Vojaĝo al UK97: golfo Halongo kaj esperanto-bankedo

Mi eĉ pli ol unufoje aŭdis malafablajn vortojn pri esperanto-turistoj, kiuj kvazaŭ fuŝas per sia ĉeesto ĉiun kongreson, uzante valoregan donacon de la majstro Zamenhof por tiom laika celo. Nu, kion fari? Mi agnosku – mi estas unu el ili, do ĵetu ŝtonojn kontraŭ mi!

La golfo Halongo
Mi jam diris, ke mian vojaĝon mi konsideris plejparte turisma, do mi plene uzis tiucele eblecojn, proponitajn de UEA. Jam la 30-an de julio mi partoprenis unuan ekskurson kaj poste ekskursis preskaŭ ĉiutage. Kaj verdire mi ne vidas en tio ion maldecan. Ni ĉiam diras, ke Esperanto estas normala lingvo, do kial ne uzi ĝin kiel ĉiuj ordinaraj homoj uzas fremdajn lingvojn – por vojaĝi kaj plezurigi sin? Oficialaj kunsidoj neniam estis sola (kaj des pli efika) rimedo por konstruado de “ponto de paco kaj amikeco”.



Mia unua ekskurso celis la golfon Halongo. Famega loko, unu el plej gravaj vizitindaĵoj de Vjetmanio, vere meritis kvarhoran perbusan veturadon (unudirekten). Kaj mi devas agnoski, ke tiu vojaĝo ne estis tre laciga. Busoj estas sufiĉe komfortaj, sen klimatiziloj, sed kun sufiĉe fortaj ventumiloj super ĉiu sidloko. Laŭvoje ni faris du 20-40-minutajn haltojn apud vendejoj de turismaĵoj.



La unua halto okazis apud granda metiejo, kie estas produktataj kaj vendataj diversspecaj tolaĵoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, juvelaĵoj, ktp. Mi aĉetis tri kaptukojn kaj albumon de malnovaj dongoj. Elporti vjetnamajn dongojn el la lando estas malpermesite, do sola (laŭleĝa) solvo estas aĉetado de malnova mono.

La dua halto ankaŭ ne hazarde apudis vendejon de perloj – ĉu apartaj, ĉu forme de ĉenoj, braceletoj kaj eĉ kosmetikaĵoj. Konvertado de prezoj de dongoj al dolaroj kaj poste al la rusia rublo estas ne tre facila tasko, tamen laŭ mia kompreno ili estas ne tre malaltaj.


Marĉandu kaj kontrolu!
Jen mia averto al vizitantoj de tiu ĉi lando: je unuaj paŝoj lernu transkalkuli prezojn kaj rekoni monon. Pro inflacio ciferoj estas grandegaj, plej malgranda banknoto estas 500 dongoj kaj kostas fakte nenion. Afero estas eĉ pli komplika pro tio, ke dimensioj de la mono de diversaj nominaloj estas samaj kaj foje eĉ koloroj similas. Do oni facile povus konfuzi ilin kaj pagi dekoble pli. Bankoj kutime uzas kurzon 1 dolaro = 21 mil dongoj, sed se vi pagas per kontanta mono kurzo ĉiam estos alia: 1 dolaro = 20 mil dongoj.



Kaj atentu pri redona mono: vendistoj, aparte en turismaj lokoj, same kiel taksiistoj kaj multaj aliaj konsideras ĉiujn turistojn riĉuloj, el kiuj ili devas elsuĉi kiom eble pli da mono. Do anstataŭ 140 mil ili facile povas redoni al vi 20 mil – kaj ĉarme rideti ĉe tio. Kiam vi atentigos nesufiĉon de repago, ili aldonos pliajn 20-30 mil kaj denove ridetos al vi – kaj tio daŭros ĝis ili komprenos ke vi vere scias bezonatan ciferon kaj sukcesas distingi monon.



