Matilda – la bela fabelo pri malsukcesinta princino

En oktobro 2017 mi faris neimageblon – iris al kinejo por spekti “Matilda”, la historian melodramon pri amo kaj geprincoj. Kial? Same kiel miloj da rusiaj intelektuloj mi povas prezenti nur unu ekskuzon: mi deziris havi personan opinion pri la filmo, kiu fendis la rusian socion, kaŭzinte grandan politikan skandalon kun publikaj debatoj, manifestacioj, duonoficialaj malpermesoj kaj eĉ terorismaj atakoj.

Neatendita skandalo
De la unua rigardo la afero ŝajnas esti tre simpla. Rusia reĝisoro Aleksej Uĉitel rakontis sian (plejparte fabelan) version de la amhistorio de la rusa princo Nikolao (estonta Nikolao la 2a) kaj poldevena baletistino Matilda Kŝesinskaja. Temas pri realaj eventoj, kvankam ilia prezento en la filmo grave devojiĝis de la historiaj faktoj. Cetere tio apenaŭ riproĉendas, ja temas pri beleltraĵo kiu rajtas uzi realon kiel nuran bazon por kreiva fantazio de la aŭtoro. Neniu ja kredas ke Napoleono ĉe Borodino agis kaj diris kiel tion priskribas Leo Tolstoj en sia romano “Milito kaj paco” kaj nur ŝtipkapuloj povus akuzi George Byron pri historiaj malĝustaĵoj en liaj baladoj. Bedaŭrinde la lastaj monatoj montris, ke tiaj idiotoj abundas en la nuna Rusio.



La filmo unue estis prezentita al la publiko fine de oktobro 2017. Tamen jam en novembro 2016 ĝin atakis pluraj religiaj fanatikuloj, kies neoficala gvidanto kaj la plej alta reprezentanto iĝis Natalja Poklonskaja, deputito de la Ŝtata Dumao. La 37-jara ĉarmulino famas ĉefe per sia kontribuo al la anekso de Krimeo en 2014, kies prokuroro ŝi estis tiutempe, kaj pluraj publike eldiritaj stultaĵoj, kiuj elmontras ŝin kiel personon samtempe malbone edukitan, naive religieman kaj obstine fidelan al siaj primitivaj ideoj.


Natalja Poklonskaja

Ŝi deklaris ke Aleksej Uĉitel kalumniis kontraŭ la cara familio, distordis la historiajn faktojn kaj ofendis sentojn de la kredantoj (kio estas punenda en Rusio surbaze de speciala leĝo). La lasta rusa caro kun siaj familianoj, murditaj de bolŝevikoj en Ekaterinburgo en 1918, estis en 1981 sanktigitaj de la Rusa Eksterlanda eklezio kiel “martiroj” kaj en 2000 (malgraŭ pluraj duboj kaj diskutoj) de la Rusa Ortodoksa eklezio kiel “suferintoj” (strastoterpci).


Romanov-familio

Tio aldonis al la afero specifan guston, flamiginte malamegon de ne tro multnombraj, sed tre aktivaj kaj agresemaj ortodoksaj fanatikuloj. Ili asertis ke la filmo ofendas la sanktulojn, makulas ĉion plej bonan en la rusa historio kaj postulis de la ŝtato malpermesi ĝian prezentadon. La plejaj radikaluloj unuiĝintaj en la organizaĵon kun ŝoke paŭsa nomo “Kristana Ŝtato – Sankta Rusujo” eĉ minacis al kinejoj kaj la reĝisoro mem. Tiuj vortoj ne estis vana babilado, kion pruvis bruligo de du aŭtoj apud oficejo de juristo de Aleksej Uĉitel kaj Molotov-kokteloj ĵetitaj al fenestroj de la reĝisora oficejo. Post kiam psike malstabila ulo uzante ĵipon UAZ kiel ramon atakis kaj bruligis kinejon en Ekaterinurgo, multaj kompanioj rezignis je prezentado de la filmo pro sekurecaj konsideroj.


