Mi finas publikigon de la rememoroj de Nikolao Beij, sovetia subkolonelo, kiu servis du jarojn kiel konsilisto en la afgana armeo.
Bataloperacoj
Ĉiutage ni veturis al laborloko, kiu troviĝis en la stabo de la divizio.
Plej ofte ni veturis sur blendaĵo de bataltransportilo. Tra la urbo ni flugis
rapidege por malfaciligi celpafadon. Min kiel novicon oni tuj sidigis ĉe
mitralo. Tiu loko estis konsiderata la plej danĝera, ĉar kaze de eksplodo homoj
sur blendaĵo estis nur kontuzitaj, dum interne ĉiuj skatoloj kaj kestoj
malkroĉiĝis kaj disĵetiĝis, krome batondo trafis la krurojn apogitajn
surplanke. Tiel ĝis la fino de mia afgana servo mi estis neoficiala mitralisto.
En la stabo plejparton de la tempo mi pasigis kun mia konsilato, ofte vizitis trupojn rande de Kandaharo. Necesis instrui al soldatoj bazajn konojn de la inĝenierado, minadon kaj malminadon. Krome necesis aranĝi bazan instruadon, ĉar multaj estis senalfabetaj.
En la stabo plejparton de la tempo mi pasigis kun mia konsilato, ofte vizitis trupojn rande de Kandaharo. Necesis instrui al soldatoj bazajn konojn de la inĝenierado, minadon kaj malminadon. Krome necesis aranĝi bazan instruadon, ĉar multaj estis senalfabetaj.
Trankvilaj tagoj ĉiam pli malmultis. Dum du jaroj mi ne partoprenis nur unu
aŭ du operacojn, ĉar ne eblas fari ilin sen sapeisto, lia ĉeesto estas nepra. Ni “purigadis” Kandaharon kaj aliajn loĝlokojn, speciale post atakoj de
la gerilanoj. Unuavice ni purigis apudvojajn terenojn.
Vespere postenoj en la urbo malpleniĝis kaj ne eblis eniri en la urbon.
Matene reaperis afganaj postenoj, poste en iuj lokoj aldoniĝis tiuj sovetiaj
kaj ni ekveturis al la laborejoj. Jen ni ruliĝas tra la urbo, mi sidas ĉe la
mitralo, aliaj konsilistoj kun mitraletoj enmane rigardas tra paftruoj, ĉiuj
pretas. Ni jam konis la plej danĝerajn lokojn, tien anticipe direktigis
paftubojn.
Lokanoj ne havis laboron kaj multaj enspezis per milito. La prezoj
ekzistis por ĉio: eksplodigo de aŭto, tanko, bataltransportilo, mortigo de
soldato, oficiro, konsilisto (ni kostis pli ol la oficiroj). Oni engaĝis en
militadon maljunulojn kaj infanojn, inkluzive tre etajn – 6- ĝis 8-jarajn. Oni
sidigis etulon apud vojo kaj donis en la manojn du kablojn de regebla fugaso.
Tanko surveturas la fugason, la knabo kontaktigas la kablojn, eksplodo – la
tankotureto forflugas je 50 metrojn kaj la familio de la eksplodiginto ricevas
monon. La eksplodaĵojn kaj minojn oni aĉetis ĉe la duŝmanoj, la monon ricevis
post la eksplodo, kiun ofte pruvis per fotoj kaj filmaĵoj.
Minoj ofte estis por ni novaj, nekonataj, same kiel metodoj de la minado. La muĝaĥidoj vaste uzis memfaritajn fugasojn kaj minojn. Oni fandis trotilon el aviaj bomboj, metis ĝin en kuglingojn de la artileriaj obusoj kaj alkroĉis memfaritajn eksplodigilojn. Kiel ni kontraŭstaris tion? Tre simple: se oni trovis, do eksplodigis, se ne – atendu eksplodon.
Minoj ofte estis por ni novaj, nekonataj, same kiel metodoj de la minado. La muĝaĥidoj vaste uzis memfaritajn fugasojn kaj minojn. Oni fandis trotilon el aviaj bomboj, metis ĝin en kuglingojn de la artileriaj obusoj kaj alkroĉis memfaritajn eksplodigilojn. Kiel ni kontraŭstaris tion? Tre simple: se oni trovis, do eksplodigis, se ne – atendu eksplodon.
