Nacia vespero
Vespere mi vizitis la Nacian vesperon – koncerton en la Harpa, brile organizitan kaj plenumitan. Artistojn prezentis islanda esperantisto, tre amuza bubo kun modera norda humoro.


Ekzemple prezentante grupon da viroj, plenumontaj specifajn islandajn kantojn, li detale priskribis tiun ĝenron kaj aldonis: “Mi diru, ke tiuj kantoj malofte estas plenumataj sobrakape” – kaj aliĝis al la kantontoj.


La elpaŝon de korpulenta kantistino en longa robo li antaŭis tiele: “Lastajn jarojn antaŭ radiaj novaĵraportoj oni ĉiam prezentas klasikan islandan kanton. Do tiun ĝenron oni nomas “La lasta kanto antaŭ la novaĵoj” – kaj tuj poste aŭdiĝis forta voĉo de la kantistino.


Rimarkinda koncertero estis la teatraĵeto laŭ islandaj sagaoj, plenumita de la talenta triopo. Laŭ mia kompreno ili ne estis esperantistoj (“esperantiĝontoj” diris la prezentisto), sed parolis sufiĉe bone kaj ludis vigle kaj libere.


Mankis pompaj dekoracioj, aktoroj surportis simplajn nigrajn kostumojn kaj foje eĉ baletan jupon, sed tio neniel damaĝis la etoson. Jen bona ekzemplo de la moderna tralego de antikva literaturaĵo.


Multegajn aplaŭdojn gajnis prezentantoj de la islanda nacia lukto glíma. Tio estas tute aparta luktospeco, iom simila al tradicia lukto de nordaj popoloj de Rusio.


Du luktistoj staras vizaĝon al vizaĝe, prenas unu la alian ĉe specialaj ledaj zonoj kaj ekmoviĝas. Tiuj movoj plej similas al dancado: ili giras, zigzagas, jen kaj jen provas ŝanĝi poziciojn kaj subite iu luktanto draste tiras la alian kaj, kaze de sukceso, post malpli ol du sekundoj la kontraŭulo jam kuŝas surplanke. Averaĝe duelo daŭras 30 ĝis 60 sekundojn. Dum kvaronhoro oni prezentis al ni dekon aŭ eĉ pli da brilaj luktoepizodoj. Emociplena francino apud mi eksklamaciis ĉiufoje, kiam sportisto falis sur lignan plankon, ne kovritan per iuj molaĵoj.


Ĉi-kaze mi ankaŭ unuafoje ĝuis balkalstilan muzikon de Orphic Oxtra. Bonega!

Bankedo
Vespere mi partoprenis la bankedon, tradicie organizatan dum ĉiu UK. Nu, pli ĝuste estus diri, ke mi provis partopreni ĝin – la duan kaj lastan fojon en mia vivo. La restoracio Reykjavik, situanta je dek minutoj da piediro for de la kongresejo, aspektis bone. Ĉion fuŝis la organizado, kiu fakte mankis. Dum sufiĉe longa tempo amaso da kongresanoj (plejparte grizaĝuloj inter kiuj flirtis tien-reen babilemaj vjetnaminoj Flama Floro kaj Nepo) trankvile atendis antaŭ la pordo.


Post kiam ni finfine eniris kaj sidiĝis ĉe longaj vicoj da tabloj, evidentiĝis ke ili estas malplenaj. Do mi atendis pli ol unu horon antaŭ ricevi magran pladeton el marproduktoj kaj mokaspektan “ĉefan pladon”. Plejparton de tiu tempo homoj simple sidis antaŭ malplenaj teleroj kaj atendis kelnerojn, kiuj sendube estu konsiderataj la plej rara specio de ĉi-restoracia floro kaj faŭno.


Tiun atendadon certagrade faciligis mia nova amiko Sergej Kuznecov, tradukisto de la germana ambasadorejo en Moskvo, kiun mi unuafoje renkontis dum tiu ĉi kongreso. Li sidis apude kaj ni babilis iomete. Tamen kiam post pli ol duhora observado de tiu klaŭnado mi aŭdis iujn estraranojn proponi tostojn – dume ne nur vinglasoj, sed eĉ akvoboteloj jam antaŭlonge malpleniĝis – mi stariĝis kaj iris for. Neniam plu mi partoprenos tiun strangan aranĝon, kiu nur moke povus nomiĝi bankedo.


La kongresejo apudis, do mi iris tien kaj rigardis la tiel nomatan kongresan balon, kiu fakte estis ordinara dancejo.


Nu, almenaŭ ĉi-tie homoj amuziĝis kaj estis vere gajaj, do kvankam mi neniam dancas, mi estis multe pli kontenta.

