Skip to main content

Ŝenĵeno, urbo de komerco

Ĉu vi povas imagi urbon, kies loĝantaro saltis de 30 mil en 1979 al 11 milionoj en 2014? Vizitu Ŝenĵenon kaj vidu ĝin propraokule.
Ŝenĵeno
Ni atingis Ŝenĵenon post pli ol duhora flugo. Apud mi sidis paro da ĉinoj, evidente sudanoj, ĉar stevardistino alparolis ilin en la angla kaj ili respondis same.


Flughaveno de Ŝenĵeno aspektas moderne kaj... terure. Je dekojn kaj centojn da kvadrataj metroj etendiĝis blanka plafono, konsistanta el miloj da truetoj. “Terure, se vi havas tripofobion, tute terure, brrr!” ĝemis Long Zhang.


Multe pli komforta estis nia hotelo kun vastega halo, marmoraj ŝtuparoj kaj kolosaj akvarioj. Ĉe la akceptejo jam atendis nin s-ro Zhang Renqing, vic-prezidanto de Huawei, akompane de kelkaj aliaj teamanoj de Vodopado. La malalta kaj flegma estro portis surmane braceleton el dikaj brunaj lignobidoj. Dum interparolo li fojfoje demetis ĝin kaj penseme fingrumis la bidojn.


Ĉinoj ĉiam pensas pri komerco kaj tuj transiras al kerno de afero. Do post mallongaj salutoj kaj enhoteliĝaj formalaĵoj ni renkontiĝis en teretaĝa restoracio por priparoli nian Vodopado-projekton. La renkontiĝo daŭris ĝis meznokto, post kio du pliajn horojn mi pasigis en mia ĉambro, retumante kaj preparante materialojn por morgaŭa kunsido.


Sekva tago komenciĝis de oficiala vizito al scienca parko kaj konatiĝo kun eventualaj kunlaborejoj por nia projekto. Denove mi povus nur miri pri la ekstrema laboremo kaj rapideco de la ĉinoj. Kion diri, se en 1979 en Ŝenĵeno loĝis nur 30 mil homoj kaj nun estas pli ol 11 milionoj? Samrapide evoluis apuda Donguano, kiu fakte kunkreskis kun Ŝenĵeno en kolosan urbegon, po pli ol 10 milionoj da enloĝantoj en ĉiu parto. Nun tio estas la plej granda en la mondo industriejo, preninta de Britio titolon de la “tutmonda fabriko”.


Krom saĝa ekonomia politiko la daŭran kreskon favoras evoluinta infrastrukturo kaj proksimeco al grandega financa centro – Honkongo. Laŭvoje mi rimarkis altajn betonajn apogilojn, konstruatajn je regula distanco unu de alia. Oni klarigis al mi, ke baldaŭ ĉi tie trairos rapidtrajna linio. Oni planas krei gravegan transportonodon, konsistanta el modernaj ŝoseoj, internaciaj flughavenoj kaj rapida fervojo.


Persone mi povas aldoni, ke ege plaĉis al mi loka vetero, tipa por tropika klimato – ne sufoka, sed varma kaj sunoplena.

Vodopado-kunsido
La Vodopado-kunsido okazis en la sama hotelo kaj estis aranĝita en tradicia ĉina maniero forme de tagmanĝo. Ĉirkaŭ granda ronda tablo sidiĝis konstanta sekretario de la urbokomitato de Komunisma partio, vic-prezidanto de Huawei Zhang Renqing, estro de Donguana departamento pri scienco kaj teknologio, Long Zhang kaj aliaj koncernatoj.


Mi tuj rimarkis malamikecon de la departamentestro, kiam li donis al mi sian nomkarton, etendinte nur unu manon (ĉinoj ĉiam faras tion ambaŭmane kiel signo de estimo). Li konfirmis mian supozon, komencinte la kunsidon de vortatako: “Ĉu vi havas almenaŭ unu Vodopadon preta? Ĉu vi produktis eĉ unu aparaton?” Feliĉe mi estis preta, do rebatis senpaŭze. Mi klarigis, ke la unua akvopurigilo Vodopad estis produktita de nia firmao en 2000 kaj ĝis nun bone funkcias. De tiam ni fabrikis pli ol 110 akvopurigilojn kun kapacito de 5 ĝis 8000 tunoj tage, do temas pri la teknologio praktike uzata, antaŭlonge pruvita, aprobita kaj premiita diversnivele.


Filmeto en la ĉina lingvo, prezentaĵo kaj pliaj materialoj evidente donis bonan cerbomanĝon por la ĉeestintoj. Mi sciis, ke iuj kontraŭuloj asertas, ke Vodopado taŭgas nur por subtera akvo dum ĉinoj prenas ĝin el surteraj fontoj. Do mi speciale montris plurajn fotojn de Jamalo, ĉefa regiono en kiu laboras Gazpromo kaj kie funkcias dekoj da Vodopadoj. Fotoj de vastaj spacoj preskaŭ tute kovritaj je riveroj, lagoj kaj marĉoj estis plej bona pruvo, ke Vodopado funkcias en ajnaj kondiĉoj kaj pretas purigi preskaŭ iu ajn dolĉan akvon.


 Long Zhang denove rolis kiel interpretisto kaj donis plurajn klarigojn al miaj diroj. S-ro Zhang Renqing subtenis nin, dirinte ke ne tre gravas manko de sciencaj titoloj al niaj esploristoj. Li rimarkigis, ke ankaŭ Huawei komencis de praktika agado kaj paŝon post paŝo transformiĝis en unu el pioniroj de scienca esplorado kaj novigado. Sekvis longa ĉinlingva interŝanĝo de opinioj kaj resumado, evidente aproba.


Fine la partiestro solene enmanigis al mi anglalingvan libron pri Donguano, “urbo de feliĉo”. Kiel diras la rusoj, oni kaptu la feliĉo-birdon ĉe la vosto kaj tenu ĝin forte, do – mi kaptis.

Comments