Freneza vojaĝo al Baracoa

Neniam mi forgesos tiun vojaĝon, vere neniam. Tiu certeco baziĝas ne sur la kredo je mia forta memorkapablo (ofte perfidema) aŭ grandeco de la survojaj impresoj. La krako kiu aperis en mia kolo unu horon antaŭ atingi Baracoa, jam evidente neniam forlasos min. Bona memorigilo, ĉu ne?


Kvar frenezuloj sur du motorcikloj
Ĉio komenciĝis je la 6a matene, kiam mian pordon frapis Lisandra. “Stano, prenu la valizon, ni foriras”. La aventuro komenciĝis. Ni transportis per ŝia motorciklo la valizon al la gepatra domo kaj renkontiĝis en la urbo kun ŝiaj geamikoj – Kathy kaj Alexy, ĉarma geedza paro. 



Alexy iam servis kiel policisto, sed poste eksiĝis kaj nun laboras memstare kiel aŭtoriparisto. Plurfoje li riparis la malnovan motorciklon de Lisi, do ili iĝis bonaj geamikoj. La gepatroj de Kathy loĝas en Baracoa kaj Alexy ĉiumonate vizitas la urbeton, do bone konas la vojon kaj lokanojn. Bona teamo, ĉu ne?



Ni sidiĝis sur du motorciklojn (la unuan gvidis Alexy, la duan Lisita) kaj je la 7a matene ekis al Baracoa. 



Forlasante Guantanamon ni traveturis grandan fumnebulon – oni denove disfumigis kontraŭmoskitajn kemiaĵojn. Poste multaj homoj demandis min, ĉu tio estis sekure, sed tiumomente mi ne pensis pri tiaĵoj.



Kion mi diru pri la vojo? Ĝi estis terura. 



Asfalto foje aperis, sed ĉiam estis grave damaĝita. 



Post dek minutoj mi diris al mia stiristino, ke evidente tiu ŝoseo estis bombardita jam dum la Sendependiga milito kaj neniam rekonstruita. 



Mi tute certas ke la taĉmentoj de Céspedes paŝis laŭ la samaj ŝtonoj kaj eble ĝiaj kanonĉaroj kulpas pri granda parto de tiuj detruoj.



Baldaŭ mi komprenis ke malgraŭ varmego rapida veturado sekvigas fortan ventoblovon, ege malvarmigan. Unue mi surmetis la duan T-ĉemizon, poste jaketon de Alexy. Do reston de la veturo suferis nur miaj pugo kaj la senkulpa vertebro.



Ĉirkaŭaĵoj estis pitoreskaj kaj plejparte senhomaj. 



Nur de tempo al tempo ni renkontis grupetojn da infanoj aŭ vilaĝanojn kiuj laboris surkampe, plugante per bubaloj, aŭ rajdis ĉevalojn kiel veraj vakeroj, kun maĉetoj surfemure. 



Trivitaj afiŝoj informis ke ni eniras plian kooperativon. 



Cetere bovojn ni renkontis pli ofte ol homojn kaj ilia indiferenteco montris ke vojaĝantoj maloftas sur tiu ĉi vojo. 



Preskaŭ ĉiam la ŝoseon ĉirkaŭis montoj, en kiuj antaŭ duonjarcento partizanis Fidel kaj Che Guevara, kaj reĝaj palmoj – unu el la naciaj simboloj de Kubo.



Post du horoj ni trapasis la limon de provinco Holguín




La pejzaĝo iĝis ĉiam pli ŝtonoza kaj la grundo ruĝa. La aero senteble peziĝis. 



Je la 10a antaŭ niaj okuloj aperis kolosa bonveniga monumento, kiu anoncis nian alvenon al Moa – centro de la nikela industrio. 



Ne multaj scias ke Kubo estas inter la ĉefaj produktantoj de nikelo. Sed la stulta usona embargo, daŭrigata malgraŭ doni nenian rezulton eĉ post duonjarcento, malhelpas ankaŭ ĝian disvolviĝon. 



Ekzemple multe da kuba nikelo estas vendata al Japanio. Sed se eĉ unu gramo da ĝi estos uzita en aŭto, ĝi neniam eniros la usonan merkaton. Vere religia fanatikismo – same freneza kaj senfrukta.



Baldaŭ Alexy haltis por averti min: “De tiu ĉi loko vi ne rajtas foti”. Mi miris: “Ĉu tie troviĝas iuj sekretaj militejoj?” – “Ne, nur la naturo damaĝita. La registaro ne volas ke informoj pri tiuj problemoj disvastiĝu”. 



