Vojaĝo al UK97: Du prezentaĵoj - la amatora kaj profesia

Apenaŭ indas nomi tiun flugadon laciga. Plej ĝusta nomo estus lacigega. Unue mi devis flugi dum 2,5 horoj al Moskvo, atendi tie dum 12 horoj (mi iom promenis tra la urbo) kaj post denove flugi, ĉi-kaze en inversa direkto – al Vjetnamio, dum pliaj 8 horoj, kaj nur matene de la 29-a de julio atingis Hanojon. Do por trafi orienton, mi devis unue flugi okcidenten. Kion fari? Mi loĝas en Rusio!

Flugo kaj hotelo
Ambaŭ flugoj estis sufiĉe bone aranĝitaj, kvankam priservado en Vietnam Airlines iom mirigis min – tiom modesta ĝi estas. El tri ekranoj en mia vico funkciis nur unu (kompreneble ne la mia) kaj stevardoj neniel riparis tion eĉ post atentigo.
Dum tiu flugo mi unuafoje rimarkis, ke la vjetnamoj plejparte komprenas la anglan nur en certaj limoj kaj tiuj limoj estas tre malvastaj. Maldekstre de mi sidis mia samlandanino, edzino de rusia diplomato en Sud-Ameriko, bone parolanta la anglan. Kiam ŝi diris simplajn frazojn, servistoj reagis. Sed kiam ŝi parolis iom pli longe (ne “Red Wine”, sed unue “Montru al mi etikedon”), do preskaŭ nenio okazis. De la alia flanko sidis vjetnama junulino, kiu iom malvarmumiĝis, do tempo al tempo ternis kaj ĉiam pli tremis sub sia plejdo. Kiam mi demandis ŝin per signoj, ĉu multe malvarmas al ŝi, knabino respondis ruse “чуть-чуть” (iomete), sed rifuzis mian plejdon – “не, не надо” (ne, ne necesas). Fine mi tamen faris tion kaj ŝi elbuŝigis tremante: “спасибо” (dankon).
En la flughaveno mi atendis mian bagaĝon dum 1,5 horo. Verdire mi mem iom kulpas je tiu prokrasto, ĉar mi kun mia samlandanino konfuzis sektorojn. Trifoje ni demandis vjetnamanojn kaj ĉiuj konfirmis, ke la flugo el Moskvo devas ricevi bagaĝon ĉi tie. Verŝajne ili simple ne komprenis nin.

Strato Nam Ngu
<
Tuj poste komenciĝis organizadaj surprizoj. Mi mendis per UEA ke oni renkontu min en la flughaveno kaj pagis por tiu 8 eŭrojn. Sed neniu renkontis min. Do mi devis memstare trovi taksion kaj pagi pliajn 18 dolarojn por atingi hotelon.



Melia Hotel
Mia hotelo
Nam Ngu, ankaŭ mendita pere de UEA, troviĝis en samnoma strateto, vere ne tre for de Melia Hotel, kie okazis la kongreso. Tamen ĉi strateto estis tiom malgranda, ke plejparto de urbanoj tute ne konis ĝin, do serĉi vespere vojon estis tre malfacila tasko, ofte malsukcesa.


La kongresejo

La hotelo mem estis sufiĉe komforta: bela akceptejo, rapida lifto, cetere funkcianta ĝis la 10-a etaĝo (kompreneble mi loĝis en la 11-a), sekurecŝranko, hararsekigilo, duŝejo, necesejo, satelita televido, fridujeto, klimatizilo, matenmanĝo inkluzivita, bone trejnita personaro pli malpli anglaparolanta. Tamen pagi 37 eŭrojn tage kontraŭ malgranda ĉambreto, kies tri kvaronoj estis okupitaj de lito ŝajnas al mi iom maljusta afero. Eble mi eraras.




Vjetnamaj esperantistinoj

La kongresejon mi atingis ĉirkaŭ tagmezo. Impresega loko! Mi suspektas, ke luado kostis nemalmulte da mono, sed tiu mono ne estis vane foruzita – la kongreso aspektis tre respektinde. Tio estas vere grava afero por altigi estimon al nia lingvo kaj memcertecon de la esperantistoj, kiuj mem ofte konsideras sin stranguloj.
Kion mi sentis tiumomente? Kulturan ŝokon. Ĉirkaŭ mi amasiĝis centoj da homoj de ĉiuj haŭtkoloroj kaj aĝoj kaj ĉiuj interparolis esperante. Kaj plejparte ili parolis tiom libere kaj nature, ke mi apenaŭ kredis al miaj okuloj – diable, tiu lingvo vere vivas! Mi englitis en homamason kaj komencis ĉirkaŭrigardi.
Jen estas tablo de vjetnamaj esperantistoj-helpantoj – plejparte junulinoj en specialaj T-ĉemizoj. Neniam mi vidis tiom afablajn, bonkorajn kaj helpemajn knabinojn! Oni povis turni sin al ili kun iu ajn demando aŭ tasko – ili ĉiam helpis kaj faris tion kun ĉarma rideto, kiu plene elaĉetis fojan lingvan malperfektecon.
Kun Flama Floro