Samon oni povas diri pri prezoj. Ordinare unue elbuŝigita prezo estas pli alta je 50-100 %. Do kuraĝe marĉandu, eĉ se vi ne konas la vjetnaman kaj via kunparolanto (preskaŭ) ne regas la anglan. Tiucele plej taŭgas poŝtelefono, sur kiu oni ĉiam povas entajpi proponatan ciferon kaj montri kun klarigo “dong”. Kaj forgesu pri nuloj – lokuloj preskaŭ ĉiam reduktas ilin: ne “15 000”, sed “15”, ktp. Se vendisto ne cedas, do rezignu kaj foriru – li sendube haltigos vin kaj faros novan proponon aŭ konsentos kun la via.
En taksioj ordinare estas uzataj specialaj kalkuliloj, do pagu laŭ ili. Prezo estas indikata en maldekstra angulo (ankaŭ sen nuloj). Veturado de la flughaveno al la centro de Hanojo kostas 15 dolarojn, tra la urbo – kelkajn dolarojn, en motorciklo – 1-2 dolarojn.

Krozado
En haveno atendis nin malgranda ŝipo, kies pobo estis ornamita de la ligna bolardo forme de drako. Tagmanĝo (inkluzivita) estis simpla, sed abunda kaj konsistis el tradiciaj vjetnamaj pladoj. Jen plia averto: vojaĝonte al Vjetnamio, lernu uzi manĝbastonetojn.



Dum mia 15-taga vojaĝo mi nur unufoje ricevis en manĝejo forkon – en aŭstralia restoracio. Sed eĉ tie por viando mi ricevis nur forkon, sed ne tranĉilon. Vjetnama kuirarto laŭ mia gusto estas sufiĉe bone digistebla por eŭropa stomako, almenaŭ mi ne havis problemojn pri tio, kvankam plejofte tre nebule imagis kion mi manĝis.



La golfo mem sendube meritas vojaĝon. Belega loko, kie super la maraj ondoj altas centoj (miloj?) da rokoj diversformaj. Preskaŭ ĉiuj ili estas neloĝataj, kovritaj per abunda verdaĵo kaj tre pitoreskaj.



Apartan ĉies atenton kaptis du rokoj, kiujn vjetnamoj ial nomas “Koko kaj kokino”. Eble temas pri parolfiguro, ĉar laŭ mi pli ĝusta nomo estus “Geamantoj” aŭ “Kisantoj”. Nia vivoplena ĉiĉeronino Jena (“mia nomo estas sur japana mono!”) montris al mi bankbileton, sur kiu estis pentrita tiu loko. Kompreneble mi tuj fotis belan triopon – rokon, ties bildon kaj gajan junulinon.




Post ĉirkaŭ unuhora krozado la ŝipo haltis apud alia roko kaj ĉiuj dezirantoj, kiuj konsideris sin sufiĉe fortaj por tio, ekgrimpis supren laŭ ŝtuparo, elhakita en ŝtono.



Nia celo ĉi-kaze estis granda groto, kun multaj stalaktitoj kaj stalagmitoj, lerte lumigita en certaj lokoj. Verŝajne tio estis unu el plej gravaj vidindaĵoj de Halongo, ĉar krom ni ĉeestis dekoj da aliaj turistoj, funkciis suveniraj budoj, ktp.



Revena vojo estis sama, kun du haltoj. Kaj baldaŭ evidentiĝis alia organizada manko – malĝusta tempokalkulado. Nia vojaĝo preskaŭ dekomence malakordiĝis kun la plano kaj tio ne estis korektita.



Do mi kaj aliaj esperantistoj, kiuj mendis partoprenon en la malferma bankedo, malfruiĝis je almenaŭ duonhoro. Kompreneble neniu speciale prokrastis por ni la eventon, do ni eniris plenplenan halon kaj ie ajn trovis por si lokojn.


La bankedo
Kiel mi jam diris, tio estis mia unua UK, do mi mendis preskaŭ ĉion, kion proponis UEA. Ĉi-kaze mi ne tre bedaŭras pri tio. La bankedo okazis en impona halo de Melia Hotel. Rondaj tabloj kun turniĝantaj vitraj podioj en centro. Ĉe ĉiu tablo sidis po ĉirkaŭ 10 homoj. Pladoj sekvis unu la alian, ĉio estis bongusta kaj bone aranĝita. Bedaŭrinde menuo estis nur en la angla kaj la vjetnama, do foje ekflamis diskutoj pri enhavo de laŭvica frandaĵo.



