Skip to main content

Ekskursoj tra Bonaero

Mi preferas esplori la novan urbon memstare, sed ĉiĉeronado fare de lokanoj estas interesa afero, do mi decidis uzi tiun avantaĝon de la esperanto-vojaĝado. La rezulto estis ne malbona.
La Urba rigardado
Kiel homo scivolema, mi mendis kvar ekskursojn por laŭeble pli bone konatiĝi kun la enigma (por rusoj) Argentino, ties kulturo kaj historio. Mi ĝis nun ne komprenas kiel, sed tamen mi sukcesis preterlasi... duonon dal ili! Do mi partoprenis la Urban rigardadon kaj vidis la Literaturan Bonaeron, dum konatiĝoj kun la urbo de la Papo kaj Evita ne okazis.
La ekskurso estis relative mallonga (iom pli ol unu horo) kaj ne tre informriĉa, sed mi almenaŭ ricevis bazajn informojn kaj vidis ĉefajn urbopartojn. Tiel mi denove vizitis la Casa Rosada, antaŭ kiu svarmis homamaso. Hipioj aranĝis sian gajan renkontiĝon.


Diskĵokeo ŝaltis kantojn de Beatles kaj homoj svingis en rondo, brakumante unu la alian. Ĉu mi povus rezigni je la tento partopreni tiaĵon? Unue mi konatiĝis kun ridema pufulino, sur kies surtuto estis skribite “Free huge” (Senpagaj brakumoj).


Ŝin sekvis krisphara ĉarmulino, kiu ridetis kaj balbutis ion hispane.


Poste placumantoj amasiĝis por fari komunan foton.


Iu viro instigis min enkadriĝi.


La foto kun juna harplektaĵulo iom fuŝis, ĉar farita kontraŭ la suno.


Sed longkrura belulino kun kontraŭgejofobia afiŝo aspektas bone, ĉu ne?


Iom for de la prezidanta palaco okazis tute alia aranĝo – la nacia perua festo. Lokanoj klarigis al mi, ke tiu ĉi loko estas regule rezervata por la festoj de diversaj komunumoj. Peruanoj en rekoneblaj lanĉapoj promenis laŭ la placo kaj fotis sin kun la nacia flago.


Sur scenejo dancis kaj kantis jen inoj kun longaj nigraj harplektaĵoj, jen viroj en nigraj maskoj (poste Julio Gómez klarigos al mi, ke origine tio estis danco de nigruloj).


Trans la strato oni povus gustumi ĵus pretigitan pladon, sed mi ne aŭdacis fari tion.


Ĉe stratkruciĝo ĉarmaj policaninoj en verda uniformo reguligis trafikon. Poste mi rimarkis, ke inoj abundas inter lokaj trafikpolicanoj.


Sekva halto okazis en La Boca – legendeca urboparto, kiun mi vizitos plurfoje kaj kun kiu nun min ligas tre fortaj personaj impresoj. Sed pri tio iom poste. Nun mi nur diru, ke temas pri la malriĉa, eĉ depresia suda parto de Bonaero, kiu tradicie vivtenis sin danke al la tiea haveno.


La loĝantoj de La Boca ne havis monon por ripari siajn domojn, do ili petis farborestaĵojn de maristoj de ŝipoj, alvenintaj de la tuta mondo.


Temis pri ĉiufoje etaj porcioj, do ofte unu etaĝo estis farbita je la ruĝa, la dua je la blua kaj apuda muro – je la oranĝa koloroj. Tiu arkitekta ĉielarkeco estas eble la ĉefa specifaĵo de La Boca.


Ĉiuj turistaj busoj haltas je unu loko kaj tie elŝarĝas amasojn de gapuloj, kiujn jam atendas multnombraj (kaj monavidaj) butikoj, budoj, restoracioj ktp.


Ĉi tie oni povas aĉeti surmuran horloĝon el Beatles-disko.


Foti sin sur ŝtuparo de abandonita konstruaĵo.


