Skip to main content

Miraflores – la parada fasado de Limo

Finfine mi atingis la celon – mi troviĝis en flughaveno de la perua ĉefurbo. Do restis solvi la lastan problemon – trovi kontantan monon por pagi taksion. Kompreneble mi ne havis eĉ unu novsunon, same kiel dolarojn. Do la sola espero estis trovi konvenan bankmaŝinon. Feliĉe tio okazis, ĝi senprobleme eldonis al mi kelkcent novsunojn, do mi ekrapidis surstraten.
Veturado estis longdaŭra, do mi ĝissate gapis tra taksia fenestro. Flughavenoj plej ofte troviĝas eksterurbe, do alveninto trapasas malbelajn urborandojn, kio foje influas lian unuan impreson. Limo ne estis escepto. Ĝi renkontis min per longaj betonaj bariloj, foje dispentritaj.


Grizaj bushaltejoj.


Grandegaj reklamafiŝoj.


Poste mi vidis la Pacifikon kaj ĝi estis bela. La vojo serpentis sub krutaj marbordoj, poste super ili.


Grand Hotel Betsy apenaŭ pravigis sian nomon, ja temis pri kvinetaĝa konstruaĵo kun eta interna korteto kaj modestaj servoj. Mi premis ĉepordan butonon, elvokinte akceptistinon – pli ol mezaĝan inon kun deĵora rideto survizaĝe. Ŝi ne parolis la anglan, sed danke al retmendo per Booking.com mia nomo sufiĉis.


Loĝejo mia konsistis el unu ĉambro je la kvara etaĝo. Modesta, sed sufiĉe komforta ĝi eĉ enhavis mikroondan fornelon, do bone taŭgas por ŝparema vojaĝanto. La promesita sendrata retkonekto ne funkciis, laŭ klarigoj de la personaro pro iu averio trafinta la tutan kvartalon. Matenmanĝo okazis je la supra etaĝo kaj estis tre modesta.


En la interna korteto, ĉirkaŭbarita de betona muro kaj alta fera pordego, mian atenton altiris du aferoj: arko kun signo “S” kiel sekura zono kaze de tertremo (hispane: sismo) kaj kanona kuglego, laŭdire pafita de piratŝipo subestre de Francis Drake en la 17-a jarcento kaj trovita ok metrojn sub grundo en La Punta, Callao (najbara urbo). Pro iu stranga zorgemo la kuglego estis envolvita en polietileno, kio apenaŭ helpus ĝian konservadon en humida tropika klimato, sed ege fuŝas la impreson.


Mi lasis aĵojn en la ĉambro kaj eliris surstraten. Carlos pravis rilate ĉi urboparton – Miraflores aspektis kvazaŭ luksa eŭropa kurorto, pro iu hazardo translokita al Sudameriko. La stratoj estis malplenaj, kvietaj kaj puraj. Loĝejoj preskaŭ tute mankis, sed abundis oficejoj plej diversaj. Jen tiu de la Asocio de pediatroj.


Jen katedralo de iu kristana eklezio.


Religiaj kaj juraj titoloj abundis.


Eĉ kaktoj kreskis laŭorde, kvazaŭ ili estis rozoj aŭ ĝardenaj arbustoj.


Proksimiĝis iu balotado, do politikistoj ĉarme ridetis de afiŝoj (evidente al elektontoj, ne unu al alia).


Apud multaj domoj staris rondokulaj “skaraboj”, jam forgesitaj en Rusio.


Apud la hotelo situis trafikcirklo, ĉe kiu troviĝis McDonald'sStarbucks kaj aliaj manĝejoj.


Flanke altiĝis katolika preĝejo.


Surstrate mi denove vidis reklamon de la Rusia Ŝtata Cirko, baldaŭ alvenonta – vere neatendita trovaĵo.


Ĉio aspektis tute sekura, pluraj eŭropanoj trankvile veturis preter mi sur bicikloj aŭ eĉ rultabuloj. Tamen ĉiuj konstruaĵoj estis protektitaj per altaj bariloj, super kiuj ofte etendiĝis ŝtala drato sub elektra tensio.


Sur pordoj pendis avertotabuloj pri alarmosistemoj deĵorantaj.




Comments