Valo Viñales – lando de montoj kaj arbaroj

Valo Viñales - mi legis pri ĝi en gvidlibro, kiun mi alportis al Kubo. Ĝi estas bela kaj proksima al Havano - sufiĉaj kialoj por komenci de ĝi mian kuban ekspedicion.

La vojaĝo komenciĝis. Salvador sidiĝis ĉe la stirilo, Corto lin apudis kaj mi kun Lisi akomodiĝis je la malataŭa vico. Ĉio bonis kaj ĉiuj ĝojis. Iomete pluvis, poste la suno reaperis, sed ni zorgis pri nenio. Aventuroj atendis nin kaj ni antaŭĝuis tion.




La unua halto okazis ne tre for de Havano. Ni eliris la aŭton por simple foti montaron. 





Sekva halto okazis ĉe la turista centro Las Barrigonas, situanta inter tabakplantejoj. Ĝia ĉefa vidindaĵo estis iama deponejo de tabakfolioj, kiun ni rigardis nur de malproksime. 





Ni faris kelkajn fotojn en lignobudo randvoje, promenis laŭ galerioj, unu el kiuj kondukis al la centro de lageto kaj vizitis suvenirvendejon. 





Tie mi trovis belegan pupon el tabakfolioj. Granda kaj bela ĝi kostis nur kvin dolaroj kaj tuj sekvis al mia sako. 





Post reveni hejmen mi donacis ŝin al mia ĉefa dizajnistino kaj la kortuŝita talentulino metis ŝin al sia hejma artgalerio.




Mallonga halto ĉe alia rigardejo tute pravigis la uzitan tempon. 





De sur teraso antaŭ niaj okuloj aperis belega panoramo de mogotes – specifaj montetoj kun krutaj deklivoj sur kies surfaco ofte videblas kalkoŝtono. Tio estis tipa pejzaĝo de la provinco Matanzas, vere ĝuinda. 





Apude staris iu hotelo kaj iom for kuŝis blanka bubalo kun grandaj kornoj, kies pintoj estis fortanĉitaj evidente pro sekurecaj konsideroj. Mi sidiĝis apude kaj ĝi plu maĉis lante, sen iel atenti iun.




Sed jen ni venis al la ĉefa vidindaĵo – Mural de la Prehistoria (la Antaŭhistoria muro) – alta roko en la valo Du Fratinoj, dispentrita en 1962 fare de  Leovigildo González Morillo, lernanto de la fama meksika pentristo Diego Rivera en intence primitiva maniero. 






La bildo prezentas evoluon de la viva mondo: de moluskoj kaj dinozaŭroj ĝis apero de la unua homo – ruĝhaŭta indiano gvanahatabejo. 




Multaj homoj venis por observi la faman artaĵon, do parkumejo estis plena. Ni gapis al la pentraĵo, iom ludis kun la ĉarma kaprido kiu sin paŝtis apude kaj babilis kun vakero en vastbaska ĉapelo. Li montris al ni malnovan trukon “inteligenta ĉevalo” kun la besto kalkulanta arifmetikajn ekzercojn kaj stampfanta la rezulton. Ĝi fuŝis iomete, sed poste sin korektis.

Ĉu mi volas iom rajdi? Kial ne?! Tio estis mia unua sperto surĉevala, sed evidente la vakero tute ne interesiĝis pri tiaj bagateloj kiel elementa instruado. Dum mi klopodis kompreni kiel gvidi mian novan veturilon li simple alrajdis kaj forte skurĝis la beston, kiu tuj impetis antaŭen. 





Sendube de ekstere tio aspektis tre amuze – la embarasita turisto klopodas ne fali de sur sia selo, saltante tien-reen kaj sin kroĉiĝante al la kondukiloj, dum la gaja vakero lin postrajdas ĉiam pli rapidigante la ĉevalon. Tamen ĉio finiĝis bone kaj mi bedaŭris nur pri tio, ke Lisi ne filmis tiun aventuron, sed nur fotis ĝin.




Ŝi sentis sin en la selo multe pli komforte kaj Salvador kvazaŭ naskiĝis en ĝi, do eĉ aranĝis ĝojan vetkuradon kun la vakero.




Poste ni direktiĝis al kaverno Cueva del Indio. 





