Posttagmeze alvenis Julio Enrique Zevallos Gómez, la unua perua esperantisto, renkontita de mi en ĉi lando. Mi ege dankas la sorton pro tiu renkontiĝo, ĉar oni apenaŭ povus pli bone komenci viziton al la tute nekonata lando ol trovi homon tiom kleran kaj bonkoran. La vera erudiciulo pri la peruaj historio kaj kulturo, li multon rakontis kaj montris al mi. Ĝis nun mi kun ĝuo rememoras niajn konversaciojn pri diversaj aspektoj de la perua kaj rusia vivo.


Unuapaŝe li kondukis min al El Buen Sabor – restoracio vere rekomendinda. Kiel ĉiuj manĝejoj, ŝatataj de lokanoj kaj malpli konataj al turistoj, ĝi plenis je homoj, do atendado estis bezonata. Kiam oni alportis pladojn mi pensis, ke temas pri ŝerco – ĉu vere homo povas manĝi tiun montegon da rizo, fiŝaĵo kaj aliaj bongustaĵoj? Nu, tio estas komuna trajto de ĉiuj tradiciaj kuirartoj kaj ju pli for oni iras, des pli porcioj grandiĝas (mi jam spertis tion en Vungtaŭ en 2012).
Interalie Julio rakontis al mi, ke la perua kuirarto famas tra la kontinento kiel plej elstara. La tuta lando dividiĝas je tri vertikalaj terstrioj: marbordo, montaro kaj ĝangalo. Ĉiu el ili konsistas el sudo, centro kaj nordo. Kaj en ĉiu regiono ekzistas specifa kuirarto, do entute naŭ kuirregionoj. “Oni povus aranĝi specialajn vojaĝojn por frandemulojj” ridis mi. “Oni ja aranĝas!” respondis Julio.


Al bushaltejo alflugis griza buseto. Konduktoro elsaltis antaŭ ĝi tute bremsis kaj elpafis iun parolon, evidente alvokan. “Ho, publika transporto estas nia ĉiama problemo” konstatis Julio. Tamen la veturado al la centro estis sufiĉe komforta. Ni trovis vakajn sidlokojn kaj ĝuis improvizitan repo-prezentadon fare de du junuloj. Mi ĝis nun bedaŭras, ke ne filmis ĝin.


Evidente Julio jam plurfoje ĉiĉeronis alilandanojn, ĉar nia promenado tra la urbo estis aranĝita tiom bone, ke dum unu vespero mi vidis ĉefajn vizitindaĵojn. Limo okazis esti neatendite pli bela, komforta kaj pura ol mi pensis. Mi agnoskis, ke por la rusianoj Peruo estas la lando tute nekonata, kie nur loĝas indianoj, paŝtas sin lamoj kaj en kartonaj korboj de malpuraj slumoj vivtrenas mizeruloj. Sed ĉi tie mi vidis plurajn historiajn konstruaĵojn, kiuj elmontras samtempe iaman gravecon de la urbo kaj ĝian nun bonfarton.


Julio klarigis, ke antaŭ jardekoj Peruo vere troviĝis en malbonega stato. “Post revolucio ni en unu tago trafis tute alian mondon – tiun socialisman. Tio daŭris kelkajn jarojn, sed poste la projekto fiaskis. Plurajn jarojn daŭris enlanda milito, kiam ĉiutage aŭdiĝis eksplodoj en Limo kaj matene en televidnovaĵoj oni anoncis liston de pereintoj”. Sed nun la lando finfine trovis sian vojon kaj la ekonomio ĉiam pliboniĝas, sekvata de aliaj vivosferoj. Multaj problemoj plu restas, sed la evoludirekto ĝenerale estas kontentiga. Rilate eksteran politikon Peruo ĉiam pli interproksimiĝas kun Brazilo, dum rilatoj al Ĉilio estas ne tre bonaj (ŝajnas ke tio estas komuna afero por la regiono). Al mia rakonto pri la argentina vivo, saturita je pluraj problemoj, li reagis trankvile: “Pri problemoj de Argentino kulpas la malbona registaro. Nia registaro estas pli efika. Rigardu Venezuelon – riĉa lando kun multe da nafto tamen spertas grandajn problemojn, ĉar ĝia registaro estas fuŝa”.


Dum nia promenado ni priparolis la indiĝenan problemon, tiom aktualan por Usono, Aŭstralio, parte por Rusio kaj multaj aliaj landoj. Julio asertas, ke ĝi fakte ne ekzistas en Peruo, lando kun plej forta indiĝena kulturo en la kontinento. Pro ĝia situo plejparto de eŭropaj elmigrintoj setliĝis laŭlonge de la orienta bordo de Sudameriko aŭ je sudaj partoj de la okcidenta bordo. Do indiĝenoj se ne plu dominas, do konsistigas almenaŭ duonon de la loĝantaro, grandparte metizita. Afrikanoj preskaŭ tute mankas, interalie ĉar ili ne eltenis specifan montaran klimaton. Tamen formiĝis kelkaj nigrulaj vilaĝoj kun specifa kulturo, en kiu interfandiĝis ecoj de la hispana, indiĝena kaj afrika tradicioj.