Bulanta kinejo

Kiel reagis la aŭtoritatoj? Dum longa tempo ili silentis, kio kune kun senĉesaj atakoj de la oficiale favorata Natalja Poklonskaja estis traktata kiel signo de konsento. En pluraj regionoj lokaj administracioj eĉ dissendis al kinejoj leterojn kun “rekomendo” rezigni je la filmoprezentado. Rusiaj komercistoj scias legi inter la alinejoj, do plejparte sekvis la “rekomendojn”.
Tamen la menciitaj terorismaj atakoj draste ŝanĝis ĉion. La potenculoj komprenis ke ili ne plu regas la situacion kaj ke la religiaj fanatikuloj povas esti ne malpli danĝeraj ol la naciistoj, kies organizaĵoj en lastaj jaroj estis plejparte neniigitaj kaj iliaj gvidantoj enprizonigitaj kiel ekstremuloj. La ŝtataj postenuloj kaj institucioj kompreneble tuj kaptis la signalon kaj reagis neatendite: estroj de la “Kristana Ŝtato” kaj la atakintoj estis arestitaj, pluraj altpostenuloj publike esprimis sian toleremon rilate la artan liberecon kaj eĉ Natalja Poklonskaja mem devis kondamni la ekstremulojn, tamen sen lasi sian nediskuteble kritikan pozicion rilate la filmon, kiun nek ŝi, nek ŝiaj sampensuloj spektis.


Aleksandro Kalinin, gvidanto de la "Kristana Ŝtato - Sankta Rusujo"

Kio rezultis el tiu ŝajne neimagebla en la 21a jarcento skandalo, en kiu interplektiĝis politiko, religio, historio kaj iom da arto? Natalja Poklonskaja faris al la filmokreintoj unikan servon – senpagan plurmonatan reklamon en ĉiuj televidkanaloj, radiostacioj kaj gazetoj de la lando. Pri la filmo eksciis senescepte ĉiuj rusianoj kaj tio havis tre pozitivan efikon. La filmon bojkotis religiemaj personoj, kiuj malofte vizitas kinejojn, do ne apartenis al la celata spektantaro. Sed venis multe da intelektuloj, liberemuloj kaj simple scivolemaj personoj, kiuj sen tiu stulta kampanjo apenaŭ interesiĝus pri la historia melodramo.


Polico en kinejo

Policaj patroloj en kinejoj nur ardigis la interesiĝon, ja ĉio malpermesita aŭ danĝera ŝajnas al ni pli alloga, ĉu ne? Do en multaj kinejoj biletoj estis venditaj en la unuaj horoj kaj tagoj. Mi venis al kinejo post kelkaj tagoj, tamen en halo sidis almenaŭ 50 personoj, inter ili multaj aĝuloj, kio estas malkutima por Rusio, kie spektantoj malofte superas adoleskan aĝolimon.
Jen socio-politika fono de la artaĵo – nekutime vasta por la filmorecenzo, sed ve neevitebla. Nun mi transiru al la filmo mem.

Kion mi ŝatis
Ĉiu knabino revas renkonti sian princon kaj iĝi princino. Iuj fine trovas sian rajdanton sur blanka ĉevalo, aliaj kontentiĝas pri piediranto, la triaj amare konstatas ke nur ĉevaloj atingas ilin, sed miraklo de Cindrulino plu ŝvebas antaŭ ĉies okuloj kaj instigas esperojn kaj revojn.


Matilda Kŝesinskaja

Aleksej Uĉitel kreis belan fabelon pri malsukcesinta princino, kiu perdis sian amaton pro nesuperebla forto de la senkompata ŝtata maŝino kaj neantaŭvidebla sorto, kiu kondukas ĉiujn heroojn de la dramo laŭ destinitaj por ili vivovojoj. Kien? Ni jam scias tion, sed ili vagadis en mallumo de enigmoj, blinde palpante sian estontecon.



Ĉiuj ĉefaj personoj de la filmo estas ĉarmaj, ofte eĉ amindaj kaj sendube multe pli simpatiaj ol iliaj prototipoj. Se Natalja Poklonskaja estus iom pli inteligenta kaj kapablus rigardi ekster ŝiaj fanatikismaj okulŝirmiloj, ŝi promocius tiun ĉi verkon kiel tre favoran al la cara familio.


