Ni ekis de la Luvro kiu aspektas majeste, sed apenaŭ povus trafi imagon de la homo kiu dum pluraj semajnoj marŝis tra Sankt-Peterburgo, plena je palacoj konstruitaj de plej elstaraj eŭropaj arkitektoj. 



Poste ni sekvis tra la ĝardenoj Tuileries, en kiuj svarmis amasoj da ripozantoj, paŝis laŭ la Avenuo de la Elizeaj Kampoj kie mi unuafoje vidis bravajn nigrulojn fari prezentadon (“tio okazas ie ajn en Parizo” komentis Anh) kaj tra la Placo de la Konkordo kaj la Triumfa Arko pluis okcidenten, post kio turnis sin maldekstren kaj por post dekkelkaj minutoj subite haltis. “Atendu, – diris Tran Anh kun ludema rideto kaj etendis la manon flanken. – Unu, du, tri... la Eiffel-turo!” Mi turnis mian kapon kaj... vere, kelkcent metrojn for altiĝis la simbolo de Parizo.


Ni malsuprenis laŭ ŝtuparo, dum ioma tempo observis homojn barakti en fontanoj. La okuloj de Anhjo rondiĝis: “Mi unuafoje vidas tion en la urbo!”, do mi trankviligis la junulinon: “Sekvu min kaj mi montros la veran Parizon al vi”.


Post dekkvin minutoj ni alvenis la Eiffel-turon. 


Ĝenerale mi konsentas kun Guy de Maupassant kaj aliaj tiutempaj kritikantoj de la konstruaĵo – tage ĝi aspektas kiel industria feraĵo, gracia, sed ne romantika. “La Eiffel-turo belas nokte” klarigis Anh. Baldaŭ mi kontrolos tion.


Preteririnte nigrohaŭtajn vendistojn de la flavoplastaj eiffel-turetoj ni pluis orienten laŭ la kajo de Sejno. Ni descendis al la malsupra pasejo kaj lante paŝis tra aro da ripozantoj. “Parizanoj ŝatas ripozi, – rideme klarigis Tran Anh. – Ĉu labori ankaŭ? Ne, nur ripozi, sportumi, aŭskulti muzikon. Ili ne laboregas kiel vjetnamoj. Printempe ĉiujare okazas strikoj kaj manifestacioj, la metroo ne funkcias kaj ĉiuj iras piede aŭ per busoj kaj aŭtoj”.


Do mi ne tre miris post vidi plurajn vendejojn fermitaj. “Posedantoj fermis ilin, ĉar ili havas ferion kaj foriris al aliaj lokoj” diris Anh. Tute neimagebla afero por Rusio, kie plejparto de vendejoj tutan jaron funkcias sep tagojn semajne, sen fermiĝi eĉ por tagmanĝo.


Laŭlonge de la riverbordo etendiĝis la urbaj plaĝoj, cetere sufiĉe specifaj. Fakte tio estis asfaltitaj aŭ pavimitaj terenoj, sur kiuj staris vicoj da lignokuŝejoj kaj primitivaj longaj lignoblokoj, stokitaj unu sur la alia. Mi sidis sur ili iomete, ĝuante ritman muzikon de loka diskĵokeo.


Tiel mi unuafoje konatiĝis kun tiu trajto de Parizo – la urbo demokratia, malferma por ĉiuj, sed ne tre komforta kaj iom malzorgata. Faru ion ajn kaj ne malhelpu al aliaj fari la samon – tio povus esti la pariza slogano. Malsame ol en rusiaj urboj ĉi tie estas multaj lokoj por societumado, kie homoj povas libere fari ion kaj senti sin plenrajtaj mastroj de la urbo. Jen nur kelkaj ekzemploj.


Laŭlonge de la kajo staris pluraj vagondometoj kun travideblaj glacomuroj turnitaj al la rivero. Tien povus eniri iu ajn por ripozi sur matoj kaj kaŝi sin de la arda suno. Sur la blankplasta dometo pendas surskribo: “Caverne mobile” (apenaŭ enigma por esperantisto, ĉu ne?). En tiu kaverneto oni povas sidi sur lignobenkoj, ĉirkaŭita de florbedoj kaj ĝui friskan aeron – bonega ideo por ĝis 35-gradoj arda somero.


Sur kajomuro troviĝis alkroĉitaĵoj, laŭ kiuj grimpis tien reen junaj alpistoj. Iom for etendiĝis kelkdek metrojn longa nigra tabulego sur kies surfaco iu ajn rajtas lasi desegnon aŭ mesaĝon al la mondo (kretoj haveblas en apuda siteleto). Anh bildigis stelon kun bonveniga “Saluton!” Iu viro alvenis ŝin kaj komencis ion klarigi, monrante la surskribon kaj ripetante “Salut!”, sed Anh respondis: “Ce n'est pas le français, et l'espéranto” (“Tio estas ne la franca, sed Esperanto”) kaj la viro mansvingis, agnoskinte sian eraron.