Se mi estus sola mi certe rompus tiun malpermeson, sed mi ne volis krei problemojn por miaj kubaj geamikoj, do obeis. Nu, preskaŭ obeis, nur iomete kaŝe (kaj preskaŭ senrezulte) farinte kelkajn fotojn.



Mi povas agnoski, ke mi tute komprenas la timon de la kuba registaro. Ruĝa tero, mortaj riveroj, peza aero kiu odoraĉas terure – tiu bildo apenaŭ allogus multajn turistojn. 



Prefere oni montru al ili proksimajn plaĝojn kaj naciajn parkojn. Post dek minutoj Alexy denove svingis la manon: la fotado estis permesita.



Ni haltis por tagmanĝo en iu vilaĝa paladar (restoracio). La paŭzo daŭris preskaŭ du horojn. 



Ni promenis, sidis ĉe la tablo, babilis kaj kiam finfine oni alportis manĝaĵojn mi demandis, kial oni kuiris ilin tiom longe? Ni ja estis solaj vizitantoj. “Elektro mankis” trankvile respondis Lisi. Mi paŝis cent metrojn for kaj atingis la vilaĝan placon. 



Malnova scenejo aspektis simpla kaj malriĉa, same kiel apudaj dometoj. Tio ripetiĝos plurfoje.



Je la 2a ni renkontis afiŝon, informanta ke ni eniras la Nacian parkon de Alexander von Humboldt, fama germana naturalisto, kiu esploris la regionon en 1800-1804. 



Laŭvoje ni vizitis iun kafejon, kiu staris dek metrojn for de la ŝoseo kaj estis nura ligna budo. 



Ni prenis dolĉajn nuksojn kaj iom da loka akvo en boteloj.



Alexy demandis ruzmiene: “Stano, ĉu vi volas rumon?” – “Ĉu nun? Survoje?!” – “Kial ne? Nur po iomete!” Bone, en Kubo oni kondutu kubane.



Post sidiĝi denove sur la motorciklojn li donis la botelon al mi: “Malfermu”. Mi jam preskaŭ albuŝigis la varman ambrozion, sed Alexy svingis la manojn: “Ne ne ne! Momenton!” li prenis la botelon de miaj manoj kaj singarde verŝis kelkajn gutojn sur la polvokovritan vojon. “La unuaj gutoj iru al la prauloj”. Poste mi plurfoje vidis tiun kuban tradicion kaj eĉ legis afiŝon en la Muzeo de la romo en Santiago de Kubo, ke tiu tradicio venas de afrikaj sklavoj, kiuj laboris en la kubaj sukerplantejoj. Alexy pravis, post iom da rumo la veturo pluis pli vigle kaj senpene.



Post proksimume duonhoro ni atingis konstruaĵojn de la nacia parko. 



Kompreneble ankaŭ tie Alexy havis amikojn, do ni haltis por iom babili kaj promeni. 



Lignaj domoj.



Busto de Aleksandr Gumboldt sur herbejo.




Bela vido al la maro kun boato glitanta. 


En iu ligna konstruaĵo sur la muroj pendis afiŝoj kun informoj pri la parko kaj la germana sciencisto. 




Bela loko, sed bezonanta specialan esploradon.




Je la 4a Alexy turnis sian motorciklon maldekstren kaj ni ekruliĝis laŭ iu malvasta, tute ne pavimita pado. 



Foje kotokaĉo estis tiom densa, ke li devis iri piede por esplori la plej konvenan itineron.



Solaj vivaj estaĵoj renkontitaj estis kuremaj kokinoj kaj plezuremaj porkoj, kiuj ĝuis la varman veteron en granda flako.



Fine de tiu ĉi vojo atendis nin inda rekompenco – bela sabla plaĝo kaj blua maro. 



Mi ne rimarkis iun seriozan infrastrukturon, nur kelkajn sunŝirmilojn kaj iun kafejon sub palmoj.


Homoj ankaŭ malmultis. 



Ni gapis iom al la ondoplena maro, enspiris freŝan aeron kaj daŭrigis la vojaĝon.



Ĝi plu estis soleca. 



De tempo al tempo ni preterveturis vilaĝetojn, sed aliaj motorcikloj kaj des pli aŭtoj renkontiĝis eĉ ne ĉiuhore. 



