Antaŭpreparoj
Pri la futbala matĉo inter teamoj de Esperantujo kaj la armena komunumo de Bonaero mi eksciis de novaĵoj. Se diri sincere, mi estas ŝatanto nek futbalo, nek teamaj sportoj entute. Do tio estis la unua matĉo, kiun mi spektis. Mi tute ne bedaŭras pri tio.
Stadiono Polideportivo Colegiales situas en la okcidenta parto de Bonaero, sufiĉe for de la centro, do ni veturis tien per metroo. Argentinaj geamikoj supozis, ke post la Moskva metroo mi apenaŭ estis impresita kaj mi ne povis refuti tion. Fakte mi pensis, ke mi ankoraŭ troviĝas en subpasejo, sed ne, tio jam estis metrostacio.


La stadiono estis sufiĉe granda, sed malnova, do iom trivita.


Tribunoj troviĝis nur de unu flanko, ĉe la enirejo. La maldekstran alon iom post iom okupis esperantistoj, kiuj fine nombris eble ĝis kvindek kaj sur tiu dekstra sidiĝis ĉefe armenoj.


Jam laŭ la antaŭpreparoj de la armena teamo kompreneblis la finrezulto de la matĉo. La armenaj futbalistoj akorde kuris, vigligis la muskolojn, provbatis pilkojn, saltis, kapriolis, do agis kiel profesia kaj bone akordita teamo. Poste aperis la esperantista ludantaro – bunta miksaĵo de pluraj kontinentoj kaj etnoj. Ili klopodis ripeti la samajn pretigajn moviĝojn, sed kompreneble sentis sin ne tiel komforte sur fremda ludkampo. Ili sukcesis provludi antaŭe nur unu aŭ du fojojn, do mi ne certas, ĉu ili almenaŭ ĉiuj konis laŭnome unu la alian.



La procezo mem disvolviĝis laŭ tradicia maniero, kvazaŭ en la “plenkreskula” mondo.


Televidistoj intervjuis ludantojn kaj oficialulojn.


Inaŭguraj paroloj fluis laŭ mia gusto tro longe, sed feliĉe la spektantaro estis tre indulgema.


Mark Fettes videble nervozis antaŭ sia parolo, sed fine elpafis plian elokventaĵon, fajrigante aŭskultantojn per brilaj okuloj kaj vigla gestado.


Nu, ni jam havis la prezidanton-filozofon, nun ni havas la prezidanton-oratoron. Eĉ se tio ne estas avantaĝo, do almenaŭ ioma diverseco, ĉu ne?


Sekvis tri himnoj – tiuj de ArgentinoArmenio kaj Esperantujo.


La esperanto-parton de la solenaĵoj neatendite finis... Manŭel, kiu laŭ ĝis nun enigma por mi kialo replenumis “La Espero”, aldoninte personajn salutojn al la ĉeestantoj. Mi havas nenion kontraŭ tiu laŭaspekte afablega ulo, sed neniu alia himno estis kantita kaj, se diri sincere, la voĉo de la artisto estis ege malforta, kio aparte evidentis en la vasta stadiono subĉiela. La artaĵo devas esti unuavice profesia kaj plenvalora, do sur la stadionoj oni ne kantu duonvoĉe, eĉ se tutkore.

La matĉo
La matĉo komenciĝis de eta tragedio – jam post dudek sekundoj armena atako kontraŭ la esperantista pordego rezultigis la unuan golon.


La esperantistaro ekhurlis je bedaŭro, sed nur pli laŭte kriis subtendevizojn. Kio plej plaĉis al mi en tiu ĉi afero estis la humoro – vere ĝoja, sincera kaj amikeca.


Neniu malamego, envio aŭ agresemo vidiĝis, la atmosfero estis vere festena – sendepende de la ciferoj sur la ekrano.


La esperanto-tribunoj ardegis kaj flamis. Homoj kriis, stariĝis, svingis la manojn kaj pufaĵojn, hurlis, elmontris afiŝojn.


Kiam televidistoj lanĉis spavon flugi super la stadiono, aŭdiĝis krioj: “Hej, armenoj, rigardu la ĉielon! Ĉiuj kune!” Plenkreskuloj kiuj plej verŝajne de pluraj jardekoj ne vizitis tiajn okazaĵojn, ĝojis kaj ridis kvazaŭ adoleskoj.


“Ne perdu la esperon!” konsolis ili sian teamon post plia perdita golo. “Jes, vi povas!” skandis ili post ĉiu golo gajnita.
Dum paŭzo loka ĉarmulino kun pufsvingiloj enmane proponis al mi pentri la verdan stelon sur mia vango.


Nu, kion fari, mi konsentis kaj post malpli ol minuto transformiĝis al vera futbalzeloto. Malfacilas rifuzi ion ajn al tia belulino, ĉu ne?


Mi diris al Mark Fettes, ke tiaj eventoj tre gravas ne nur de la organiza kaj kultura vidpunktoj, sed ankaŭ por evoluigo de la lingvo, kreiĝo kaj enradikiĝo de novaj fakaj vortoj kaj esprimoj. Li evidente ne komprenis mian ideon, respondinte ke futbala terminaro sendube jam ekzistas kaj estas sufiĉe evoluinta.


Sed mi celis tute alian aferon – ĉiutagan, neoficialan vortprovizon de la zelotaj tribunoj, kiu inkludas skandaĵojn, mallongigojn, familiaraĵojn, proverbojn kaj frazojn, kiuj estas neforigebla parto de iu ajn viva lingvo kaj kulturo.


Poste, jam en revena buso mi interparolis kun franca esperantisto Xavier Dewidehem kaj ankaŭ li tutkore subtenis la ideon de tiaj matĉoj. “Unue mi konsideris tiun matĉon inter esperantistaro kaj armena komunumo iom anekdotece. Sed la vera futbala etoso, fervoro, ardeco, sincera kaj amikema konkurado tre impresis min. Nun mi pensas ke ne devos aranĝi similan matĉon en Lilo dum la 100-a UK”.


Espereble la UEA-estraro kundividos tiun vidpunkton kaj almenaŭ estonte esperanto-futbalistoj ne bezonos vendi sian uniformon por kovri rilatajn elspezojn.

Ĝuante malvenkon
La fino de la matĉo estis ĝoja ambaŭflanke. Kompreneble la armenoj venkis (8:3), sed ĉu la esperantistoj malgajnis? Neniu, kiu vidis ilin tiam, povus tion kredi. La verdaj futbalistoj saltis kaj kriis pro emociiĝo. Ili svingis la manojn, alte levis sian pokalon (ja temis pri la amikeca matĉo, do ĉiu teamo ricevis la honorigon), brakumis ĉiujn kaj eĉ faris honoran rondkuron ĉirkaŭ la kampo kvazaŭ ĉampionoj de la almenaŭ Eŭropa Futbalpokalo. Neforgeseblaj travivaĵoj kaj spertinda etoso.


Jam preskaŭ meznoktis, do ni revenis grupe. La metroo jam fermiĝis, do ni marŝis al bushaltejo, sufiĉe fora, laŭ senhomaj stratoj de Colegiales. Jen alvenis buso. “Ĉu iu ne havas monerojn?” demandis naiva ĉiĉeronino. Manarbaro leviĝis responde. “Do... eniru, mi pagos per karto” elspiris la junulino. Ŝi rifuzis akcepti ajnan repagon, do mi uzis enbusan tumulton por nerimarkite enpoŝigi al ŝi kelkajn monbiletojn. Dankon al vi, bonaeraj ŝtelistoj, mi lernis rapide.