Skip to main content

La lasta tago en Limo

Mia lasta tago en Limo estis ĥaosa kaj moviĝema. Sed kion fari, ja min gvidis homo kun vere rusa animo – loka esperantisto Hector.
Aidaŭa promeno tra apudaj kvartaloj de Callao. Malpura kafejo proponis “rusan salaton”, sed ni singarde rezignis je tiu frandaĵo.


Maldekstre de la muzeo ni trovis malplenan parkon, en kiu staris kelkaj monumentoj, dediĉitaj al respektivaj etnokomunumoj de Callao – la araba, juda, japana, ĉina.



Ni ne sukcesis trovi amikinon de Hector ĉe sia hejmo, sed renkontiĝis surstrate. La vigla ĉarmulino elpafis vortojn kun mitrala rapideco kaj aktive gestis, klarigante kiel ni plej bone atingu Limon. Fine ni kaptis taksion kaj revenis al la ĉefurbo.
Neniam mi tiom multe vojagis per taksio. Tiutage mi vizitis almenaŭ duonon de la urbopartoj, ĉar Hector havis diversajn taskojn urĝe farendajn. Fine ni vespermanĝis en la sama butikejo, kie mi antaŭ kelkaj tagoj malsukcesis aĉeti glaciaĵon pro la manko de moneroj. Hector iam kromlaboris en loka restoracio kiel kelnero, do laŭdis tiean kuiraĵojn. Veraj frandaĵoj, mi konfirmas.


Restis jam nur du horoj antaŭ mia forlfugo kaj mi ankoraŭ devis trovi iun apotekon por plenumi mendon de rusia amiko. Unue ni veturis al iu kvartalo, kie surstrate enviciĝis pluraj vendistoj. “Oni vendas ĉi tie kuracilojn plej malmultekoste” klarigis Hector. “Ĉu falsaĵoj?” – “Ne, nuraj kontrabandaĵoj! Kion pri la polico? Kompreneble policanoj scias pri tio. Ĉiuj scias!” Bedaŭrinde mi jam ne havis sufiĉe da kontanta mono kaj bankokartoj ĉi tie apenaŭ akcepteblis. Do ni veturis al la plej granda apoteko de la urbo, kiel nomis ĝin Hector kaj tie post certaj burokrataĵoj mi tamen aĉetis la deziritaĵon.


“Ĉu ni havas sufiĉe da tempo por atingi la flughavenon?” – “Jes, ne zorgu” trankviligis min Hector kun tute rusa senzorgeco. Nia aŭto rapidis laŭ iuj mallumaj stratetoj. “Hm, nu kiel diri al vi specifon de tiu ĉi kvartalo... Nu ĉi tie troviĝas ĉefe bordeloj” klarigis mia perua amiko laŭvoje. La taksio haltis ĉe ruĝa trafiklumo kaj Hector tuj enpremis serurbutonojn ĉe ĉiuj pordoj. “Ĉu ni ne akceptos gastojn?” – “Ĉi tie prefere ne. Oni havu okulojn sur nuko en tiaj lokoj”.


En la flughaveno jam atendis nin Carlos, kiu speciale veturis tien por adiaŭi min. Kiom afablega ulo! Do ne mirindas, ke ĉiuj renkontitaj de mi lokaj esperantistoj nomis lin “koro de la perua esperanto-movado”. Mi ŝategus babili kun li kaj kundividi miajn impresojn, sed... tempo jam ege mankis al mi. Unue mi kuris al bagaĝdeponejo por repreni la valizon. “50 solesoj, sinjoro”. Mi ŝovis mian lastan bankbileton, speciale por tiu ŝparitan. “Pardonon, sinjoro, sed ĝi estas falsa”. Diable! Mi insultis friponan taksiiston, kiu donis al mi ĝin kiel restmonon dum mia vespera reveno al la hotelo. “Hm, jes, ĝi estas falsa” konfirmis miaj amikoj, esplorante la rozkoloran papereton. “Rigardu, tie ĉi devus esti surskribo kaj tiu ĉi strio estu alikolora... Sed bone farita, vere bone...”. Do mi jam ne havis monon, sed plu havis amikojn. “Havu ne cent rublojn, sed cent geamikojn” diras la fama rusa proverbo. Hector donis al mi la bezonatan monon kaj mia ostaĝigita valizo tuj estis liberigita.


