Sajgono kaj reen al Hanojo

Denove en Sajgono
Malfruvespere la 20-an de novembro mi alflugis Sajgonon. Mi jam vizitis ĉi urbon antaŭjare, do limigis mian restadon por malpli ol tri tagoj. La unuan tagon mi dediĉis al la promenado laŭ jam konataj kaj novaj por mi stratoj, vizitado de muzeoj, ktp. Matene mi luis boaton kaj dum horo glitis tien kaj reen laŭ la Sajgon-rivero.


La ruza peranto unue postulis de mi 800 mil dongojn, sed kiam mi rifuzis tiun rabadon, turnis min kaj iris for, li postkuris min, senĉese babilante kaj fine elbuŝigis: “400! No more!” Tiel ni atingis la realan prezon de tiu ĉi servo. 


Mi ne povas diri, ke la derivera urbobildo estas aparte rava – laŭlonge de la bordoj amasiĝas domaĉoj, haste konstruitaj kaj pendantaj super la akvo kvazaŭ hirundaj nestoj, kio tre kontrastas altegajn nubskrapulojn malantaŭ ili.


Sed tio estis vere unika ebleco vidi la nunan Sajgonon kia ĝi estas – moderna, kreskanta urbego, kie la kvazaŭ mezepoka malriĉego apudas la plej lastajn atingojn de la civilizo. 


Poste mi vizitis la Artan muzeon, kiu estis fermita antaŭjare dum mia restado en Sajgono. Ĝia ekspozicio okupas du etaĝojn de la malnova bela konstruaĵo en la centro de la urbo. Mi karakterizus ĝin kiel interesa, sed ne pli.


Bedaŭrinde en ĝi estis prezentitaj nur la artaĵoj ekde la dua duono de la 20-a jarcento, ĉefe la tiel nomata “socialisma realismo”.


Antaŭa periodo de la nacia arto estis reprezentita nur de la antikvaj skulptaĵoj kaj arkeologiaj trovaĵoj. Ĉu la vjetnama pentrarto naskiĝis nur en la postmilita tempo? Mi dubas.


Alia muzeo ne vizitita de mi antaŭe estis la Palaco de la Reunuiĝo – eksa rezidejo de la prezidantoj de Suda Vjetnamio, kie en 1975 finiĝis la historio de tiu cxi ŝtato. Nun ĝi estas tute muzeiigita kaj je mia alveno plenis je jungpioniroj, supozeble alvenigitaj por ekskursoj.


Kiel ĉiuj vjetnamaj infanoj, ili tuj kuris al mi, gaje svingis la manojn kaj kriis: “What's your name?” kaj “Where are you from?” – verŝajne tio estis solaj anglaj frazoj jam konataj al ili.


La palaco estas granda kaj vizitebla de la plej supra etaĝo kun luksaj ĉambroj ĝis la subterejo kun sekcioj por telegrafo, radiostacio, ktp.



Ŝatantoj de la politika historio sendube rekonos multajn interierojn, jam viditajn en la filmoj pri la Vjetnama milito.



Aparte alloga tiu muzeo estos por interesiĝantoj pri tekniko, kiuj kapablos pritaksi malnovajn radioaparatojn, duonjarcentajn aŭtojn kaj kompreneble kakian usonan helikopteron sur la tegmento.



Sekvan tagon mi dediĉis al la ekskurso al la Củ-Chi-tuneloj – la fama subterejo ĉirkaŭ 40 km for, kie dum la milito kolektiĝis vjetkongaj partizanoj por ataki Sajgonon. Mi aĉetis la bileton sur la kajo kontraŭ 80 dolaroj – eble multekoste, sed mi ne tre bedaŭras pri tio. Nia proksimume 10-persona grupo atingis la lokon per motorboato. La ĉiĉerono estis vjetnamo, parolanta la anglan lingvon – “lingua franca” de la nuna mondo. Mi neniam lernis la anglan, tamen eĉ miaj hazardaj konoj sufiĉis por kompreni ĉefaĵojn, do mi ne multon perdis. Post pli ol unuhora veturado ni atingis la lokon.


Dum antaŭa vagado tra la urbo en varmegaj tagoj, kiam suno ardegas kaj porĉiam fremda, alikultura vivo bruas ĉirkaŭe, mi bone komprenis la enuadon de koloniaj oficistoj en orientaj landoj. Nun mi pli bone komprenis la pli proksiman al mia lando aferon – la militon en Ĉeĉenio.


Verda ĝangalo, kies tapiŝo plene kovras la teron. Mallarĝaj padoj, konataj nur al lokanoj. Ĉie minacas embuskoj, en iu ajn momento de nevidebla subterejo povas elsalti homoj kaj lasi pafserion el mitraleto aŭ ĵeti grenadon. De ajna arbo povas fali lignaĵo kun longaj feraj dentoj. Ĉiu paŝo povas esti lasta, ĉar oni neniam scias, ĉu oni surtretos malmolan teron aŭ kaptejon kun bambuaj pikoj enfunde. 



Diligentaj vjetnamoj trafosis subtere senfinajn labirintojn, kies longeco estas terura (ĝis 200 km) kaj mallarĝeco neimagebla. Mi pozis por foto, profundiĝinte ĝis la talio en iun tunelo-enirejon, sed mi apenaŭ povus eniri ĝin tutkorpe.



Do la usonaj soldatoj post trovi tian “ratotruon” povis nur ĵeti enen kemiaĵojn kun espero ke tio sufiĉos. Tamen kiel montris la maketo kun flanka bildo de tipa tunelo, inventemaj vjetnamoj lernis konstrui komplikajn plurnivelajn retojn, do kaze de atako ili malsupreniris ĝis la dua kaj foje eĉ la tria etaĝo, kie pacience ĝisatendis la dissolviĝon de danĝeraj gasoj aŭ tute foriris tra rezervaj elirejoj. 



