Le Marais
Tiutage mi interkonsentis renkontiĝi tagmeze kun Anh kaj niaj vjetnamaj amikinoj – Flama kaj Nepo, alvenontaj post la UK en Rejkjaviko. La unuan duonon de la tago mi decidis uzi por viziti la Centron de Georges Pompidou. Mi relative rapide trovis tiun ĉi konstruaĵon – eble la plej diskutatan en la urbo. La ŝtala monstro altiĝas inter malnovaj kvartaloj kaj draste kontrastas siajn kelkjarcente pli aĝajn najbarojn.


Ĝi kaptis grandegan spacon ne nur pere de sia alteco, sed ankaŭ pere de ventumilaj tuboj, kiuj elteriĝas dekojn da metroj for kvazaŭ tentakloj de iu giganta polpo.


Neimagebla interplektiĝo de metalo kaj glaco, buntaj koloroj, labirintoj de liftoj, apertaj faŭkoj de ŝtaltuboj. Resume: ĝi plaĉis al mi. Nun mi certas ke tio estas la plej bona enkorpigo de la moderna arto en arkitekturo, ideala kongruo de la ekstero kaj enhavo.


Mi alvenis je la 10-a horo, sed la muzeo estis malfermota nur je la 11-a, do mi devis serĉi portempan okupon. Do mi decidis trovi la judan kvartalon Le Marais. Dum pluraj jaroj mi interesiĝis pri judismo kaj juda historio, verkis plurajn artikolojn pri la historio de judoj de Tjumena provinco, do kompreneble mi ne povis preteriri Le Marais, situanta ie apude. Sed kie ĝuste? Hm, mi serĉu...


Finfine mi sukcesis – post almenaŭ unuhora vagado tra labirintoj de malvastaj stratetoj de la mezepoka Parizo. Unuaj judoj ekloĝis ĉi tie en la 13-a jarcento, iom post iom formiĝis la komunumo kun la tuta bezonata infrastrukturo kaj specifa vivo. 


Pasis la tempo, unu post la alia forfalis leĝaj bariloj, apartigintaj la judaron, kreskis asimilado. Tamen la plej fortan baton loĝantaro de Le Marais spertis dum la Dua mondmilito, kiam dekmiloj da parizaj judoj estis forpelitaj al naziaj koncentrejoj el kiuj nur malmultaj revenis.


La nuna Le Marais estas tri ĝis kvin stratetoj, kurbiĝantaj oriente de la Centro de Georges Pompidou. 


Plejparte ili estas senhomaj kaj nur vendejaj elpendaĵoj kun jidaj kaj hebreaj surskriboj rivelas ties judan karakteron. Restas fermita butiko de Sacha Finkelsztajn.


Grafitaĵoj tutkovris montrofenestrojn de Les Caves de Simon. 


Tristokule rigardas preterirantojn novgeedzoj de la fenestro de La Rose du Desert, kvazaŭ pentritaj de Mark Ŝagal.



Preter ili hastas ien longkruraj nigrulinoj kaj brunhaŭtaj latinamerikanoj. Ion arde pridiskutas krispharaj araboj.


Nur apud malnova sinagogo sidas kelke da dikaj virinoj kiuj eventuale memoras Ŝolom Alejĥem-tempon, kaj nigroĉapelaj junuloj kun tempiharplektaĵoj ion priparolas ĉe la sinagoga pordo.



Apud falafel-vendejo amasiĝis homoj, supozeble israelaj turistoj, kiuj serĉas kulturradikojn de siaj foraj eŭropaj antaŭloj.


Mi eniris artaĵbutikon, apud kiu ŝanceliĝis sur malfortaj kruroj barbulo en vastbaska ĉapelo, kun cigaredo enbuŝe. Antaŭ li staris duonplena botelo – eventuale lia sola amiko ĉi-tage.


Mi rigardis fajnajn David-stelojn, beno-manplatojn, menorojn – belajn, sed apenaŭ utilajn por mi, centelcenta ruso el fora Siberio.


Post foti memortabulojn kaj memorialon de Holokaŭsto mi revenis al mia unua vizitloko.

Preĝejo de la Sanktaj Gervasio kaj Protasio
Laŭvoje mi vidis interesan preĝejon, grizŝtonan kaj evidente malnovan. La pordo estis invite malfermita, do post ioma hezito mi glitis enen. Mallumo, statuoj de sanktuloj, lignaj benkoj kun malmultaj preĝantoj. Mi sidiĝis por ĝeni neniun kaj preskaŭ tuj komenciĝis ceremonio. Aŭdiĝis muziko kaj homoj ekpreĝis pli arde. Mi rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj estis nigruloj.


