Monday, February 6, 2017

Vojkruciĝo de Miller (Miller's Crossing)

Mi ne estas spertulo pri kreiva heredaĵo de la fratoj Coehn, sed tiu ĉi filmo certe estas inter la plej bonaj iliaj filmoj. Stila epoko de la 1930-aj jaroj, verŝajne la plej stila periodo por kino, elegantaj banditoj, kapturna historio – ĉio ĉi elstarigas la verkon. Mi re-spektis ĝin du aŭ tri fojojn kaj sendube faros tion denove.



La tuta historio estas ligita al la ĉefrolulo – juna kaj aŭdaca gangstero, kiu estas tre saĝa, timas neniun, konstante incitas ĉirkaŭulojn per sia ironio kaj… fakte ne scias por li ĉion ĉi faras. Dum la filmohistorio disvolviĝas li konstruas komplikegan kombinaĵon, kiu finfine savas lian krimĉefon de alia, ankaŭ sufiĉe digna rivalo. Sed por kio li faras tion, se fine li rifuzas ne nur dankon, sed eĉ pardonon, elbuŝigantajn de la savito? Plej verŝajne temas pri la nura ludanto, kiu ĉiam pretas veti per sia vivo.
Rimarkindas alegoria traktado de la ĉapelo, kiu simbolas la vivon de la ĉefrolulo. Kiam li estas endanĝerigita kaj troviĝas ĉe la rando de pereo, li perdas la kapveston. Sed poste li nepre trovas ĝin por surkapigi denove. Oni memoru, ke temas pri la tempo kiam ĉiuj viroj surportis ĉapelojn – ĉiam kaj ĉie. Se al la viro mankis ĉapelo, tio signifis, ke li perdis ĝin.



Inter epizodoj mi aparte ĝuis atakon de gangsteroj kontraŭ domo de lia ĉefo, kiu senemocie ekstermas la fiulojn kun aplomba eleganteco. Kaj ĉio ĉi okazas akompane de opermuziko, fluanta el lia gramafono. Belega bildo, ĉu ne?

No comments:

Post a Comment