Ofte la muĝaĥidoj aplikis italajn minojn – la plastajn, kun bervuroj,
kiuj forte enmordiĝis je malmola grundo. Oni devis eksplodigi ilin surloke.
La plasto ne troveblas per minserĉilo, do ni precipe atentis la
senmaskigajn signojn. Jen grundo estas damaĝita, jen suspektindaj ŝtoneroj
kunmetitaj – tiel la gerilanoj avertis la siajn. Oni speciale atentis danĝerajn
lokojn – mallarĝajn trapasejojn, kurbiĝojn de montovojoj, kie ne eblis forveturi
flanken de la vojo, do eksplodigo de unu aŭto blokus la tutan kolonon.
Bonajn armilojn la muĝaĥidoj ricevadis de la tuta mondo – Pakistano,
Germanio, Usono, Italio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Ĉinio kaj aliaj. Multe da
problemoj kaŭzis la malfacile troveblaj plastaj minoj el Italio. Fojfoje ili
ricevadis ankaŭ la sovetiajn armilojn – iuj soldatoj kaj suboficiroj vendis
ĝin. Ne ofte, sed tio okazis. De tempo al tempo inter trofeoj renkonteblis la
ĉinaj mitraletoj – kopioj de Kalaŝnikov, sed malpli fidindaj. La egiptaj kopioj
estis eĉ malpli bonaj. Nian Kalaŝnikov oni povis ŝovi en sablon, faligi en
akvon, poste trablovi, iom purigi per ĉifono kaj tuj ekpafi dum la kopiaĵoj en
tiaj kondiĉoj rapide paneis.
La 40a armeo estis deplojita en pluraj garnizonoj tra la lando dum la ŝtatlimoj kun Pakistano kaj Irano restis malfermitaj. Do la muĝaĥidoj kaj armiloj enfluadis senhalte dum la sovetia armeo gardis nur sin mem kaj la plej gravajn objektojn – grandajn urbojn, flughavenojn, hidroelektrostaciojn ktp.
La 40a armeo estis deplojita en pluraj garnizonoj tra la lando dum la ŝtatlimoj kun Pakistano kaj Irano restis malfermitaj. Do la muĝaĥidoj kaj armiloj enfluadis senhalte dum la sovetia armeo gardis nur sin mem kaj la plej gravajn objektojn – grandajn urbojn, flughavenojn, hidroelektrostaciojn ktp.
Fruntobatalojn kun regulaj trupoj la muĝaĥidoj evitis. Ili havis iom da
artileriaj sistemoj, tankoj, infanteriaj batalveturiloj kaj bataltransportiloj,
sed dominis malpezaj armiloj kaj mankis aersubteno. La tipa atako de la
duŝmanoj okazis tiel: ili paftrafis en mallarĝa vojo la unuan kaj lastan
veturilojn por poste dispafis la tutan kolonon.
La operacoj daŭris de tri-kvar tagoj ĝis du semajnoj kaj okazis en zono
de respondeco de la 2a armea korpuso – Kalato, Helmando, Kandaharo, Laŝkargaho,
limo kun Pakistano ktp. Ilin plenumis jen sole afganaj trupoj, jen tiuj kun la
40a armeo – unue la afganoj purigis la teritorion, poste iris la sovetiaj
trupoj. Lokanoj antaŭ la operacoj kutime foriradis al montaro, dezertoj, sin
kaŝis en kjarizoj. Restis nur maljunuloj, kiuj ĉion observis kaj raportis al la
siaj.
Dum la unua operaco en areoj kun kjarizoj tiuj kanaloj kaŭzis al ni multajn problemojn. La duŝmanoj elrampis de tie, pripafis nin per bombokanonoj kaj malaperis denove. Atingi ilin subtere preskaŭ tute ne eblis. La sekvan operacon ni jam preparis pli bone. Unue per megafonoj ni proponis al la muĝaĥidoj kapitulaci. Poste ni eksplodigis la kjarizojn, enverŝis tien benzinon kaj bruligis ĝin, do al la duŝmanoj restis nur elkuri aŭ morti en siaj sibterejoj.
