Post reveni Ĉengduon mi kaj Francesco Maurelli decidis regajni la “perditan vesperon” kaj trovi finfine iun “ganbejon”. La franca paro aprobis ĉi aventuron. Akceptisto diris, ke mankas io bona proksime, sed iu bonkora ĉino sugestis al ni viziti Watermelon Bar kaj donis la ĉinskriban adreson por taksiisto. Ek!


Apud la drinkejo amasiĝis gejunuloj – bona signo. Post la dua provo mi sukcesis trovi inter ili angloparolanton. Li konfirmis, ke la loko estas bona kaj vizitinda, sed je unu kondiĉo – “se vi pretas drinki bieron el pelvoj”. Ĉu tio estas ĉina tradicio? Do senprobleme, ni pretas!


Ni sidiĝis je la dua etaĝo. Lignaj tabloj, malhelo, bildo de siĉuana operao, grupo da gejunuloj ellasas nubojn da fumo sub la ŝildo, malpermesanta fumadon. La atmosfero estis tute ĉina. Sur malgranda scenejo muzikumis iu bando, kies kantistino supozeble estis sola angloparolanto ĉi-loke. Post malsukcesa provo interkompreniĝi kun kelnerino ni iris al verŝotablo por fingromontri al elektitaj drinkaĵoj. Baldaŭ sur la tablo aperis kvar pelvoj kaj dulitra vitra kolono kun biero, en kies mezo troviĝis alia vitrofusto kun malvarma akvo.


Ni iomete babilis, saltante de Esperanto al la angla kaj reen. Francesco bone regas ambaŭ, do foje konfuzis ilin, konsternante la francojn kiuj ne konis eĉ unu esperanto-vorton. Ni bierumis, spektis la koncerton, kie post duonhoro da ripozo prezentiĝis nova bando, kaj ĝuis la atmosferon de ĉina vesperfesteno. Ene de la tablo ni trovis kruĉojn kun ĵetkuboj. Mi supozis ke temas pri maĝango kaj Long Zhang poste konfirmis tion. Neniu konis regulojn. La kelnerino penis klarigi ilin, vigle pepante en la ĉina kaj montrante plurajn ekzemplojn. Mi rigardis la enpenseman francon: “Any progress?” – “No”.
Oni diras, ke eksterlande vi prezentas ne vin mem, sed vian landon. Do mi sentis mian devon konfirmi stereotipojn rilatajn al Rusio ĝenerale kaj Siberio aparte. Feliĉe tio estis facila afero. “Ĉu ni jam finis drinkumadon?” emociiĝis mi post vidi malplenan kolbon. “Hej, ni devas transiri al io pli serioza ol tiu porinfana gasakvo!” Francesco rapide pritaksis la situacion. “He is Russian” klarigis li al la francoj kaj tio evidente sufiĉis.


Malpli facile estis elekti ĝustan drinkaĵon. Fortaj lokaĵoj mankis, do iniciato transiris al mia itala-skota amiko. Evidentiĝis, ke li estas fakulo ne nur pri robotiko. “White Horse? Stultaĵo. Black Horse? Malseriozaĵo. Chivas Rigal? Ĝi tute ne estas viskio por skoto!” Mi estis mirigita, ĉar lastatempe viskio furoras en Gazpromo kaj la menciitaj sortoj estas inter plej popularaj. “Do kio estas vera viskio por vi?” – “Vizitu Skotlandon kaj mi donos al vi lecionon” respondis la spertulo. Do fine ni kompromisis je la germana likvoro Jägermeister, en kies seriozeco mi konvinkiĝis antaŭ kelkaj monatoj, kiam hazarde faligita pokalo pereigis mian tekkomputilon.
La tempo pasis, la halo malpleniĝis, muziko silentiĝis, ni supreniris al la unua etaĝo kaj daŭrigis gajan diboĉeton. Post la botelo montris al ni sian verdan fundon, mi provis instigi samtablanojn al daŭrigo de la bankedo, sed jam malsukcese. Nu, almenaŭ reputacio de la rusoj kiel drinkemaj diboĉuloj estis honeste konfirmita.