Muzeoj de Trinidado

Kien iri en Trinidado? La respondoj povus varii, sed tiumatene mi kaj Lisi havis la saman ideon – tien kie ni povos nokti. 


Serĉante dormejon

Ni havis neniujn konatojn en la urbo, nek striktan planon, do post eliri la fridujon (pardonon – la buson) simple rigardis ĉirkaŭen. Du paŝojn for jam viciĝis virinoj kun afiŝoj pri casas particulres. Ni elektis la plej belan foton, priparolis la prezon kaj kondiĉojn kaj ekmarŝis post nia gastigantino. Surloke atendis nin ioma surprizo – antaŭaj gastoj ankoraŭ ne lasis la ĉambron, do tiu varianto fiaskis.




Sed komercisto ĉiam estas komercisto – nia maljunulino promesis serĉi por nia alian loĝejon kaj dume proponis la matenmanĝon (po 4 CUC). 



Post manĝi en ĉarma interna korto ni estis kondukitaj trans la strato kaj trafis eĉ pli belan domon, en kies dua etaĝo troviĝis nia loĝejo por la sekvaj du tagoj. 



Post lasi la aĵojn ni eliris surstraten.



Palaco Cantero
Kion diri pri Trinidado? Ĝi vere estas unika loko komparebla (el miaj spertoj) nur kun Bruĝo. Moderneco preskaŭ tute ne senteblas sur ĝiaj kurbaj stratoj pavimitaj je malebenaj ŝtoneroj. Tradicia amerika arkitekturo de la 19a jarcento, brilaj koloroj, parademo de trietaĝaj vilaoj kaj mizero de lignaj pordaĉoj, bruo de la ĉevalaj hufoj kaj traktoraj radoj. 



Turistoj svarmas ĉie, sed spaco ankoraŭ sufiĉas por vidi la urbon mem kaj senti ĝian etoson. Tio ne estas eŭropa pupurbeto, nek sudamerika slumo. Trinidado vivas, ĝi ankoraŭ ne transformiĝis al la netuŝebla dekoracio kaj mi esperas ke tiu stato daŭros.




Kompreneble unue ni direktiĝis al muzeoj. La Palaco Cantero nun estas la Municipa muzeo de Trinidado. Neinu ekzakte sciis de kiu venis ĝia posedanto doktoro Justo Germán Cantero, pri kies pasinteco cirkulis multaj onidiroj. Oni diris ke li venis de Germanio kaj lia origina familinono estis Kanter.



Baldaŭ la inventema kaj iniciatema viro proksimiĝis al la influa triopo, kiu regis la urbon kaj konsistis el la tri plej grandaj komercistoj – Don Pedro Iznaga, Don José Mariano Borell y Padrón kaj Jean Guillaume Bequer (la usonano, naskita kiel John William Baker kaj preninta la hispanan civitanecon en 1819). Oni diris ke tiu lasta multe kontribuis al la urba infrastrukturo, kiu interalie ŝuldas al li siajn longajn pavimitajn stratojn.



Oni diris ankaŭ ke la pli juna edzino de Don Pedro Iznaga havis amrilaton kun la doktoro Justo Germán Cantero, pro kio la geamantoj venenis en 1841 la dikan kokriton, inter kies strangaĵoj elstaris emo vespermanĝi nuda en la interna korto, ĝuante dancojn kaj muzikon fare de siaj sklavoj. 



Neniu riskis akuzi la riĉulojn publike, do ili daŭrigis prosperan vivon jam kiel novkreita familio. Cetere oni diris, ke ankaŭ la komplotinta edzino mortis antaŭtempe, sed... ĉu ni povus kredi al tiom da malbonaĵoj pri unu doktoro?



Laŭ alia, ŝajne pli realisma versio, ĉio okazis tute nature kaj laŭleĝe. José Mariano Borell y Padrón konstruigis la domon ekde 1827, sed mortis en 1830, kiam ĝi estis finita kaj eĉ meblita.



La domon transprenis lia filo José Mariano Borell y Lemus, kiu en 1841 vendis ĝin al sia kuzino Maria de Monserrate Fernández de Lara y Borell. 



Kaj nur sekvan jaron okazis la legendeca geedziĝo kun la jam konata al ni doktoro Justo Germán Cantero Owen Anderson. Do jen mia resumo: ni atendu ĝis historiistoj solvu tiun ĉi enigmon kaj dume koncentriĝu je la nedubeblaj faktoj.



Ni ĝuste scias ke post 1841 sekvis pliaj posedantoj el la sama familio. En aprilo 1920 la palacon aĉetis komerca firmao “Antonio Mauri y hermanos”, kiu uzis ĝin por klasifiki kaj deponi tabakon. 



En junio 1947 la unikan domon aĉetis asocio “Por protektado de Trinidado”, kiu transformis ĝin al la artlernejo. En 1980 ĝi iĝis muzeo.



Cantero estis klera homo. Li pianludis, provis sin kiel komponisto verkis librojn “Sukerfarejoj de Kubo” kaj “La libro de inventoj” kaj estis granda mecenato. Lia bona gusto speguliĝas en la interieroj de la novklasika palaco kun forta kolonistila influo. 