Dum la unua operaco en areoj kun kjarizoj tiuj kanaloj kaŭzis al ni multajn problemojn. La duŝmanoj elrampis de tie, pripafis nin per bombokanonoj kaj malaperis denove. Atingi ilin subtere preskaŭ tute ne eblis. La sekvan operacon ni jam preparis pli bone. Unue per megafonoj ni proponis al la muĝaĥidoj kapitulaci. Poste ni eksplodigis la kjarizojn, enverŝis tien benzinon kaj bruligis ĝin, do al la duŝmanoj restis nur elkuri aŭ morti en siaj sibterejoj.
En la 40a armeo oni aktive uzis la kontraŭinfanterian minaron Oĥota (Ĉasado). Kiam iris homo,
azeno, ĉevalo (depende de agordoj de la sismosensiloj) la mino elsaltis kaj
eksplodis. Oni kuras por savi la vunditojn – elsaltas sekva mino kaj tio daŭras
ĝis eksplodos la tuta minaro. Kun la lasta mino eksplodis ankaŭ la kontrolilo,
ĉar tio estis sekreta armilo. La afganaj trupoj ne havis ĝin, la minadon
plenumis nur la sovetiaj trupoj.
Sendanĝerigi Oĥota la
muĝaĥidoj malsukcesis, alilandaj militistoj rifuzis helpi ilin pri tio. Do ili
komencis lasi antaŭ si militkaptitojn, brutojn aŭ afganojn, kiujn ili ne ŝatis.
Trovi generalon Vlasov
En novembro 1985 apud Kandaharo malaperis generalo-majoro Nikolaj
Vlasov. Li estis konsilisto de la komandestro de la Aerarmeo de Afganio kaj
faris batalflugon. Tiu areo estis danĝera – post ebenaĵo komenciĝas montoj sur
kies deklivoj kutime embuskis la muĝaĥidoj kun kvaropigitaj grandkalibraj
DŜK-mitraloj (kalibro 12,7 mm). Oni trafis lian aviadilon, ĝi falis.
Komenciĝis savoperaco, en kiu partoprenis ĉiuj sovetiaj kaj afganaj
trupoj. Tiutempe jam okazis intertraktoj kun Usono, do oni timis ke la
gerilanoj povintus kapti la generalon kaj uzi lin por ĉantaĝi Sovetunion.
La unua ekis al interkrutejo la 40a armeo, sed ne sukcesis trapasi ĝin.
Do ekiris nia 15a divizio. La interkrutejon ni trapasis, kvankam la vojo estis
vere malbona, montara serpentaĵo kiun traveturis nur afganaj ĵipoj-kamionetoj
kun mitraloj en kargujo. Mi trairis, markis terenojn, kiujn oni bezonis fortigi
kaj vastigi, sapeistoj ĉion korektis.
Unue trairis bataltransportiloj, poste infanteriaj batalveturiloj kaj ni raportis: la veturiloj pasis. Poste ekis la 40a armeo, unue iris trupoj de la 70a brigado. Ekveturis kamionoj “Uralo” kun municioj kaj unu el ili falis en abismon cent metrojn profundan. La ŝoforo sukcesis elsalti (ĉiuj veturis kun malfermitaj pordoj), aŭtotiriloj eltiris la kamionon, sed la municioj restis en la interkrutejo. Ni ne povis ilin lasi.
Unue trairis bataltransportiloj, poste infanteriaj batalveturiloj kaj ni raportis: la veturiloj pasis. Poste ekis la 40a armeo, unue iris trupoj de la 70a brigado. Ekveturis kamionoj “Uralo” kun municioj kaj unu el ili falis en abismon cent metrojn profundan. La ŝoforo sukcesis elsalti (ĉiuj veturis kun malfermitaj pordoj), aŭtotiriloj eltiris la kamionon, sed la municioj restis en la interkrutejo. Ni ne povis ilin lasi.
Ĉiutage mi malsupreniĝis tien kun eskorto, ni kolektadis 120 mm obusojn kaj
portadis ilin supren. Vespere, kiam mankis la trupoj apude, mi eksplodigis
ilin, samtempe larĝigante terenojn por sinturniĝo de la veturiloj.
Iunokte restis kelkaj neeksplodigitaj obusoj. Mi altiris kablojn,
konektis eksplodigilojn, restis nur enigi ilin en la obusojn kaj eksplodigi.
Noktiĝis. Supre staras niaj trupoj. Soldatoj dormas – iuj en tendoj, aliaj
subĉiele, sin protektinte per bataltransportiloj starigitaj arkoforme. En
Afganio krepuskas rapide – la suno sidiĝas kaj tuj ĉio dronas en mallumo, nenio
videblas.
