Rafaelo kaj... reen al La Boca
Ĉiu vojaĝo estas renkontiĝo. Oni renkontas novajn lokojn, kulturojn kaj... homojn. Kaj malfacilas decidi, kio estas plej grava el tiu ĉi listo. En Bonaero mi renkontis Rafaelon – ĉarman esperantiston el Domingo, inteligentan kaj ĝentilan. Ni jam amikiĝis iom per Fejsbuko, do mi konis ke li loĝas en Santiago de los Caballeros, instruas en loka universitato kaj gvidas esperanto-kursojn. Ĉi-kaze ni renkontiĝis vizaĝo-al-vizaĝe kaj kune pasigis la tutan tagon, kun ĝuo espereble reciproka.


Mi trovis Rafaelon en la kongresejo matene kaj eksciis, ke li planas kun siaj venezuelaj geamikoj viziti La Boca. Bonega ideo, mi rekomendas! Tio estis mia jam kvara vizito al la gastigema urboparto, sed nur la dua busvojaĝo tien. “Ĉu piede? Ne! Al La Boca oni veturas per buso aŭ taksio, ĉar ĉirkaŭaĵoj estas danĝeraj!” klarigis al mi novaj geamikoj. Ah, bone, ĝustatempa sugesto.


La bonaera bustransporto estas aparta temo, ege specifa. La busoj estas bonegaj – preskaŭ ĉiuj estas novaj Mercedesoj, komfortaj kaj belaj. Ili trafikas sufiĉe ofte, do oni ne havas problemon atingi iun ajn lokon. Kompreneble se vi havas monerojn. Mi ne mistajpis – nome monerojn, ne monon! Je granda surprizo de ĉiuj kongresanoj, en lokaj busoj akcepteblas nur du pagiloj: specialaj kartoj (kiujn turistoj kompreneble ne havas) kaj moneroj. Jen ĉio. Do se vi eniras la buson kaj proponas al ŝoforo banknotojn, li simple forpelos vin surstraten. Vi ja havas monon, ne monerojn! Neniam mi supozis, ke sufikso povas ludi tiom gravan rolon en ĉiutaga vivo.


Nia vagado tra La Boca konsistis ĉefe el konversacio inter mi kaj Rafaelo. Li multe interesiĝis pri Rusio, ĝiaj politiko kaj kulturo. Kompreneble la ukrainia krizo estis temo ne preterirebla, do ni priparolis diversajn nuancojn kaj alirojn al tiu ĉi komplika afero.


Siavice Rafaelo rakontis pri sia lando, ĉiam pli aktive vizitata de rusianoj, sed apenaŭ konata al ili, ĉiam fermitaj en kaĝoj de luksaj plaĝoj kaj ekskursaj itineroj. “Ni havas la unuan universitaton en Ameriko! Ni havas muzeojn, monumentojn kaj plurajn vizititindaĵojn, sed la turistoj vidas preskaŭ nenion krom la suno kaj maro!” bedaŭris mia dominga amiko. Kompreneble parte tion klarigas alta krimecnivelo en tiu malriĉega lando, sed rilate rusojn gravas ankaŭ lingva bariero. Rafaelo mem konas la hispanan, la francan kaj la kreolan lingvojn. Li diris, ke multaj dominganoj havas haitian devenon, do ankaŭ inter liaj praŭloj estis haitianoj, La haitian kreolan lingvon li nomis belsona kaj specifa – kun la franca vortprovizo, sed la afrika gramatiko. Vere la mondo estas mirinde plureca!


Interalie Rafaelo malkovris por mi la gravan kulturan fenomenon, apenaŭ kompreneblan por alikontinentanoj – Mafalda! Jam en la unuaj tagoj mi rimarkis, ke en lokaj vendejoj abundas libroj kaj suveniroj kun tiu nigrohara knabino, saĝokula kaj ruzmiena. Mia dominga amiko klarigis, ke tio estas heroino de bildstrioj, verkitaj en la 1970-aj jaroj, sed ĝis nun popularegaj tra la hispanlingva mondo. “Ĉu ĝi similas al la Simpsonoj?” demandis mi. “Ne, tute ne! – indignis Rafaelo. – Mafalda estas multe pli profunda, filozofia. Ŝiaj eldiroj pri kulturo, politiko, homa psikologio aktualas ĝis nun kaj estas ofte citataj”. Bedaŭrinde mi ne havis eblecon plenpove kundividi tiun frandaĵon pro la ĉiama lingva bariero. Poste lokaj esperantistoj diris, ke ili planis esperantigi ĉi bildstriojn, sed la verkinto ial rifuzis tion. “Mafalda certe malakceptus tian konduton” triste resumis iu ĉe Fejsbuko. Nu, ni ne perdu la esperon.


