Kiam mi estis infano, inter miaj ŝatataj verkistoj estis Stephen King
kaj apenaŭ pasis monato sen spekti hororfilmon – ĉu laŭ liaj libroj aŭ ne. Rezistema
psiko, heredita de la patrino, ebligis al mi trankvile observi la plej sangoverŝajn
kruelaĵojn el Demonoj, ridi pri Koŝmaro de la Ulmostrato kaj ĝui sandviĉon kun
teo dum homolupa atako en Hojlo. Sed Ĝi estis la unua kiu ne timigis, sed iom
pensigis min.
La historio estas sufiĉe simpla kiel ĉiuj rakontoj de Stephen King. En usona
urbeto regule (post 27 jaroj) aperadas io (Ĝi), kio en formo de teruraspekta
klaŭno Pennywise teruras kaj mortigas adoleskojn. Grupo da ĝenerale marĝenaj
kaj primokataj knaboj akompan unu rufharulino kuraĝas alfronti ĝin kaj venkas.
La unua sceno jam preparas spektanton al sekvaj du horoj – maliculo el
kanalizo, formordita mano, sangoflako sur trotuaro ktp.
Kial mi spektis la filmon? Se diri la veron, tio okazis hazarde – mi
vojaĝis pro komercaj aferoj, plenumis ĉiujn taskojn matene kaj ne havis ion
farindan en la norda urbo Surguto, kie vizitindaĵoj malabundas. Mirinde, sed mi
ŝatis la filmon. Kial? Malsame ol aliaj filmigoj de la verkoj de Stephen King
(laŭ mia pritakso malsukcesaj) ĝi vere kaptas atenton kaj enhavas ion krom
timigaĵoj forme de sangotorentoj kaj animŝiraj krioj.
Mi vidas en Ĝi historion pri
adoleskeco kiel malfacilega aĝo, kiu timigas malfortajn junajn estaĵojn multe
pli ol iu ajn hororfilmo. Klaŭno Pennywise, aperanta el subterejoj, simbolas
subkonscion – malluman parton de la psiko, kie naskiĝas la plej neimageblaj
timoj. Ili venas subite kaj neatendite, emerĝante al surfaco de la konscio kaj
ne volas malaperi malgraŭ ĉiuj ties klopodoj. Profundecon kaj nerekoneblecon de
tiaj timoj substrekas nesto de Ĝi –
neloĝata morna domo, kien la kuraĝaj geknaboj iras por malsupreniĝi en
profundan puton kie loĝas Ĝi.
Rimarkindas ke Ĝi atakis ilin
ĉiujn, sed por ĉiu Ĝi trovis
specialan rimedon, alprenante formon de la plejaj personaj timoj. Ekzemple la
knabinon, kiu ĵus surpaŝis sojlon de virineco (ni vidas ŝin aĉeti higienajn
tamponojn) Ĝi atakas per lavango da
sango, kiu fluegas el kanalizo kaj makulas la tutan banejon. Ĉu malĉifrebla
simbolo?
Alia interesaĵo estas la reala mondo, en kiu vivas la adoleskoj. Ĝi
estas apenaŭ malpli freneza kaj kruela kaj plenkreskuloj apud ili ofte aspektas
kaj kondutas kiel veraj monstroj. Tio povus ŝajni troigo, sed mi pensas ke Stephen
King simple plian fojon sukcesis vidi kaj montri ĉiutagajn timojn de ordinara
homo – ĉi-foje de adolesko. Fakte tiu talento eltrovi timigajn trajtojn en ĉiutageco
kaj arte prezenti ilin estas kerno de la populareco de liaj verkoj, sufiĉe
banalaj kaj simplaj.
Pardonon, mi preskaŭ forgesis malkovri la lastan sekreton – kiel la
adoleskoj sukcesis venki Ĝin? Ĉio
estas simple, tre simple: ili kuniĝis kaj ĉesis timi. Unuigitaj kaj kun vaste
malkovritaj okuloj ili brave alfrontis Ĝin kaj mortigis la malbonon en ĝia nesto. Ni ne scias ĝuste kio okazos poste, sed
la lastaj scenoj sugestas, ke almenaŭ por du ĉefaj herooj komenciĝos la unua
amhistorio. Ili superis adoleskajn timojn kaj eniris la plenkreskulan vivon. Renkonten
al novaj monstroj...
Tre interesa estas via analizo pri la faktoj kiuj prezentiĝas en tiu filmo. Mi spektis ĝin, trovis ĝin timiga, tamen mi ne multon ŝatis, tial ke mi ne sukcesis envolviĝi kun la pli profundaj simboloj pri kiuj vi ĵus komentis montrante al mi nova aspekton de la filmo. Dankon!
ReplyDeleteNe dankinde, kara. Mi povas erari en miaj konkludoj, sed la esplorado mem jam estas ĝuiga, ĉu ne? Do mi daŭrigos...
DeleteDankon amiko pro la filmo!
ReplyDeleteRevenu, kara, novaj blogeroj aperas ĉiusemajne 😜
Delete