Je difinita tempo mi troviĝis ĉe la stacidomo de Aguas Calientes.


Ĝi estis malvasta, sed pura kaj videble prizorgata.


Memortabulo informis, ke la konstruaĵo estis inaŭgurita en 1998 de la tiama prezidanto Alberto Fujimori.


Nun li troviĝas en prizono, kondamnita pro pluraj krimoj al dumviva malliberigo, sed pri tio la tabulo jam ne rakontis.


Ollantaytambo estis fina punkto de la vojaĝo, do vagonoj malpleniĝis kaj turista ŝafaro ektrenis piedojn al busoj.


Mi estis inter malmultaj soluloj, kiuj fiere apartiĝis de la amaso kaj ekpaŝis alidirekten.


Eble mi estis tute sola, sed tio tute ne interesis min. Ĉirkaŭe estis tro da pli interesaj aferoj.


Ĉe la stacio deĵoris policano en motorcikla helmo. Lia ŝtala ĉevalo staris apude.


Renkonte al mi paŝis juna ino, strikte gvidanta sian idon per kondukrimenoj.


Mi iris rekte antaŭen, direkte al urbeto, lasante malantaŭ mi montaron.


Laŭlonge de la vojo staris kadukaj dometoj, sur kies tegmentoj videblis statuetoj de bovoj, garnitaj je kokfiguroj kaj de falusoforma ĉampanbotelo. Evidente temas pri fekundecsimboloj de lokaj agrikulturistoj. La strato finiĝis kaj mi turnis min maldekstren, ĉar tie jam videblis altaj montoj, prilaboritaj de antikvaj konstruistoj. Post kvin minutoj ankaŭ tiu ĉi strato finiĝis ĉe polvokovrita placo, plurkolora pro vendobudoj kaj ties pitoreskaj memfaritaĵoj. Modesta tagmanĝo en apuda kafejo. “Where are you from, mister?” – Russia, Siberia” mi rutine montras fotojn de neĝokovritaj pejzaĝoj en mia poŝtelefono. “Vaŭ!” sekvas antaŭvidebla reago.


Ankoraŭ ĉe ligna ponto mi rimarkas du etulojn en tradiciaj vestoj.


Minuta hezito. “Hej!” mi svingas la manon. Feliĉe pretere iras iu turisto. “Can you take a picture for me?” mia anglaĉo tute sufiĉas por tiaĵoj. Poste mi ŝutas en manplatetojn kelkajn monerojn senkalkule.


Pli aĝa knabo malkontente levas la brovojn kaj mi palpas en poŝo pliajn kupraĵojn.


Ĉe biletejo la sama truko ne funkcias. Ĝi ne akceptas bankokartojn kaj mi jam ne havas kontantan monon, do mi ekas reen serĉante bankomaŝinon. Mi trovas ĝin ĉe la vojkruciĝo, en la unua etaĝo de iu domo, kvin minutojn for de la ruinoj.


Anita pravis, Ollantaytambo valoras la meson. Imagu ŝtonajn ŝtupegojn, kiuj altiĝas ĉielen, anheligante vin jam post dekminuta grimpado.


Kolosaj terasoj etendiĝas je dekoj da metroj, pensigante pri neimageble peniga laboro de la antikvaj lokanoj, kiuj kun nuraj fosiloj kaj pioĉoj enmane transformis la montojn en loĝatajn areojn kaj sanktejojn.


La suno jam ardegis surĉiele kaj grupoj da turistoj rampis tien-reen. “Help me!” evidente tiu ĉi petego estis direktita al mi. Juna blankulino anhelegis malantaŭ mia dorso.


Unue mi pensis, ke ŝi ŝercas, do provis kuraĝigi ŝin: “Let’s go!” Ŝia rigardo respondis plej klare. Do mi descendis iom kaj prenis la povran knabinon ĉe brake. Post mallonga halto ni kune suprenpaŝis ĝis teraso, kie ŝi flankeniris kun sia grupo, jam pli-malpli stabile spirante. “Where are you from?” – “Russia” – “Ok. By!”


Ollantaytambo ne estas tiom granda kiel Maĉupikĉuo, do sufiĉas du ĝis tri horoj por vidi ĉion. Ŝtonaj muroj kaj pordegoj.


Longaj ŝtonumitaj terasoj.


Domo kun rekonstruita herba tegmento.


Malvastaj padoj sinuas laŭlonge de la montoj. Sed eble la plej bela parto de tiu ĉi grimpado estas vido de sur la monto al ĉirkaŭaĵoj. Oni povas observi la tutan valon kun dometoj malsupre, agrikulturaj terenoj kaj lokanoj formikaspektaj.


Sur kontraŭa monto videblas pliaj ruinoj, bedaŭrinde tro foraj por esplori ankaŭ ilin.


Sub la monto fluas freŝigaj fontoj, kiujn evidente uzis iamaj loĝantoj de tiu ĉi areo.


Iom for paŝtis sin forta bovo, simila al tiu sur la indiĝena tegmento. Mi paŝis antaŭen por fari foton kaj tuj aŭdiĝis fajfo de parkogardisto – oni restu ene de la limoj de la arkeologia parko.


Jam tempis pensi pri reveno, do mi eliris surplacen. Bazareto plenis je diverskoloraj hejmfaritaĵoj, plejparte tre aŭtentike aspektaj, do allogegaj. Iuj vendistinoj daŭrigis metiadon eĉ surloke.


Mi klopodis deteni min de troa ŝarĝado, sed fine foriris kun amaso de aĉetitaĵoj.


Dum sekvaj monatoj mi disdonis ilin al geamikoj kaj ties fascinaj reagoj tute elaĉetis elspezojn kaj penojn.


Mi revenis al la fervoja stacio, ja tie mi vidis ankaŭ plurajn busojn atendi. Trafa decido. Jam antaŭ atingi la stacion mi estis kaptita de iu fervora babilulo: “Cusco? Sí, señor! 15 soles”. En buseto mi atendis ĝis kolektiĝos pliaj kunvojaĝantoj. La fervora ŝoforo atakis ĉiun homon videblan. Iuj obĵetis, argumentante ke oni povas vojaĝi kontraŭ 12 soloj, sed li neniam kapitulacis kaj foje ec forkuris surstraten kaj persekutis la disputintojn ĝis fine alkonduki ilin. Se en tiu ĉi loko funkcius vendoretoj kiel tiuj de Herbalife aŭ Oriflame, li sendube iĝus ĉampiono kaj riĉulo.


La buseto ruliĝis laŭ grizaj stratetoj, haltante ĉe ĉiu renkontita grupeto. Post honeste elprovi ĉiujn haveblajn ŝancojn, ni forlasis Ollantaytambon.


La duhora vojaĝo estis eble ne tre komforta, sed sufiĉe interesa.


Trans fenestro etendiĝis la kampara Peruo kun ties malriĉaj vilaĝetoj kaj montetaj kampoj. Bushaltejoj kaj apudaj dometoj estis kovritaj je grafitaĵoj, ofte kun politika enhavo.


Grupoj da kamparanoj en tradiciaj vestoj kaj kun nigraj harplektaĵoj surdorse sidis ronde ie kaj tie, trankvile babilante.


Kelkfoje ni haltis laŭvoje por enbusigi vilaĝanojn.


Apud mi sidis avino en tradicia kostumo. Ŝi silentis kaj sulkiĝintaj brunaj manoj senmove kuŝis sur ŝiaj kruroj.