Post matenmanĝo mi mendis en la iPhone-aplikaĵo Booking.com konvenan hotelon en la Honkongo-insulo (tiun lokon sugestis al mi Long Zhang), prenis taksion kaj ekveturis al la limo. Duonhoron poste mi jam estis ĉe doganejo.


Ĉio okazis glate, kvankam mi plu miras pri tiu stranga institucio ene de la (formale) unueca lando. En loka monŝanĝejo mi akiris iom da honkongaj dolaroj – alia strangaĵo, malfacile komprenebla por rusianoj.


Mia hotelo Bishop Lei International House en Robinson Road, 4 estis ne luksa, sed sufiĉe komforta. Ĝi situas dek minutojn aŭte for de metrostacio, supre de altaĵo, de sur kiu videblas nubskrapuloj de la komerca centro de la urbo – Mong Kok.


Du ĉambroj estis kompreneble etaj (ja tio estas Honkongo), sed panorama vido el la dormejo plene elaĉetis mankon de spaco.


Mi havis nur unu tagon (fakte duonon), do volis uzi ĝin laŭeble efike. Elirinte surstraten mi nevole ekdescendis malsupren, al maro kiu videblis malproksime.


La unua vizitindaĵo sur mia vojo estis la zoologia kaj botanika ĝardeno. Ĝi dronis en verdaĵoj kaj eniro estis tute senpaga.


Evidente insula malvasteco malebligis aranĝi promenejojn por bestoj, do ili sidas en kaĝoj kaj rigardas vizitantojn de tie, kun tute indiferentaj mienoj.


Viglaj makakoj, grandokulaj lemuroj, gigantaj testudoj... Sed plej grave impresis min orangutano, kiu senemocie sidis antaŭ krado, maĉante arbetan branĉon, poste peze paŝis al mezkaĝa arbo kaj kun neimagebla facilo ekflugis supren, kvazaŭ ĝia faldoplena korpego ne pezis almenaŭ centon da kilogramoj. Nun mi komprenas kial la malajoj nomis tiun beston “arbara homo”.


Trans mallarĝa strato situis bela parko kun fontanoj kaj la muzeo de teumaĵoj – teujoj, teopakaĵoj, plej diversaj tasoj ktp.


Vizito estis same tute senpaga. En la dua etaĝo lokiĝis ekspozicio de manĝproviza kompanio, kio sponsoris la muzeon – ankaŭ interesa.


Mia malsupreniĝo al la marbordo estis longdaŭra kaj malrekta. Tiu parto de Honkongo estas densa kunplektaĵo de superpasejoj, eskalatoroj kaj ŝtuparoj, kiuj interligas nubskrapulojn, metrostaciojn kaj vendocentrojn.


Do oni senhalte grimpas supren, trairas iun vitropasejon, descendas en luksan aĉetcentron tra kiu eniras metroon, poste ruliĝas supren laŭ eskalatoro kaj denove paŝas tra iu vitroŝtala koridoro al plia nubskrapulo.


Post tute ĉinvizaĝa Ŝenĵeno tuj rimarkindas internacia etoso de tiu ĉi urbo-insulo. Eŭropanoj en grizaj kompletoj hastas ien kaj tien, evidente al oficejoj de internaciaj kompanioj. La brita pasinteco senteblas ĉiupaŝe.


Oni descendas de Robinson Road al Kennedy Road, preteriras monumentojn al reĝo Georgo la 6-a kaj al azianoj, pereintaj dum la Dua mondmilito fidelaj al la brita krono.


Kompreneble la trafiko estas maldekstraflanka, do atentu tion antaŭ transiri la straton. Feliĉe en multaj lokoj ĉe transpasejoj sur asfalto estas pentrita averto: “Look right” kun granda montrilo dekstradirekta.


Duetaĝaj busoj ankaŭ estas honkonga ĉiutagaĵo.