Nikolao la 2a kaj Matilda Kŝesinskaja

Nikolao sincere enamiĝas je la bela polino kaj deziris pasigi kun ŝi la tutan vivon. Li eĉ publike prezentis ŝin al sia patro, imperiestro Aleksandro la 3a kaj tiu traktis la amatinon de sia filo sufiĉe bonkore, petis gardi lin, “ankoraŭ nuran knabon”. Sed lia patrino Maria Teodorovna persistis forigi la malkonvenan junulinon – ne pro personaj malfavoroj, sed kiel obstaklon al plenumo de la cara devo, taskigita al ŝia filo jam de la naskiĝo. Li devis iĝi imperiestro kaj tio ne estis la afero elektebla aŭ neglektebla, tio estis destino ĉizita sur la bazoŝtono de lia vivo.


Matilda kaj Aleksandro la 3a

Ŝi sciis tion el sia propra sperto, ja iam ŝi mem, origine dana princino Marie Sophie Frederikke Dagmar, estis fianĉino de Nikolao Aleksandroviĉ, la plej aĝa filo de Aleksandro la 2a. Sed li vundiĝis falinte de sur ĉevalo kaj mortis en 1865. Lia malpli aĝa frato Aleksandro subite iĝis tronheredonto kaj neatendite heredis ankaŭ la fianĉinon de sia frato, kun kiu li pli proksime konatiĝis dum sepultado de Nikolao.


Aleksandro la 3a kaj Maria Teodorovna

Rimarkindas ke ankaŭ li, juna petolema princo, tiutempe havis amrilaton – kun Maria Meŝĉerskaja, fraŭlino-asistantino de sia patrino. Sed la patro postulis rompi kun ŝi kaj la filo obeis. Ĉu tio igis lin malfeliĉa? Ĉiuj samtempuloj, inkluzive multnombrajn oponantojn de tiu severa, politike miopia kaj ĝenerale ne tro inteligenta reganto, agnoskis ke lia familia vivo estis ekzemplodona, ĉar la geedzoj sincere amis kaj prizorgis unu la alian. Do la patrino nur deziris al sia filo ripeti feliĉan vivovojon de la patro kaj ŝiaj esperoj ne estis tute senbazaj.


Maria Teodorovna ĉe la ĵus mortinta edzo

Aleksandro la 3a ne ofte aperas en la filmo, sed ĉiam aspektas kiel homo korpe kaj spirite forta, konvinkita je praveco de sia afero kaj klopodanta fari ĉion bonan por siaj lando kaj familio. La reĝisoro prezentas historion pri kraŝo de la imperiestra trajno en 1888, kie Aleksandro aspektas kiel vera heroo. Tiutage la trajno kun la cara familio, revenanta de Krimeo al Sankt-Peterburgo, desurreliĝis ĉe stacio Borki, apud Ĥarkivo. 21 homoj pereis, el 15 vagonoj 10 estis detruitaj, inkluzive la manĝejon, kie troviĝis la imperiestra familio.


Kraŝo de la cara trajno

Oni rakontis ke Aleksandro la 3a, kiu vere estis ege fortika persono, levis randon de la detruita vagono kaj tenis ĝin sur siaj ŝultroj ĝis ĉiuj familianoj elgrimpis kaj venis kozakoj, kiuj transprenis la pezegan ŝarĝon. Tiu barbulo, populariginta ĉion rusan kaj kontraŭinta iujn ajn reformojn kaj cedojn (li jam memoris pri la sorto de sia patro Aleksandro la 2a, grava reformanto, fine murdita de teroristoj-revoluciuloj) testamentis al sia filo: “Rusion oni devas teni tiel!” (li premis la pugnon). La filo sekvis la konsilon kaj plene pagis la konsekvencojn, kiam bolanta kaldrono de la popola malkontento, sur kies kovrilo dum jarcentoj sidis Romanov-dinastio, eksplodis, detruinte la ŝtaton kaj socion.