La prezidenta rezidejo
Bessastaðir estis vizitpunkto de alia ekskurso – ne tro longdaŭra, sed interesa. Ĉiĉerono diris, ke tie dum pluraj jarcentoj troviĝis rezidejo de reprezentantoj de unue norvega kaj poste dana reĝoj. Post la sendepediĝo de Islando en 1944 oni decidis ke prezidanto loĝos en aparta rezidejo en komunumo Álftanes, je alia flanko de la lago kiu apartigas ĝin de Rejkjaviko.


Bessastaðir estas aro de blankaj dometoj, kiujn apudas nur preĝejo kaj hisstango, je kiu flirtas la nacia flago.


Neniuj bariloj aŭ severmienaj gardistoj – ĉio aspektas kvazaŭ feriejo de bonhava civitano. Oni nur petis nin ne aliri tro proksime al loĝataj lokoj por nek ĝeni la prezidanton kaj ties servistaron.


La Blua Laguno
Mi ne scias kial, sed mi plurfoje rimarkis ke preskaŭ ĉiuj homoj ŝategas varmajn fontojn. En mia urbo estas tiaj fontoj kaj unu estas tiom fama, ke eĉ moskvanoj post alveni Tjumenon tuj demandas: “Ĉu ni povos viziti la varman fonton?” Do mi decidis gustumi tiun naturaĵon por fari propran opinion.


Blue Lagoon Iceland troviĝas en kamparejo kaj estas plia ekzemplo kiel saĝaj islandanoj racie uzas riĉaĵojn de la norda naturo. Ĉio estas aranĝita senriproĉe rilate ĉu komforton, ĉu sekurecon.


Bela duetaĝa domo, en kiu vizitantoj senvestiĝas, lasas siajn aĵojn en ŝranketoj, prenas magnetajn braceletojn kiuj samtempe estas ŝlosiloj por la ŝranketoj, kaj post duŝi sin iras al la subĉiela baseno.


La akvo vere estas blua. Homoj svarmas, sed restas sufiĉe da loko eĉ por iomete naĝi, kvankam por mi kiel bona naĝanto la akvejo estis tro malprofunda kaj malvasta, do ĝi pli taŭgas por testudado kaj foka baraktado. Tamen vizitantoj kun evidenta kontento ĝuis tion, babilante kaj ludante unu kun la alia. Inoj tuj trovis senpagajn ŝminkaĵojn ĉeborde kaj kovris je ili siajn vizaĝojn. Do kiam ni revenis al la buso ĉiĉerono ekkriis: “Ho, kontrolu karaj, ĉu ĉiuj estas surloke? Mi rekonas neniun, ĉar vi tre juniĝis!”


Aparte menciindas gardistaro – serioza, sed amikeca. Savantoj ĉiam staris apude kaj fiksrigardis la basenon. Tamen se iu petis ilin fari foton, ili tute senĝene plenumis tion. En la domo estas ankaŭ kafejo kaj vendejo, kie oni povas aĉeti kosmetikaĵojn kaj suvenirojn kun simboloj de tiu loko aŭ/kaj lokaj speciafaĵoj kiel islanda lafo, salo, ktp. Mi ne ŝatas senutilajn suvenirojn, do aĉetis nur musmaton, en kiu inter bluaj akvospucoj gaje ridetas ĉarma junulino, memorigante pri vivoĝua etoso de tiu bela loko.

Tjörnin
Se vi iam vizitos Rejkjavikon nepre trovu almenaŭ duonhoron por promeni laŭ bordoj de lago Tjörnin. Ĝi troviĝas meze de la urbo, disigante la historian centron kaj novajn urbopartojn.


Sur trankvilaj bordoj de tiu ĉi lago staras malnova preĝejo, la urba administrejo kaj la Arta muzeo


En verda parko oni povas vidi plurajn skulptaĵojn, ĉefe en la moderna artostilo. Unu artaĵo bildigas viron en kompleto kaj kun teko enmane, lia kapo estas kaŝita ene de grandega ŝtonbriko. Multaj nur miras pri tiu ŝtonkapa “absurdaĵo”, sed mi ekpensis ke ofte nome tiel mi sentas min dum reveni hejmen post labortago.


Mevoj estas kiel ĉiam manĝavidaj kaj arogaj, do oni povas foti ilin je eta distanco. Mi vidis kiel aĝa virino diris al sia nepo en la rusa: “Бросай, бросай им хлеб!» (Ĵetu, ĵetu la panon al ili!). Tio estis unu el vere maloftaj renkontiĝoj kun miaj samlandanoj en tiu fora, malvarma kaj multekosta lando.


Mi estis iomete laca post tuttaga promenado, do sidiĝis sur la benko apud bronza poeto Tómas Guðmundsson. Nur tiam mi rimarkis, ke ungoj de la poeto estis akurate kovritaj de la roza lako. 



Nu, kion diri, Islando estas lando libera kaj... ironia eĉ rilate siajn famulojn.