La
postvivintoj ricevis sekvajn rangojn kaj premiojn, la mortintoj… ili ricevis lignajn
tombokrucojn sur foraj insuloj kaj bonan rememoron de la dankemaj posteuloj. La
imperio vastiĝis, englutante novajn terojn, kaj kion signifis por ĝi homa vivo?
Kristano
Apenaŭ
eblas dubi pri kristanaj sentoj de nia heroo. Deniso Ĉiĉerin estis normala kredanto.
Li kredis je dio, preĝis, komuniis kaj fastis, do faris ĉion necesan por esti
konsiderata bona kristano. Tamen por li la Rusa ortodoksa eklezio estis nura parto
de la ŝtata mekanismo, kies ĉefa celo estis ne spirita meditado kaj serĉado de
la vero, sed prizorgado en la popolo de “bona konduto kaj obeemo”. Dum la regado
de Petro la Granda, la eklezio transformiĝis en ordinara administracio,
financata de la ŝtato kaj plenumanta ŝtatajn ordonojn. Eĉ konfeso ne plu estis
sekreto – oni ordonis al sacerdotoj denunci la konfesitajn “komplotojn kontraŭ
la ŝtato kaj imperiestro”.
|
Paŭlo Konuskeviĉ |
Do ne
mirindas ke la nova reganto de Siberio malakordiĝis kun ĝia spirita ĉefo –
mitropolito Paŭlo Konjuskeviĉ, kiu nemalmulte ĝenis jam lian antaŭulon Teodoron Sojmonov. La ĉefa obstakloŝtono en la rilato de la spirita kaj laika
aŭtoritatoj iĝis la malnovritanoj. En la tempo de Ekaterina la 2a jam tute
evidentiĝis, ke politiko de kruelaj reprezalioj kontraŭ ili estis senfrukta kaj
fakte fiaskis. La sola “atingo” de tiu religia teroro estis fuĝo de dekmiloj da
skismanoj al la randoj de la imperio – en Siberion, Altajon, Pollandon.
|
Malnovritana ikono |
Provoj
obeigi la malnovritanojn per kruda perforto estigis “brulojn” – amasajn
membruligojn. La plej terura “brulo” okazis nokte al la 6a de januaro 1679.
Tiam ĉe rivero Berjozovka, 12 verstojn de Jalutorovsko bruligis sin vivaj
preskaŭ 2700 malnovritanoj kaj la tuta Jalutorovska distrikto por kelkaj jaroj
senhomiĝis.
|
Frizisto perforte fortondas babron de malnovritano |
Sed eĉ tiu
ĉi tragedio nenion instruis al la ortodoksaj altranguloj, do la religia
persekutado daŭris. La rezulto estis la sama. Ekzemple la 23an de julio en vilaĝo
Luĉinkino (Tjumena distrikto) pereis en fajro ĉirkaŭ 200 malnovritanoj. Dek
jarojn poste, en februaro 1763 sin bruligis pli ol 500 kamparanoj kaj ŝtataj
koĉeroj en vilaĝo Kulakova.
|
Malnovritana sinbruligo |
Ne mirinde,
ke la nova guberniestro ekde komenco malfavoris la mitropoliton, kiun la
imperiestrino mem nomis “fanatikulo”. Ĉiuj mesaĝoj inter ili estis transdonataj
nur en skriba formo, personaj renkontiĝoj tute ne eblis. De tempo al tempo la
kontraŭstarado de la du regantoj de Siberio aspektis komike.
Foje la
mitropolito komencis en la katedralo diservon honore al nomfesto de Aleksandro Nevskij kaj tuj sur la apuda placo ekis mirinda spektaklo. Antaŭ okuloj de
ŝokitaj urbanoj al la katedralo marŝis la guberniestro, vestita en mantion de
la ordeno de Aleksandro Nevskij, kun multnombra akompanaro en ore broditaj
uniformoj. La tuta urbo hastis gapi al la unika procesio, inkluzive
partoprenintojn de la diservo. La impresitaj tobolskanoj demandis unu alian:
“Ĉu Salomono mem estis pli glora?” Neniu aŭskultis kantadon de la ĥorusanoj,
nek mitropolitajn preĝojn kaj post la fino de la diservo la homamaso fluis sekvante
la guberniestron, lasinte la mitropoliton sola kaj eĉ ne atendante la pastran
benon. La gapuloj estis rekompencitaj: en tiu vespero okazis la luksa
guberniestra tagmanĝo, akompanata de muziko, kanonpafado kaj bruega fusilado.
|
Katedralo de Sofia en Tobolsko |
Similaj
kazoj ripetiĝis plurfoje, por kio estis uzataj la plej neimageblaj pretekstoj.
