Hue - antikva ĉefurbo de Vjetnamio

“Mia edzino ne ŝatas vojaĝi, do mi trovis por mi novan en Vjetnamio. Jen, rigardu!” diris mi poste al miaj rusiaj geamikoj, montrante ĉi foton. Kompreneble temas pri nura ŝerco, tamen la foto estas vera.

La knabfesteno
Je mia dua vespero en Hue la edzo de Suong proponis al mi partopreni la knabfestenon en apudurba vilaĝo, kie morgaŭ edziĝos lia amiko. “Ĉu vi volas manĝi kapron?” – “Jes, mi ja preskaŭ tute vjetnamiĝis, do mi pretas manĝi ion ajn!” Ni sidiĝis sur motorciklon de Tenh kaj veturis al la vilaĝo. Dumtage ni jam vizitis ĝin por observi preparadon de la festeno kaj iom babili kun parencoj de la edziĝonto. La vigla Suong tiam grimpis sur arbon kaj per bastono faligis por ni kelkajn oranĝojn, tuj formanĝotajn.


Poste ni tagmanĝis surplanke kun Tenh kaj parencoj de lia edziĝonta amiko, iom babilis kaj drinkis rizan vodkon. Ŝajnas, ke loka polico ne tre atentas ebriecon de ŝoforoj.


La vilaĝo situas je ĉirkaŭ 15 minutoj da veturado for de la urbo, ĉe la Parfuma rivero.


Ĉio estas plena je verdaj kreskaĵoj.


Betonitaj stratoj trairas la vilaĝon paralele unu la alian, de la akvorando al rizkampoj kaj estas tiom mallarĝaj, ke nur biciklanto aŭ motorciklanto povas pasi ilin, aŭtojn oni lasas antaŭ ŝtonaj ornamitaj arkoj, kiuj staras komence de ĉiu strato. Betonaj domoj situas laŭlonge de la stratoj, sed iom for, je ĉirkaŭ 10-15 metroj, duonkaŝitaj de verdaĵoj. 


Domo de nia amiko enhavis loĝatan kaj mastruman partojn, kie vigle kuris kokidoj kun sia patrino, en kaldronoj kuiriĝis iu manĝaĵo kaj sur fajro bolis tekaldrono.


Viroj salutis min vjetname (neniu ĉi tie parolis la anglan), per plasta kruĉo ĉerpis iun drinkaĵon el kaldrono kaj regalis min: “Vodka Vietnam!” Bongusta. “Ĉu vi volas vidi kiel ni preparas la kapron?” demandis Tenh kaj ni veturis al la riverbordo.


Tie, sur betona ŝtuparo sidis du knaboj – unu tenis la senkapan kaprokorpon je kruro kaj alia lerte dispecigis ĝin per granda tranĉilo, samteme trempante la kadavron en akvon.


Kelkajn paŝojn for sidis alia junulo, kiu diligente lavis ion en la rivero. Post vidi min foti, li amikeme ridetis kaj fiere demonstris al ni la kaprokapon.


La festeno okazis en la apuddoma tereno, sub tendo, supozeble starigita por tiu aranĝo. Partoprenis nur viroj, kiuj sidis ĉirkaŭ rondaj tabloj – junuloj kaj mezaĝuloj aparte (mi jam apartenas al la lastaj). Ĉiuj manĝis, drinkis la rizan vodkon, tostis kaj babilis. 


Fine alvenis kelkaj knabinoj, tre amuzaj – kun pompaj hararanĝoj kaj bantoj.


Ili sidis ĉe aparta tablo, iom babilis kun alsidiĝinta knabo kaj poste kantis karaokeon surloke kaj sur scenejo.


Dum nia reveno jam tute mallumis, nur lanternoj de stratvendejoj tie kaj tie trapikis la nokton.

La geedziĝo
Ĉi-tage ni vekiĝis tre frue, ĉar la geedziĝo estis komenciĝonta jam en 7:30 – neimageble frue por Rusio. Ni matenmanĝis en kafejo kaj ekis al la vilaĝo. La tendo estis jam preta por la festeno: ĉe la bele ornamita enirejo malantaŭ la du grandaj portretoj de la gefianĉoj, staris la tablo kun turnobarelo, en kiun du knabinoj metis kovertojn kun donacoj. Suong avertis min, ke ordinare homoj donacas po 25 dolarojn. Mi ne havis malgrandajn banknotojn, do la bonkora junulino volis donaci anstataŭ mi, sed mi kompreneble rifuzis kaj donis 100 dolarojn – “nome de mi kaj Milo”.


Parencoj de la edziĝonto iris tien kaj reen en belaj vestoj. Inter ili rimarkindis maljunaj viroj en bluaj longaj ĥalatoj kaj samkoloraj ĉapoj.