Mi provas fari eksplodon – silento. Necesas serĉi solvon surloke.
Konsilistoj rifuzis akompani min en la interkrutejo, same afganoj. Do mi devis
sekvi la kablon sola, kvankam laŭ reguloj la konsilisto dum bataloperaco devis
ĉiam iri kun eskorto el tri-kvar homoj.
Ni sciis ke la duŝmanoj estas apude – ja trovis lasitajn de ili
fajrujojn kaj aĵojn. Fine mi trovis ke en tri lokoj la kablo estis tranĉita kaj
nodita por se iu tiros ĝin, ne eblus kompreni ke ĝi estas damaĝita. Kiu faris
tion – ĉu la muĝaĥidoj aŭ afganaj soldatoj mem? Ĉiuj bezonis la municiojn. Mi
purigis la kablofinaĵojn, konektis la damaĝitajn lokojn, eksplodigis.
Kompreneble la duŝmanoj povus kapti min senprobleme – mia ja estis pli
ol 1 km for de niaj trupoj, sola, en plena mallumo. Eĉ pli, antaŭ eksplodigi la
obusojn mi kriis afgane: foriru, eksplodo! Mi sciis tion, sed jam ne eblis
prokrasti – matene devis removiĝi la veturiloj de la 70a brigado kaj ĝis tiu
tempo necesis ankaŭ restarigi la vojon post la eksplodo.
La generalon trovis trupoj de la 15a divizio – en pilota seĝo, ĉe
rivero. Li katapultis sin, sed la duŝmanoj pafis lin dum paraŝutado. Plej
verŝajne ili mem metis lin je tiu loko apud la rivero.
Danĝero
Kie estis plej danĝere? En la operacoj. Speciale en vilaĝoj kaj verdejo.
Unu el la plej danĝeraj estis operaco en provinco Helmando. Plenumis ĝin la
afgana armeo, sen aersubteno. Dezerta aero, laŭ kiu iras kanalo ene de holmeto 4
ĝis 5 metrojn alta. Ĉi tie staras ni, trans la kanalo estas la gerilanoj. Nia
bataltransportilo troviĝis je 1 km de ili. Mi eĉ vidis per binoklo kiel
muĝaĥido kun bombokanono eliris, sed oni ne rekomendis al ni pafi la unuaj, do
mi faris nenion.
Konsilisto de la komandestro de la divizio ordonis transloki nian regopunkton
pli proksimen al tiu holmeto, je centmetra distanco de la duŝmanoj. Mi eliris
por aranĝi ĉion surloke kaj tiam gerilano (mi ne certas, ĉu tiu aŭ alia) pafis
el bombokanono. Mi ne estis trafita, eĉ ne grataĵo aperis, sed la kapdoloro
estis terura – kontuzio. La sekvoj senteblas nun. Kiam mi komencas rememori kaj
rakonti, do unue eĉ du vortojn ne povas
elbuŝigi – kvazaŭ bulo ŝtopas la gorĝon.
Tiutempe mi ne turnis min al medicina helpo, ja aliaj taskoj abundis.
Dum la operacoj kugloj ofte fajfis super la kapo, tre proksime. Sed mi
estas feliĉulo, eĉ ne unu trafis min. Dum la bombokanona bombado de la
konsilista urbeto kelkfoje splitoj gratis la haŭton, sed mi ne atentis tion.
Ankaŭ la eksplodojn mi eskapis, kvankam foje troviĝis apude. Baldaŭ post
alveno al Kandaharo ni ekis al operaco kaj konsilistoj de la korpusestro ekveturis
en bataltransportilo antaŭ ni. Konsilisto de VIS de la korpuso sidis interne.
Eksplodo okazis sub la antaŭa maldekstra rado, municia kesto malkroĉiĝis kaj
rompis lian kruron. Oni sendis lin al hospitalo en Kabulo, poste al Sovetunio
kaj mi provizore plenumis liajn devojn.
