La Luvro
La plej fama muzeo de Parizo kaj unu el la plej famaj muzeoj en la mondo – tiel oni povas prezenti la Luvron. Tiu ĉi juvelo en la kultura koliero de la franca ĉefurbo estas vizitendaĵo por ĉiu turisto kaj mi ne volis esceptiĝi el tiu regulo. Do mia lasta tago en Parizo komenciĝis ĉi tie.


Kelkajn vortojn pri la fama vitropiramido, tiom pridiskutata dum kaj post ĝia konstruado en 1985-1989. Tiu ĉi 21-metra ŝtalvitraĵo efektive ŝirmas la palacon, kiun francaj reĝoj konstruigis dum tri jarcentoj. Do nun neniu povas foti ĝin en origina stato kaj tio certe estas bedaŭrinda afero.


Sed jen mi provis imagi ĝin sen tiu ĉi majesta vitraĵo... hm, bela, sed sufiĉe ordinara, simila al pluraj tiaĵoj en la jam plurfoje menciita Sankt-Peterburgo. La piramido ne nur bonege solvis problemon de malvasta enirejo, sed ankaŭ donis al la tuta loko alian signifon, transforminte ĝin al la simbolo de la unueco de la antikveco kaj moderneco, kiu estas kerno de la pariza etoso. Do ni povas nur danki francan prezidanton François Mitterrand, kiu mendis tiun artaĵon kaj ĉin-usonan arkitekton Ieoh Ming Pei, kiu plenumis la mendon.


De la vasta subtera vestiblo mi paŝis al la ekspozicio. Laŭvoje mi, same kiel multaj aliaj vizitantoj, haltis por gapi mirindan bildomuron sur kiu vagis homoj de diversaj etnoj kaj epokoj – jen viro en blankaj vesto edifanta ion, jen virino en moderna bluzo portanta fojnostakon surkape, jen mi filmanta ĉion ĉi.


La ekspozicio apenaŭ priskribindas. RembrandtLeonardo da VinciRafaelo, la Melosa Venuso, antikvaĵoj etruskaj, egiptaj, babilonaj, sumeraj, romiaj – ĉi tie troveblas ĉio, kion vi iam vidis en lernolibroj pri arto. Ne kopioj, sed originaloj!


Mi pasigis tie duontagon kaj trairis la tutan ekspozicion, sed kompreneble nur trairis, okulglitante laŭ pentraĵoj kaj skulptaĵoj dismetitaj tra longegaj galerioj. Vizitantoj abundis kaj inter ili ankaŭ multis ĉinoj – ĉu la samaj de la Galeries Lafayette? Mi ne certas.


Krom ĉefverkoj de la mondfamaj majstroj mian atenton altiris pli modernaj instalaĵoj, dissemitaj tra la ekspozicio. Tio estis verkoj de Michelangelo Pistoletto, ĉiam ligitaj al speguloj kiel metaforo de la arto, en kiu homo vidas sin mem kaj la kreitan de li mondon. Mi vere admiris ilin. Unu prezentis etruskon, kiu salutis sian respegulon, fingrotuŝante la glacon.


De alia spegulo rigardis nin fotistino, kiu siavice fotis ion. Do mi fotis la spegulon, sed anstataŭ sin mem, mi vidis nur ŝin. Foti fotiston, kiu fotas vin – amuza afero, ĉu ne?


Se vi diras al iu, ke vi vizitis la Luvron, kiu demando sekvos? Jes, ankaŭ vi jam divenis: “Ĉu vi vidis La Gioconda”? Nun mi povas respondi jese – mi vidis ĝin. Kelkfoje mi preteriris apendicon en kiu kaŝiĝas tiu ĉi malgranda, modestaspekta pentraĵo. Pli ĝuste mi vidis amason da homoj, kiu kolektiĝis antaŭ ĝi, gapante kaj fotante kvazaŭ temis pri tuj forironta kinostelulino aŭ modelino. Ili baris vidon unu al alia kaj la kvinjarcenta sinjorino kvazaŭ protektis sin de ili malantaŭ dika vitro. Maldeksre staris gardisto. Ĉe la dekstra angulo pendis avertotabulo pri eventualaj poŝŝtelistoj.


Ĉu tiuj ĉi gapuloj ne scias, ke bonkvalitaj reproduktaĵoj haveblas en muzea butiko? Naiva demando. Vere tiuj homoj ne bezonis bildon de La Gioconda, ili bezonis konfirmon ke ili vidis ĝin – por pli konvike respondi la supremenciitan demandon. Mi kungapis iomete, fotis tiun ĉi sceneton kaj iris for.