Alia miriga por mi afero estis ke niaj venezuelaj akompanoj – Isaac Santiago Molina kaj lia ridetema Andrea Araque – parolis la rusan. Mi jam plurfoje rimarkis, ke la sudamerikanoj favoras Rusion kaj ties kulturon. Neniam antaŭe mi renkontis tiom da homoj, kiuj lernis la rusan kaj volus viziti mian landon. Agrabla surprizo. Bona ekzemplo povas esti la ĉarma Soraya Alvarez, eta feino de la kongreso.


“Ankaŭ mi povas paroli la rusan” diri ŝi al mi, kiel reprezentanto de la tiom ŝatata de ŝi lando. “Mi volas viziti Rusion. Eble dum la futbala mondpokalo de 2018”. Alvenu kara, mi ĝojus montri al vi la veran Rusion – belan, enigman kaj plurvizaĝan!

Cambio!
Tiu krio aŭdiĝas ie ajn en la centro de Bonaero. La hispanlingvanoj tuj komprenas la aferon, sed mi bezonis iom da tempo por lerni pri tiu ĉi specifaĵo de la nuna argentina ekonomio.


Ne estas sekreto, ke ĝi travivas malfacilan tempon, aparte ĝia financa sektoro, ŝarĝita je grandaj ŝuldoj kaj aktive atakata de tutmondaj vulturoj. La argentina registaro ne sukcesis inventi ion pli saĝan ol strikte fiksi la monŝanĝan kurzon, do kontraŭ 1 dolaro en banko vi ricevus nur 8 pesojn. Sed la ekonomio funkcias laŭ propraj leĝoj, kiujn apenaŭ povus ŝanĝi eĉ registaraj fantaziuloj, do surstrate regas alia, pli realisma kurzo: 1 dolaro = 12 pesoj. Oficiale tiaj operacioj estas malpermesitaj, sed al Argentino validas la fama eldiro de rusa verkisto Saltikov-Ŝĉedrin: “Severeco de la rusiaj leĝoj mildiĝas per nedevigeco de ties plenumo”.


Do ĉiupaŝe en San Nicolás oni povas vidi virojn kaj inojn diversaspektajn, kiuj elkrias senhalte: “Cambio-cambio-cambio! Dollar, peso, real. Cambio!” Ofte apude staras policanoj indiferentmienaj. Ĝenerale monŝanĝistoj estas ne tre fotiĝemaj, sed mi sukcesis kapti iun en objektivon de mia kamerao. La afero estas tiom vaste aplikata, ke iu kongresano eĉ diris al mi, ke iu monŝanĝisto proponis sin kiel oficialan serviston de la kongreso tiucele. La interkonsento ne okazis, bedaŭrinde por multaj kongresanoj.
Mi tre rapide seniĝis je kontanta mono, do ne spertis tiajn bezonojn, sed foje partoprenis monŝanĝadon kun du aliaj kongresanoj.


Unu el ili estis eŭropano, preskaŭ sen konoj de la hispana kaj alia servis kiel ĉiĉerono kaj interpretisto. Nia gvidilo estis eta nomkarto de iu vendejeto, kiun ni finfine sukcesis eltrovi en labirintoj de San Nicolás. Temis pri ordinara butiketo, vendanta iujn bagatelaĵojn. La hispanparolanto aliris viron, kiu staris sursojle kaj montris al li la nomkarton. “Cambio?” Post mallonga interparolo ene de la salono, nia amiko revenis kaj nomis kurzon. Ĝi estis sufiĉe kontentiga, do la eŭropano fordonis sian monon, ricevis pesojn kaj la operacio finiĝis je reciproka kontentiĝo.


Kial ni sekvis tiom longan kaj komplikan vojon, preterirante plurajn aliajn monŝanĝistojn surstratajn? Nur pro sekurecaj konsideroj. En tiu metio oftegas fiuloj, do oni facile povas ricevi falsan monon, iĝi viktimo de iu trompo aŭ eĉ esti rabita. Do iri al rekomendita, sekurece pruvita ŝanĝisto estas siaspeca mezvojo inter la strata ŝanĝado kaj vizito al banko.
Poste, kiam dum la Tago de informado grupo da kongresanoj disdonis flugfoliojn pri nia lingvo surstrate, mi ŝercis, ke ilia agado estus multe pli efika, se anstataŭ “Esperanto” ili elkrius: “Cambio! Cambio-cambio-cambio!”