Mi fulmis al registrejo. “Kien vi flugas nun?” – “Al Montevideo” – “Kaj poste?” – “Al Bonaero” – “Ĉu vi povas prezenti bileton?” Diable! Mia telefono jam letargiis, do mi ne povis surekranigi la elektronikajn biletojn, haveblajn nur en mia retpoŝto. Post kelkminuta hezitado kaj konsultado de superulo, la oficisto revenis tristmiena: “Pardonon, sinjoro, sed mia estro diris, ke vi devas montri biletojn por la tuta itinero”.


Ni kune iris al komputilo. Unuafoje post pluraj tagoj mi atingis Yandex, entajpis mian pasvorton por poŝtokesto kaj... atendis... atendis... atendis... Eventuale la flughavena komputilo malŝatis la plej popularan rusian serĉilon. Mi estis vere nervoza: “Mi tute ne havas tempon!” La oficisto donis al mi sian poŝtelefonon kiel solan helpilon. Finfine mi sukcesis eniri per ĝi mian poŝtokeston kaj prezenti biletojn ĝis Bonaero. “Bone. Sed kien vi flugos poste?” – “Al Amsterdamo, Moskvo kaj fine Tjumeno” – “Ĉu vi povus prezenti biletojn?” @#$%&^&* Pardonon, sed tio estas la plej ĝentila maniero esprimi miajn pensojn tiumomente, ĉar tiuj ĉi biletoj haveblis nur kiel fotoj en mia senenergia iPhone. “Ok. Do ni sarĝos ĝin” tiu ĉi homo ĉiam pli ŝajnis al mi esti roboto. Post kelkaj minutoj la telefono vekiĝis kaj mi montris al la scivolema perua registranto ĉiujn bezonaĵojn. “Bonan flugon” diris li kaj stampis mian bileton. Dankon!!!
Revena kuro al la amikoj. Mi prenas de bankmaŝino 50 solesojn kaj redonas ilin al Hector. Poste ni kune rapidas al la forirejo. “Ĉu plaĉis al vi Peruo? Kion vi pensas pri Kusko? Kaj Maĉupikĉuo? Kion pri homoj, homoj de Peruo?” Carlos bolis de amikeca scivolo. Ĉu mi povus forlasi tian afablulon senresponde? Fine li elmanigis al mi kelkajn memoraĵojn, ni faris komunan foton kaj mi malaperis en longega atendovico. La amikoj ĝis lasta momento adiaŭe mansvingis al mi.


Ho, finfine mi alvenis oficistinon. “Bonvolu prezenti vian enmigran kuponon” – “Ĉu? Diable!” – “Oni donis ĝin al vi dum via alveno al Peruo. Vi plenigis ĝin kaj poste unu duonon fordonis dum alveno kaj la duan devas fordoni nun”. Mi ne havis ĝin submane kaj tute forgesis pri tiu stulta paperaĉo. La registriĝo por mia flugo jam antaŭlonge finiĝis. Restis nur 10 minutoj ĝis forflugo de la aviadilo. “Pardonon, sinjoro, sed vi devas reveni al komenco de la atendovico, preni tie novan kuponon, plenigi ĝin kaj reveni”. Mi ne memoras lastan tagon kiam mi kuris tiom multe.
La kupono estis plejparte en la hispana. Mi plenigis kion mi komprenis kaj hastis reen. Restis nur 5 minutoj. La oficistino jam infektiĝis je mia nervozeco, do rapide stampis la bileton kaj akompanis min al sekva etapo – doganeja budo. “Sinjoro, vi devas pagi forveturan imposton por alilandanoj – 6 dolarojn”. Mil diabloj! Mi ne havis eĉ unu bankbileton en poŝo. Bankokartoj ne akcepteblis. Inter doganistoj ekis disputo. Unu insistis ke mi strikte plenumu la regulon, sed alia admonis lin, montrante horloĝon: “Tri minutoj!” Fine mi elpoŝigis sur tablon kelkajn monerojn haveblajn kaj ekkuris al la lasta punkto de mia maratono.
La ekrano jam estis malŝaltita, ejo malplenis kaj uniformulo pretis forlasi ĝin. “Sinjoro!” Li flegme rigardis min kaj malfermis la pordon de ... “¡Hola!” Unuafoje en la vivo mi eniris la aviadilon du minutojn antaŭ ties forflugo. Ĉiuj pasaĝeroj jam sidis alkroĉitaj kaj mire gapis al la stranga ulo, kiu sovaĝokule kaj anhele grimpis al sia loko. Tamen forflugis ni nur duonhoron poste. Ja tio estas Sudameriko.

Comments