Provins
“Ĉu vi volas vidi tradician feston en mezepoka urbo?” demandis Anh. Jes, certe! Do matene ŝi alvenis mian loĝejon kaj ni kune enprofundiĝis en labirintojn de la pariza metroo. Mi ne troigas, tio estas vera Minotaŭrejo por fremdulo, aparte se li ne parolas la francan. Linioj de la ordinara metroo pasas apud tiuj de RER – apudurba fervojo, kiu distingiĝas laŭaspekte nur pere de tiuj tri literoj super kajo. Mi aldonu ke biletoj ankaŭ tre diversas: iuj estas destinitaj por trafiki nur ene de iu zono, aliaj permesas tuturban trafikadon, la triaj ebligas ankaŭ veturadon pere de noktobusoj, ktp. 


Mi provis aĉeti bileton memstare pere de vendomaŝino, sed kompreneble malsukcesis, des pli ke aktive malhelpis min iu sintruda ciganino en bunta robo – tre simila al samgentaj almozpetantoj en mia urbo. Feliĉe mi havis la plej bonan ĉiĉeroninon en la mondo, kiu aĉetis por mi bileton kaj gvidis ĝustadirekten. 


Mi aldonu ke diference de la Moskva metroo ĉi tie oni ne tre atentas ke ĉiuj pasaĝeroj eniru kun biletoj. Plurfoje mi vidis vespere kiel nigruloj supersaltas barilojn kaj neniu haltigas ilin. Foje Anh revenis por helpi min pri bileto kaj ne povis tuj reiri, ĉar ŝia bileto revalidus nur post duonhoro. Iu mezaĝulo rimarkis tion kaj afable proponis sekvi lin, do Anjo premis sin al li kaj tiel la improvizita unubileta duopo trapasis kontrolejon. Foje mi tamen vidis en la metroo fortikajn virojn ĉirkaŭi iun bubon, kiu aspektis ne tre gaje. Anjo diris ke li ne havis bileton, do ĝendarmoj kaptis lin.


Veturado al Provins estis duhora kaj duetapa. Unue ni pere de RER (linio P) atingis stacidomon. Ĝi plenis je familioj kun infanoj, ĉar tio estis ankaŭ elirpunkto por viziti la faman Disney-parkon – unuan en Eŭropo. Poste ni vojaĝis plian horon en buso tra kamparo simila al tiu rusia aŭ eble al iu ajn eŭropa ĝenerale.


Mi ne sciis tiam, ke Provins estas agnoskita kiel objekto de la Monda heredaĵo de UNESCO, sed eĉ sen tio la urbeto impresis min. Granda kastelo, ŝtonaj muroj kun embrazuroj, preĝejoj konstruitaj en la 12-a jarcento, do kvarcent jarojn antaŭ fondo de mia urbo Tjumeno – la plej antikva rusa urbo en Siberio. Sed ĉefa celo de nia vizito estis tradicia festo okazanta ĉiujare sur la urboplaco. Bedaŭrinde diabla varmego influis ankaŭ tiun aranĝon, do anstataŭ granda somera festo ni vidis nur iujn programerojn prezentitaj de artistoj. Jen aŭdiĝis sonoj de sakfajfilo kaj grupo da junulinoj en popolaj roboj ekkapriolis rondovice. Jen surplaciĝis pufvanga junulino en kies manoj svingas flamantaj buloj sur ferĉenoj. 


De tempo al tempo montriĝis gvidisto en tradicia felvesto kaj anoncis pere de mikrofono sekvan programeron. Ĉio pasis lante, homoj kvazaŭ fandiĝis sub la sunradioj kaj apenaŭ rampis serĉante ombron.


Ni tagmanĝis en apuda kafejo kie laŭ sugesto de Anh mi gustumis pliajn specimenojn de la franca kuirarto – krespojn kaj cidron. Bongustaj ambaŭj! 


Fine Anh konkludis ke la festo ĉi-jare grave ŝrumpis (la gvidisto mem diris tion), do post mallonga promenado inter antikvaj konstruaĵoj ni revenis al Parizo. La suno plu ardegis kaj Anjo dormetis en buso.

Montmartre
Post reveni al la urbo Anjo gvidis min al Montmartre – plia legendo de Parizo. Ni grimpis sur la samnoman monteton, vizitis la belan bazilikon de la Sankta Koro, ĝuis freneze virtuozan prezentadon fare de nigrulo, kiu kvazaŭ kunfandiĝis kun sia pilko, kaj poste ni aranĝis piknikon sur verda monteta herbejo.


Ĉirkaŭe sidis dekoj da homoj, kiuj same manĝis kaj babilis. Proksime okazis improvizita koncerto – mezaĝa nigrulino en griza robo kantis “Let my people go” kaj juna nigrulo gitaris akompane. La varmego iomete mildiĝis, kio certe malĝojigis viglajn nigrohaŭtulojn, kiuj disportis malvarmajn akvobotelojn.


Poste Anh montris al mi pliajn lokajn vidindaĵojn, inter kiuj plej elstaris la Muro de amo. Temas pri randa nigrotabulo sur iu domo, tute kovrita je amagnoskoj en diversaj lingvoj.


Ŝi diris ke tie ĉeestas eĉ du vjetnamlingvaj frazoj, ĉar ili varias depende de kiu parolas: ĉu viro aŭ ino. Kompreneble estis ankaŭ la rusa frazo. Tiun en Esperanto mi bedaŭrinde ne trovis.