Trapaso laŭ ĝia koridoroj memorigis al mi pri simila loko en Uralo – la fama Kungura kaverno, kiun mi vizitis infanaĝe.





Foje la koridoro estis tiom malvasta kaj blokita de grandaj rokaĵoj, ke oni devis kaŭri por trapasi ĝin. 





Fine ni malsupreniĝis al interna rivero, kie atendis nin boato. Boatisto promenigis nin tra mallumaj labirintoj, laŭvoje montrante diversajn figurojn kaj bildojn kiujn imago de la vizitantoj kreis surbaze de kavernaj muroj kaj ŝtonaj elstaraĵoj. 



Se diri sincere mi nur kelkfoje sukcesis vidi tiujn virinojn kaj bestojn en la grizaj malebenaĵoj, sed tio apenaŭ malhelpis al mi ĝui la boatadon. 




Post nin foti kun grandkorna bubalo kaj viziti restoracion en alia, jam malferma kaverno ni daŭrigis nian vojaĝon kaj ĉirkaŭ la kvina vespere atingis urbon Viñales





La ĉarma urbeto plenis je verdaĵoj, varmego kaj turistoj, aroj de kiuj vagadis tra ĝiaj stratoj. Ni haltis ĉe la ĉefa strato Salvador Cisneros kaj promenis iomete. 




La urbeto fondita en la 17a jarcento apenaŭ multe evoluis de tiu tempo. Kun siaj 15 mil loĝantoj, en Rusio ĝi estus konsiderata nura vilaĝo, sed tio neniel malaltigas ĝian ĉarmecon. 




Puraj stratoj, plurkoloraj dometoj zorgeme farbitaj, longaj vicoj de restoracioj kaj suveniraj butikoj – la bildo bone konata al ĉiu iam viztinta sudajn kurortajn urbetojn. Kuban specifon montris nur la centra placo kun senevita monumento de José Martí, kiun apudas preĝejo kaj kulturdomo.




Je la kvina kaj duono mi rimarkis, ke stratvendistoj jam malplenigas siajn tablojn kun suveniroj. “Kiaj stultuloj!” miris mi. “Turistoj ankoraŭ abundas kaj la horo tre fruas por ĉesigi la vendadon”. Sed baldaŭ mi vidis kiu estis vere stulta – post duonhoro la suno falis sub la horizonton same rapide kiel ĝi elsaltis surĉielen matene, kaj ekregis mallumo. Mi admonis Lisandra vespermanĝi ĉi tie dum la eblecoj haveblas kaj bonas, sed la obstina knabino insistis fari tion poste.




Kompreneble poste okazis nenio. Ni veturis laŭ obskuraj malplenaj ŝoseoj, haltis ie kaj tie por demandi lokanojn pri ĝusta direkto kaj vane serĉis vojmontrilojn. Ĉiuj jam estis lacaj, sed la muziko plu fluis kaj vigligis nin, same kiel freŝa aero blovanta tra malfermitaj fenestroj.




Jam preskaŭ meznokte ni revenis al Havano. Laŭvoje al la domo de Salvador ni haltis ĉe  kafejo en Alta Havana. Simplega ejo en la dua etaĝo estis terure malvarma pro klimatizilo senkompate blovanta. 




Duono da pladoj listigitaj en menuo mankis. “Memoru – estas Kubo” ridetis Lisi. Dum ni vespermanĝis Salvador atendis nin surstrate. “Kial li ne iris kun ni?” miris mi. “Li ne povas lasi la aŭton”. Tio estas plia specifaĵo de tiu ĉi malriĉa lando.





Kvankam kontraŭpersonaj krimoj maloftas, ŝtelado estas granda danĝero, do neniam lasu luitan aŭton neprizorgita. Plej verŝajne dum via foresto oni malmuntos ion kaj se videblos iuj pli-malpli valoraj aĵoj en la salono oni simple rompos la glacon kaj forprenos ilin. Do ĉiam uzu gardatajn parkumejojn aŭ kaŝu la aŭton ene de sia korto. Ne hazarde ĉiuj domoj kaj kortoj en kubaj urboj estas ĉirkaŭvolvitaj je drato kaj kradoj.




Dormi – tio estis nia sola penso post atingi la domon de Salvador. Ni havis kelkajn horojn antaŭ vekiĝi kaj ekveturi al Varadero.

Comments

Post a Comment