaon Ĉukmaldin.

Comments