Yumuri-boatado kaj malluma veturado

Nia restado en Baracoa estis mallonga, sed aktiva. Post esplori la urbon ni tuj ekis al natura ripozejo populara inter la lokanoj - rivero Yumuri.

Yumurí
La vojo estis ne tre longa, sed bela. La ŝoseo estis sufiĉe altkvalita kaj preskaŭ tute malplena. 



Mi alkroĉiĝis al Lisi kaj gapis ĉirkaŭe, jen kaj jen fotante pejzaĝojn. 



En iu loko ni devojiĝis por viziti belan plaĝon Playa de Barigua. 



Ĝi estis malplena, la maro tumultis kaj nur solula fotisto-alilandano vagadis laŭ la bordo, fronte al fiŝistaj boatoj. Post vidi nin li emociiĝis kaj petis permeson foti nin unue grupe kaj poste aparte Lisandron. “Mmmm, it’s so autentic!” – li estis fascinita kaj mi komprenis lin.



La veturado daŭris. 



Dum traveturi iun rokfendaĵon Alexy kriis, ke ĝi nomiĝas la Pasejo de la Germanoj (El Paso de los Alemanes). Lokaj historiistoj ŝuldigas tiun nomon al riĉa germano, kiu translokiĝis ĉi tien en la 19a jarcento kun sia familio, aĉetis tiun terenon kaj postulis pagon de ĉiuj veturantoj. Nun ĝi kompreneble estas tute senpaga.



Kio estas Yumurí? Temas pri la rivero, kiu komenciĝas apud vilaĝo Imias kaj post 54 km enfluas golfon Matanzas apud la samnoma ĉefurbo de la samtitola provinco



Belan valon ĉirkaŭas impresaj montaroj ĝis 150 metrojn altaj. Pitoreska naturo allogas ĉi tien turistojn de la tuta insulo kaj la mondo ĝenerale. 



Laŭ loka legendo, sian nomon la rivero ricevis pro mortokrio (Yo mori – Mi mortas), kiun elbuŝigis indiĝena princino antaŭ sin ĵeti al ties akvoj de sur alta roko. Kial la indianino kriis hispane? Pri tio la legendo silentas.



Cetere ni ne tre bedaŭris pri nesolvitaj historiaj enigmoj, sed simple lasis la motorciklojn en fidinda loko, luis boaton kun boatisto kaj direktiĝis al riverinsulo. 



La suno brilis, akvo plaŭdis kaj niaj gajaj vizaĝoj brilis. Mi kaj Lisi provis imiti scenon el Titanic, sed poste rememoris pri ties malsekvinda sorto kaj revenis al observado.



Post surbordiĝi en la insulo atendis nin surprizo – sovaĝaspekta viro kun granda maĉeto enmane kaŭris meze de arbaro kaj... senŝeligis migdalojn



Lisita kun rido montris al mi unue la tutan nukson kaj poste la dishakitan. 



Malgraŭ sia barbareca aspekto la viro laboris per granda tranĉilo tre delikate kaj senvorte (kaj senpage) enmanigis la nuksojn al ĉiuj dezirantoj.



Kion diri pri la insulo? Ĝi estas bela kaj tute natura. 



Vojoj, butikoj, necesejoj, suvenirbudoj – iu ajn signo de la infrastrukturo tute mankas. 



Feliĉe ni estas senpretendaj vojaĝantoj kaj povis plenforte ĝui la naturon, vere belan. 



Ni simple sidis aŭ kuŝis sur ŝtonoj (cetere ne tre konformaj tiucele) kaj meditis en la silento tie reganta. Post duonhoro ni revenis al la ĉeftero.



Abunda tagmanĝo en apudmara restoracio kun pluraj marmanĝaĵoj. 



“Ho, mi bezonas liton apud la maro por dormi kaj aŭdi ĝin...” reveme elparolis Lisi. “Mi havas la liton! Ĉu vi volas resti?” volonte reagis la posedantino. 



Bedaŭrinde tempo mankis al ni, ja samtage ni devis ripeti la frenezan veturon, ĉi-foje en la inversa direkto.



“Ĉu denove dek horojn?” iom ŝokita demandis mi. “Ne, ne zorgu!” svingis la manojn la optimisma Alexy. “Ni jam ne plu haltos por foti kaj promeni, do... kvin horoj sufiĉos”. Mi dubis kaj ne senbaze. Cetere je tio mi konvinkiĝos poste. Nun ni gaje revenis al Baracoa.



Laŭvoje Lisita haltis por preni kakao-fabon kaj donaci ĝin al mi. 



Poste Alexy rimarkis ke vilaĝanoj prilaboras kakaojn kaj denove haltis por montri al mi la jam senŝeligitan planton.




Ĉirkaŭaĵoj de Baracoa estis grizaj kaj aspektis kiel urborandoj de iu sovetia industria urbeto. 



Ni haltis por viziti domon de la gepatroj de Kathy. 



La strato kurbiĝis supren kaj estis tiom malebena, ke ni devis lasi la motorciklojn kaj grimpi piede. 



La tipa kuba domo kun trankvila etoso de la tropika lando. Kathy babilis kun la gepatroj, Lisi umis en la telefono, Alexy konversaciis kun granda papago. Ĉu ĝi scias paroli? “Jes, kiam li emas”. 



Post duonhoro ni ekis for. Du hundoj boje adiaŭis nin de la plata tegmento. 



Kial en Kubo la hundoj ĉiam gvatas de sur tegmentoj? “Por bone kontroli ĉion”.

Veturado en mallumo
Je la 5a vespere ni forlasis la gastigeman Baracoa por ripeti la hieraŭan itineron. Ĉu ni estis frenezaj? Tute.



Jam post unu horo malheliĝis kaj baldaŭ ni veturis en plena mallumo. Alexy antaŭis kaj de tempo al tempo sendis permane sugestojn pri veturmaniero. Lisi klopodos sekvi lian veturlinion, plej ofte sukcese. 



Mallonga halto en la sama kafejo, sed ĉi-foje anstataŭ rumo ni trinkas sukon de... jam mi ne memoras de kiu frukto.



Je la 9a Lisi proponis halti denove. Nur poste ŝi diros, ke ŝi endormiĝis kaj vekiĝis nur kiam la motorciklo joris. Ni surteriĝis, iom malstreĉigis la manojn kaj krurojn. Ĉiuj estis lacaj, sed blagis kaj ridis senĉese. 



Dum la sekva halto apud iu vilaĝo Alexy kaj Kathy simple kuŝiĝis sur la vojon kaj ripozis tiel dum dek minutoj. Neniu trafikminaco videblis sur la malplena ŝoseo. Ankaŭ ne tiu homa. Iuj vilaĝanoj preteriris nin kaj Alexy gaje babilis kun ili. 



Meznokte ni atingis Guantanamon. La lastajn du horojn mi streĉe klopodis ne endormiĝi, sed ĉiam pli ofte malsukcesis. Ĉe vojkruciĝo la kompanoj adiaŭis nin senhalte kaj ni disiĝis. 
Ĉu mi revenu al casa particular? “Ne! Hodiaŭ vi dormos en mia lito!” firmavoĉe respondis la knabino. Mi ne protestis.