Alix (Aleksandra Teodorovna)

La malpli alloga ŝajnas esti Aleksandra Teodorovna, edzino de Nikolao la 2a. Tiu germana princino (origine Alix von Hessen-Darmstadt) prezentiĝas kiel persono korpe kaj mense seka, senemocia, kies ĉefa celo estas la imperiestra trono. Sed se rigardi la aferon iom pli atente, oni vidas ke ankaŭ ŝi nur strebas plenumi sian destinon – iĝi la rusa carino. 


Nikolao la 2a kaj Aleksandra Teodorovna

Ŝi sincere kredas ke tio estas ŝia devo kaj ĉio alia estas nuraj obstakloj forigendaj. Pro tio ŝi ne malesperiĝas post ekscii pri la amrilato de sia fianĉo, sed nur klopodas ĉesigi ĝin per ajnaj rimedoj, inkluzive sorĉistajn manipulojn (ŝi vere estis tre religiema, pro kio poste falis sub influon de la mistikulo Grigorij Rasputin). Ŝi persiste lernas la rusan lingvon, penas alproprigi rusajn tradiciojn, ja ŝi devos baldaŭ iĝi “carino-panjo de la rusa popolo”. Se aldoni la bone montritan (kaj realan) kontraŭstaron al la malfavorinta ŝin bopatrino, Aleksandra Teodorovna aspektas plia viktimo de sia propra sorto.


Maria Teodorovna

La malplej simpatiaj personoj de la filmo estas duarangaj roluloj kiel agento de la sekreta polico kaj senbrida amanto de Matilda. Sed la unua estas nura bolteto de la ŝtata mekanismo, dum la alia pli proksimas al mezepokaj kavaliroj, kiuj plenumis frenezaĵojn honore al siaj adorataj amatinoj. Do ankaŭ ili estas gvidataj de siaj sortoj, viktimoj de la senkompata destino.


Matilda Kŝesinskaja

Mi aldonu ke la kinobildo estas tre bela. Imperiestraj palacoj, riĉe vestitaj nobeloj, baloj kaj publikaj akceptoj, kroniga ceremonio – eĉ se vi scias nenion pri la rusa historio, la bildo mem sendube ravos vin. La reĝisora kaj kameraista laboroj estas ankaŭ se ne tute senriproĉaj, do almenaŭ altnivelaj. Tuj senteblas ke la historion prezentas profesia rakontisto. Do se oni ne ŝatas ion, tio rilatas jam al tute aliaj aferoj.

Kion mi ne ŝatis
Mia ĉefa plendo koncernas la scenaron. Ĝi estas la plej malforta punkto kaj fuŝis ĉion. Eble mi juĝas tro severe, ja temas pri kostumita historia melodramo – ĝenro origine ne tre altnivela. Tamen laŭ mia opinio la kerna problemo troviĝas en la supremenciita ideo pri la Romanovoj kiel viktimoj de sia sorto. Favore al ĝi la aŭtoro ne nur ĉarmigas siajn rolulojn, sed ankaŭ misprezentas la ĝeneralan historian perspektivon. Pardonon, sed mi devas klarigi – iom longe kaj tede.


Aleksandro la 3a

Aleksandro la 3a estis fortika viro kaj amanta edzo, sed 13 jaroj de lia regado estis perdita tempo por la Rusia imperio. Li ne konsciis ke la ordo, establita de liaj prauloj arkaiĝis kaj ne havas ŝancojn postvivi sen gravaj ŝanĝoj. Ekde la 18a jarcento Rusion fakte regis la nobelaro, kiu alproprigis la tutan havaĵon kaj potencon kaj liberigis sin je iuj ajn devoj. Bonfarto de tiu ĉi klaso baziĝis sur severa ekspluatado de la kamparanoj, kiuj fakte estis senrajtaj sklavoj. La usonaj sklavposedantoj almenaŭ povintus ekskuzi sin per aludoj al subhoma naturo de la nigruloj, kiuj devas esti regataj kaj foje punataj kiel infanoj aŭ hejmaj bestoj. La rusaj nobeloj ne havis eĉ tiajn pravigojn, kiam ili vendis siajn samgentanojn, skurĝis ilin, perfortis kaj turmentis.


