Malantaŭen!
Se konsideri horojn, menciitajn en flugbiletoj, mia vojo al Bonaero estis ne tre longa, kio tute malkoincidis kun miaj personaj spertoj. Mi ja flugis okcidenten, kontraŭ la tera tempofluo. Envere mi unue flugis 2,5 horojn de Tjumeno al Moskvo. Tie mi devis pasigi la tutan tagon, la 24-an de julio. Kompreneble mi ne enuis en la rusia ĉefurbo, vizitinte la faman Ŝtatan Historian muzeon ĉe la Ruĝa placo, kie mi ĝuis la portempan ekspozicion de malnovaj japanaj skulptaĵoj kaj poste trairis (eble jam kvinan fojon) la konstantan ekspozicion, prezentanta la historion de Rusio ekde antikva tempo.




La somera Moskvo belis. Florbedoj okupis eĉ partojn de trotuaroj.


Ĉie svarmis alilandanoj (inter kiuj estis multege da ĉinoj).


Aviadilo de Aerofloto estis komforta, do mi atingis Romon senprobleme.


Tie mi iomete perdiĝis en labirintoj de la grandega flughaveno, sed baldaŭ komprenis ke mi devas sekvi per trajno al iu kolektejo, do ĉio glatis. 


Des pli ke en la kolektejo jam aperis plurlingvaj ŝildoj, sur kiuj ankaŭ la rusaj skribaĵoj haveblis.

13 horoj super la Atlantiko
Kiam homoj aŭdas pri 13-hora flugo super la Atlantiko, ili plejparte ŝokiĝas kaj kompatas min, kiu spertis tioman teruraĵon. Mi ne komprenas tion. Oficistoj pasigas en siaj laborejoj po 8 ĝis 10 kaj pli horoj ĉiutage kaj neniu teruriĝas je tio. Moderna aviadilo ne tre diferencas de la averaĝa oficejo kun samaj sidejo, tableto kaj vasta koridoro. Vi povas legi, spekti filmojn, aŭskulti muzikon, babili kun porokazaj najbaroj, komputilumi aŭ promeni inter sidvicoj. La sola afero kiun vi ne povas fari tie estas via kutima laboro (ĉar retkonekto mankas kaj telefonado ankaŭ). Sed ĉu vi tiom multe sopiras vian ĉiutagan laboron, ke ne povas elteni sen ĝi 13 horojn?
Kompreneble tiuj rezonoj ne validas rilate aviafobiulojn, kiuj timas perei pro akcidento. Sed mi ne timas la morton ĝenerale kaj aviadilan katastrofon aparte. Statistiko pruve montras, ke aviado estas la plej sekura transporto, do kiu ne volas morti survoje prefere atentu aŭtojn dum preterpasi la straton.

La unua perdo
Pasportan kontrolon en Argentino mi trapasis senprobleme, ja tiu lando havas senvizan reĝimon por rusianoj – same kiel plejparto de aliaj ŝtatoj de Sudameriko. Surprizo atendis min iom poste, ĉe bagaĝa rulbendo. Dum preskaŭ unu horo mi observis kiel miaj plurnaciaj kunvojaĝantoj (ĉefe italoj kaj argentinanoj) distiras siajn valizojn kaj sakojn. Mia valizo eĉ ne aperis. Kiam la rulbendo tute malpleniĝis alvenis min virino en uniformo: “Ĉu vi havas problemon pri bagaĝo?” Tio estis la unuaj vortoj, kiujn mi aŭdis en Argentino. Tre simbole.


Evidente mi estis ne sola, kies bagaĝon perdis Alitalia, do respektiva procedo jam estis bone konata al servistaro. Mi plenigis iujn paperojn, enskribis informojn pri mia hotelo. “Kiam mia valizo revenos? – “Eble morgaŭ. Posttagmeze vi povos kontroli ĉi tie”. Mi ekis surstraten.
Antaŭ la elirejo amasiĝis renkontantoj. Mi jam mendis foje aŭton pere de UEA (en Hanojo), sed ĝi neniam alvenis, do ĉi-kaze mi decidis aranĝi ĉion memstare. La afabla Pablo León antaŭ kelkaj tagoj metis ĉe la Fejsbuka paĝo de la kongreso sugestojn kiel atingi la urbocentron pere de buso – kun mezvoja halto ĉe busstacio. Iom pli longa, sed almenaŭ duonkosta. 