Survoje ni renkontis nigrulojn kiuj alvenis kun ridetoj survizaĝe kaj faskoj da kolieroj en etenditaj manoj. Anh respondis mallonge en la franca: “Ni estas ne turistoj” kaj ili tuj perdis interesiĝon pri ni. Ŝi klarigis ke tio estas friponoj, kiuj enmanigas al turistoj siajn duĝroŝajn kolierojn kaj indigne rezignas repreni ilin, ion balbutante pri amikeco, donaco ktp.


Kiam embarasita turisto jam konsentis pri tio kaj volas foriri kun neatendita donaco, evidentiĝas ke ĝi tamen kostas kelkdek eŭrojn tuj pagendajn al novakirita “amiko”. Senzorgemaj turistoj estas ĉiama predo por tiaj fiuloj ie ajn en la mondo.


“Montmartre iam estis kvartalo de artistoj, sed nun tio estas parto de la Norda Parizo – plej krimeca urboparto loĝata ĉefe de enmigrintoj” klarigis Anh. Do mi ne tre miris kiam post reveni al Rusio mi aŭdis rakonton de miaj samurbanoj, kiuj senscie mendis hotelon en tiu “romantika” loko kaj nur poste komprenis sian eraron.


Tamen nia vespero finiĝis tre romantike. Promenante laŭ apudaj stratoj mi ekvidis afiŝon de restoracio “Svetlana” – konata rusa ina nomo (mia fratino nomiĝas tiel). “Ĉu vi iam gustumis la rusan kuirarton?” demandis mi Anjon. Ŝi gaje neis. 


Tio estis malgranda ejo kun ege kiĉa interiero, kie portreton de Aleksandr Puŝkin apudis tiu de Nikolao la 2-a, ortodoksaj ikonoj kaj iuj pseŭdofolkloraĵoj. Pelmenibarĉokvaso – mi esperas ke Anjo bone enmemorigis tiujn vortojn. 


Mi iomete parolis kun posedanto – kaŭkazano (supozeble armeno) el Rostov-na-Donu, jam 15 jarojn loĝanta en Francio. “Ĉu li estas ruso? – demandis Anh. – Ah, armeno. Ĉu la armena lingvo similas al la rusa?” Ĉarma naiva knabino. Tio estis bona vespero.

Maksim Gorkij: mirinda renkontiĝo
Tiuvespere mi revenis hejmen sola – mi ja bone konis la vojon. Nu, pli ĝuste – mi jam devintus koni ĝin. Mi vere sukcese atingis metrostacion La Défense kaj lastmomente haltis por decidi: kien mi eliru – ĉu dekstren aŭ maldekstren. Nun mi scias: dekstra vojo estus bona elekto.


Post surteriĝi mi komprenis ke tute ne rekonas tiun lokon. Senhoma strato, lanternoj glimas en mallumo, vento dispelas rubaĵojn sur trotuaro. Ha, jen mapo kun listo da stratoj! Sed ve, Avenue Leonard de Vinci tute mankis en la listo kaj la mapo ankaŭ havis neniun mencion pri ĝi. Mi paŝis en hazarda direkto – mi ja plurfoje vagadis tra noktaj urboj kaj ĉiam finfine retrovis la vojon.


Post 15 minutoj antaŭ mi haltis taksio kaj iu homo en blanka longa robo eliris ĝin. “Ho, jen alvenis iu ortodoksa islamano” ekpensis mi. Sed post kelkaj sekundoj mi ekvidis alian simile vestitan homon, poste la duan, trian... kaj komprenis ke alveninto ĉi tie estas mi, dum tiuj homoj estas lokuloj. Mi rememoris ke daŭris Ramadano, do mahometanoj devis abstini pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ĝis apero de unua stelo sur la firmamento.


Baldaŭ mi komprenis kien hastis ĉiuj ĉi homoj. Post stratangulo mi ekvidis tendegon kies kurteno estis parte levita. Apude stokiĝis amaso da ŝuoj kaj interne videblis preĝantaj homoj – nur viroj. Proksime staris alia tendo, en kiu preĝis inoj. Mi pensis ke estus interesa foto, sed ĉu tio laŭas al islamaj reguloj? Mi ne estas fakulo tiukampe, do preferis enkapigi tiun bildon kaj iri plu. Des pli ke mi ankoraŭ ne konis ĝustan vojon. 


Ŝajnas ke la tuta kvartalo jam dormis aŭ preĝis, stratoj estis malplenaj. Strangaj longegaj plantoj kliniĝis de sur florbedoj super trotuaroj, barante la vojon. Malproksime videblis iuj grupoj da homoj konversacii, sed ĉu ili povus kompreni mian anglaĉon? Ho, jen iu instalaĵo kun surskribo, eble mapo! Mi rapidigas miajn paŝojn kaj atente fiksrigardas la tekston: “Maxime Gorki”. Diable, tio estis la nomo de bushaltejo! “Ĉu iu lokulo konas tiun ĉi rusan verkiston?!” ekkriis mi ekscitita. Mallumo silentis.


Feliĉe baldaŭ mi renkontis iun francon, kiu en ne malpli fuŝa angla montris al mi la vojon. Sufiĉis nur pasi preter iu konstruejo, grimpi sur longan ponton kaj sekvi laŭ ĝi tra la Granda Arko al mia kara La Défense. Mi estis sola sur tiu stranga ponto kun ligna planko kaj malaltaj bariloj kun palaj lampoj. Sur ŝtupoj antaŭ la Granda Arko sidis gejunuloj. En malplena vestibulo lernis dancon grupo da nigrulinoj. Mi estis hejme.