Ekzemple la mitropolito kaj la guberniestro konis enlitiĝan tempon de sia
kontraŭulo. Tuj post endormiĝo de Ĉiĉerin, la sacerdoto ekveturis tra Tobolsko,
do ĉiuj preĝejoj laŭvoje devis bonvenigi lin per sonorado. Siavice tuj post
endormiĝo de la mitropolito, la guberniestro ekis koncerton de milita orkestro
kaj foje eĉ lernopafadon – tuj ĉe la muroj de la Sofia rezidejo, kie loĝis
Paŭlo Konjuskeviĉ.
Foje dum
Maslenico la guberniestro faris specialan arogaĵon. Li ordonis al siaj
servistoj vestiĝi kiel monaĥoj kaj viziti ĉiujn drinkejojn kaj bordelojn de
Tobolsko. Oni povas imagi kiom forte tio damaĝis reputacion de la nigra
frataro! Responde al tio la kolerigita mitropolito ordonis en unu el urbaj
preĝejoj pentrigi sur la bildo de Lasta juĝo… la guberniestron mem. Vizitantoj
diris, ke la portreto sukcesis: sur la muro videblis Deniso Ĉiĉerin en uniformo
kun ordenoj, kiun kornohavaj diabloj tiris rekte al inferno, kroĉinte ĉe la
dika ventrego.
|
Maslenico |
Tamen la
lastan paŝon ĉiam faris la guberniestro, inkluzive tiun ĉi historion. Post
ekscii pri la venĝo de la sacerdoto, li mendis ikonon kun la sama bildo
(kompreneble anstataŭiginte la ĉefan personon) kaj transdonis ĝin al preĝejo en
vilaĝo Aremzjani. Oni rakontis ke la Mendelejevoj (inter ili la fama kemiisto),
kiuj poste posedis lokan vitrofabrikon, devis kaŝi ĝin ĉiufoje kiam la
ĉefepiskopo vizitis la vilaĝon. Tio daŭris ĝis 1848, kiam la preĝejo kaj la
fabriko forbrulis dum grava incendio.
|
Maria Mendelejeva, patrino de la kemiisto |
Fino de tiu
ĉi batalo estis antaŭvidebla: la laika reganto venkis la spiritan. En 1768 la
Tobolska mitropolio estis malfondita, ĝin anstataŭis la eparĥio. Paŭlo
Konjuskeviĉ, kiu aktive kontraŭis la sekularigon (fakte konfiskadon) de la
ekleziaj havaĵoj fare de Ekaterino la 2a, estis revokita al Sankt-Peterburgo.
En la ĉefurbo oni informis lin pri transloko de Tobolsko al la Peĉerska Lavra
(Monaĥejo de la Grotoj en Kievo). Pasis du jaroj kaj la sorto mem metis punkton
en tiu ĉi historio: en la aĝo 65 jaroj monaĥo Paŭlo lasis tiun ĉi mondon kaj
estis sepultita en la monaĥeja skripto. En Tobolsko lin anstataŭis la obeema
ĉefepiskopo Varlaam, kun kiu Ĉiĉerin jam havis bonegan (kvankam ne egalrajtan)
rilaton.
«Freneza virĉevalo»
Sed agema
naturo de Deniso Ĉiĉerin malebligis al li iun ajn trankvilan vivon. Por li ne
sufiĉis anstataŭigi la spiritan reganton, li deziris plenan kaj nedisputeblan
subiĝon de la tuta pastraro. Kiel preteksto por nova atako servis misuzoj en
pagado de la tiel nomata “punmono”. La ortodoksa eklezio en Rusio tiutempe
estis spirita analogo de la ŝtato. La sola diferenco estis ke ĝi postulis ne
pagadon de la impostoj, sed plenumadon de la ritoj. La ŝtato kontrolis agojn de
la homoj, la eklezio – iliajn pensojn kaj sentojn.