De preĝeja profundo aperis juna viro en pastraj vestoj kaj rapide paŝis al katedro. Ankaŭ li estis afrikano. Postaj okazintaĵoj eble tute kutimas por katolikoj, sed por mi kiel ruso kaj ateisto tio estis la unua tiuspeca travivaĵo – aŭtentika kaj neforgesebla. Homoj kantis kaj preĝis. Juna blankulo anstataŭis la pastron ĉe la katedro por kanti altvoĉe psalmojn. Pastro foriĝis, ĉirkaŭirante la preĝejon por fari certajn ritojn antaŭ la sanktulaj statuoj.


Mi atendis etan paŭzon kaj senbrue forglitis surstraten. Mi nur hazarde trafis alies vivon, do ne volis resti tie tro longe.

La Centro de Georges Pompidou
Estis jam tagmezo, do la muzeo funkciis tutforte. Placo antaŭ ĝi pleniĝis je homoj kaj eĉ gejunuloj kiuj matene dormis en tendoj antaŭ la enirejo, jam forigis siajn provizorajn dometojn.


Atendovico en halo estis pli longa ol tiu en la Muzeo d’Orsay, sed antaŭeniĝis sufiĉe rapide. Mi malŝategas atendovicojn de la sovetia tempo, do provis eviti ĝin kaj aĉeti bileton ĉe vendomaŝino, sed malsukcesis ĉar ĝi akceptis nur bankokartojn kun integra cirkvito – surprizo, kiun ofte spertas alilandanoj en Francio.


Tri horojn mi vagadis tra ekspozicio kaj facile povus pasigi tie sammulte aŭ eĉ pli da tempo, se mi ne jam havus interkonsentitan renkontiĝon kun la esperanto-amikoj. La Centro de Georges Pompidou havas ses etaĝojn, el kiuj kvar viziteblas kiel ekspoziciejoj.


Mark Ŝagal, Vasilij KandinskijKazimir Maleviĉ – la plej elstaraj rusiaj pentristoj estas prezentitaj ĉi tie per siaj ĉefverkoj. Sed plejparton da spaco okupas kreaĵoj de nuntempaj artistoj – pentraĵoj, skulptaĵoj, instalaĵoj ofte akompane kun muzika kaj videja fono.


Mi ne diru, ke ĉiuj ĉi verkoj plaĉis al mi aŭ almenaŭ estis al mi kompreneblaj. La moderna arto postulas penon kaj foje memorigas ĉifron, al kiu ne ĉiu spektanto povus trovi ŝlosilon. Aŭ ĉu ŝlosiloj diversas kvazaŭ teksto samrajte legebla jen de dekstre, jen de maldekstre, jen tute respegule aŭ kapinverse? Iel ajn estu, sed mi ĝuis tiun ĉi vagadon laŭ labirintoj de homa kreemo.


Aparte plaĉis al mi la ekspozicio de la poparta majstro Roy Lichtenstein.


Laŭaspekte simplecaj, eĉ kiĉaj, tiaj bildoj ŝajnas el mi elstara ekzemplo de la arta percepto de la modernaj vivo kaj socio, viditaj per okuloj de ironia artisto.


Mickey MouseDonald Duck, ĉarmaj naivaj blondulinoj, brutalaj viroj, personoj kaj situacioj jen el infanaj bildstrioj, jen el reala vivo (kiel la Vjetnama milito) – kirliĝo de imagoj kaj sentoj formas la bildon specifan, sed rekoneblan – ja tio estas nia ĉiutaga vivo, tralasita tra filtrilo de la amasa kulturo.


Post tri horoj mia kapo superplenis je impesoj, do mi malsupreniris al muzeaj butikoj en la teretaĝo, plenaj je diverslingvaj libroj, kalendaroj, krajonoj, magnetoj – kaj 90 % de tiuj ĉipaĵoj evidente estis produktitaj en Ĉinio kontraŭ mizera kosto, sed vendeblis nun altapreze. Jes, la arto efektive transformas la mondon.

Pikniko ĉe Sejno
Atendante vjetnamajn amikojn alveni, mi eliris surplacen. Homoj svarmis sub la arda suno, kiu ŝajnas tute ne ĝeni ilin. Ili promenis, manĝis kaj babilis, multaj sidis aŭ eĉ kuŝis plenetende sur pavimo.


Tiu pariza kutimo ĉiam miris min: homoj povas sidiĝi sur trotuaro, ponto, planko – ie ajn kaj senti sin tute komforte. La vere libera urbo.