Anh plenigis plastbotelon ĉe plurtuba akvopumpilo kaj tuj trinkis ĝin. “En Parizo estas bona akvo, do ĉiuj trinkas ĝin tuj post preni de akvokrano” klarigis la junulino. Mi sekvis ŝian konsilon kaj vere ne estis elreviĝinta. Kvankam ĝi ne estis tiom altkvalita kiel la islanda akvo, sed almenaŭ sendanĝera. Mi neniam farus tion en Rusio kaj des pli en Vjetnamio.


Kelkatempe ni haltis ĉe fotoekspozicio sub libera ĉielo, kiu prezentis fotojn de homoj el triamondaj landoj kun klarigoj en la franca kaj la angla. 


Hazardaj konoj de la angla kaj esperanto-simileco de la franca ebligis al mi kompreni preskaŭ tutan enhavon. 


Laŭlonge de la supra kajolinio viciĝis vendotabloj de libro-brokantistoj – plia signo de Parizo. Ili funkcias tuttage kaj fermiĝas nur vespere, kiam vendistoj simple kovras siajn ferkorbojn per verdaj ŝtalkovriloj kaj ŝlosas ilin – ĝis sekva mateno.


Belaj pontoj super Sejno sekvis unu post la alia. Anh fotis min antaŭ la Ponto de Aleksandro la 3-a, juste konsiderata unu el plej belaj en Parizo. 


Sur la Ponto de Artoj, brilanta pro miloj da seruroj alkroĉitaj de romantikaj geamantoj, vigla nigrulo vendis novajn serurojn (feltokrajnoj por desegni nomojn haveblis senpage). Mi grave miris pri tiuj fergrapoloj kaj demandis, ĉu oni ne forigas ilin de tempo al tempo (kiel em nia urbo ekzemple)?


Anh kun ne malpli da miro neis. Unu jaron poste, en junio de 2014 mi legis novaĵon ke iu segmento de la ponta kradbarilo falis sub pezo de multegaj seruroj. Feliĉe neniu estis vundita.


Fina punkto de nia piedmarŝo estis la fama Katedralo de la Pariza Dipatrino. Pro malfrua horo ĝi jam estis fermita, sed nenio malhelpis al ni ĝui eksteran aspekton de la monumento kaj... spekti plian nigrulan koncerton, aranĝitan tuj antaŭ la katedrala enirejo, festinta tiutempe sian 850-jariĝon. 


Jen denove la afero tute neimagebla en Rusio, – ekpensis mi. En mia lando nun ĉiam pli fortiĝas pozicioj de la ortodoksa eklezio (ĉefe pro politikaj kialoj), do ajna amuzado apud templo estus konsiderata aŭdaca malsanktigo kaj tuj estus ĉesigita. 


Tamen en Parizo ĉio kunvivas pace kaj neniu miras ke antaŭ ĉiuj plej famaj temploj de la urbo saltas – dancas – distrumas gajaj nigruloj. Ĉi-loke spektantoj eĉ povis komforte sidiĝi sur laŭŝtupaj benkoj, starigitaj ĝuste kontraŭ la katedrala enirejo. Mi aldonu ke tio estis vere majstraj artistoj, kiuj estus bona akiro por ajna cirko.


Anh jam evidente laciĝis post plurhora marŝado kaj ĉiam pli ofte serĉis lokon por sidiĝi. Do ni ne plu iris, sed nur promenis iomete laŭ apuda tereno kie malgraŭ vesperiĝo svarmis specifa vivo. Alta junulino elblovis longegajn sapvezikojn, lasante ilin ŝvebi en aero. 


Mezaĝa paro tangis sur ponteto, ĉirkauita de spektantoj. 


Proksime sidis iu stranga viro kun floka barbo kaj ĉifonita robo. Malantaŭ li situis neimagebla aro de bicikloj, boteloj kaj ombreloj kun pluraj rubandafiŝoj. Ĉio ĉi estis interligita pere de ŝnuroj, kabloj kaj tubetoj, jen glimis ampoloj, jen fluis akvo, ie kaj tie io turniĝis, grincis kaj bobelis. “Kion li volas? – demandis mi Tran Anh. – Ĉu tio estas siaspeca protesto aŭ manifestacio?” Post mallonga interparolo ŝi revenis al mi kun elĉerpa klarigo: “Tio ne estas manifestacio. Li nur diris, ke la registaro ne konas multajn problemojn de la popolo. Do li nun kolektas ĉies opiniojn kaj poste transdonos ilin al la ŝtatestroj”. Nu, kion diri? Sukceson al vi, kara kolektanto!


Krepuskoj densiĝis. Mi volis reveni memstare, sed ĉarma Anh rezonis racie: “Nokte ĉio aspektas alie, do vi povos maltrafi vian vojon. Mi gvidu vin”. Mi povas nur imagi kiel la bonkora knabino poste revenis al sia nordparizo loĝejo, dividata kun tri aliaj vjetnamaj studentinoj, kaj danki ŝin pro tiom afabla kaj zorgema bonvenigo. Nur kelkaj horoj pasis kaj mi jam vidis ĉiujn plej legendecajn lokojn de Parizo. Kaj mi havis kvin tagojn por vidi ĉion alian.