Fraterkuloj kaj kraboj
Ĉu vi iam vidis fraterkulojn? Se jes, do vi komprenos mian fascinon pri tiuj birdoj. Se ne – legu plu kaj eĉ pli bone – iru al Islando kaj vidu mem.


Tiu ekskurso okazis sur mezgranda ŝipo, kiu vagadis tra malvarmaj bluaj ondoj de la norda maro. Ni staris sur ferdeko kaj rigardis ĉirkaŭaĵojn, akompane de ĉiĉeronaj klarigoj. 


Ĉi-kaze ĉiĉerono ankaŭ estis anglalingva, sed pro iu nekomprenebla por mi kialo esperanto-interpretisto ne rajtis alveni surŝipe la saman ejon, do la mara (ĉefa) parto de la ekskurso okazis sole en la angla. Tiel mi plian fojon konvinkiĝis je neceso lerni tiun lingvon, kiu estas bezonata eĉ dum esperanto-kongresoj.


Ŝtonozaj insuletoj kun kiurnoj, grizaj rokoj makulitaj je birdaj ekskrementoj, krioj da mevoj – mi pensas, ke tiu loko malmulte ŝanĝiĝis ekde la vikinga epoko. Mi pensas ke tiuj marvagabondoj kun sama miro rigardis gregojn de la fraterkuloj flugi tien kaj reen kaj ridis pri tiu amuza birdo.


Ĉiĉerono diris, ke fraterkulo ne povas ŝvebi, do ĝi faras ĝis 400 flugmovojn ĉiuminute. Specifa flugo kaj elstara aspekto transformis tiun estaĵon al unu el ĉefaj vidindaĵoj de la lando. En ĉiu suvenira butiko vi renkontos glasetojn, ŝlosilpendaĵojn, magnetojn, bildkartojn kaj aliajn memoraĵojn kun fraterkuloj.


Se post mia admono vi vere decidos okazigi tian vojaĝon, nepre sekvu mian duan konsilon kaj surprenu plej varmajn kaj (eĉ pli grave) netrabloveblajn vestojn, ĉar vento sur la ŝipo estis vere diablega! 


Mi unuan fojon en la vivo kroĉigis ĉiujn butonojn de mia ledjako, poste levis kolumon kaj turnis mian dorson al la vento – sed ĉio ĉi malmulte helpis. Fine mi malsupreniris al la holdo kaj mendis en baro duoblan viskion. Brrr, supozeble mi bezonis dekoblan!


Dum la ekskurso oni regalis nin ne nur per ĉarmaj pejzaĝoj kaj krokodila ĉiĉeronado, sed ankaŭ per freŝegaj margustaĵoj. Fiŝistoj sinkigis en la maron reton, poste levis ĝin kaj surtabligis abundan predon. Kraboj kaj ojstroj kovris kelkmetran tabulon kaj tuj komenciĝis mara pikniko – per grandaj tranĉiloj fiŝistoj malfermadis moluskojn kaj metis ilian enhavon en pelvojn.


La ekskursantoj amasiĝis laŭlonge de la tablo kaj per manĝbastonetoj rapide translokigis tiujn marbestojn al siaj stomakoj. Laŭplaĉe oni povus superverŝi tion per vino, kiu vendiĝis samloke en malgrandaj boteloj.


Mi aliĝis al la komuna manĝofesto kaj eĉ fotis min kun iu krabo, kiu estis kondamnita al sensenca morto, ĉar neniu havis tempon por rompi ĝian kirason kaj manĝi blankan karnon.


La bonkora rusino Lena Nadikova anaŭ fotis sin kun la povra besto, sed poste zorgeme lasis ĝin en la akvon. “Eble ĝi reviviĝos ankoraŭ, ĉu?” Vera esperantisto neniam senesperiĝas.

La plej granda varmofonto de Eŭropo
Deildartunguhver – tiel nomiĝas tiu mirindaĵoj de la islanda naturo. Ĝi aspektas kiel bolanta fluo longa je deko aŭ pli da metroj, kiu jen sprucas je fontanoj, jen kirliĝas ĉe iu roko. 


La akra sulfurodoro ŝvebas ĉirkaŭe. Apude staras forciejo, kie lokanoj kreskigas interalie tomatojn. En la parkumejo staras sola vendoĉareto sur kies bretoj kuŝas tiuj legomoj, pakitaj je travideblaj celofanaĵoj. Sur la ĉareto pendas ligna ujo kun surskribo: “200 kr.”. Jen ĉio. Mankas ne nur vendisto, sed eĉ iu ajn kontrolanto. 


Kaj ĉio ĉi okazas en loko vizitata nur de turistoj, do homoj kiuj alvenis ĉi tien por la unua kaj plej verŝajne lasta fojo. Nekredebla ekzemplo de fido je homa honesteco. Kompreneble ĉiuj pakaĵoj rapidege disvendiĝis kaj la kesto pleniĝis je monbiletoj.

Balena rigardado
Kiu ne volus vidi balenojn? Ĉiuj ŝatas tiujn bestojn al kiuj la amasa kulturo (kaj almenaŭ parte la sciencistoj) alproprigas saĝecon, bonkorecon, fidelecon kaj aliajn same belajn trajtojn. Do multaj indignis post ekscii, ke en Islando antaŭnelonge estis nuligita plurjara moratorio pri balenĉasado kaj nun oni denove mortigas centojn da balenoj ĉiujare.