|
Krucmarŝo dum Pasko |
Malĉeesto
dum konfeso kaj komunio estis punenda de ekleziuloj kaj, kiel tio ofte okazas,
ĉirkaŭ la punmono formiĝis sistemo de misuzoj. Ofte kulpuloj simple pagis por
eviti punon kaj pastroj alproprigis la monon sen registri ĝin. Punmono abundis,
ja en Siberio loĝis miloj da malnovritanoj, kiuj malagnoskis la oficialan
eklezion kaj ĝiajn ritojn, do preferis pagi al la “diabla ŝtato” ol havi kun li
pekan rilaton.
|
Konfespreno |
Post ekscii
tion Ĉiĉerin indignegis. Al ĉiuj paroĥoj estis dissendita ukazo, laŭ kiu lokaj
aŭtoritatoj devis samtempe kun la pastroj registri malĉeestantojn kaj sendi
tiujn listojn al la gubernia kancelario por posta komparo kun la versio de la
eklezia administracio. Baldaŭ la guberniestro kaj la ĉefepiskopo dronis sub
lavango da paperoj, plenaj je kontraŭdiraj informoj. Datumoj de la pastroj kaj
vilaĝestroj malkongruis kaj kompreni, kiu el ili eraris estis preskaŭ tute
neeble. Kiel rezulto, kolektado de punmono eĉ malkreskis kaj en 1771 Ĉiĉerin
ricevis la imperiestran mallaŭdon.
|
Sacerdoto glorigas riĉulon |
La
koleriĝinta guberniestro deklaris veran militon al monŝtelistoj en sutanoj kaj
ekis persone revizii la gubernion. Ve al la pastroj sur lia vojo! En ĉiu vilaĝo
li konfiskis ekleziajn dokumentojn kaj pastrojn fermis en karcero aŭ sendis sub
eskorto al Tobolsko kun ordono: se ili ĝis nun ne faris la listojn, “teni ilin senelire
en katenoj sub gardo kaj tage kaj nokte igi tion fari”.
Tamen ankaŭ
tiu ĉi kampanjo ne atingis la celon. Post ekscii pri proksimiĝo de la terura
estro, la pastroj simple diskuradis. Renkonte al la gubrniestro iris nuraj pastra
edzino aŭ diakono, kiuj balbutis ke “la pastro forveturis al malsanaj paroĥanoj,
kiam revenos – neniu scias” kaj trovi lin ne eblas, ĉar li forveturis “al ne
unu loko kaj la paroĥoj etendiĝas senlime je ĉiuj direktoj”. La trompita
Ĉiĉerin bolis pro kolerego, sed mankis kapo, sur kiu li povus elverŝi ĝin.
Krome la arestitaj pastroj, eĉ skurĝitaj kaj ĉenitaj, ofte simple ne povis
restarigi la listojn kiuj estis malobservataj dum pluraj jaroj.
|
Satiraĵo "Kiel la sacerdotoj popolon prirabas" |
Sed la
“freneza virĉevalo”, kiel ili nomis la guberniestron, povus esti kontenta, ja liaj
klopodoj ne estis vanaj. La ĉefepiskopo Varlaam agnoskis ke li estas senpova,
ne kontrolas situacion en la eparĥio, nek povas sin apogi sur iun, ĉar ĉiuj liaj
subuloj estas “arbitruloj, kontraŭuloj kaj kovarduloj”. De tiam en Siberia
gubernio restis nur unusola mastro – la guberniestro.
Savanto
Nome tiel,
sen ajna ironio oni nomis Denison Ĉiĉerin eĉ post pluraj jaroj. Li vere meritis
tiun titolon, ja li savis Siberion de detruado, haltiginte danĝeran malamikon,
kies nomo iĝis sinonimo de la rusa ribelo, kiun Aleksandro Puŝkin nomis
“sensenca kaj senkompata”. La fuĝinta kozako Emeljano Pugaĉov, kiu ŝajnigis sin
esti mirakle saviĝinta Petro la 3, ribelis en septembro 1773. La kamparana
milito kvazaŭ disblovata flamo en unu palpebrumo disvastiĝis tra vasta
teritorio kaj baldaŭ atingis Uralon.
|
Emeljan Pugaĉov |
Unue
Ĉiĉerin ne donis specialan atenton al raportoj pri ribeluloj, nur sendis
kontraŭ ili kozakan taĉmenton. Tamen la trupoj, kiujn li konsideris fidinda
ŝirmilo, montris sin ne tre bone. En la unuaj bataloj kozakoj kaj rekrutitaj tataroj transiris al la ribeluloj kaj marŝis kun ili por sieĝi Ĉelabinskon kaj
Ekaterinburgon. Dume la ribelula avangardo ekis laŭ landvojo al Tjumeno.