Baldaŭ grupo da ĉeestantoj stariĝis en kelkaj vicoj sur la doma ŝtuparo, du knaboj tenis ruĝajn baldakenojn, mezaĝa viro portis antaŭ si ruĝan kuseneton kaj ili ĉiuj, kun la edziĝonto en la centro iris for.


Suong klarigis al mi, ke nun okazos la tradicia budhisma ceremonio, dum kiu la edziĝonto prenos la fianĉinon kaj revenos kun ŝi. Suong kaj ŝia edzo foriris, lasinte min atendi en la vilaĝo. Poste mi iom bedaŭris, ke ne insistis pri mia ĉeesto; aliflanke eble tio ĝenus la partoprenantojn, kaj aldone mi havis eblecon pli bone esplori ĉirkaŭaĵojn.


La vilaĝo estis ne tre granda, dividita je du partoj de la rivero kaj ŝoseo, kiu transpasis ĝin laŭ betona ponto. Homoj malmultis, nur de tempo al tempo preterglitis min biciklantoj kaj motorciklistoj.


Ĉe la rando de la vilaĝo mi trovis stalon, de kiu je 100 metroj for aŭdiĝis apetita ŝmacado. Alproksimiĝinte mi vidis ĝian fonton – rozkoloran porkegon, kies korpo sulkiĝis je multaj grasfaldaĵoj. 


En apuda stalosekcio staris dekkelkgrandkornaj bubaloj. Post vidi min la plej proksima bubalo etendis sian kolon al mi kaj frostiĝis en senmova rigardado.


Feliĉe tiu scivolemulo estis alkroĉita al trabo per ŝnuro, pendanta el ĝia nazotruo. Duonhoron poste mian atenton allogis brua plaŭdado malantaŭ mia dorso. Mi returniĝis kaj ekvidis gregon da bubaloj, transpasanta la riveron. Memorinda bildo.


Ĉe la riverbordo, nemalproksime de la stalo mi trovis la vilaĝan tombejon. Laŭaspekte malnova, ĝi konsistis el disaj betonaj tomboj, plejparte superkovritaj je verdaĵoj. Iuj estis tre malgrandaj – nuraj duonsferoj kaj tomboŝtonetoj; aliaj prezentis tutajn memorialojn kun kolorigitaj ornamaĵoj.


Sur iu tombo mi distingis la lastan vivodaton – “2002”, do supozeble antikveco de la tombejo estis nur ŝajna, kaŭzita de la bunta tropika klimato.


Serĉante plastrojn por miaj kaloriĉaj piedoj, mi aliris la ŝoseon, laŭlonge de kiu staris verŝajne ĉiuj vendejoj de la vilaĝo. Farmaciisto en malgranda apoteko baldaŭ komprenis mian bezonon kaj donis al mi kelkajn plastrojn. Mi proponis al li monon, sed li nur svingis la manojn: “No, no!” kaj kiam mi provis sidiĝi surstrate por alglui la savontajn bendojn, li denove protestis, invitinte min al la planko de sia apoteko. Neniam mi vidis la popolon tiom amikecan kaj bonkoran kiel vjetnamoj.


Pasis pli ol du horoj antaŭ sur la riverbordo haltis kelkaj bele ornamitaj Toyotoj. El la unua eliris la novgeedzoj – Lam en malhela kompleto kaj lia edzino en ruĝa tradicia kostumo kun la arkoforma kapvesto. Ŝi estis grave ŝminkita kaj timeme ridetis, evidente emociigita pro la ĉirkaŭa tumulto. Mi aliĝis al fotistino kaj kameraisto, kiuj registris ĉion kaj ankaŭ faris kelkajn fotojn, inkluzive de tiun kun la novgeedzoj. Poste la tuta procesio solene paŝis al la domo, ĉe kies sojlo bonvenigis ilin bluvestita maljunulo kaj komenciĝis la festeno.


Ĝi estis simpla, sed gaja. Homoj sidis ĉe la tabloj (viroj kaj virinoj kune), drinkis bieron (nur ĝin!), kestoj da kiu staris apud ĉiu tablo, manĝis kaj babilis.


Juna festenestro en blanka kompleto, kun vila hararanĝo tiom moda ĉe la azianoj, gvidis la bankedon. Jen ludis muziko, poste sur la scenejon iris la novgeedzoj kun siaj gepatroj.


Ili parolis ion, poste bruligis fosforeskajn kandelojn kaj disverŝis ŝaŭmvinon en pokalojn, starigitajn kelketaĝe. 


Kelkfoje al nia tablo alvenadis la novgeedzoj kaj ties parencoj por tosti kun la gastoj kaj kompreneble mi uzis tiun eblecon por fari komunajn fotojn. “Vi fotas multe” rimarkis Tenh. Jes, sed kiam mi sekvan fojon trafos la vjetnaman geedziĝon? Ĉirkaŭ la 12-a horo ĉio finiĝis.

Comments