Ĉiĉerono klarigis, ke tiun decidon antaŭis arda diskutado kaj interalie oni argumentis, ke kvanto de ĉasataj balenoj estas nur eta procentaĵo de la plurmila populacio, do temas ĉefe ne pri naturprotektado, sed pri morala dilemo. Ankaŭ mi ŝatas balenojn kaj ne volus vidi ilin kun harpunoj en korpo, sed... ĉu ŝafoj aŭ bovoj malpli meritas nian kompaton nur pro tio ke ili malpli ofte aperas en naturamikaj televidprogramoj?


Fine ĉiĉerono aldonis, ke kontraŭuloj de la balenĉasado atentu speciajn signojn en lokaj restoracioj kaj preferu tiujn, en kies montrofenestroj videblas gluaĵoj “Ni kontraŭas la balenĉasadon”. Verdire mi ne vidis eĉ unu. Eble mi estis malatenta.


La ekskurso komenciĝis frumatene, je 8-30 kaj se konsideri ke antaŭnokte mi drinkegis kun Mirek kaj Ericca en Gamli Gaukurinn, do vekiĝo estis ne tre facila, pli ĝuste – ĝi estis feliĉa hazardo kaj okazis ĝuste duonhoron antaŭ starto, do mi povis nur haste vestiĝi kaj rapidegi al la Harpa.


Nia ŝipeto estis mezgranda kaj iom memorigis al mi tiun en la Halong-golfa ekskurso dum al 97a UK, tamen pli moderna kaj prizorgata. Ĉiuj kolektiĝis en la supra ferdeko kaj fiksrigardis al la oceano. Ĉiĉerono pere de esperanto-interpretisto tuj avertis nin, ke balenoj en tiuj areoj... maloftas kaj agnoskis ke jam antaŭ kelkaj jaroj ŝi ne vidis ilin apud Rejkjaviko. Tiuj vortoj kompreneble mirigis min. Kial do ili ne nomis tiun ekskurson “Balena serĉado”? Nu, ajnakaze vetero estis bona, oceano estis blua kaj krome mi povis ĝui belan rigardon al Rejkaviko kies panoramo videblis dum plejparto de la vojaĝo.


Same kiel dum la fraterkula ekskurso post mallonga enkonduko esperanto-parto tute finiĝis kaj ni transiri al la manoj de anglalingvaj ĉiĉeroninoj. Tio estis blondharaj junulinoj, ne belaj, sed viglaj kaj ĉarmaj. Mi supozas ke temis pri eksterlandaj laboristinoj ĉar eĉ inter si ili babilis en la angla. Evidente sperta en tiaj aferoj junulino okupis la plej supran elstaraĵon de la ferdeko kaj pere de laŭtparolilo informis nin pri kodsignaloj kaze de balenaperoj. Nia ŝipeto portempe transformiĝis al horloĝa ciferplato, kie la 12-a horsigno troviĝis rekte antaŭ la pruo kaj la 6-a horo ĉe la polbo, do imagita hormontrilo povis indiki iun ajn ĉirkaŭan lokon. Kiu vidos ilin la unua devos tuj ekkrii: “Five o’clock” aŭ “Ten o’clock” depende de loktrovo de la besto. Feliĉe ĉiuj ekskursantoj komprenis la anglan almenaŭ tiunivele, do kiam post duonhoro aŭdiĝis la unua krio ĉies kapoj turniĝis ĝustadirekten.


Ni estis feliĉuloj, se kredi al la vortoj de la ĉiĉeronino. Ni vidis multajn balenojn kaj delfenojn kaj tio estis vere bela vidaĵo. Certe oni ne imagu ke la maraj gigantoj paradis antaŭ ni plenkorpe kvazaŭ en iu animaciaĵo. Ili nur elsaltis de la akvo, pli ĝuste – montriĝis por post kelkaj sekundoj denove malaperi en la bluaj profundoj. La ŝipeto krozis diversdirekten, penante sekvi supozeblan balenan itineron kaj evidente sperta kapitano sukcesis, ĉar foje ni samtempe vidis du balenojn demonstri al ni siajn naĝilojn, vostojn kaj glatajn nigrajn dorsojn.


Mi alkroĉiĝis al la ĉiĉeronina piedestalo (mi preskaŭ diris “elstaraĵo”, sed ĝustatempe komprenis dusensecon), do vidis la tutan ĉirkaŭaĵon kaj kompreneble fotis. Samŝipe mi renkontis Ericca kun ties patrino. Ambaŭ inoj bone fartis, kio estis mirinda afero almenaŭ rilate junulinon, kiu plenforte partoprenis la hieraŭan festenon. Nu, evidente en Aŭstralio loĝas fortaj virinoj.


Adiaŭ Islando
Resto de la tago estis malfacila por mi. Mi vagadis tien reen, iomete babilis kun iu, sed en mia koro mi jam estis for, ĉar tio estis mia lasta vespero en Rejkjaviko. Mi enamiĝis al tiu lando, do ne volis foriri. Tamen la flugbiletoj jam estis aĉetitaj, loĝejo mendita kaj en la legendeca Parizo atendis min ĉarma Tran Ahn. Ĉu mi povus rezigni je tia vojaĝo?


La 26-an de julio mi vekiĝis frumatene, kolektis miajn aĵojn kaj eliris surstraten por lastan fojon rigardi ĉirkaŭaĵojn. Estis la 4a matene kaj ĉio estis kvazaŭ ĉirkaŭvolvita de la densa nebulo. Islando kaŝis sin de mi, eble ankaŭ ĝi ne volis adiaŭi.