Rigardi tristajn fenestrokulojn de la sociala centro. Renkonti Ĥoĥloma-aspektajn ĉevalojn.


Ripozi ĉe la piedoj de Benito Quinquela Martin, kies eta statuo staras sur la kajo.


Ĝui belajn grafitaĵojn.


Aŭ eĉ ricevi benon de la papo Benedikto la 16-a.


Vizitenda loko, konkludis mi, kaj tre baldaŭ efektivigis sian planon, trovinte novajn aventurojn por mia stulta kapo.


Poste ni direktiĝis al la tute kontraŭa direkto kaj traveturis la nordajn urbopartojn kun komuna nomo Palermo. Italaj elmigrintoj grave kontribuis al evoluo de Bonaero, kio rimarkeblas ne nur en abundeco de picejoj, sed ankaŭ en la urba toponimio.


BelgranoCabalittoRecoletta – oni apenaŭ longe rompu la kapon pri deveno de ties loĝantoj, ĉu ne?


Fine ni elbusiĝis en Palermo por trankvile promeni tra la vespera urbo. Mi pasis preter kolosa konstruaĵo de universitato, kvazaŭ simbolanta la antaŭjarcentan prosperon de tiu ĉi lando.


Ĉeestis en apuda parko trejnadon de junaj tamburistoj, kies tondrobruo plenigis la tutan distrikton.


Miregis antaŭ plurbranĉa arbego, en kies radikoj ludis infanoj.


Haltis por momento antaŭ la statuo de Louis Braille, blinde palpanta malferman libron. Kiun rilaton li havas al tiu ĉi loko?


Revena vojo estis longa kaj zigzaga, same kiel ĉiuj miaj vagaditineroj. Finfine mi sukcesis venki ne nur lokajn bankomaŝinojn (kun nur duone angligita menuo), sed eĉ Gazprombankon mem, kiu unue refutis debeti mian bankokarton per kontanta mono. Post triminuta parolado kun bankoficisto (tio kostis al mi 30 dolarojn) oni malblokis tiun funkcion de mia bankokarto. Tio vere savis min kaj ebligis postan vojaĝadon eĉ ekster Argentino.

Literatura ekskurso
Kiel vera librovermo mi ne povis preterlasi tiun ĉi ekskurson kaj feliĉe eĉ ne sukcesis preterdormi ĝin. Mi diru tuj, ke mia konatiĝo kun la sudamerika literaturo ĝenerale kaj tiu argentina aparte estis preskaŭ nula. Tio signifas, ke mi povas rememori nomojn de kelkaj elstaraj verkistoj, sed legis eĉ ne unu ilian verkon. Do Jorge Luis BorgesGabriel García Márquez kaj aliaj estis por mi nuraj nomoj, hazarde enkapigitaj de amaskomunikiloj.
Same kiel la urba rigardado, tiu ĉi ekskurso ne estis tre informriĉa. Ni veturis en minibuso, gvidataj de la vivoplena ĉiĉerono kun brila kalvo kaj bravulaj lipharoj, iom similaj al tiu de la fama rusia kavaleristo Vasilij Ĉapajev.


Li tuj avertis nin, ke ne temos pri pure literatura ekskurso, sed pli ĝuste pri vojaĝo tra urbolokoj iel ligitaj al la literaturo. Tiun promeson li plenumis senriproĉe. Kompreneble li ne parolis Esperanton, sed la interpretistan rolon bone ludis loka esperantisto, kies kripla voĉo estis tute kompensita de la brila humursento kaj ĉiama korvarmeco.
Nia unua halto okazis ĉe la kafejo en Palermo, kie kutimis tagmanĝi pluraj famaj verkistoj. Do tuj post la enirejo staras tableto ĉe kiu sidas la du ĉiamuloj, unu el kiuj estas Jorge Luis Borges. Do mi havis unikan ŝancon trinki kafon kun tiu majstro de la argentina literaturo.