Ĝojigis min trovi en la galerio mian ŝatatan pentraĵon “Portreto de vilaĝano kun lia filo” fare de Domenico Ghirlandaio. Verkita antaŭ kvin jarcentoj ĝi tiom trafe transdonas eternajn homajn sentojn kaj pensojn, ke tio senteblas eĉ pere de reproduktoj, des pli en la originalo.


Mi nun estas preskaŭ 40-jara, do staras pli-malpli vivomeze. Pro tio mi same bone komprenas ambaŭ – la lacan, elreviĝintan, spertan patron kaj la naivan, esperoplenan, vivoĝojan knabon. Malantaŭ fenestro videblas kurba vojo, serpentanta inter rokoj. Sed kien ĝi alkondukos ilin – neniu scias.



Post la ĉefa ekspozicio sekvis tute alia parto de la nuna Luvro. Ĝi tiom diferencis de la mezepokaj klasikaĵoj, ke la nigraj okuloj de Anjo rondiĝis post vidi foton de unu el prezentitaj artaĵoj. Temis pri la tradicia arto de Azio, Afriko kaj Sudameriko, do pri la ekstereŭropaj kulturoj. “Ĉu tio vere estas en la Luvro?”


Jes, tio povas ŝoki, sed tia reago nur konfirmas, ke la muzea estraro elektis ĝustan vojon – plivastigi kaj riĉigi bildon de la plej granda arttrezorejo de Eŭropo pere de kultureroj de la novaj eŭropanoj. La tempo kiam francoj loĝis en Francujo kaj la germanoj en Germanujo pasis por ĉiam kaj nun Eŭropo estas hejmo por la tuta homaro – plurkolora, diversreligia, kun malsamaj tradicioj, sentoj kaj spertoj. Kompreni tradician kulturon de sia najbaro signifas profundiĝi en radikojn de ties kulturo, do tio estas bona komenco de ajna interkompreniĝo.


Mi rigardis vizaĝojn de afrikaj lignoskulptaĵoj kun ties krudaj trajtoj, esprimantaj iujn bazajn, plej antikvajn homajn sentojn, kaj pensis: tiele iliaj kreintoj konceptis ilin mem. Tiuj puflipaj severmienaj statuoj spegulas etoson de la kulturoj, kiuj formiĝis en la ĉiutaga kontraŭstaro al naturo, lukto por sia vivo kontraŭ ofte nevidebla malamiko.


Afrikaj madonoj ŝajnas esti monstraj, sed tio estas nur alia prezentomaniero de la samaj amo kaj zorgiĝo, kiujn sentas ĉiu patrino en la mondo.


Afrika pensanto tre similas al tiu de Auguste Rodin kaj meksika kranio havas multajn “gefratojn” en la eŭropa kulturo.


Inter aliaj aparte plaĉis al mi du artaĵoj de la Havajaj insuloj – erinaco el forĝitaj najloj kaj ridanto el ojstroj. La lasta sendube povus iĝi internet-memo kaj populara avataro.


Mia Luvro-vizito estis tute komforta, se ne konsideri unu gravan aferon – ĉiuj etikedoj estis nur en la franca, eĉ la kutima angla paralelaĵo mankis. Feliĉe Esperanto tre similas al la franca, do mi komprenis preskaŭ ĉion.

Rusa vendejo ĉe Sejno
Mi interkonsentis renkontiĝi kun Anjo posttagmeze, do mi havis la tempon por la lasta promenado laŭ la Sejno-bordoj. Mi vagadis tra mallarĝaj stratetoj, kaptante pere de fotilo ĉiutagan vivon de ties loĝantoj.


Jen gaja porkido invitas gustumi francajn manĝaĵojn (kompreneble kun fromaĝo).


Jen maljuna brokantisto kliniĝis super kaduka libro, fiksrigardante ion per lupeo. Li ŝajnas tute ne interesiĝi nek pri eventualaj aĉetontoj, nek pri la ekstera mondo entute.


Jen elstare bela grafitaĵo – poste franca amiko diris al mi, ke en tiu domo loĝis la fama kantisto Serge Gainsbourg, kies portreton surmurigis anonima stratpentristo.


Jen la Ĥolokaŭsto-memorialo.