Komprenebele post la turistoj altiriĝis diversaj monsuĉantoj. Jen iu homo staras surkape.


Jen alia kantas plenvoĉe (mi pretus pagi ke li silentiĝu). En ombro de la muzeo sidis ciganaspekta avinjo en buntaj roboj kaj senlace skrapis sian trikordan violonon. Al ŝia piedo estis alligita katino kiu gaje ludis kun sia banto.


Iom for glimis akvo en la Stravinskij-fontano sur kies surfaco flosas plej neimageblaj figuroj – de ĉapelo ĝis pufmama pneŭmovirino. Hm, se adoleskoj scius ke muziko de Igor Stravinskij naskigas tiajn bildojn, liaj simfonoij sendube populariĝus en tiu medio.


Baldaŭ alvenis viglaj vjetnaminoj – Tran Anh alkondukis Nepon kaj Flama. La junulinoj havis en Parizo nur du tagojn kaj tiuvespere jam estis forveturontaj al Roterdamo, do ili kuregis tra la urbo kvazaŭ frenezaj musetoj el Disney-animacio. Tamen danke al la profesia ĉiĉeronado de Anjo ili sukcesis vidi ĉefajn vizitindaĵojn kaj eĉ aĉeti suvenirojn. “Ĉu vi butikumis en la Galeries Lafayette?” – “Ne, tute ne! Tie povas aĉetumi nur riĉaj ĉinoj!”


Kun ŝercoj kaj blagoj ni alvenis la Katedralon de Dipatrino, preter iu marŝis armea patrolo kun mitraletoj en pafpreta pozicio. Mi fotis brunhaŭtajn bravulojn kaj unu fingrosvingis al mi malpermesante.


Infanoj gaje kuris sub akvospruciga kadrego, asperganta sur ilin malvarman likvon savanta de la ardega suno.


Fine ni descendis al la Sejno-bordo por aranĝi promesitan de Anh “piknikon de veraj parizanoj”. Franca bageto, fromaĝo, legomoj kaj fruktoj bone manĝeblis sur plejdo, etendita rekte sur ŝtona pavimo.


Krom gajaj junulinoj alvenis ankaŭ juna franca esperantisto, kies nomon mi tute forgesis (ĉu Pierre aŭ René?). Brava knabo iam lernis Esperanton, sed nun la lingvo grandparte forflugis el lia kapo. Li diris ke studas la afrikan politikon kaj baldaŭ forveturos al Kampalo por daŭrigi siajn studojn surloke dum plia jaro. Mi tutkore envias lin, ja Afriko estas mia plej ŝatata kontinento. Bedaŭrinde en miaj studentojaroj tiaj eblecoj mankis.

Parizo la juda kaj islamana
Posttagmeze mi denove vagadis sola. Ĉi-kaze mi uzis plej ŝatatan manieron esplori novan urbon, do mi iris en hazarde elektita direkto, turnis jen dekstren, jen maldekstren kaj kompreneble gapis kaj fotis ĉiupaŝe. Post iu malnova kvartalo kun pluraj memortabuloj pri la judoj deportitaj dum la Holokaŭsto, mi trafis tute alian medion, kie dominis arabaj surskriboj kaj vendejoj de preĝotapiŝoj.



Ie antaŭe aŭdiĝis tumultobruo – amaso da homoj kriis kolere kaj skandis en iu nekonata al mi lingvo. Kompeneble mi ekrapidis tien! Baldaŭ mi alvenis bazaran placeton ĉe stratkruciĝo – ĝi situis ĉe Boulevard de Belleville (la 20-a arondismento). Dekoj da brunhaŭtaj viroj kriis iujn devizojn kun afiŝoj kaj rubandoj enmane. Sur unu plakato mi rekonis la eksigitan egiptan prezidanton Mohammed Mursi.


Evidente la manifestacio jam estingiĝis, do homoj komencis disiri kaj nur foje ĵetis rigardojn miaflanke, pli scivolemajn ol kolerajn. Evidente tio estis tradicia loko por tiaj eventoj. Proksime mi vidis antifaŝisman afiŝon sur telefona budo.


Cent metrojn for viciĝis deko da policaj minibusoj, feliĉe ne bezonitaj tiutage.


Mi vagadis plian horon tra preskaŭ senhomaj stratoj de la norda Parizo kaj fine plonĝis sub la teron – nur pere de metroo mi povus ĝustatempe atingi la Eiffel-turon, kie atendos min Tran Anh.