Tra Moskvo al Honkongo
Kompreneble tio nur parte estis distra vojaĝo kaj verdire ĝia amuzparto estis la plej malgranda. Ekde 2012 mi kaj la agema ĉina samideano Long Zhang antaŭenpuŝas grandan projekton pri akvopuriga teknologio Vodopado, kiu espereble donos fruktojn kaj elaĉetos niajn penojn. Ĉi-jare ni establis propran konsultan firmaon, kies celo estas helpi al kunlaboraj projektoj de komercistoj kaj sciencistoj de Ĉinio kaj landoj de la iama Sovetunio. Tiuj du aferoj estis la plej gravaj kialoj, kiuj igis min ŝanĝi miajn planojn kaj anstataŭ tradicia novembra vojaĝo al iu varma lando veturi al Ĉinio.
Mi ĉiam ŝercas ke en Rusio ĉio okazas tra unu loko, do tra... Moskvo. Mi unue flugis de mia urbo Tjumeno tra la duono de Rusio okcidenten por post kelkaj horoj reflugi orienten. Moskvon mi alvenis matene, do havis preskaŭ tutan liberan tagon, kiun mi uzis promenante laŭ stratoj kaj vizitinte la Plurmedian Artmuzeon. En pluraj etaĝoj de tiu ĉi interesa artejo lokiĝis preskaŭ deko da ekspozicioj – de sufiĉe tradiciaj fotoj de malnova soveta majstro ĝis super-avancegaj (foje frenezaj) kolektoj de modernaj artaĵoj. Ne ĉion mi komprenis, sed ĉion ĝuis. Cerbo foje bezonas tian artoŝokon, ĉu ne?
Flugo al Honkongo daŭris naŭ horojn kaj estis sufiĉe komforta, dankon Aerofloto (se ne mencii ĉiam fuŝegan manĝaĵon, kiun oni prefere forĵetu antaŭ enaviadiliĝo). Mia unua vizito al la iama brita teritorio daŭris du horojn, kio sufiĉis nur por solvi ĉiujn enmigrajn burokrataĵojn, ricevi bagaĝon kaj trovi bezonatan elirejon.


La lasta afero estis aparte komplika, ĉar naviga sistemo en la flughaveno estas malperfekta. Mi devis demandi oficistojn kie troviĝas forfluga halo (ĝi estis en la dua etaĝo), ĉar en la unua etaĝo iuj orientiloj tute mankis. La plej bona ilustraĵo, pruvanta kiom gravas rapide orientiĝi en tiu ĉi konstruaĵo, estas ŝildo indikanta kie troviĝas elirejoj “20 ĝis 530”. Feliĉe mi bezonis nur la 32-an.


La unua provo aĉeti kafon en Starbucks fiaskis – evidentiĝis ke nun ankaŭ Ĉinio aldoniĝis al la listo de suspektindaj landoj, en kiuj Gazprombanko blokas uzadon de siaj bankokartoj (antaŭe mi ne spertis tiun problemon). Honkongajn dolarojn mi ne havis, do la situacio ŝajnis esti senelireja.


Tamen Wi-Fi funkciis, do mi sukcesis eniri la bankretejon kaj korekti sekurecajn agordojn. Jen nova flugo, ĉi-fje al Ĉengduo.

Mianyang
Laŭ antaŭa interkonsento Long Zhang devintus atendi min ĉe flughaveno kun sia familio, sed ĉio subite ŝanĝiĝis kiel ofte okazas ĉe organizantoj de gravaj eventoj. Li renkontis min sola, brakumis per sia ursa forto kaj sidigis en buseton, tuj forveturontan al Mianyang, militindustria urbo, ĝenerale fermita por alilandanoj. Min akompanis tri eŭropanoj: esperantisto Francesco Maurelli kiel fakulo pri robotiko kaj “krokodila” geedza paro, reprezentanta francan laboratorion. Kompreneble mi kaj Francesco sidiĝis kune kaj dum la tuta veturo vigle babilis pri ekonomio, daŭripova evoluo, energia politiko kaj eĉ (iomete) pri Esperanto.


Ĉe enirvojo al Mianyang ni haltis por dekminuta ripozo kaj ridema Urso fingromontris direkte al ruĝa steleo, ene de kiu estis eltranĉita iu nebulforma figuro: “Ĉu nun vi komprenas kial Mianyang estas fermita urbo? Tio estas ĝia simbolo – nuklea nubo!”