Antaŭ ekveturi al Hanojo mi korespondis al loka esperantistino Flama kaj demandis ŝin, ĉu mi povos post la kongeso iom vojaĝi tra la lando, prefere al la maro, por iom ripozi. Ŝi unue proponis al mi resti por Junulara Kongreso, okazonta tuj post UK, sed mi rifuzis tion, ĉar mi jam ne estas junulo kaj aldone pli emas iom trankviliĝi ĉe mare ol viziti noktajn dancejojn kaj partopreni ludojn. Do ŝi diris, ke tute komprenas min kaj helpos ĉion aranĝi surloke. Kaj tio vere okazis!





Danke al unu el helpantinoj mi facile trovis Flama kaj ŝi tuj telefonis al siaj esperantistaj amikinoj. Kaj ek – post kelkaj minutoj mi jam sidis en la akceptejo de Melia Hotel kun du ĉarmulinoj, kiuj proponis al mi variaĵojn de mia vojaĝo. Unu el ili nomiĝas Kvin (feliĉe ĉiuj vjetnamaj esperantistoj havas “verdajn” nomojn) kaj laboras kiel ĉiĉerono en loka turisma kompanio. Ŝi proponis al mi du malsamajn itinerojn, helpis aĉeti biletojn kaj estis preta komuniki pri mi al lokaj esperantistoj. Alia junulino nomiĝas Hoa kaj laboras kiel administrantino en akceptejo de la hotelo Little Sajgon en Ĥo-Ĉi-Min-urbo. Ŝi helpis al mi mendi ĉambron en ĉi hotelo kaj aranĝi plian vojaĝon.


Esperantistino Kvin

Do mi vere rekomendas al ĉiuj samideanoj, kiuj volos viziti Hanojon aŭ Ĥo-Ĉi-Min-urbon – korespondu al tiuj junulinoj, uzu ilian profesian helpon kaj vi ne estos malreviĝintaj. Kaj kredu min – uzi esperanto-ĉiĉeronon kaj loĝi en hotelo kiu havas almenaŭ unu esperantoparolantan administranton estas vere ĝujinda afero. Do se necesas, mi prefere donu monon al samideanoj kaj iliaj kompanioj – por ilia bono kaj mia komforto. Mi aldonu, ke ĉi-foje mi pagis nur vojaĝon, ĉiuj konsiloj kaj helpo de tiuj belulinoj estis tute senpagaj, pri kio mi verdire iomete hontas.


Du spektaĵoj

Kia estis mia unua kongresa tago (fakte duontago)? Alveninte tagmeze, mi sukcesis ĝuji nur du aranĝojn – Zamenhof-teatraĵon de Georgo Handzlik kaj koncerton de vjetnamaj artistoj. Ambaŭ estis vere bonegaj.





Pri la teatraĵo, plenumata de Handzlik, mi jam legis en Beletra Almanako, kaj plene konsentas kun ĉiuj recenzantoj, malavare cititaj en pria afiŝo – la spektaklo estis bonega. Profesia – jen verŝajne estas plej ĝusta vorto. Nome profesieco ofte mankas en Esperantujo kaj grave fuŝas ĉion, aparte – eksteran bildon de la movado.




Vigla teksto, bona aktoro, dankema publiko – ĉu bezonatas io plia por sukcesa teatraĵo? Handzlik vere enkorpigis en si onklon Zamĉjo. Kolorriĉajn paroladojn (ofte bazitajn sur la originalaj tekstoj) li vivigis per diversspeca engaĝo de la publiko en la prezentadon.



Li alivestis sin, proponis al spektantoj gustumi sian vinon, petis ilin mueli kuracherbon, kondukis al la scenejo rufharan virinon por klarigi la vorton “rufa”. Kaj ĉion ĉi li faris tiom nature, ke lian majstrecon povus envii profesiaj aktoroj de multaj ĉefurbaj teatroj – eble plej alta pritakso por esperanto-kulturaĵo. Iom fuŝis impreson nur laŭ mi tro akra reago de Handzlik al bruema maljunulino. Sed evidente tio estas flanka rezulto de menciita majstreco – ŝajne por nia heroo “teatro de unu aktoro” estas ne nur ĝenro, sed ankaŭ modus vivendi.