Foje Alexy rimarkis nekonatan flagon super ligna konstruaĵo kaj demandis min, al kiu lando ĝi apartenas. “Alemania” rememoris mi la kolorojn. Sed kial? Eble pri tio kulpas germano Aleksandr Gumboldt, aliaj klarigoj ne venis al mia kapo.



Por nelonge ni haltis apud iu ventofarita kaverno kun amuza kolono, kvazaŭ subtenanta la pezan rokon kaj pluraj verdaj ŝildoj kun revoluciaj sloganoj kiel “Vive Cuba libre!” 



Al kiu oni esperas propagandi en tiu senhoma loko? Plia kuba enigmo.



Estis jam preskaŭ la 5a kiam ni atingis riveron Toa kaj haltis por fari memorfotojn. 



Mi jam estis morte laca kaj eĉ ne demetis la nigrajn okulvitrojn dum mia juna stiristino plu estis vigla kaj petolema kvazaŭ adolesko.



Post kvaronhoro konata dolĉa odoro tuŝis mian nazon. Hm, ĉu tio estas miraĝo flarsenta? “Fabrica de chocolate” – la blua tabulo forpelis miajn lastajn dubojn. 



Apud malhelruĝa konstruaĵo vidiĝis memorŝildo, informanta ke tiu ĉi fabriko estis malfermita la 1an de aprilo 1963. 



Kompreneble ĝi estis nomita honore al Che, kies ikona portreto prezentiĝis samloke.



Je la 5a kaj 11 minutoj mi haltis ĉe la vojŝildo kun surskribo “Baracoa” por fari la plej karan al mi tiumomente foton. 



Ni atingis Baracoa.


Vespero en Baracoa
Post du malsukcesaj provoj ni tamen trovis liberajn ĉambrojn en casa particular kaj post akomodiĝi iris por vespermanĝi. 



La manĝo estis ne luksa, sed bona. Ni ĉiuj estis morte lacaj, sed plu ridis kaj ŝercis. Alexy klopodis verŝi pli da biero al Kathy, ruze susurante ke li intencas ebriigi la edzinon por fari ĉion kion li deziras. 



Mi forte dubas ke lia revo plenumiĝis, ĉar liaj laco laco kaj ebriiĝo estis tro efika kombino. Malgraŭ bona muzika akompano kaj gaja atmosfero baldaŭ ni ĉiuj havis nur unu deziron – dormi.



“De kie vi venas?” demandis lokanoj. Respondoj de miaj geamikoj ĉiam estigis ŝokan reagon. “Ĉu vere?! De Guantanamo tra Moa? Kiom longe? Ĉu vere dek horojn?! Kaj kiam reen? Morgaŭ, ĉu?!” Rimarkinte tion ankaŭ mi demandis Alexy kaj Lisi, ĉu vere mankis alia ebleco atingi tiun turisman urbeton pli rapide kaj senpene? Ja evidentas ke la turistoj, kiuj svarmis surstrate venis ne laŭ tiu terura kaj tute malplena ŝoseo.



“Jes, ni povus veni per buso laŭ normala ŝoseo dum 2,5 horoj, sed kion vi vidus tie? Vi ne povus halti, promeni, foti kion vi dezirus. Vi nur gapus tra fenestro kiel ĉiuj ĉi turistoj kaj ne vidus la veran, belan Kubon”. Sed laŭ la sama vojo ni povus veni per niaj motorcikloj kaj halti laŭplaĉe, ĉu ne? “Ne, ĉar antaŭ enirejo al la urbo deĵoras policistoj kaj ni, veturantaj kun eksterlandano, semajnfine, kaj Lisi je la ŝtatposedata motorciklo certe havus problemojn”. 



Sed ankaŭ sur nia vojo plurfoje renkontiĝis policistoj, kiuj ne haltigis nin, nur ridetis kaj svingis la manojn. “Vi ne komprenas. Tio estas lokaj policanoj, kiuj konas Alexy de la tempo de lia policservo. Ĉe Baracoa deĵoras la federaciuloj – tute alia afero”.



Bone, mi silentiĝis, ja tio estas Kubo. Samtempe mi komprenis kio estigas strangan sonon, kiun mi unuafoje aŭdis en la Nacia parko kaj kiu ripetiĝis ĉiam, kiam mi turnis la kapon. Tio krakis vertebreroj de mia kolo, damaĝitaj pro terura tremego survoja. Pasis jam jaro kaj duono, sed mi plu aŭdas tiun sonon. Evidente tio estas la plej forta memoraĵo pri la freneza vojaĝo al Baracoa.