Tiu ĉi fenomeno estis komprenebla por mi kiel loĝanto de la iama Sovetunio, kie estis multe da fermitaj urboj kiel Tomsko, centroj de militaj esplorado kaj produktado. Nun la vivo en Rusio estas multe pli libera, tamen iuj striktoreguloj postrestas ĝis nun kaj ekzemple pluraj homoj devas informi (aŭ eĉ permespeti) sekurecservojn pri siaj okazontaj eksterlandaj vojaĝoj.


Ni enloĝiĝis en Changhong International Hotel, sufiĉe komforta, sed apenaŭ vere “internacia”, ĉar nur akceptistoj iomete balbutis en la angla, dum multaj aliaj komunikis ĉefe per signoj kaj ridetoj. Long Zhang klarigis, ke la hotelo troviĝas en teritorio de scienca parko, do mankas iuj vidindaĵoj apude. Tamen mi decidis iom esplori ĉirkaŭaĵojn kaj kunirigis miajn akompanojn.


En tiuj latitudoj malheliĝas jam je la sesa vespere. do ni decidis serĉi iun eŭropstilan drinkejon (la revema Francesco difinis nian celon kiel “pabo”) por festeni la interkonatiĝon kaj alvenon al ĉi urbo. Naivuloj! Ni trapasis kilometrojn da stratoj tien kaj reen sen ajna sukceso. Ĉie svarmis homoj, pordoj de la unuaj etaĝoj estis vaste malfermitaj, sed ene videblis vendejoj, frizejoj, masaĝejoj, eĉ porinfanaj muziklernejoj – sed neniuj signoj de eŭropecaj drinkejoj.


En pluraj manĝejoj homoj sidis ĉirkaŭ lignaj tabloj, trinkis, laŭte babilis kaj umis per manĝbastonetoj, sed apenaŭ tio meritus fieran nomon “pabo”. La unuaj rezignis la francoj, mi kaj Francesco daŭrigis vagadon plian horon aŭ eĉ pli, sed fine perdis la vojon sur jam tute malplenaj stratoj kaj nur danke al konsultado de lokuloj sukcesis reveni al la hotelo.

Stranga masaĝo
Serĉe de almenaŭ iu amuzejo ni demandis akceptistinon pri iu enhotela stardrinkejo, bierejo, iu ajn “ganbejo” kiel mi baptis ĝin, aŭ almenaŭ saŭno, sed ricevis nur nebulan sugeston iri al la subtera etaĝo kie, se kredi al reklamfolio, vizitanton atendas “red lights, good massage, relax mind...” Drinkejo ĉi tie mankis, same kiel angloparolantoj (serĉi samideanojn tiuloke mi eĉ ne provis).


En la subterejo mezaĝa administranto ĝoje aprobis nian ideon pri masaĝo kaj kondukis nin al bela ĉambro kun vastega lito. Mi plurfoje vizitis masaĝejojn en Vjetnamio kaj Peruo, do pli-malpli imagas konvenajn interierojn kaj prezojn. Ĉi tie ambaŭ estis evidente troigitaj. Miaj duboj estis ne senfundamentaj. Post mallonga diskuto la viro per gestoj tre konvinke klarigis, ke temas pri servoj multe pli ampleksaj ol nura masaĝo. Kompreneble ni tuj rifuzis kaj insistis pri pli modesta servo. Estus stulte vojaĝi milojn da kilometrojn nur por... ricevi servojn, kiuj abundas ie ajn hejmloke.


Alvenis du junulinoj. Tio estis la plej devota masaĝo, kiun mi iam ajn spertis. Kiam mi demetis T-ĉemizon junulino iom protestis, sed fine konsentis. Francesco kiu troviĝis samloke restis tute vestita. Do oni masaĝis nin tra vestoj, inkluzive ĝinzojn! Du masaĝistinoj pepis senĉese en la ĉina, do mi eĉ iomete incitis ilin kiel “babilemulojn”, montrante al televidilo, prezentinta novaĵojn. “Tsss, Xinhua!” Ili konis eĉ ne unu vorton en la angla, do plia interparolo ne okazis. Postaj provoj trovi iun naĝejon aŭ drinkejon tute fiaskis, do ni svingis la manojn kaj disiris laŭ ĉambroj. La unua tago en Ĉinio finiĝis.