Sed la plej impresa estas eĉ ne la granda korto aŭ belaj portretoj, sed la alta turo de sur kiu oni povas vidi la tutan urbon kaj la montaron, kiu ĝin ĉirkaŭas.



Tien kondukas spirala ligna ŝtuparo, kiu ebligas pasi nur unu homon samtempe. Ni atendis almenaŭ kvaronhoron, ĉar post fari kelkajn paŝojn ĉiam vidis iun malsupreniri, do revenis kaj atendis plu. Cetere en Kubo oni ĉiam bezonas paciencon. 



Finfine ni atingis la supron kaj ĝuis la unikan vidon. 



Ĉiĉeronino diris ke estas permesite resti tie nur 15 minutojn, sed same kiel en Rusio severeco de lokaj leĝoj mildiĝas per ties malstrikta plenumo.

La Nacia muzeo la lukto kontraŭ banditoj
Mallarĝaj stratetoj kondukis nin preter vicoj da suvenirvendistoj al bela restoracio, kies nomon mi tute forgesis. Al mi ne tre plaĉis ideo tagmanĝi en loko, kiu situas en la urbocentro kaj plenas je turistoj, sed ĉu oni povus rezisti al la fascinita rigardo de belulino? 



Mi cedis kaj baldaŭ ni ambaŭ pagis pri tio. Pli ĝuste pagis niaj kompatindaj stomakoj. Do mi ripetu la malnovan regulon: klopodu eviti manĝejojn en la turismaj lokoj, plenaj je unufojaj vizitantoj, al kiuj oni povas doni iun ajn manĝaĉon, ĉar ajnakaze ili neniam revenos. Prefere faru kelkajn paŝojn for kaj plej ofte vi trovos multe pli favorajn prezojn kaj kvaliton.



Sed... tion mi instruos al Lisita jam poste, kiam ŝia kirliĝanta ventro helpos al la cerbo lerni tiun ĉi lecionon. Nun ni lasis la restoracion kontentaj kaj sataj, kaj paŝis al la sekva muzeo, dediĉita al la lukto kontraŭ la banditoj.



Mi tuj diru, ke de la historia vidpunkto tiu ĉi nomo estas malĝusta. Temas ne pri kontraŭstaro al la krimuloj en la ordinara senco de tiu ĉi vorto. La muzeo rakontas pri la kontraŭrevolucia movado, kiu daŭris en la Escambray-montaro post la ĝenerala venko de Fidel Castro kaj ties trupoj, de 1959 ĝis 1965, ĉefe forme de diversioj kaj gerilado.



La ekspozicio troviĝas en la iama monaĥejo de Sankta Francisko de Asizo, kiu estis konstruita en la 18a jarcento kaj elstaras per sia alta sonorilturo. La monaĥejo funkciis ĝis 1826, kiam ĝi estis fermita pro manko de la monaĥoj. Poste ĝi servis kiel tabakfabriko, ĉevalbredejo, kokinejo kaj fine iĝis publika lernejo ĝis en 1984 estis transformita al la muzeo.



En ses haloj estas prezentitaj centoj da eksponaĵoj – politikaj afiŝoj, armiloj, militvestoj, fotoj kaj dokumentoj. Kompreneble la ekspozicio ne estas senpartia, kio videblas jam el la muzea titolo. Temas pri la lukto de la bono kontraŭ malbono, sen iuj nuancoj kaj cedoj. Atenton de eksterlandano, kiu ne havas specialan interesiĝon pri tiu ĉi periodo de la kuba historio, apenaŭ kaptos fotoj de la murditaj aktivuloj aŭ revoluciaj afiŝoj. 



Pliaj allogaj estas militteknikaĵoj kiel la sovetia kamiono GAZ-63, kiun uzis la revoluciaj trupoj por atingi la plej forajn kaj nepentreblajn sovaĝajn areojn, kaj granda motorboato, kiu iam transportis provizojn por la gerilanoj. 



La pli grandan geopolitikan kontraŭstaron reprezentas fragmento de la usona aviadilo Lockheed U-2, terfaligita dum la fama Misila krizo en 1962, kiam la mondo staris ĉe la sojlo de la tria monda kaj la unua nuklea militoj.



Ni ne pagis la ekskurson, sed post fari kelkajn paŝojn aliris nin mezaĝa viro kiu demandis, de kiu lando mi venis. Post aŭdi la respondon li tre entuziasmiĝis. “Rusio! Vi multege helpis al ni en tiu tempo! Sen la helpo de Sovetunio ni apenaŭ sukcesus elteni premon de la interna kontraŭrevolucio kaj la agreson de Usono!” Mi povis nur jese klini la kapon. 



Sekvis la improvizita ekskurso, ĉefe en la hispana. Mi komprenis grandan parton. La ulo akompanis nin tra la tuta ekspozicio, fervore prezentante ĉiujn eksponaĵojn kaj emocie substrekante gravecon de la sovetia helpo. Tre entuziasma ĉiĉerono!



Sed ni ambaŭ apenaŭ multe interesiĝis pri la politiko kaj baldaŭ eskapis al la monaĥeja turo. 



Lisi iom blagis apud la sonorilo, sed la pleja allogaĵo estis bela vido al la urbo kaj montaro.





Comments