Daŭre sin movante orienten, mi atingis Puerto Madero – lokon, kie antaŭ jarcento troviĝis urba haveno. Apenaŭ komentindas, kiom grava estis la haveno (la porto) por Bonaero, ja eĉ nun veraj bonaeranoj en la hispana nomiĝas porteños.


Sed tempo pasis kaj nun la tereno, situanta en la urbocentro, senevite perdis sian iaman destinon kaj eĉ aspekton – feliĉe nur parte. Nun tiu iama laborista distrikto transformiĝis al la plej luksa urboparto. 


Malnovajn dokojn oni restaŭris kaj plenigis je novaj “deponaĵoj” – restoracioj, vendejoj kaj oficejoj de prosperaj firmaoj. Antaŭ iu restoracio staris remburaĵoj de bovino – iom terurapsekta laŭ mia gusto, sed alloga por loka patro, montrinta ĝin al sia ido.


Plej impresis min, ke oni konservis eĉ malnovajn havenajn gruojn, kiuj staras simbole, memorigante pri la antaŭa vivo de tiu ĉi loko.


Sur la riverondoj trankvile tangas du lignaj ŝipoj, nun muzeigitaj. 


Mi vizitis korveton “Urugvajo”, la unuan argentinan esplorŝipon atinginta Antarkton.


Ekspozicio estas simpla kaj tradicia, sed la ĉefa eksponaĵo estas la ŝipo mem, do sendube vizitinda.






Surborde staras ankaŭ kelkaj marmilitaĵoj, inkluzive kanonojn de borda artilerio kaj flosminon kun grandaj aloj.


Nun tiuj teruraj mortigiloj transformiĝis en ludilojn por infanoj. 


La transa bordo atingeblas laŭ la bela Ponto de la Virinoj, desegnita de la hispana arkitekto Santiago Calatrava kaj donacita al la urbo fare de komercisto Don Alberto L. Gonzalez.




Sur transa bordo staras la plej luksaj oficejoj de Bonaero.



La nubskrapuloj el ŝtalo kaj vitro glimas en sunradioj – ankaŭ belaj, sed ne tiom interesaj por vizitado.


Direktinte sin suden mi atingis la Placon Majo kie staras la fama Casa Rosada (Roza Domo) – prezidenta palaco. 


Krom ties arkitekturo rimarkindas ankaŭ, ke malsame ol multaj aliaj ŝtatestraj rezidejoj ĝi servas nur kiel oficejo, do prezidanto laboras tie, sed ne loĝas.


Tamen konstantaj loĝantoj tiuloke haveblas – tio estas veteranoj de la Falklanda milito, la plej tragedia evento de la moderna argentina historio. 


Tiu ĉi vundo plu sangas kaj mi plurfoje vidis argentinanojn arde diskuti la aferon en Interreto kaj ne nur. Ili tendumas sur la placo, stariginte plurajn kabanojn kovritaj je devizoj en la hispana, evidente ligitaj al la pasinta milito. 



Sur herbobedo staras pluraj blankaj lignokrucoj kaj videblas krude farita surskribo.



Jam krepuskis, do mi iris hejmedirekten. Mia vojo pasis tra luksa banka kvartalo. Inter aliaj rimarkindis banko Galicia, evidente establita de elmigrintoj de tiu ĉi orienteŭropa regiono


Lerta magiisto demonstris siajn artifikojn, altirinte multe da infanoj. Spektantoj povus provi sin je tiu metio, aĉetinte vendatajn de li magiilojn.


Baldaŭ mi konvinkiĝos ke “magiuloj” kun lertaj manoj vere abundas en Bonaero.


Turninte sin jen dekstren, jen maldekstren mi atingis belan domegon, eventuale konstruitan lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.


Apude sur trotuaro jam enlitiĝis senhejmaj junuloj sur trivitaj matracoj.



Mi faris kelkajn fotojn, sed iu maljunulo haltigis min. “Ĉu estas malpermesite?” demandis mi. “No, but you have take a picture in the morning. It will be different colour, very different!” Tio estis la unua kaj lasta kazo, kiam mi vidis en Argentino homon flue paroli la anglan.


Jam tute malhelis. Preter mi veturis librobudo forme de tanko.


De malantaŭ kafeja montrofenestro salute svingis la manon Michael Jackson.


Poste mi plurfoje tagmanĝos tie, sed neniam revidos lin. De sur muro min rigardis barbohava Leo Tolstoj, eldirinta plian saĝaĵon.


Eĉ pli longhara Rasputin alvokis viziti vendejon de elektronikaj ludiloj.


Mi eniris la lifton, premis butonon kaj aŭdis jam kutiman: “Segunda piso”.