"Nazdarovie!" – pelmenoj, barĉo kaj vodko sur Malecón

"Nazdarovie!" Ĉu vi jam aŭdis tiun frazon? Jes, sendube kaj plurfoje – tiel tostas rusoj en la usonaj filmoj. Ĉu vi volas ke mi malkovru al vi grandan sekreton? Rusoj neniam tostas tiel. Tute neniam.

Tiu kvazaŭ-rusa tosto estas plia holivuda mito, kreita kaj disvastiĝinta danke al la plej forta amaskulturo en la mondo. Plej verŝajne ĝi naskiĝis en la medio de orientslavaj usonaj enmigrintoj (poloj aŭ ĉeĥoj) por kiuj “Na zdrowie!” estas normala tosto. Evidente por la usonanoj ĉiuj slavoj kun siaj lingvoj aspektas la samaj.




Se iom enprofundiĝi en la aferon mi devos agnoski, ke tiu frazo – на здоровье – vere ekzistas en la rusa kaj estas vaste uzata. Laŭvorte ĝi signifas “por via sano” kaj uzeblas kiel stabila vortkombino. Ekzemple se vi faris bonon al iu kaj li dankas vin, vi povas ĝentile respondi: “На здоровье!"




Rusoj ne havas same mallongajn kaj sensencajn tostojn kiel ekzemple “Cheer” en la angla. Viroj povas diri simple “Budem!)”, kiu laŭvorte signifas “Ni estos!”, sed tio sonas iom simplece, do uzeblas ĉefe inter militistoj, policanoj kaj brutalaj viroj ĝenerale. Ofte la rusoj tostas per longaj frazoj, kiuj povas inkluzivi anekdotojn, historiojn el ies vivo, bondezirojn, dankon al la gastigantoj, fascinon pri beleco de la ĉeestantinoj ktp. Do la plej proksima analogo estas “Budem zdorovi (Будем здоровы!)”, kio signifas “Ni estu sanaj!”




Kial mi tuŝis tiun ĉi temon? Ĉar tiuvespere en Malecón mi trovis... la rusan restoracion kun la amuza nomo “Nazdarovie”. De malproksime mi rimarkis la ruĝan flagon super kaduka konstruaĵo. Antaŭ la enirejo staris juna viro en marista uniformo. Li proponis al ni menuon, etendis la manon al la pordo, ion diris hispane kaj post atente rigardi min ripetis jam ruse: “Laŭ ŝtuparo ĝis la tria etaĝo”.





Kion diri? Mi ŝategis! La restoracio estis brila ekzemplo de la rusa kiĉo – kun matrjoŝkoj, kosmonaŭtoj kaj sovetiaj sloganoj, sed ĉio ĉi aranĝita kun tiom da ironio kaj bona gusto, ke tiuj kulturaj kliŝoj tute ne ĝenis min. Ni eliris balkonon kaj tio estis bona ideo. Imagu. Varma vespero. Vi sidas sur la vasta balkono, rigardas kiel altaj ondoj superverŝas Malecón kaj ĝuas rusajn bongustaĵojn akompane de ĉokolada belulino. Ĉu povas esti vespero pli dezirinda?




Lisi sciis nenion pri la rusa kuirarto, do mi havis eblecon gvidi la aferon kiel sperta instruisto. “Jen minimuma programo: barĉo, pelmenoj, salato Olivje kaj kompreneble vodko!” resumis mi post rapida esplorado de la menuo. Feliĉe ĉio ĉi haveblis. Mankis nur sekala pano, tiom kara por la rusa animo, sed kion fari – ni estu realismaj kaj ne atendu tiajn miraklojn, des pli en Kubo.

Rusparolanta kelnerino bone komprenis kaj plenumis ĉion. Poste komenciĝis la plej amuza parto – Lisita konatiĝis kun la plej famaj rusaj pladoj. Unue oni alportis glasetojn kun la malvarmega vodko “Beluga”, la plej ŝatata en Rusio pro sia alta kvalito. “Vi devas drinki ĝin antaŭ manĝi. Nepre glacie malvarman. Kaj nepre ĉion en unu gluto!” instruis mi la knabinon. “Nu, vi kompreneble rajtas drinki ankaŭ per kelkaj glutoj, se...” Sed mi forgesis ke antaŭ mi sidis la junulino, kies la plej ŝatata drinkaĵo estas rumo sen glacio kaj kolao. Do ŝi nur diris: “Bone, se devas esti tiel, mi drinkos tuj” kaj rapide elverŝis en sin la unuan glaseton. Ĉu mi devas aldoni ke ŝi ŝatis? “Vaŭ, bonega!”

Barĉo estis akceptita kun la sama bonvenemo kaj malaperis rapide. Mi fingromontris al la pankorbo, sed Lisi nur mire malfermis la okulojn: “Ĉu panon? Kun supo?” Pardonon, mi forgesis ke tio estas rusa kutimo.




Antaŭ pelmenoj mi memorigis al ŝi la malnovan ŝercon de la rusaj armeanoj, ke estas tre danĝera afero manĝi kun malplena stomako (do unue drinku por plenigi ĝin). “Beluga” denove ŝmiris la vojon kaj la pelmenoj ricevis la same altan pritakson.





Aperis la salato Olivje, lasta plado famega, sed... la knabino nur iom umis per forko, mordetis legomamason kaj pardonpete rigardis al mi: “Ĉu mi povas ne manĝi tion?” La fina vodkoporcio poluris nian humoron.





Malecón tumultis terure, elverŝane tunojn da akvo sur kompatindajn aŭtojn kaj homojn. Ni vidis iun homon marŝi laŭ trotuaro kiam grandega ondo tute kovris lin. Post kelkaj sekundoj li aperis denove – tute malseka, sed same trankvile marŝanta en la sama direkto.





Kiel vera ruso post drinki iom mi iĝis pli bonkora, malferma kaj babilema. Do post vidi kiel kelneroj klopodas klarigi ion al la franca familio, ĉetabliĝinta apude mi venis kaj solvis la aferon, sugestinte la plej rusan manĝoprogramon. Kompreneble sekvis iuj demandoj kaj klarigoj, la francoj miris vidi la vivan ruson el Siberio, faris ĉiamajn demandojn pri la vetero, ricevis senevitajn respondojn kaj post kelkaj minutoj ni disiĝis tre kontentaj kaj bonhumoraj. La kelneroj dankis la neatenditan helpanton kaj ni iris surstraten.





La manĝaĵoj plenigis niajn stomakojn kaj la vodko varmigis la korojn, do mi memoras nur ke la revena vojo estis ne tre longa, sed plezuriga. Lanternoj radiis la flavan lumon, en kiu samkolora robo de la junulino aspektis eĉ pli bele. 




La lastan foton ni faris apud la romantika ina kapo, ie mezvoje al la Vedado.

Comments

  1. Bone, nun mi scias ke "Na zdarovje" ne estas la rusa tosto. Kiu estas la vera kutima rusa tosto?
    Kaj gratulon Stano, pro via blogo.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ne ekistas universala rusa tosto. Rusoj konsideras tion pli serioze ol la okcidentanoj, do ili ofte faras longajn paroladojn - kun ekzemploj, alegorioj, vivhistorioj, anekdotoj ktp. Sed la unuaj tostoj kutime estas honore al la gastigantoj kaj virinoj. Ankaŭ oni ofte tostas je ĉies sano.

      Delete

Post a Comment