La minaco
al unu el la ĉefaj urboj de la gubernio sobrigis ĝian reganton. Deniso Ĉiĉerin
denove elmontras siajn administrajn kapablojn, disvolvante aktivan agadon, ĉi-foje
militan. Unue li trankviligis la publikon kaj timigis la malamkion. La
guberniestro deklaris ke por subpremi la ribelon al Siberia gubernio estas
senditaj kvin regimentoj. Post ioma tempo li ricevis leteron de Aleksandro Bibikov, komandestro de la cara armeo. La generalo informis, ke en realo li ne
povas iel helpi, sed estas “speciale kontenta” je la historio pri kvin
regimentoj. La kamparanoj, li diris, “esperante pri tio restos en neŝanceligebla
fideleco”.
|
Juĝo de kaptitoj fare de Emeljan Pugaĉov |
Dume
revizio de la armitaj fortoj de la gubernio rivelis bildon ne tro ĝojan. La
tuta artilerio de Tjumeno kaj Tjumena distrikto konsistis el ses gisferaj
kanonoj, kiuj “grave rustiĝis kaj kun grandaj kavernoj, kaj afustoj kaj radoj
sub ili pro kadukeco jam tute disfalis”. Lokaj aŭtoritatoj armigis kaj tenis en
batalpreta stato centojn da urbanoj, sed ĉu ili povus elteni premon de la
plurmila Pugaĉov-armeo? Krome malantaŭ la dorso de loka administracio akrigis
tranĉilojn (ĉi-foje rektasence) la “kvina kolono” forme de sennombraj
punlaboruloj, koleraj kontraŭ ĉio kaj ĉiuj. En la nura Tobolsko troviĝis ĉirkaŭ
mil bagnuloj.
|
Tjumeno |
Oni devis
agi en ĉiuj frontoj samtempe. En Tobolsko oni riparis kanonojn kaj restarigis
ilin sur afustojn, renovigis termuron, purigis fosaĵon kaj deklaris
elirblokadon ekde la 11a vespere. En Tjumeno la riparitaj kanonoj estis
starigitaj sur sledoj kaj dismetitaj laŭ termuro apud la preĝejo de Savanto,
ĉiuj vojoj al la urbo blokitaj per obstakloj el akrigitaj palisoj. En vilaĝoj
oni ordonis ĉiujn vojojn trafosi, superŝuti per tero kaj starigi palisajn
obstaklojn, lasinte nur unu enirejon. Certan efikon donis ankaŭ propaganda
rimedo – provizora ĉesigo de impostokolektado, tiom malamata de la kamparanoj.
|
Emeljan Pugaĉov |
Ni ne
scias, ĉu helpus al la siberia guberniestro liaj kanonoj, se taĉmentoj de Pugaĉov
atingus almenaŭ Tjumenon. La 22an de februaro 1774 la avangardaj grupoj de
ribeluloj jam aliris vilaĝon Tugulimo kaj komendanto de Tjumeno en sia raporto
malkaŝe diris, ke obstaklo starigita kontraŭ la ribeluloj estas “sufiĉe mizera”
kaj en la urbo haveblas ne pli ol 50 soldatoj, pro kio “ne eblas haltigi la
maliculojn sur ilia vojo kaj la urbo Tjumeno troviĝas en ekstrema danĝero de
ilia invado”. Sed… la fortuno denove montris favoron al sia amato.
Baldaŭ la
terura ondo ruliĝis reen. Emeljano Pugaĉov ne sukcesis okupi la sieĝitajn
Ekaterinburgon, Ŝadrinskon kaj Dalmatov-monaĥejon, forlasis Ĉelabinskon kaj
transiris de ofensivo al defendo. Puntaĉmentoj senditaj de Deniso Ĉiĉerin,
restarigis kontrolon super la Ekaterinburga landvojo kaj sukcese purigis unu
vilaĝon post alia. Kaptitajn ribelulojn atendis (laŭ elekto de senkompataj
juĝistoj): mortpafado, pendumado, skurĝado kun elŝirado de nazotruoj kaj
bruligo de hontigaj markoj sur vizaĝoj: Б (de la
rusa бунтовщик – ribelulo), З (злодей – maliculo), И (изменник – perfidulo). Kiel videbla
leciono por la popolo en multaj vilaĝoj estis starigitaj ekzekutiloj:
pendumiloj, radoj por radumado, kaj pendumiloj forme de la cirila litero Г, al kiuj oni pendigis kondamniton kroĉante
per hoko ĉe ripo.