Manĝaĵoj kaj drinkaĵoj estis sufiĉaj, sed ne abundaj (almenaŭ laŭ rusa mezuro) kaj kiam sidanta apud mi brazilano petis aldonan pokalon da biero, kelnero respondis ke biero elĉerpiĝis. Tio tre mirigis mian najbaron: “Kiel povas elĉerpiĝi biero?” Sed baldaŭ alvenis mia vico miri, ĉar elĉerpiĝis… tempo por bankedi. Pladoj staris surtable, homoj vigle babilis, sed tempo destinita por la aranĝo finiĝis kaj je la 21-00 la halo jam malpleniĝis. Poste mi kontrolis la programon kaj vidis, ke efektive tiel estis planite: la bankedo komenciĝas je 19-30 kaj finiĝas je 21-00, do ne eblus plendi. Tamen mi ne povas rememori almenaŭ unu bankedon en Rusio, kiu daŭrus malpli ol 4 horojn – ordinare de la 6-7-a ĝis la 12-a vespere. Eble tio estas nur rusa kutimo, sed mi konsideras ĝin bona, ĉar tio donas al homoj tempon por vere ĝui eventon – babili, danci, interkonatiĝi, ŝerci. Ankaŭ estis iom malkutima por mi manko de iu kultura programo – viva muziko, kantoj, ktp. Ĉu 50 eŭroj, kiujn pagis ĉiu el centoj da partoprenantoj, estas tro malgranda sumo por ĉio ĉi?
Vere ĝuinda estis interbabilado, aparte por mi, kiu unue trafis tiom “internacian rondon”. Ĉe mia tablo sidis japanoj, germanoj, brazilanoj, vjetmanoj, kaj ne nur. Ĉiuj dum mallonga tempo interkonatiĝis kaj vigle alparolis unu la alian. Tiam mi unue eksentis min la ruso mem, enkorpigo de ĉiuj stereotipoj pri mia nacio kaj lando. Ĉarmega Hori Jasuo aktive regalis min per manĝaĵoj kaj drinkaĵoj: “Rusoj multe drinkas!” Tiuvespere (kaj ĉiam poste) plej grandan sukceson havis mia rakonto pri siberia klimato. Mi subite komprenis, ke tio, kio estas por mi kutima kaj normala, povas mirigi, foje eĉ ŝoki alilandanojn. “25-30 gradoj sub nulo?! Mi ne povas imagi! … Via ĵipo dronis en neĝo en via propra korto dum unu nokto? Terure!” Hm, ĉu mi efektive loĝas en mirinda lando?


Dancejo
La bankedo finiĝis, sed la vespero daŭris. Do multaj bankedanoj direktis sin al apuda halo, kie jam plenforte bolis danca vivo. Mi neniam danci(a)s, do simple observis la okazaĵon dum iom da tempo. Ĉio estis sufiĉe tradicie: mallumo, lumkanonoj, bruego, en centro moviĝas homamaso, rande staras kaj sidas observantoj. Eĉ muziko estis kutima – anglalingvaj furorkantoj. Mi rimarkis nur unu gravan specifon: plejparto da dancantoj certe jam havis plenkreskajn infanojn kaj multaj jam genepojn. Tion oni povas diri pri la kongresanaro entute. Mi eĉ pli ol unufoje aŭdis, ke mi estas plej juna en tiu buso, loko, ktp. Do aĝo de plejmulto da aliuloj jam superis miajn 37 jarojn.



En antaŭhalo mi finfine trovis Johan Derks, administranton de la fonduso “Esperanto en evoluo”. Li sciigis al mi, ke kunsido de la fonduso jam okazis kaj mi estis nomumita administranto (antaŭe ni jam priparolis tion per retleteroj). Johan antaŭlonge diris al mi, ke nunaj estraranoj estas tre aĝaj, do necesas iom post iom aldoni novajn homojn, kiuj povus partopreni agadon. Dum certa tempo mi dubis pro mia ĉiama okupiteco, sed poste konsentis, ĉar disvastigo de Esperanto en la tria mondo estas laŭ mi tre grava kaj nobla afero. Do post reveni mi devos pripensi kion mi povos fari por tio.

Comments