Nur unu tunelo estas vizitebla por turistoj. Ĝi estis speciale plilarĝigita, altigita kaj plifortigita por ebligi la trairon almenaŭ ne tre dika eŭropano. Sed mi, kiu tragrimpis la tutajn 60 metrojn de ĝia longeco, povas tutkore konfirmi: tio estas neforgesebla travivaĵo, kiu rakontos al vi pri la Vjetnama milito multe pli ol dekoj da filmoj.




Mi dum 15 jaroj laboris en la Tjumena lokhistoria muzeo kaj en majo de 1996, kiam ankoraŭ daŭris la Unua Ĉeĉena milito, mi aranĝis la ekspozicion pri tiu afero, eble la unuan en Rusio (tion diris al mi tiam ĵurnalisto el Moskvo, vizitinta ĝin kaj plurfoje raportinta el Ĉeĉenio).




Do mi tuj rekonis la batalajn cirkonstancojn kaj nun vere profunde trasentis ilin. Diabla afero.



Krom spekti dokumentan (iomete propagandan) filmon en la novkonstruita bunkro, rigardi diversajn kaptilojn kaj militvestitajn manekenojn, oni povas ankaŭ provi sin en pafado el tiutempaj armiloj en la speciala pafejo (kontraŭ aparta pago). Mi elektis M16M60 kaj kompreneble AK-47.



Antaŭlonge mi ne tenis en la manoj pafilojn, krome la alteco de paflokoj estis adaptita al malgrandaj vjetnamoj, pro kio mi devis iom kaŭri, do rezulto evidentiĝis ne tre brila. Plej fruktodona por mi estis AK-47, kvankam ĝi kelkfoje fuŝis kaj servisto devis ĝustigi ĝin.


Fine mi aĉetis plian T-ĉemizon kaj forlasis tiun impresdonan lokon. De tiam multaj vjetnamoj post vidi min en tiu vesto demandis kun estimo: “Củ-Chi-tunnels? Paf-paf!” kaj aprobe montris grandan fingron.


Feliĉe en Sajgono mi sukcesis ankaŭ renkontiĝi kun mia amikino Kvin, kun kiu mi konatiĝis dum la 97-a UK en Hanojo.


Vigla kiel ĉiam, plena je planoj kaj ideoj, ŝi kun sia familio nun translokiĝis al Sajgono kaj laŭeble adaptiĝis al la nova vivo. Ni interparolis en iu kafejo kaj poste vespermanĝis kun ŝi, ŝiaj edzo kaj frato, kiun akompanis liaj amikoj kaj kolegoj. Tio estis tipa vjetnama amikvespero en subĉiela restoracio.


Ni manĝis, drinkis bieron, babilis (bedaŭrinde nur Kvin parolis Esperanton, do ŝi estis peranto por mi). La frato de Kvin estas vic-prezidanto de Vietcombank kaj plurflanke similas al la reprezentantoj de la junaj rusiaj komercistoj – energiplena, memfida, aplomba kaj celkonscia.


Mi iom demandis lin pri la vjetnamaj sciencoparkoj kaj la ŝtata subteno por novaj teknologioj kaj li respondis mallonge, ke Vjetnamio en ekonomio tute kopias Ĉinion.


Sekve se mi konas la ĉinajn regulojn, do mi konas ankaŭ la vjetnamajn. Fine li kun siaj amikoj foriris aŭskulti karaokeon kaj Kvinjo sur sia motorciklo revenigis min al la hotelo. “Mi memoras vin” diris ŝi adiaŭe. Mi esperas.

La lasta vespero en Hanojo
La 23-an de novembro mi flugis al Hanojo por pasigi tie mian lastan nokton en Vjetnamio.


Malfruvespere alvenis Flama, Nepo kaj Akvino – feliĉe, ĉar evidentiĝis ke administrantoj de la hostelo forgesis pri mia mendo, do antaŭ mi staris ne tre vasta elekto: tranokti en la sespersona ĉambro (kun kvar jamaj gastoj) aŭ en la kvarpersona ĉambro, ankoraŭ vaka. Mi tuj elektis la duan varianton kaj scivolemaj knabinoj suprenkuris kun mi por rigardi tiun ripozejon.


Mia unua reago post alveni la ĉambron estis rido – lastan fojon mi vidis duetaĝan liton en la ĉambro de mia 9-jara nepo. Nu, mi estas ne tre postulema kaj tio estis unika ŝanco por mi gustumi tiaĵojn. Ĉiuj gaje konsentis, ke por unu nokto kaj 10 dolaroj tio estas ne plej malbona tranokto.


Ni iris al apuda kafejo, kie sidis iomete, babilis kaj trinkis sukojn. Bedaŭrinde estis jam ĉirkaŭ la 10-a vespere kaj la junulinoj devis foriri. Mi demandis, ĉu ili povus resti pli longe kaj poste tranokti ĉe amikoj aŭ en iu hotelo – ja tiuj estas tre malmultekostaj. Sed ili tre miris kaj respondis, ke en Vjetnamio tio estas neimagebla afero por fraŭlinoj, ĉar estus konsiderata maldeca. 


En Rusio tio estas tute normala, ĉar fraŭlinoj estas tute liberaj en sia konduto. Ili vizitas noktoklubojn, iras en malfrua horo al kinejoj aux dancejoj kaj poste pasigas noktojn ĉe amikinoj aŭ amikoj kaj ĉiuj rigardas tion kiel parton de la libera juna vivo. Malsamaj landoj, malsamaj vivkutimoj – jen eble la plej grava leciono de ĉiu vojaĝo. Mi plian fojon lernis ĝin.

Comments