De tiu ĉi kafejo iam tradicie startis lokaj vetkuroj kaj memore al tio antaŭ la enirejo nun staras skulptaĵo de la fama vetkuristo “Aguiluchu” Oscar Alfredo Gálvez.


Poste ni sekvis al la monumento de Evita Peron – apenaŭ forte ligita al literaturo (krom ŝiaj taglibroj, certe), sed tute neevitebla en Bonaero. Ĝi staras sur la sama loko kie iam troviĝis domo de la familio Peron, poste detruita.


La forflugonta figuro de Evita bone transdonas sentojn de la ordinaraj argentinanoj al tiu ino, kies mallonga, sed brila vivo jam transformiĝis al legendo.


Min kiel ĝisostan librovermon grave impresis El Ateneo – grandega librovendejo, kiu okupas iaman teatrejon kaj estas konsiderata inter la kvin plej belaj librovendejoj de la mondo.




Kiel en ĉiuj librejoj de Bonaero ĝi plenis je homoj, kiuj foje eĉ sidis surplanke, legante librojn kaj ŝajnas tute ne rimarki la eksteran mondon.


Mi ne sukcesis trovi librojn en aliaj lingvoj krom la hispana (eĉ Esperanto mankas ankoraŭ), sed tiuj pri Rusio tradicie ĉeestis.


Apud la vendejo mi trovis amuzan tangolernilon, lokitan rekte sur trotuaro.


Kafejo Tortoni ankaŭ ne havas eksplicitan ligon al literaturo, sed fondita en 1858 ĝi gastigis plurajn verkistojn kaj poetojn, do ne hazarde iĝis punkto de nia ekskursa itinero. Inter plaĉaj tradicioj de tiu ĉi loko estas manko de rezervebleco de tabloj, do iu ajn, sendepende de socia statuso kaj riĉeco alvenas kaj stariĝas en atendovicon, kiu sufiĉe longas kaj neniam malaperas


Nia ĉiĉerono klarigis al pordisto, ke ni volas nur vidi interieron, do oni enlasis nin sen atendado.



Post trairi la unuan halon, en la dekstra angulo mi vidis tablon ĉe kiu lokiĝis skulptaĵoj de la tri literaturistoj – Gabriel García Márquez, tangokantisto Carlos Gardel kaj poetino Alfonsina Storni. Pli amuzaj ol belaj ili tamen aldonas specifan guston al tiu ĉi loko.


Tamen finfine ni sukcesis ĉetabliĝi en alia literatura loko, kies ligo al tiu ĉi arto apenaŭ disputeblas – kafejo La Poesía.


Ĉiuj mendis ion kaj mi laŭ sugesto de miaj hispanlingvaj geamikoj ordonis kafon kaj alfaĥorojn – la tradician lokan dolĉaĵon. Ambaŭ estis bongustaj.


Apud la longa tablo altiĝis bretoj, sur kiuj viciĝis malnovaj vinboteloj, kies etikedoj foje preskaŭ nelegeblis pro ŝimo kaj polvo.



Poste fakuloj klarigis al mi, tio estas ne difekto, sed tute kontraŭe – signo de altkvalita, nobla deveno de la drinkaĵo.


Muroj de la kafejo estis kovritaj de pluraj afiŝoj kaj bildoj, inter kiuj mi tuj ekvidis la jam konatan al mi figuron: “Mafalda!” La ĉiĉerono alsaltis min kun brilaj okuloj: “Ĉu vi konas Mafaldan? Ho, tio estas elstara bildstrio, ja ĝi estas humurplena, amuza, filozofia...”.



Do mi ne tre miris, kiam jam en la buseto revenonta al la deirpunkto de nia ekskurso, li subite montris haltosignon al ŝoforo kaj kriis al mi: “Hej, Mafalda-fun!” Sur trotuaro videblis la ĉarmega Mafalda sur benko.


Tiel al mia kolekto aldoniĝis plia foto, ne tre altkvalita, sed plena je sincera amikeco kaj bonaj rememoroj.

Comments