Apokalipso (de Mel Gibson)

Bonega filmo! Kolorriĉa, agoplena, spirkapta kaj samtempe tre koncepta. En ĝi ne aperas eĉ unusola ne-indiĝena rolulo aŭ vorto, sed tio estas la plej kristaneca filmo el ĉiuj spektitaj de mi.


La plej grava ideo, kiun strebas enkapigi al ni Mel Gibson, estas ke la majaa civilizacio iris eraran vojon, ke ĝi freneziĝis kaj rapidis al sindetruo, do troviĝis ĉe la rando de pereo jam antaŭ la alveno de eŭropanoj. Do, sugestas la lerta reĝisoro, la eŭropanojn ne turmentu la kulposento pri la neniigo de tiu civilizacio, ja eĉ se mankus konkistadoroj, ĝi mem eliminus sin. Oni povas konsenti aŭ diskuti pri tio, sed la koncepto estas interesa kaj prezentita tre konvinke.
Tamen eĉ se oni preteratentus ĉion suprediritan, la filmo estas impresega kaj spektinda. Tio estas vera kinematografio.

Comments

  1. Mi ne vidis la filmon, sed lau la priskribo g'i prezentas konvenan miton, kiu permesaas al europanoj ne penti pro la krimoj de siaj koloniigaj antauuloj. C'u tio estas "kristana" koncepto?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi supozas ke jes, ĝi spegulas la kristanan vidpunkton.

      Delete
  2. Mi ankaŭ ne spektis la filmon. Sed jam ektistas pluraj samtemaj.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Supozeble jes, sed mi spektis nur tiun kaj ĝi belegas.

      Delete
  3. Neniu scias,kial ili malaperis.

    ReplyDelete

Post a Comment