Sed la pleja teruraĵo okazis du monatojn post mia reveno al la patrujo,
en julio 1986. Okazis purigado de Kandaharo. La konsilisto de la korpusestro ekveturis
antaŭe en UAZ (sovetia ĵipo, vaste uzata en la armeo) kaj ordonis sendi post li
bataltransportilon kun konsilistoj de la divizio. Sed proksime sidis la
muĝaĥidoj kun kabloj de regebla fugaso enmane. UAZon ili lasis, sed la
bataltransportilon eksplodigis. Ŝoforo kaj tri konsilistoj pereis surloke. La ŝoforo
estis disŝirita je kelkaj partoj. Al konsilisto, kiu sidis en svingpordo, la
eksplodo forŝiris la krurojn, li mortis post kelkaj minutoj. Alian konsiliston
subpremis la renversiĝinta bataltransportilo kaj oni sukcesis eltiri lin nur post
tri horoj kiam jam estis tro malfrue.
Kiam mi legis tion en letero la haroj sur mia kapo hirtiĝis. Mi konis
ilin ĉiujn en Afganio, kun du loĝis en la sama domo – kaj ĉiuj ili pereis en
unu momento.
La duŝmanoj –
la siaj kaj la fremdaj
Ĉu ni povintus fidi al la afganaj trupoj? Mi donu unu ekzemplon. Necesis
ripari mian ĉambron, sed mi ne havis laborilojn, nek materialojn. Mi prenis
afganan soldaton, li ĉion plenumis, mia edzino estis kun li la tutan tagon. Sekvan
tagon li mortpafis en posteno tri afganajn soldatojn, prenis iliajn armilojn
kaj foriris al la duŝmanoj.
Alian fojon ni lasis afganan regimenton, kiu devis gardi la ŝtatlimon.
Sed jam post du tagoj el ĝi restis nur manpleno da soldatoj, kiuj koncentriĝis
sur altaĵo kaj gardis sin mem. Ĉiuj aliaj fuĝis al la gerilanoj, preninte kun
si armilojn, veturilojn kaj havaĵojn. Komandestro de afgana sapeista bataliono
el nia divizio ankaŭ fuĝis al la muĝaĥidoj.
Perfido abundis. La informoj lekis de ĉiuj fontoj, de la Ministerio pri
defendo de Afganio ĝis ordinaraj soldatoj. Do kiam la trupoj venis al destinita
loko oni jam atendis ilin. Pro tio pri estontaj operacoj oni diris al ni
lastmomente. Ofte okazis tiel: vespere komandestro rakontas kie komenciĝos
ofensivo. Matene li denove kolektas ĉiujn, ĵus antaŭ eliro kaj diras, ke la
ofensivo okazos el tute alia loko. En tiaj kazoj la duŝmanoj ne atendis nin kaj
operacoj estis pli sukcesaj.
Plejparto de la afganoj dum tago subtenis la popolan povon kaj nokte
– la gerilanojn. Ni iris al operaco, forpelis la duŝmanojn, sed post kelkaj
tagoj la trupoj foriris kaj la muĝaĥidoj rekaptis la potencon. Homoj surloke
devige subiĝis al ili, ĉar de tio dependis ilia vivo kaj sekureco de iliaj
familioj.
Rekrutadon al la afgana armeo mi observis plurfoje. Jen staras ĉe vojo
barbulo, vendas manĝaĵojn. Venas komandestro kun eskorto, malfermas lian buŝon
– aha, li estas juna (la barbo kovras duonon de la vizaĝo, do stato de la
dentoj estas pli fidinda aĝosigno). Tuj oni enaŭtigas lin – jam li estas
rekruto. Oni sendas lin al Kabulo aŭ alia provinco kaj tie li unu monaton estas
en lernobataliono. Poste oni sendas lin daŭrigi la militservon en alia loko.
Nek lia familio, nek la parencoj dume scias ion pri li – la homo simple ne
revenis hejmen.
La duŝmanoj rekrutis al siaj taĉmentoj sammaniere. Rifuzito estos
mortpafita – de la registaro aŭ de la gerilanoj. En la afgana armeo instruado
estis pli bona, do la “rekrutoj” ofte unue lernis tie kaj dum operacoj kun
armiloj enmane foriris al la muĝaĥidoj. Dum la operacoj nokte okazis amasa
dizertado, tutaj regimentoj foriris. La kontraŭan fuĝon mi neniam vidis.