Kaj jen vendejo kun interesa nomo “Collections Russes”. Ho, ĉu vere?


Mi iris enen. “Bonjour!” bonvenigis min ĉarma ina voĉo. Juna virino pli atente rigardis min. “Zdravstvujte! Vi iz Rosii?” (Bonan tagon! Ĉu vi alvenis el Rusio?). “Ho, bone, do mi ne devos rakonti al vi, kio estas tiuj artaĵoj” suspiris ŝi kun videbla malpeziĝo. El sekvinta interparolo evidentiĝis ke ŝi naskiĝis en Rusio kaj nur antaŭ dek jaroj translokiĝis al Parizo post edziniĝi al franco. Baldaŭ ŝi establis sian vendejon kaj nun okupiĝas pri importado de tradiciaj rusaj artaĵoj, famaj en Rusio kaj relative popularaj ankaŭ en Francio. Mi aĉetis tie donaceton por Anjo – fajnan broĉon kun lakita pentraĵo, modestaspektan, sed altvaloran kiel ĉiuj veraj artaĵoj.

La lasta nokto en Parizo
Ĉio bona iam finiĝas, do jen alvenis mia lasta nokto en Parizo. Ĉi-kaze Anjo gvidis min al japana kvartalo, kie ni vespermanĝis en restoracio. Ni gaje babilis, manĝis suŝiojn, malplenigis paron da sakeo-karafetoj kaj enmanigis unu al la alia memordonacojn. La diligenta Anjo pretigis sian donacaron tiom skrupule kaj malavare, ke mi eĉ sentis ioman malkomforton, prezentante al ŝi la broĉon kies valoron plej bone komprenus la rusoj aŭ eŭropanoj. Esperebele ŝi almenaŭ konservis ĝin.


La lasta promenado tra la Tuileries-ĝardeno. Ni eniris parkon de atrakcionoj, kiu ĉiusomere gastas tiuloke. Malgraŭ malheliĝo ĝi estis plena je homoj. Laŭtludis muziko, karuseloj turniĝis rapide disraidante lumstriojn. Eksponbudoj, minipafejoj, pupoj kaj ludiloj plurkoloraj – kaj ĉie svarmas homoj, aŭdiĝas krioj de ĝojo kaj timo. Mi sentis min kvazaŭ en mezepoka foiro.


Plej terura estis grandega balancilo, kies baskulo altiĝis vertikale je 60 metroj kaj turniĝis ĉirkaŭ sia akso kun rapideco ĝis 180 km/hore. Fine de ambaŭ baskuloj estis alkroĉitaj kajutoj, ĉiu por kelko da homoj. Kiam la balancilo ekmoviĝis kun brua fajfado, super la placo aŭdiĝis akraj ŝirkrioj. Ili plialtiĝis kiam kajuto falis suben kaj poste denove flugis al la ĉielo.


Vane mi admonis Anjon provi siajn fortojn ĉe tiu atrakcio – ŝi nur sidis senvorte kaj per vaste malfermaj okuloj observis tiun diablaĵon.


Poste mi jam preskaŭ sukcesis enirigi ŝin al malpli ekstrema spektoradego, sed kaŭkaza junulo fermis antaŭ ni pordeton: “Tomorrow”. Li denove rigardis mian vizaĝon kaj aldonis ruse: “Zavtra priĥodi” (Alvenu morgaŭ). Sed morgaŭa Parizo jam ne plu ekzistos por mi.


Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle
Mi ne scias kiel mi povas danki Anh, tiun bonkoran knabinon kiu ne nur estis la plej bona ĉiĉerono, sed ankaŭ plej zorgema helpanto iam konata de mi. Matene ŝi akompanis min al la flugahveno, kie ŝi renkontis min antaŭ semajno. La lastajn du horojn ni babilis kaj trinkis gasakvon el trompema vendomaŝino, kiu ŝtelis de Anjo kelkajn monerojn. Tio estis la lasta tago en Parizo por mi kaj antaŭlasta por Anjo, revenonta al Vjetnamio. Se mia vojaĝo malfruiĝus je almenaŭ du tagoj, tiu adiaŭo jam ne povus okazi.


Ĉu feliĉa koincido? Eble tio vere estis nura hazardo. Sed eble temis pri la sorto, kiu renkontigas nin kun ĝustaj homoj en ĝustaj tempo kaj loko. Ja finfine la sorto estas la sola afero en kiu mi kredas.