La lasta punkto aparte gravis, ĉar mi havis eĉ ne unu peson kaj mia karto de Gazprombanko ial ne funkciis. Poste evidentiĝis ke ĝi defaŭlte estas blokita en la tuta Sudameriko kaj Karibio, sed stultaj oficistinoj kredigis min ke ĉio bonos (evidente ili unuafoje vidis vojaĝonton al tiu ĉi regiono).


Inter homamaso mi vidis du virojn kun platoj enmane: “la 99-a Universala Kongreso de Esperanto”. Ho, kia agrabla neatenditaĵo! “Saluton! Kiel vi fartas? Kie mi povus trovi busojn de Tienda Leon por atingi la centron?” Responde aŭdiĝis surda muĝado. Evidentiĝis, ke tio estis nuraj ŝoforoj por kiuj miaj vortoj estis same hieroglifaj kiel surskriboj en iliaj manoj. Do ili nur montris al mi direkton, kien mi iru por trovi bushaltejon. Kompreneble ĝi troviĝis en tute kontraŭa loko.
Longa atendovico al forironta buso. Hm, kion demandas de la viciĝintoj tiu homo ŝoforaspekta? “Señor! No baggage!” – “No? Ok” li svingis manon direkte al la buso.


Do mi preterkuris la atendovicon kaj sidiĝis en lastan vakan lokon. Perdiĝis valizo – alvenis surprizo. Tiel mi plian fojon konvinkiĝis ke en nia freneza mondo tamen ekzistas justeco.

La unua impreso
Mia hotelo Ibis Obelisco havis tre avantaĝan situon – je Corrientes strato, kvin minutojn for de la Obelisko kaj dek minutojn for de hotelo Panamericano, kie okazos la kongreso. Tio ebligis ĝisnoktan promenadon kaj plurfojan vizitadon de la kongresejo ĉiutage.


Mi estu sincera: la unuan tagon Bonaero malplaĉis al mi. Griza, tumulta, senorda, malpura, kun pluraj senhejmuloj surstrate kaj rubaĵoj ie ajn.


“Ĉu tion ili nomas la sudamerika Parizo? Hm...”. Eble influis min ankaŭ iom aĉiĝinta humoro, postfluga laco kaj malvarma vetero (ja en tiu ĉi antipoda lando estis vintro). En postaj tagoj mi pli bone rilatis al tiu urbo, kvankam ne sukcesis ekŝati ĝin same kiel RejkjavikonSajgonon aŭ almenaŭ (eŭropan) Parizon.


La unua hispana vorto, lernita de mi, estis “chica”. Ne, temas ne pri knabino (almenaŭ ĉi-kaze), sed pri la adjektivo kun signifo “malgranda”. Alvenis tempo tagmanĝi, do mi eniris iun picejon kaj mendis picon. “Ĉu grandan aŭ etan?” demandis kelnero (kompreneble en la hispana). Mi imagis tradician rusian porcion (okono de maldika pico), komparis ĝin kun mia apetito kaj respondis: “Grandan”. Dudek minutojn poste sur mia tablo aperis... pato ĝisrande plenigita de dika piceo, senavare kovrita je fromaĝo. Reage al mia ŝoko kelnero permane desegnis en aero malpli grandan rondon kaj diris: “Chika”. Bona sugesto, dankon!


Pico plenigis mian stomakon, viskio varmigis la sangon, do mi iom post iom adaptiĝis al novaj cirkonstancoj kaj transformiĝis al atenda observanto, kia mi estas en miaj solulaj vojaĝoj. Bonaero prezentos al mi multajn spektindaĵojn.

La unua promenado tra Bonaero
La kongreso estis malfermiĝonta nur sekvan tagon, do mi havis sufiĉe da tempo por promeni. Ek!