Aliflanke, la militkaptitoj kaŭzis neniujn problemojn al ni – ili tute
ne kompareblis kun niaj partizanoj de la Dua mondmilito. Sufiĉis kapti
muĝaĥidon kaj li tuj rezignis eĉ pensi pri rezisto aŭ fuĝo. Oni sidigas ilin en
ZIL-130 (sovetia kamiono), la afganaj soldatoj ĵetas tien ŝafojn, manĝaĵojn,
transdonas al la militkaptitoj mitraletojn kaj nur poste ili mem engrimpas.
Neniam mi forgesos eliron al urbo Kalato, oriente de Kandaharo. La
duŝmanoj kutime okupis pafpoziciojn apud riverujoj, precipe proksime de la
vojoj. Tiufoje ni antaŭis ilin, venis neatendite kaj mortigis multajn. Kun
granda ŝoko rigardis mi kiel afganoj traktas la mortintojn. Ili ĵetis ilin
kvazaŭ ŝtipojn sur infanteriajn batalveturilojn – la kadavroj jam estis duraj,
malfleksaj. Poste oni alportis ilin al garnizono, forĵetis surteren, envicigis
soldatojn kaj aranĝis mitingon por levi la batalspiriton.
Provizado
Manĝaĵojn por la konsilistoj oni alportis el Kabulo ĉiumonate per
aviadilo, laŭ mendoj: grenoj, sukero, fiŝaĵo kaj viando en ladskatoloj,
alkoĥolaĵoj – po botelo da vodko, konjako, ĉampano kaj vino. La drinkaĵoj
sufiĉis por unu monato, ne pli, ĉar post ĉiu operaco ni drinkis – tio helpis malstreĉiĝi.
Ankaŭ la afganoj drinkis, kvankam ne tiom multe. Manĝis ili selektive.
Ekzemple dum Ramadano, kiam estas malpermesite manĝi aŭ trinki dum la tuta
tago, en ĉeesto de kamaradoj ili ĉiuj fastis. Sed se oni alportas tion al
afgano kiam li estas sola, do li manĝas kaj trinkas kun granda plezuro. Ja
estis varmege kaj malsato turmentis ilin. Sed ĝenerale ili estis religiemaj,
speciale en publikaj lokoj.
Foje mia VIS, afgana regimentestro, alvenigis filon kaj la etulo unuafoje ekvidis buteron. Estis varmege kaj ĝi degelis rapide. Li manĝis ĝin per la manoj, prenis per polmoj kaj metis en la buŝon. La regimentestro estis jam grizharulo proksimume 60-jara. Li servis ĉe ĉiuj reĝimoj, sed pereis dum operaco.
Foje mia VIS, afgana regimentestro, alvenigis filon kaj la etulo unuafoje ekvidis buteron. Estis varmege kaj ĝi degelis rapide. Li manĝis ĝin per la manoj, prenis per polmoj kaj metis en la buŝon. La regimentestro estis jam grizharulo proksimume 60-jara. Li servis ĉe ĉiuj reĝimoj, sed pereis dum operaco.
Fruktojn, legomojn kaj viandon ni aĉetis en bazaro, rande de la urbo. Tie
infanoj jam parolis la rusan kaj la vendistoj estis fidindaj. Ni sciis ke oni
ne venenos nin, ne enŝprucos ion en la fruktojn kiel jam okazis en aliaj lokoj.
Tiuj antaŭzorgoj ne estis troaj. Foje konsilisto de la hospitalestro kaj
lia edzino invitis al sia hejmo afganojn. Ili kune manĝis, drinkis, ĉio estis
bone. Poste la afganoj foriris kaj la konsilisto kun sia edzino komprenis, ke
ili estas venenitaj. Jam estis vespero, deĵorpostenoj forigitaj, do ne eblis
eniri la urbon kaj neniu povis transporti ilin al la hospitalo. Ili mortis solaj
en sia apartamento. Post tio oni ne plu nomumis konsilistojn al la hospitalo.
Mi supozis pro kio oni murdis lin. Ni kalkulis homoperdojn dum la
operacoj. Kaj li vidis, ke en la hospitalon venas pli da soldatoj ol estis
vunditaj dum la bataloj. Tio estis muĝaĥidoj, kiujn oni enhospitaligis kvazaŭ
soldatojn de la afgana armeo. Li komencis esplori la aferon kaj pagis kontraŭ
tio sian vivon.