“Oni plej ofte rememoras inkaojn, kiam parolas pri Peruo. Sed la inkaoj estis nur la lastaj en longa vico. Ili estis konkerintoj, kruelaj mastroj, do kiam alvenis hispanoj multaj indiĝenaj popoloj aliĝis al iliaj ekspedicioj por batali kontraŭ la inkaoj” memorigis li. Vere grava rimarkigo, memoriganta al mi filmon “Apokalipso” fare de Mel Gibson. Ne indas anstataŭigi malnovan kvazaŭhistorian legendon per tiu nova.
Loka arkitekturo impresis je sia beleco kaj eŭropeco. Jen domo, donacita al la urbo de la loka itala komunumo.


Jen la Palaco de Justeco (“aŭ maljusteco, kiel opinias iuj” amare komentis Julio).


Interalie li montris al mi domon, en kies ĉambro regule kunvenas lima esperantistaro.


Same kiel ĉiuj postaj miaj peruaj konatoj li aprezis Carlos kiel veran motoron de la movado kaj krome bonkorulon, kiaj ne tro multas en nia mondo.


La Parque de la Exposición, fondita en 1872, plenis je promenantoj. Florbedoj, arboj prizorgataj, bonstataj konstruaĵoj – ĉio elmontris zorgemon kaj bonfarton.


Julio diris, ke tiu ĉi parko estis aranĝita por akcepti la Universalan Ekspozicion – tre popularan amuziĝon de la 19-a jarcento.


Oni povas kompreni gravecon de la projekto jam laŭ tio, ke la ĉefan konstruaĵon planis Gustave Eiffel – kreinto de la plej fama pariza simbolo.


Finfine la ekspozicio okazis aliloke, sed la parko plu ekzistas kaj ĝojigas vizitantojn.


En la Eiffel-palaco nun troviĝas la artmuzeo MALI, en kies interna korto svarmas infanoj kun gepatroj kaj edukistoj.


La eniro estis senpaga, sed atendovico sufiĉe longa. Ni tamen atendis kaj sekvis grupon, gvidatan de vigla juna ĉiĉeronino. Ŝi parolis rapidege kaj emocie, haltante ĉe nur iuj eksponaĵoj (en muzeologio oni nomas ilin “bazaj eksponaĵoj”, vizitendaj por minimuma ekskursa programo). Mi registris tion per poŝtelefono, sed ŝi diris, ke foti kaj filmi estas malpermesite.


La ekskurso estis ege mallonga, ne pli ol 15 minutoj kaj la eksponaĵoj ĉefe apartenis al la moderna arto, sufiĉe specifa.


Krepuskis. Ni promenis inter belaj palacoj, garnitaj je grandegaj lignaj balkonoj.


“Tio estas videbla signo de la andaluza influo, tiom forta en la perua arkitekturo, – diris Julio. – Multaj enmigrintoj devenis de tiu regiono, do ili lportis siajn kutimojn kaj gustojn al la nova patrujo. Siavice la andaluza kulturo estas grave influita de tiu araba, do fakte ni vidas integriĝon de la tri kontinentoj: Eŭropo, Afriko kaj Sudameriko”.


Mi reciprokis lin per rakontoj pri la rusa kulturo, ensorbinta plurajn kutimojn de aliaj rusiaj popoloj dum la vastiĝo de la lando. Aparte miris lin historio de la raskol – skismo de la Rusia ortodoksa eklezio, okazinta en la 17-a jarcento kaj kaŭzinta sangoverŝan interbatalon religian kaj foje militan, kiu daŭris pli ol jarcenton.


Multaj raskolanoj fuĝis al Siberio kaj, post esti trovitaj de la caraj persekutantoj, ili bruligis sin vivaj kune kun familianoj, brutoj kaj konstruaĵoj. En mia regiono tutaj vilaĝoj po kelkmil homoj pereis en tiaj fajregoj, ĉar iliaj loĝantoj rifuzis la “diablan regon”, kiun ili opiniis stariĝi sur la Tero.


Ni paŝis laŭ piedira strato, iom simila al Arbato en Moskvo.


En loka restoracio knabo palisumis kokinojn, jam senkapajn por meti ilin super fajron.


Julio helpis al mi aĉeti lokan SIM-karton – tre efika maniero ŝpari monon en fora lando, aparte por esperanto-vojaĝanto, kiu en ajna loko havas al kiu telefoni.


Poste ni eniris iun katedralon. Julio kiel fidela katoliko faris krucosignon kaj ni iom priparolis tiun aferon. Interalie mi rakontis, ke miloj da raskolanoj mortis nur pro rifuzo fari novstilan krucosignon – la dufingra estis anstataŭita per tiu el tri fingroj kunigitaj. Siavice Julio diris, ke nun la katolikoj kaj la ortodoksuloj rajtas uzi templojn unuj de la aliaj kaze de bezono, aranĝi tie diservojn kaj eĉ komunii. Vere, mi ne sciis tion.


Jam preskaŭ noktis kiam ni adiaŭis unu la alian. Julio kaptis por mi taksion, interkonsentis pri pago (en Peruo oni faru tion antaŭe) kaj mi veturis al la hotelo. En malhelo de la dormanta strato taksiisto akceptis mian pagon kaj redonis 50 solesojn. Poste mi ekscios, ke tio estis falsaĵo.