|
Ekzekutitaj ribeluloj |
Ankaŭ
internaj kompliculoj estis trovitaj ĝustatempe kaj punitaj severe. Nur en
Tjumeno estis arestitaj 60 ekzelitoj, kiuj interkonsentis post alveno de
ribelulaj taĉmentoj buĉi lokan administracion. Multaj el ili mortis jam dum la
enketado (pli ĝuste pro ĝi, ĉar turmentoj estis tro fortaj), du ĉefaj
kompliculoj estis pendumitaj, la aliajn oni sendis al pli foraj punlaborejoj en
Fora Oriento. Siberio paciĝis…
Patro!
“Ni ne
bezonas la patron, ĉar ni havas Denison Ĉiĉerin: li instruos, sed ne igos
malfeliĉulo [tiel oni nomis punlaborulojn]” tiel, laŭ atestoj de samtempuloj, karakterizis la guberniestron
loĝantoj de la regiono. Malfacilas kompreni kio en tiuj ĉi vortoj rilatas al la
tradicia rusa mito pri “bona” estro – “severa, sed justa” kaj kio spegulas la
realon. Sed ne dubeblas ke li estis tipa reprezentanto de sia patriarkisma
epoko. Ĉiĉerin preferis persone kontroli la ordon, ĉion scii, puni senkompate –
sen juĝoj kaj aliaj ceremonioj – kaj rekompenci senavare.
Longan
tempon post lia foriro la tobolskanoj rememoris guberniestrajn noktodeĵorojn,
kiam Deniso Ĉiĉerin akompane de husaroj vizitadis suspektindajn lokojn kaj kaze
de malordo tuj punis kulpulojn. En somera labortago li ŝatis veni al apudurbaj
vilaĝoj kaj ve al kamparanoj, kiuj estis trovitaj senlaboraj aŭ malpuremaj. La
malordemo de “frostiĝinta en sia obstineco popolo” foje tre indignigis la
guberniestron. Sekve de tio aperis dekoj da ukazoj, kiuj minacis per severaj
punoj eĉ kontraŭ etaj deliktoj.
|
Husaro |
Ekzemple
dismetado de sterko kaj aliaj malpuraĵoj en la urbo estis punata je la unua
fojo per senkompata skurĝado kaj je la dua fojo oni skurĝegis kaj sendis al
punlaborejo en Nerĉinsko. Plenumadon de tiu ĉi ukazo tage kaj nokte observis
patroloj el 24 rajdantaj husaroj kaj la sama nombro de piediraj grenaderoj!
Brulkapulojn konviktitaj je “rapidega veturado” la guberniestro ordonis aresti
kaj sendi al la gubernia kancelario. La stokitaj surstrate brulŝtipoj estis konfiskendaj
kaj transdonendaj al la hospitalo, kien oni sendis ankaŭ brutojn, vagantaj tra
la urbo sen paŝtisto. Eĉ pli severe oni traktis vagohundojn: “kie ajn tiaj
hundoj renkonteblas, oni ponardu ilin” ordonis Ĉiĉerin.
|
Tobolsko |
Cetere ne
pli facila estis la vivo de dupieduloj, kiuj kuraĝis malobei la guberniestrajn
ukazojn. Negociston Misailov, kiu ne informis ĝustatempe policon pri alveninta
gasto, li ordonis ĉeni kaj dum tri tagoj manĝigi per pano kaj akvo. Posedanton
de domo, apud kiu rompis kruron en fuŝa pavimo ĉevalo de kolonelo Bulgakov, la
guberniestro ordonis publike skurĝi en bazaro ĉe brua tamburado, post kio razi
la kapon kaj sendi por du monatoj en punlaborejon.
|
Tobolsko |
Rezolutajn
rimedojn li aplikis kontraŭ ŝtelistoj. En unu el siaj ordonoj Deniso Ĉiĉerin
insistis, ke ĉiu mastro havu en sia domo ŝarĝitan fusilon por ke li povu
memstare kapti deliktulojn. Ĉe tio estis rekomendite pafi kontraŭ krurojn por
deteni la krimulon kaj “danke al tio la tutan maliculan bandon kolekti”. Sed
vera apogeo de lia leĝofarado iĝis ukazo de la 22a oktobro 1776. En ĝi la
guberniestro ordonis… “forfrostigi blatojn” en ĉiuj manĝejoj kaj bakejoj pro
alveno de frosta vetero.
|
Tobolskano |
Sed ne
hazarde la sagaca historiisto Nikolao Karamzin, profunde kompreninta la rusan
karakteron, rimarkigis, ke severeco de la rusiaj leĝoj mildiĝas per nedevigeco
de ties plenumo. Deniso Ĉiĉerin agnoskis amare: “ordonoj, kiujn mi faras per
polico, efikas ne pli ol unu tagon…”.