Afgana salajro
Ni ricevis po du salajroj – la sovetia deponiĝis en banko, la afgana estis
pagata en loka valuto – afganio. Per la lasta ni pagis manĝaĵojn kaj aliajn
aĉetojn, la reston deponis en banko. Post reveni al Sovetunio oni konvertis
afganiojn al specialaj ĉekoj, kiujn oni akceptis en vendejoj destinitaj por la
“afganoj” kiel oni nomas veteranojn de la Afgana milito.
Mi sukcesis aĉeti aŭton Moskviĉ-2141, polvosuĉilon kaj magnetofonon. La
reston mi decidis ŝpari por estonteco, sed baldaŭ tiuj vendejoj fermiĝis kaj la
ĉekoj estis ŝanĝitaj kontraŭ rubloj, kiuj jam preskaŭ tute senvaloriĝis – mi
povis nur aĉeti pelton por la filino. En tiu Moskviĉ mi veturis 11 jarojn ĝis
la fundo elfalis. Poste mi fordonis ĝin al infanoj, kiuj frekventis
gokartan klubon, kaj ili malmuntis ĝin.
Reveno
En Afganio mi servis du jarojn, sed restis subkolonelo. Oni promesis
post reveno doni al mi sekvan rangon, oni multon promesis tiam… Kiam mi
memorigis pri tio, do unue en Moskvo kaj poste en Tjumeno aŭdis responde: “Mi
vin al Afganio ne sendis”.
Oni neniam dorlotis nin per medaloj. Ekzistis neskribita regulo, laŭ kiu
oni donas premion unufoje dum la tuta militservo en Afganio. La ordenon de la
Ruĝa Stelo mi ricevis du semajnojn antaŭ la reveno. La signon “Pro malminado”
mi devis ricevi, sed bedaŭrinde io fuŝis en la superaj instancoj kaj ĝi
perdiĝis en burokrataj labirintoj. Ĝi donas neniujn formalajn avantaĝojn, sed
gravas por la sapeisto.
Oni proponis al mi daŭrigi la militservon en Kamenec-Podolska
milit-inĝeniera lernejo (Ukraina SSR), sed mi rifuzis. Antaŭnelonge okazis la
Ĉernobila katastrofo, krome miaj parencoj loĝis en Kazaĥio, parencoj de la
edzino en Fora Oriento, do veturi al ambaŭ estus tro longe kaj multekoste.
Finfine mi elektis Tjumenon.
Sekva tasko estis kolekti la familion tra la lando. En Moskvo oni donis
al mi neoficialan 10-tagan ferion. Mi kun la edzino veturis al Aĥalkalako, kie
disiĝis – mi ekis al Tjumeno, ŝi – al Fora Oriento. En la Tjumena supera
inĝeniera militlernejo oni tuj diris al mi, ke ĉiuj ferias, mankas laborfortoj,
do mi ne esperu pri la ferioj, kiujn mi ne povis uzi dum la afgana militservo.
Rekomencon por tiuj kelkaj monatoj mi ankaŭ ne ricevis – oni diris, ke ĝin
devintus pagi alia fako de la Ministerio pri defendo.
Formiĝis tia dispozicio: la edzino laboras en la hospitalo en
Aĥalkalako, la filino lernas tie en la tria ŝtupo de mezlernejo, la filo finas
la okan ŝtupon en Lesozavodsko, mi servas en la militlernejo en Tjumeno.
Sed almenaŭ loĝejon la “afganoj” tiam ricevadis rapide – la 7an de
novembro mi jam havis ŝlosilojn de apartamento. Do jam eblis kunigi la familion
en Tjumeno, sed… mankis la ferioj al mi. Mi sendis al la edzino telegramon: “Mi
ricevis apartamenton en Tjumeno. Preni vin persone mi ne povas. Venu”.
Malnovaj amikoj donis al ŝi soldatojn el sapeista bataliono, kiuj helpis
meti ĉiujn aĵojn en konteneron kaj riparis la apartamenton antaŭ redoni ĝin al
la armeo. Kio atingis Tjumenon senrompe – tion ni uzis, kio rompiĝis –
forĵetis, kaj tiel komencis la novan vivon. Fina reunuiĝo de la familio okazis
printempe de 1987, kiam el Lesozavodsko revenis la filo, fininta la okjaran
lernejon. Mi estis bonŝanculo, ĉar la veteranoj kiuj revenis post mi jam
atendis loĝejojn po du-tri jaroj.
