Obama fuŝis ĉion aŭ Ĝis revido, Havano!

Mi pensis ke planis ĉion bone, sed revenvoje al Havano neatendita obstaklo grave fuŝis miajn esperojn. Kiu faris tion? Usona prezidanto!

Kial Obama ne iris al Guantanamo?
Ĉe la elirejo el Meliá Varadero jam atendis nin buseto, kiu kolektis turistojn de diversaj hoteloj por komuna transportado al Havano. Ĉiuj krom ni estis germanoj, do nin akompanis germanlingva ĉiĉerono. Mi ne scias ĉu tio vere estis avantaĝo por la veturantoj. La vigla junulo tuj rekonis en Lisi kubaninon kaj de tempo al tempo transiris de la germana al la hispana por paroli kun ŝi. Tio estis amuza afero.



Li rakontis pri lokoj kiujn ni preterpasas, foje en la hispana, do Lisi komprenis la sencon kaj nur malkontente svingis la kapon. “Terure, kion li diras! Li estas tute malpreta por sia tasko. Se mi estus lia ĉefo...”. Jen kaj jen li turnis sin al ni. “De kiu parto vi estas? Ĉu Guantanamo? Mi ŝatas la Orienton, ĉar orientanoj estas pli simplaj kaj honestaj personoj ol la okcidentanoj” (tion Lisita volonte konfirmis).
Post rakonti pri la urbo Varadero li denove turniĝis: “Ha-ha, oni diras ke Varadero estas malferma urbo. Jes, por eksterlandanoj! Sed se venos kubano, li paŝos nur du blokojn kaj polico haltigos lin por kontroli la dokumentojn kaj demandi, kion li faras ĉi tie”.



Fine li evidente laciĝis je babilado kaj decidis plezurigi la klientojn alimaniere. “Ĉu vi volas aŭskulti germanajn kantojn?” – “Neeee!!!” eĥis la salono. “Gut, sehr gut!” ridetis la junulo. Post kelkaj sekundoj el televidilo verŝiĝis germanaj kantoj – kun subtekstoj. La kompatindaj germanoj ĝuis silente.


Neatendita halto
Origine ni planis atingi Havanon je la 5a, enhejmiĝi ĉe Salvador, frato de Lisi kiu jam gastigis nin en nvembro, kaj iom promeni tra la urbo. Sed plenumiĝis nur la unua punkto de tiu ĉi plano. Je la 6a ni atingis Havanon kaj... haltis. Post dekminuta atendado mi elrigardis eksteren kaj vidis amason da aŭtoj kaj busoj stari senmove. Jen policanoj deĵoras. Kio okazas? “Obama estas en la Malnova Havano. Neniu moviĝos ĝis li lasos la katedralon”.



Diable! Mi estis tre kolera! Kial mi ĉiam samtempiĝas kun la ŝtatestraj vizitoj? Mi vizitis Vjetnamion kun Putin en 2013, li preskaŭ samtage venis al Argentino, sed kial la usona prezidanto nun postsekvas min? Mi sciis pri la venonta vizito, do planis foriri pli frue, ĉar mi imagas kio okazas en la ĉefurbo akceptanta la ŝtatestron. Sed ĉio vanis, ni venis samtempe. “Kion li faras ĉi tie, en Havano?” demandis mi Lisi. “Kial li ne iris al Guantanamo, kie troviĝas lia militbazo?” La knabino nun ridetis trankvile. Kubanoj kutimas atendi.
Ni ekmoviĝis denove nur je la 8-30. Jam tute malhelis. Trafikŝtopiĝo estis nekuime granda por la senaŭta kuba ĉefurbo. Subite Lisita eksaltis: “Tio estas kvartalo de Salvador! Ni eliru ĉi tie”. Post minuto ni jam lamis tra mallumo laŭ disbatitaj trotuaroj de Alta Habana. Mi speciale ĝuis la promenadon kun granda valizo, kies radetoj apenaŭ trovis eĉ kelkajn ebenajn centimetrojn, kaj grandega sako de Lisi, kiu ŝajne enhavis la tutan knabinan vestaron.
Feliĉe baldaŭ ŝi haltetis kaj ĝoje svingis la manon al iu fora silueto: “Jen iras Salvador, li renkontos nin”. La brava fortikulo ĉarme ridetis, facile ĵetis mian valizon surŝultren kaj nia triopo ektrotis pli rapide.


Domo de Salvador
En la domo de Salvador nin renkontis liaj edzino kaj adoleska filino kun sia fianĉo. Baldaŭ ĉiuj foriris kaj la mastro direktiĝis al la kuirejo. De antaŭlonge mi ne vespermanĝis meznokte. Sed la manĝo estis bongusta kaj tipe kuba – rizo kun kokaĵo. Kion ni faris poste? Falis en liton kaj malaperis.



Ni vekiĝis malfrue, kiam la suno jam brilis alte kaj Salvador promenis antaŭ la domo babilante kun najbaroj. Post aŭdi nin ellitiĝi li eniris la ĉambron kun... botelo da vodko Beluga enmane. Temis pri mia hieraŭa donaco, promesita post nia novembra drinkado en “Nazdarovie!” Li aspektis iom ĝenita: “Stano, mi sentas min malbone, ĉar hieraŭ mi eĉ ne malfermis vian donacon. Ĉu ni komencu nun?” Mi estis ŝokita. Ĉu vodkon? Matene? Antaŭ matenmanĝi? Tio estas tro eĉ por ruso. “Ne zorgu! En Kubo neniu konsideras la horon. Matene, tage, vespere – plej gravas, ĉu vi havas emon aŭ ne. Ĉu?” Mi ne povis rezisti. Kun gajaj tostoj Beluga komencis sian mallongan promenadon tra la domo de Salvador, lia korto ktp. Feliĉe en Kubo najbaroj ĉiam apudas.



Venis nia taksiisto Pepe. Ĉu ni havas tempon iom promeni tra la urbo? “Karaj, memoru – Obama estas en la urbo, do neniu povas garantii ion. Mi konsilus al vi tuj veturi al la flughaveno”. Ni aprobis. La aŭto haltis iom for, en korto de iu domo – Pepe taksiis neoficiale, do ne volis havi problemojn kun la flughavena “mafio”.



Du horoj en la flughaveno traflugis rapide. Ni babilis, trinkis kafon kaj bieron, kaj simple silentis. Jen la lasta kontrollinio. Kun ĉiu paŝo miaj geamikoj iĝas pli foraj, sed ili plu mansvingas al mi. Kiam mi revenos? Mi ne scias ankoraŭ. Sed mi certas, ke ni renkontiĝos denove tre baldaŭ kaj jam ne nepre en Kubo.