Vendado de kamparanoj

Lia patro Aleksandro la 2a liberigis la sklavojn, sed kondiĉoj de la reformo favoris al la nobelaro, do multaj kamparanoj liberiĝis sen terenoj aŭ kun etaj, do ili devis lui ilin ĉe siaj eks-posedantoj. La ekspluatado fizika transformiĝis je tiu ekonomia al kiu aldoniĝis premo flanke de la formiĝinta burĝaro. Multaj impetis al la urboj, esperante konstrui tie novan vivon, sed trovis nur la samajn malriĉecon kaj senbridan ekspluatadon.


Impostado

Eĉ intelektularo estis subpremita de la cara potenco, kiu timis iun ajn penson aŭ aktivadon krom tiuj oficiale aprobitaj. La ideala regato devintus obei la caron, kredi je dio (kadre de la oficiale akceptitaj eklezioj) kaj pensi pri nenio ekster sia kutima vivocirklo. La intelektuloj (inkluzive nobelojn), parto de kiuj sentis sin ŝuldantoj de la popolo, klopodis iel helpi ĝin, sed ĉiuj iniciatoj, eĉ la plej inocentaj, estis blokataj kiel suspektindaj kaj maldecaj. Ili proponis reformojn, sed la sistemo rifuzis ĉion. Ili deziris almenaŭ diskuti sociajn problemojn, sed la registaro severe cenzuris kaj ofte simple fermis la gazetojn. Ili provis establi klerigajn societojn, malfermi lernejojn kaj malsanulejojn por la popolo, sed alfrontis nur ŝtonan muron de obtuza muĝado: “Ne decas!”
Tiu senspira atmosfero kondukis homojn laŭ du vojoj: iuj profundiĝis en privatan vivon, ofte dronigante sian angoron en alkoholo kaj sarkasmo, aliaj aliĝis al revoluciaj rondoj, strebante ĝisfunde detrui la despotisman ŝtatan ordon kaj konstrui sur ĝiaj ruinoj pli justan socion.


Aresto de propagandisto

Nikolao la 2a penis daŭrigi politikon de sia patro, speciale post 1905, kiam influo de lia relative libereca patrino malpliiĝis kaj li estis ĉiam pli regata de sia edzino – persono rezoluta kaj mistikema. Komence de 1914 Maria Teodorovna plendis al ministro pri financoj: “...mi vidas ke ni paŝas rekte al katastrofo kaj ke la imperiestro aŭskultas nur flatulojn kaj ne vidas, ke sub liaj piedoj kreskas io, kion li ankoraŭ ne supozas”.


Nikolao la 2a

Sed la lasta rusa imperiestro estis tro malforta por ŝanĝi ion en sia propra vivo, eĉ sen paroli pri tiu de la ŝtato. La reĝisoro trafe montras tion, sed strebante prezenti lin kiel nuran viktimon de sia sorto iras tro for, tordante historiajn faktojn. Brila ekzemplo estas la tragedio sur Ĥodinka kampo. En tiu loko la 18an de majo 1894 okazis popola festeno okaze de la kronado de la nova imperiestro. La kampo, tradicie uzata kiel militekzercejo, estis malbone preparita, plurloke fosita kaj ĝenerale la organizado estis tre fuŝa. Dekmiloj da homoj pasigis tie la tutan nokton, esperante ricevi mirindajn carajn donacojn (reale temis pri kupra kruĉo, kolbaso kaj bombonoj) kaj matene la neregebla homamaso impetis al distribuaj budoj. En la terura ĥaoso miloj da homoj estis distretitaj, subpremitaj aŭ sufokiĝis. Pli ol 1300 kadavroj kovris la kampon.


Ĥodinka kampo antaŭ la katastrofo

Nikolao sendube vidis ĉarojn kun la mortaj korpoj, kiam li veturis al la festenejo kaj tio certe influis lin. Sed kiel? Fine de la filmo ni vidas lin staranta sur scenejo en mallumo kaj morne rigardanta la kampon, sur kiu videblas nur kadavroj kaj grizaj fumoj. Tiel la aŭtoro transformas la lastan caron en la tragedia persono, kiun la sorto mem kondukis laŭ destinita vojo, seniginte de lia amo, persona feliĉo kaj poste de la vivo mem.