Ĝis 1992 mi instruis en la militlernejo. Kune kun aliaj
instruistoj-“afganoj” ni klopodis transdoni nian batalsperton al estontaj
oficiroj. En ekzercejo ni konstruis el sablo kaj ŝtonoj realismajn fortikaĵojn
similajn al tiuj en Afganio.
Poste komenciĝis disfalo de la armeo kaj la lando. En januaro 1992 mi
finis la militservon kaj jam en februaro eklaboris en la provinca stabo pri la
civila defendo. En 1997 mi dungiĝis en TjumenNIIgiprogazo, kie gvidis la
civildefendan fakon dum 15 jaroj.
Memoro
Mi estas ano de la veterana konsilio de la militlernejo, renkontiĝas kun
veteranoj de la Granda Patriota milito, eksaj kaj nunaj kursantoj de la militlernejo,
mezlernejanoj. En Tjumeno el finlernintoj de 1967 restis kvar kursantoj kaj du
komandestroj jam pli ol 80-jaraj.
Ĉiujare la 27an de julio ni renkontiĝas en la militlernejo, metas florojn antaŭ la monumento al la pereintaj kursantoj, inter kiuj estas la knabo el nia roto – Pjotr Derid, pereinta en 1983 en Afganio. Mi ĉion filmas, poste muntas filmetojn, skanas la fotojn kaj ni interŝanĝas ĉion per Interreto.
Ĉiujare la 27an de julio ni renkontiĝas en la militlernejo, metas florojn antaŭ la monumento al la pereintaj kursantoj, inter kiuj estas la knabo el nia roto – Pjotr Derid, pereinta en 1983 en Afganio. Mi ĉion filmas, poste muntas filmetojn, skanas la fotojn kaj ni interŝanĝas ĉion per Interreto.
Dankon, Stanov, vi estas tre roduktiva kaj homoj, kiuj havas similajn sentojn kiel vi, dankos vin.
ReplyDeleteBedaurinde mia mensa mondo malfacile kapablas ensorbi aferojn kun tendenco, kiu estas malproksimaj de mi.
Tial mi klopodos, post pelnumo de miaj sindevigoj rilate Esperanton, ankau legi via(j)n blogo(j)n.
Mi volas aldoni: mi shatus komenti regule en E-jhurnalo pri fiaskaj aspektoj de Esperanto, sen ke mi tute perda mian kredon en tiu utopio, sed ne ekzistas tia jhurnalo, kiu akceptas tion. Esperantistoj iamaniere formas sekton, au, pli afable, fermitan klanaron, kies membroj jhaluzas kaj konkurencas inter si. Tion montras miaj ne-prefektaj sciencaj esploroj kaj mia propra sperto.
Mi volas doandi signalojn pri tio. Kiel mi devas farighi bloganto, pro tiu mia kontribuo al la predighanta idealo?
Eble vi komprenas min, interalie char mi nun havas 77 jarojn kaj dum 60 jaroj mi povis observi la shajnvenkojn, ofte akompanatajn de malagrablaj flankfenomenoj.
Varman saluton,
Johan Derks
Ripeto:
ReplyDeleteDankon, Stanov, vi estas tre roduktiva kaj homoj, kiuj havas similajn sentojn kiel vi, dankos vin.
Bedaurinde mia mensa mondo malfacile kapablas ensorbi aferojn kun tendenco, kiu estas malproksimaj de mi.
Tial mi klopodos, post pelnumo de miaj sindevigoj rilate Esperanton, ankau legi via(j)n blogo(j)n.
Mi volas aldoni: mi shatus komenti regule en E-jhurnalo pri fiaskaj aspektoj de Esperanto, sen ke mi tute perda mian kredon en tiu utopio, sed ne ekzistas tia jhurnalo, kiu akceptas tion. Esperantistoj iamaniere formas sekton, au, pli afable, fermitan klanaron, kies membroj jhaluzas kaj konkurencas inter si. Tion montras miaj ne-prefektaj sciencaj esploroj kaj mia propra sperto.
Mi volas doandi signalojn pri tio. Kiel mi devas farighi bloganto, pro tiu mia kontribuo al la predighanta idealo?
Eble vi komprenas min, interalie char mi nun havas 77 jarojn kaj dum 60 jaroj mi povis observi la shajnvenkojn, ofte akompanatajn de malagrablaj flankfenomenoj.
Varman saluton,
Johan Derks