Miaj unuaj impresoj korektiĝis kaj aldoniĝis tiuj novaj. La urbo vere estis griza kaj malriĉa. Sed ĝia arkitekturo montris iamajn riĉecon kaj prosperon, kiam ĝi sekvis la plej altajn kaj laŭmodajn eŭropajn ekzemplojn. 


Senhejmuloj vere abundis kaj diference de Rusio tio estis ne grizharaj alkoholuloj, sed vivoplenaj junuloj. Ili sidis surstrate aŭ dormis en siaj kartonaj korboj antaŭ plej luksaj oficejoj. Ĉe la ĉefaj placoj mi vidis konstruitajn de ili domaĉojn kaj malpurajn matracojn apud imponaj skulptaĵoj. Neniu ĝenis aŭ eĉ iom atentis ilin.


Samtempe mi rimarkis, ke lokanoj estas tre legemaj. Ĉiupaŝe videblis grandaj librovendejoj, plenaj je homoj.


Argentino estis sola lando kie mi vidis senhejmulon legi ĵurnalon surstrate. 


Ĉu tion kaŭzis la riĉa literatura tradicio aŭ ĉu inverse, tiu ĉi libroamo instigis la grandan literaturon? Eterna demando pri la kokino kaj la ovo.


Evita kaj tango – du aliaj varmarkoj de Argentino, tuj rimarkeblaj.



Mi sukcesis trovi gvidlibron pri Argentino en Sankt-Peterburgo, do jam konis ke la argentinanoj ŝatas Evita kiel protektantinon de la ordinara popolo kaj malŝatas Che Guevara, konsiderante lin nura maldekstrulaĉo, kiu estigis nenies bezonatan militon kaj pereis en ĝi. Mi ne priparolis ĉi aferojn kun lokanoj, sed povas konfirmi, ke Evita vere estas amata de la argentinanoj kaj videblas ĉiupaŝe. 


En teatroj abundas spektakloj pri ŝia vivo.


De ajna loko de la vastega Avenuo 9-a de Julio (140 metrojn larĝa, do superinta eĉ la 71-metrajn Elizeajn kampojn) oni povas vidi portreton de tiu arda oratorino, parolanta de sur la Ministerio pri socia disvolvado.


Evita rigardas nin de sur politikaj afiŝoj, foje akompane de sia edzo.


Tango same renkonteblas plurloke. Jen oni vidas afiŝon pri iu tango-prezentaĵo. Jen la Akademio de tango. Tamen mi neniam vidis homojn danci surtrate, krom apud restoracioj en La Boca (vizito al tiu urboparto estas tute aparta temo).


Mi transpasis la Avenuon de la 9-a de Julio kaj enprofundiĝis en labirintojn de mallarĝaj stratetoj de San Nicolás. Plejparte piediraj (senaŭtaj) ili plenas je homoj la tutan tagon. Evidente ĉefe tio estas turistoj de aliaj sudamerikaj landoj, do ĉiuj vigle babilas hispane. Tio estas tipa turisma kvartalo, kie abundas diversspecaj vendistoj, artistoj, friponoj kaj (loka specifaĵo) monŝanĝistoj.


Mi ne estas futbalŝatanto, do trankvile preteriris la dumetran Messi kaj haltis nur antaŭ la amuza pirato Johnny Depp-stila. Kiam mi prenis fotilon, li diskrete kaŝis sian vizaĵon per grandvaska ĉapelo. Mi komprenis regulojn de tiu ludo, metis kelkajn monerojn en apudan ujon kaj ni faris belan foton komunan.


Geamikoj diras ke mi ajnaloke trovus judojn. Bonaero ne estis escepto. La grandan sinagogon mi trovis jam dum la unua promenado. 


Ĝi estis vere bela kaj aparte interesis min la pordego, ornamita je simboloj de la 12 israelaj gentoj.




Poste mi trovis ankaŭ vendejon de aĵoj por barmicva kaj batmicva – ĝi apudis seksobutikon.


Kompreneble ankaŭ Simpsonojn mi trovis senprobleme kaj plurloke.


Alia bonaera specifaĵo – grafitaĵoj, ofte la politikaj.


Sudameriko estas maldekstrema kontinento, do ne miru renkonti ĉi tie citaĵojn de Antonio Gramsci.