La koncerto de la vjetnamaj artistoj okazis jam en alia loko – Universitato de Hanojo. Tamen longa vico de busoj, alvenintaj al la hotelo, baldaŭ transportis ĉiujn dezirantojn tien kaj reen, do malproksimeco de la loko neniel ĝenis nin.


La koncerto mem estis same profesie aranĝita kaj plenumita. Lertaj artistoj kantis, dancis, muzikludis. Ĉiun programeron antaŭis klarigo en la vjetnama kaj Esperanto. 


Ĉio estis preparita tradicie, plejparte surbaze de la popola kulturo, sed je tre alta nivelo. 



Unu muzika teatraĵo estis tro longa, sed tiun impreson kaŭzis manko de esperanto-traduko de la teksto, nekomprenebla por alikultura publiko.



Tamen spektantoj estis tre dankemaj kaj aplaŭdis ĉiufoje.


Amikoj - malnovaj kaj novaj
Oni diras, ke Esperanto donas amikojn kaj mi tute apogas tiun aserton – vere pravan. UK estas bona okazo por renkonti malnovajn amikojn kaj akiri novajn. Jam en la unua tago mi ekvidis Jérémie Sabiyumva el Burundo – kuraĝan afrikanon el malgranda fora lando kie ankaŭ kreskas semoj de la ideoj de Zamenhof.




Li diris, ke konstruado de la esperanto-biblioteko en Rumongo jam preskaŭ finiĝis kaj li esperas malfermi ĝin antaŭ septembro. Mankas ĉirkaŭ 2-3 mil eŭroj, sed espereble ni kune sukcesos solvi tiun problemon. Ĉu granda sumo por Esperantujo? Ĉiu povas sendi po almenaŭ 10 eŭroj, ĉu ne? Mi mem uzis la okazon por transdoni al Jérémie 100 dolarojn – nome de mi kaj Felizardo Eslabão, brazila samideano, kiu jam trian fojon oferas tiucele monon, gajnitan per la projekto Esperantistoj-ĵurnalistoj.




Interalie Jérémie klarigis, ke li ne sukcesis partopreni ĉi projekton, ĉar lia komputilo kolapsis kaj li perdis retaliron. Li diris, ke nur tre malmultaj esperantistoj en Burundo havas aliron al Interreto, ekzemple en Rumongo nur du-tri homoj. Do ilia Esperanto estas plejparte lingvo parolata kaj verŝajne pro tio ĉiuj renkontitaj de mi afrikaj samideanoj parolis tre bone – vigle kaj ĝuste.


Okazis ankaŭ nova konatiĝo – antaŭ la koncerto min alparolis Dmitrij Luŝnikov, mia eksa samlandano, de antaŭ kvar jaroj loĝanta en Aŭstralio. Diference de mi li estas sufiĉe sperta vojaĝanto, do ĉion mendis memstare kaj kontraŭ multe pli malalta prezo. Ĉambro en modesta hotelo, ankaŭ troviĝanta nemalproksime, kostis al li nur 15 dolarojn. Li ne havis matenmanĝon kaj sekurecŝrankon, sed plejaj gravaĵoj – klimatizilo kaj fridujeto – ĉeestis. Post la kongreso li veturis plu – tra Vjetnamio, Kamboĝo ktp. Tre afabla kaj bonkora knabo, li invitis min viziti sian novan patrujon kaj gasti senpage en Esperanto-domo en Sidnejo. Espereble!

Malfrua reveno
Vespere mi unuan fojon vojaĝis tra Hanojo. Mi ĉiam opiniis, ke urbon necesas esplori piede. Ordinare tio okupis tri, kvar, foje eĉ ses horojn kaj poste mi ĉiam memstare trovis vojon hejmen. Sed ĉi-foje – kaj preskaŭ ĉiam poste – mi malsukcesis. La suno en tiu lando aperas sufiĉe frue, tutan tagon staras rekte super la kapo kaj en la sepa jam komencas adiaŭi, do en la oka tute mallumas kaj trovi ion estas malfacila tasko.


Mi vagadis ĝis la 11-a vespere, poste alparolis motorcikliston kaj li revenigis min al la hotelo. Bonkora junulo eĉ rifuzis proponitan de mi monon. Bedaŭrinde en postaj tagoj neniu imitis lin. Mi povus sufiĉe multe rakonti pri la urbo mem, sed ŝajne mi jam trouzis paciencon de la legantoj, do parolu pri tio sekvan tagon.

P.S. La supremenciita Dmitroj Luŝnikov post reveni hejmen kreis bonegan filmeton pri la kongreso, spekteblan en YouTube.

Comments