Salono de Kitty

Instrudona historio pri kiel potenco plian fojon fikis sian popolon – ĉi-kaze rektasence. 

Ĝi baziĝas sur vera okazaĵo. Antaŭ la Dua mondmilito Reinhard Heidrich fondis en Berlino elitan bordelon kaj nomis ĝin “Kitty-salono”. Por ĝi oni varbis profesiulinojn tra la tuta Eŭropo. Virinoj laboris kiel  staĥanovanoj kaj ne forgesis krom plenumado de profesiaj sindevigoj denunci klientojn al la ĉefo. Por plia certeco oni ekipis la bordelon je ĉiaspecaj subaŭskultiloj, kiuj registris ĉion. Se konsideri, ke inter ĉiamaj vizitantoj de la salono estis Joachim von Ribbentrop, grafo Galeazzo Ciano kaj aliaj altranguloj, do Kitty havigis al posedanto tre utilajn informojn.


Tinto Brass uzis ĉi historion, priskribitan interalie en memoraĵoj de la plenumanto de la operaco Walter Schellenberg, por montri kiel malantaŭ belaj ideoj kaj bonsonaj frazoj (ĉi-kaze pri raspureco, majesto de nacio, ktp) kaŝas sin eternaj aspiroj, tri ĉiamaj instinktoj: sekso, povo kaj perforto. Eĉ la du – povo ja estas speco de perforto. Kiel agnoskas fondinto de la salono al prostituiĝinta tiucele fervora naziulino, “idealoj, vortoj – ĉio ĉi estas nuraj brilaĵoj, plej grava estas potenco”.
Sed Tinto Brass altiĝas super tiu konkreta historia epizodo kaj montras, ke la nazioj fakte transformis al bordelo la tutan Germanion, kaj la tuta germana popolo iĝis prostituinoj servantaj al novaj sinjoroj en nigra uniformo. Neniu eskapis. Eĉ estrino de la honore al ŝi nomita salono, multesperta “madame”, fine tristavoĉe agnoskas, ke ŝia bordelo estas uzata por politikaj celoj. “Mi ĉiam tenis min kiom eble for de tiu politikaĉo…”, diras ŝi mirigita. Sed politiko mem venis al ŝi, penetris per mikrofonoj tra la murojn kaj ankaŭ “madame” iĝis ĝia parto.
Se diri pri reĝisora silo de Brass, unue ĝi povas ŝoki. Sango kaj generiloj, same kiel ĉiaspecaj variaĵoj de koito aperas jam en la unuaj minutoj kaj poste preskaŭ ĉiam ĉeestas. Sed apenaŭ eblus nomi tion erotiko. Mi dezirus vidi homon, kiu ĉe tiaj bildoj spertas seksan ekcitiĝon. Jam post kvin minutoj tremantaj korpoj enuigas tiom, ke oni ne plu atentas ilin kaj vidas nur la plej gravajn aferojn – mi pensas ke la reĝisoro intence faris tion. Oni komprenas, ke tio estas nura lingvaĵo, per kiu la aŭtoro rakontas al ni eternan historion pri homaj motivoj kaj aspiroj. Apenaŭ eblas miri, ke li faras tion per unusola korpoparto, ja per ĝi oni faras la plej multajn aferojn en nia vivo. Speciale se temas pri politiko.

Comments

  1. Interesa artikolo, pri temo antaŭe nekonata al mi. Tamen mi ne komprenas, kiel de la radiko "steĥanov" povas formiĝi la vorto "steĥanino".

    ReplyDelete

Post a Comment