Sed kiel la Nikolao mem rememoris tiun ĉi tagon? Vespere li skribis en sia taglibro: “...okazis terura interpremiĝo... pereis proksimume 1300 homoj! Mi pri tio eksciis je 10 ½ antaŭ raporto de Vannovskij; malbonega impreso restis post tiu sciigo. Je 12 ½ ni matenmanĝis kaj poste Alix [tiel li nomis la edzinon] kaj mi direktiĝis al Ĥodinko por ĉeesti tiun malĝojan “popolfestenon”. Cetere tie nenio okazis: ni rigardis el pavilono al grandega homamaso, ĉirkaŭanta scenejon, sur kiu ĉiam sonis himno kaj “Estu glora” [patriota kanto, kiu komenciĝas per “Estu glora rusa caro”]. Ni transveturis al Petrovskij [palaco], kie apud pordego ni akceptis kelkajn delegaciojn kaj poste eniris la korton. Tie en kvar tendoj estis aranĝita tagmanĝo por ĉiuj estroj de kampardistriktoj. Mi devis elpaŝi antaŭ ili kaj poste ankaŭ antaŭ kunvenintaj nobelestroj. Post viziti la tablojn ni forveturis al Kremlo. Tagmanĝis ni ĉe la Panjo je la 8a. Ni veturis al balo ĉe Montebello [franca ambasadoro]. Ĉio estis aranĝita tre bele, sed varmego estis neeltenebla. Post vespermanĝo ni forveturis je la 2a”. Jen ĉio pri la tago de la imperiestro, kies preskaŭ du mil regantoj pereis matene.



Mi aldonu ke neniu serioza enketado okazis. Oni pagis al familioj de la mortintoj po 100 rubloj kaj eksigis la moskvan policestron kun jara pensio je 15 mil rubloj.


Viktimoj sur Ĥodinka kampo

Same melankolie la caro reagos al la Sanga dimanĉo – tragedio, okazonta la 9an de januaro 1905. Tiam miloj da fidelaj regatoj marŝis al la cara rezidejo kun ikonoj kaj ifanoj surmane por obeeme prezenti al la imperiestro siajn petojn, ĉefe ekonomiajn. Anstataŭ la caro-paĉjo ilin renkontis soldatoj kaj rajdantaj kozakoj. Armeo pafis kontraŭ senarmaj homoj, ĉevaloj distretis ilin kaj kozakaj sabroj ĥakis forkurintojn. Kelkcent homoj pereis, sed la anemia monarĥo nur konstatis amare en sia taglibro: “Peza tago! En Peterburgo okazis gravaj tumultoj pro deziro de laboristoj iri ĝis la Vintra palaco. Armeo devis pafi en kelkaj lokoj de la urbo. Estis multe da mortigitoj kaj vunditoj. Dio, kiel tio doloras kaj pezas!”


Sanga dimanĉo

Nikolao la 2a estis viktimo ne pli ol ni ĉiuj, kondamnitaj al la vivo sen nia konsento kaj mortontaj sen nia aprobo. Li prenis al si respondecon pri la grandega lando kaj fuŝis ĉion, perfidinte milionojn da subuloj, kiuj naive kredis al li. Se iu meritas nian kompaton, tio estas grize vestitaj popolanoj, genuiĝantaj en la filmo antaŭ la cara vagono. Senrajtaj kaj subpremataj dum tuta sia vivo, ili vdis en li sian lastan esperon kaj post perdi ĝin falis en la manoj de malicaj ekstremistaj fortoj, kio rezultis en la sangoverŝa enlanda milito kaj sekvintaj jardekoj de alia subpremado, jam sub la ruĝaj standardoj.


Resume. Se vi ŝatas kostumitajn historiajn dramojn kaj belajn amhistoriojn – spektu tiun ĉi filmon. Sed memoru, ke tio estas nura fabelo, kiu rilatas al la rusa historio ne pli ol la fabeloj de fratoj Grimm rilatas al la historio de Germanio.

Comments