Montevideo
En flughaveno Carrasco Internacia Flughaveno de Montevideo mi pasigis nur kelkajn horojn, sed tio estis la plej komforta atendado tiuspeca.


Bela kaj zorgeme planita, ĝi estas la plej bona flughaveno iam vizitita de mi. Ĉio funkciis laŭorde kaj aparte plaĉis al mi ŝtopilingoj diversformaj, kies nestoj apudis ĉiun vicon de sidlokoj en atendejo. Dankon, Urugvajo!


Post aviadilo ekflugis, oni anoncis la flugtempon ĝis Bonaero – 35 minutoj. Fakte ni nur transsaltis la vastegan Plata-Riveron.


Nun mi povas diri, ke dum du semajnoj trapasis Sudamerikon de A (Argentino) ĝis U (Urugvajo). Nu, se ne skrupuli pri kelkaj preterlasitaj landoj ene de tiu ĉi listo...

Du flughavenoj
Jen mia celo – mi estas en flughaveno de Bonaero kaj nun restas nur trovi ĝustan enirejon. Mia flugo estas ĉe... alia flughaveno! Ĉi tio estas la Flughaveno Jorge Newbery, destinita por mallongaj flugoj, kaj mi bezonis forflugi de la Internacia Flughaveno Ministro Pistarini. Mi preteratentis tion dum la biletaĉeto aŭ simple forgesis poste, jam ne gravis. Mi havis kelkdek dolarojn en poŝo, espereble tio sufiĉos.
Bedaŭrinde aeroekspreso, tiom komfortiginta la vivon de pasaĝeroj de la flughavenoj en Moskvo, en Bonaero ankoraŭ ne ekzistas. Restis nur unu solvo – taksio.
Mia taksiisto povus esti heroo de iu aventura filmo. Dika longharulo en ledjako li enŝaltis plenvoĉe pezmetalon kaj forte enpremis la akcelilon. La vojo estis longa, do mi ekdubis pri sufiĉeco de mia mono kaj baldaŭ tiuj duboj konfirmiĝis. “70 dolaroj? Mi ne havas tiom...” Lasinte la povran valizon denove kiel ostaĝon mi hastis al atendejo. Ho, jen estas budo kun surskribo “Universal assistance”. Junulino nur levis la ŝultrojn: “I don’t speak English” – “But who speaks?” Ŝi fingromontris al junulino en kontraŭ flanko de la halo. Ŝi pravis, sed nur parte. Tiu knabino elbuŝigis sufiĉe longan vortovicon kaj evidente estis konvinkita, ke parolas angle. Mi komprenis eĉ ne unu vorton.
Fine mi trovis bankmaŝinon memstare. Ĝi funkciis, sed pro nekomprenebla kialo rifuzis redoni mian monon. Plurfoja ripetado senfruktis. Post perdi ajnan esperon mi telefonis al mia amikino Julia, sed ŝia klopodado aranĝi la aferon kun Gazprombanko fiaskis – oficistoj postulis aŭskulti min persone. Denove telefonvoko rabis kelkdek dolarojn de mia konto. Rezulte mi konvinkiĝis, ke mia karto funkcias laŭorde – malkiel tiu ĉi bankmaŝino. Do mi serĉu alian.
La taksiisto surstrate estis ŝokita je 40-minuta atendado kaj avertis ke mi devos pagi aldonmonon, ĉar post 15 minutoj parkumado ĉi tie estas pagenda. Ni alveturis iun bankoficejon kaj – ho feliĉo – ĉio funkciis. Mi adiaŭis pliajn kelkdek dolarojn kaj reunuiĝis kun mia valizo. La telefono denove revenis al komato. Senprobleme, jen mi vidas ŝtopilingon... Diable! Ĝi estas tristifta! Ho Argentino, mirinda lando...

Amsterdamo – Moskvo – Tjumeno
Sekvan fojon mi ŝarĝis mian telefonon en flughaveno de Amsterdamo – kolosa, sed ĥaosa. Mi sidiĝis ĉe speciala ŝarĝotablo kaj manĝigis samtempe la komputilon kaj telefonon, ambaŭ soifaj je energio. Iu nigrulo demandis min pri sendrata interreto kaj mi helpis al li aranĝi konekton. Suvenira budo proponis plurajn aĉetindaĵon kaj gazetojn, ĉefe en la angla. Hispanlingva junulino pene klopodis interkompreniĝi pri iu varo kaj fine trovis samlingvanon, kiu savis ŝin je kaptilo de lingva dezerto.
Flughaveno Domodedovo en Moskvo estas prave konsiderata inter la plej modernaj kaj komfortaj. Mi jam rutine marŝis de unu terminalo al alia, trenante post mi la valizon. Ŝoforo de pasaĝera buseto proponis al mi sidiĝi, sed mi rifuzis. “Mi flugas jam dudek horojn, do sidis sufiĉe”. Li kompreneme klinis la kapon.
Tjumeno renkontis min per frosto kaj neĝo. Apud mia domo ĉe la ĉefa strato kuŝis grandegaj neĝamasoj – evidente antaŭnelonge trapasis neĝpurigiloj kaj kamionoj ankoraŭ ne alvenis. Mi fotis tion por akompani sciigon pri mia reveno ĉe Fejsbuko. Estis mateno kaj ankoraŭ malhelis. Hejme mi falis en liton kaj dormis ĝis meznokto.