Moŝtulo
Oni ne
konsideru nian heroon seka pragmatikulo, fremda al vivplezuroj. Krom la ŝtataj
interesoj li zorgis ankaŭ pri la siaj, ja eblecoj por tio abundis. Ĉiutage ĉe
lia tablo kolektiĝis ne malpli ol 30 homoj, lia servistaro nombris 150
personojn. Konserviĝis kolorriĉaj priskriboj de guberniestraj festenoj, kiujn
ĉeestis la tuta elitularo de la siberia ĉefurbo.
Ekzemple
dum Maslenico li kutime sidiĝis sur grandegan, tapiŝkovritan sledon kaj
akompane de uniformitaj ĉevalrajdantoj veturis laŭ stratoj de Tobolsko. Post
atingi celatan domon li supreniris laŭ ŝtuparo, prenis ĉe la mano mastrinon kaj
sub muziko de sekvanta lin orkestro trairis ĉiujn ĉambrojn – senĉese dancante
kaj dancigante la ĉeestantojn. Post fini la “honoran rondiron”, la gaja
guberniestro forkondukis kun si la mastrojn kaj veturis al sekva domo. Fine
kolektiĝis grandega sledaro, kiu traveturis la tutan urbon por fine alveni la
guberniestran rezidejon kie okazis grandioza festeno.
|
Maslenico |
Popolaj
onidiroj konservis amkaŭ historiojn pri aliaj, malpli honoraj agoj de la
ĉiopova nobelo. La tobolska guberniestro Aleksandro Turgenev skribis
duonjarcenton poste, ke Ĉiĉerin “faris terurajn barbaraĵojn” kaj nemalofte
ordonis “militkaptitajn polajn konfederaciulojn kaj aliajn ekzilitojn ligi al
dikaj arbotrunkoj po dekduo kaj pli… kaj forpuŝi ilin de sur kruta bordo de
raveno tri aŭ du verstojn for de Tobolsko”. Cetere historiistoj ne tre emas
fidi al tiaj rakontoj, bazitaj sole sur “popolaj rememoroj”, kiuj foje akiris
tute fantaziajn formojn.
Iel aŭ tiel
Deniso Ĉiĉerin longan tempon ĝuis preskaŭ senliman fidon de la imperiestrino.
En privata korespondado kun Ekaterina la 2a ili priparolis ĉion – de la ŝtataj
aferoj ĝis fasonoj de roboj kiujn portis kortegaj vantemulinoj. Signo de altega
fido iĝis la imperiestra permeso eldoni surloke specialajn, siberiajn monerojn
– por eviti elspezojn kaj prokrastojn, kaŭzitajn de ilia transportado el
Sankt-Peterburgo al la fora gubernio.
|
Siberia monero |
Sed nenio
eternas sub la luno kaj ankaŭ tiu ĉi idilio ne estis escepto. En 1768 la
registaro komencis konstrui tra Siberio ŝtatajn grenejojn – rezervajn
deponejojn por eventuala malsatego. Pri postaj okazaĵoj la opinioj diverĝas.
Deniso Ĉiĉerin asertis, ke asignita tiucele miliono da rubloj malsufiĉis, pro
kio li devis grave (trioble) altigi la elspezojn. Oficiala enketado konfirmis
lian version, pruvinte ke la mono vere estis uzita por savi la siberianojn de
malsatego, sed… la iama fido de la imperiestrino jam estis nerevenigebla.
|
Tobolsko |
Lia eksiĝopeto estis
kontentigita nur en 1780, preskaŭ ses jarojn post ĝia sendo. Onidiroj rakontas pri
sennombraj riĉaĵoj, kvazaŭ transportitaj de la foriranta guberniestro al sia
hereda bieno. Sed pasos kvin jaroj kaj ĉiuj trezoroj de la mondo senvaloriĝos
por la moŝtulo kies senkvieta animo finfine trovos ripozon – eternan ripozon…
Comments
Post a Comment